133 Tian Qilang

LA CXASISTO TIAN

Wu Chengxiu, ano de Liaoyang, societema li havis multe da amikoj el altaj rondoj. Iun nokton li songxis ke homo diris al li : "Kvankam vi havas multajn konatojn preskaux en cxiuj partoj tra la tuta lando, tamen ili estas nur amikoj en bona vetero. Por vi estas nur unu, kiu povos dividi vian malfelicxon, sed kial vi ecx ne konas lin ?"

"Kiu li estas ?" demandis Wu.

"Tian Qilang."

Wu vekigxis kun miro.

En la mateno, kiam li renkontis siajn amikojn, li ofte demandis al ili pri Tian Qilang, kaj informigxis ke tiu estas cxasisto en la orienta vilagxo. Wu do vizitis al Tian, frapante sur lia pordo per sia vipo. Jen aperis viro, pli-ol-20-jara, kun linkaj okuloj, vespa talio, portanta sur si grasmakulitan cxapon, nigran pantaloneton kun multaj blankaj flikajxoj. Kunigante siajn manojn cxe la frunto li demandis de kie venis la gasto ? Kaj Wu, prezentante sian nomon, petis ripozi cxi tie preteksante ke li sentis iom da malbonfarton dumvoje, kaj li demandis cxu la mastro konus Tian Qilang.

"Ja mi mem estas." jen la respondo.

Kaj la juna homo kondukis lin eniri, tra kelke da kadukaj cxambroj kun muroj apogitaj per sxtipoj, al malgranda cxambro, kie pendis tigraj kaj lupaj feloj sed trovigxis neniu segxo aux sidilo. Tian do sternis teren tigran felon, sur kiu ili sidigxis. Dum konversacio Wu trovis la junan homon simpla kaj senafekta en parolo. Tio multe placxis al Wu. Li donacis al Tian monon kiel kapitalon por malgranda negoco, sed la cxasisto ne akceptis. Kiam Wu insistis je donaco, Tian portis la sumon eniri al la cxambro de sia patrino, kaj tre rapide revenis kun pli kategoria rifuzo. Dum Wu obstine devigis lin akcepti la donacon, eliris la maljuna patrino. "Mi havas nur unu filon," sxi diris severmiene, "kaj mi ne volas ke li servu al nobelo."

Wu foriris konfuzite.

Sur hejmrevena vojo li pensadis, ne povante kompreni la reagon al sia donaco, gxis iu el liaj servistoj, kiu hazarde subauxdis postdome la interparolon de la patrino kun la filo, rakontis al li pri la fakto. Okazis jene: Kiam Tian portis la sumon al sia patrino, sxi diris: "La gxentlemano, laux mia observo, havas malfelicxan falton sur la frunto, kio indikas ke severa misfortuno atendos lin. Estas konata onidiro, ke tiu, kiu ricevis alies amikecon, devas dividi la cxagrenon de sia amiko; kaj tiu, kiu ricevis alies favoron, devas helpi la favoranton en ties malfacilo. Tamen, dum la ricxuloj povas fari rekompencon per monoj, la malricxuloj nur povas per lojaleco. Tial, estas malbonauxgure, se vi ricevas grandan mondonacon senmerite. Tio kostus eble repagon per via vivo."

Auxdinte tion, Wu tre admiris la prudenton de la maljunulino kaj havis des pli grandan respekton al Tian.

La sekvantan tagon li invitis la junan cxasiston al festeno, sed Tian danke rifuzis. Tamen, kiam Wu venis al lia hejmo, sidigxis tie kaj petis drinkon, Tian regalis lin per vino kaj sekigitaj cervajxoj tre gxentile. En la sekvanta tago, kiam Wu sendis al li alian inviton rekompence, la cxasisto akceptis volonte kaj ili kundrinkis tre plezure. Wu refoje volis donaci al Tian argxenton sed tiu rifuzis la donacon de la amiko. Li fine akceptis nur kiam Wu insistis pri sia deziro acxeti iom da tigraj peltoj.

Reveninte hejmen kaj ekzameninte sian stokon de peltoj, Tian trovis tion ne suficxa por sendi, kaj decidis fari alian cxasadon. Li pasigis en montaro tri tagojn sed predis neniun cxasajxon. Okaze lia edzino malsanigxis. Pro flego al sxi Tian ne povis fari aliajn aferojn. Sed, post dek tagoj la edzino fine mortis. Por sxia sepulto kun Budhisma rito parto de la argxento donita de Wu estis konsumita. Wu persone venis kondolenci kun abundaj oferajxoj. Post funebro de sia edzino, Tian reiris kun pafarko al la montaro. Li des pli forte deziris akiri ion, per kio li povus rekompenci al sia amiko, sed li refoje akiris nenion.

Wu, informigxinte pri tio, cxiam konsolis ke li estu trankvila kaj petis lian viziton. Sed Tian, pro la konscio pri sia sxuldo, neniam venis. Wu do petis rigardi unue la stokon de tigraj peltoj, per tio li volis realigi la viziton de la cxasisto. Sed Tian, ekzamenante sian stokon de la peltoj, trovis ilin jam tiel difektitaj ke multaj haroj jam defalis. Tio kauxzis al li grandan aflikton.

Informigxinte pri tio, Wu tuj venis al la hejmo de Tian por lin konsoli.

"Tio jam estas suficxe bona por mi." li diris, rigardante la difektitajn peltojn, "cxar kion mi volas ricevi, ne estas haroj."

Do li prenis la peltojn kaj invitis Tian akompani lin reveni, sed Tian rifuzis, kaj Wu revenis sole. Forte hontante pri sia deficito al la amikeco de Wu, Tian kun sekaj mangxajxoj iris en la montaron, post penado de kelkaj noktoj, li fine predis tigron, kiun li oferis al sia amiko komplete. Wu, kun granda gxojo, invitis lin al festeno kaj petis lin resti tri tagojn kiel lia gasto. Cxar Tian firmdecide volis reveni, Wu sxlosis la pordon ke la cxasisto ne povis foriri.

Vidante ke Tian estis cxifona kaj kruda, la aliaj gastoj opiniis ke Wu misdonis sian amikecon al li, sed Wu dauxre montris sian specialan respekton al la cxasisto. Li sxangxigis al Tian la veston dum lia dormado tiel la cxasisto estis devigite akcepti la veston kiun li komence rifuzis. Kaj, post hejmenveturo, Tian revenis laux instrukcio de sia patrino redoni al Wu la novan veston kaj peti pri la malnova, Wu simple nur ridis.

"Diru al via respektinda patrino," Wu diris, "ke la malnovan veston mi jam utiligis kiel subsxtofon de sxuoj."

Konsekvence, Tian sendis cxiutage leporojn aux cervajxojn al Wu, sed rifuzis cxiun inviton. Iutage, kiam Wu vizitis al la juna homo sed trovis lin eliri por cxaso, venis cxe la pordo la maljuna patrino de Tian.

"Cxesu jam via vizito al mia filo ! " sxi kriis, "cxu vi volas pereigi lin ?"

Wu respekte salutis sxin kaj foriris kun honto.

Post ses monatoj, servisto de Wu sciigis al li ke Tian estis arestita pro mortigo de alia cxasisto kiu disputis kun li pri cxasita leopardo. Alarmite, Wu tuj rapide al la malliberejo, kie li trovis sian amikon en katenoj.

"Bonvole prizorgu mian panjon !" Tian petis nur tion.

Wu foriris kun peza koro. Li senprokraste subacxetis la guberniestron per granda sumo kaj la akuzanton per cent taeloj da argxento,tiel, post monato la kazo estis silente finita kaj Tian reliberigita.

"Vi sxuldas vian vivon al s-ro Wu," diris la patrino de Tian kun suspiro, "kaj mi ne plu rajtas deteni vin de li. Mia sola pregxo estas ke li vivu longe kaj pace dum tuta vivo, kaj tio signifas ankaux felicxon por vi."

Kiam Tian esprimis ke li devis viziti al Wu por danki, la patrino diris al li: "Vizitu se vi volas, sed diru nenion pri danko. Cxar vi povas danki al homo pro negranda favoro, sed neniel povas kiam vi sxuldas al li tro multe."

Tiel, kiam Tian renkontis Wu kaj tiu konsolis al li per afablaj vortoj. La cxasisto respondis nur mallonge kaj gargare. Familianoj de Wu cxiuj opiniis ke tiu juna cxasisto kondutas tro sendece. Sed Wu, tusxite de lia sincero, montris al li ecx pli grandan favoron. Post tio, Tian ofte restis cxe Wu po cxiuj kelkaj tagoj kaj akceptis cxion donacitan al li, sed diris nenion pri danko aux repago.

Foje, okaze de la naskigxtago de Wu, la domo estis plena de gastoj. Kaj Wu kun Tian kune disponis malgrandan cxambron, kie tri servistoj dormis sur planko apud la lito. Noktmeze, cxirkaux je la dua nokta gardoperiodo, kiam la servistoj cxiuj jam endormigxis sed ankoraux babilis, subite, kun ekbrilo kiel fulmo, la spado de Tian, pendanta sur muro, grince movigxis per si mem el la ingo je coloj. Wu estis terurita. Ankaux Tian levigxis kaj demandis kiuj estas la dormantoj sur la planko. Responde Wu sciigis al li ke tiuj estis servistoj.

"Unu el ili certe estas fiulo!" diris Tian.

"Kial vi asertas pri tio ?"

"Mia avo acxetis la spadon en fremda lando," respondis Tian. "Gxi estas tiel akra ke neniom da sango povas gluigxi sur gxi. La spado estis en nia familio jam tri generaciojn. malgraux tio ke gxi dehakis pli ol mil kapojn, gxia klingo restas ankoraux tiel akra kiel la nova. kaj cxiufoje, je cxeesto de fiulo, gxi grince ekmovigxis el la ingo kaj tio antauxsignis ke gxi baldaux mortigos iun alian. Tial mi admonas ke vi tenu vin intima al bonaj kompanoj kaj malproksima dis de la malbonaj, per tio eble evitigxus la malfelicxo."

Wu kapjesis, sed Tian cxiam restis ankoraux zorgoplena, sendorme turnigxante en la lito.

"Cxu onin trafus fortuno aux fatalajxo, tio dependas de la antauxdestino," diris Wu, "Kial vi maltrankvilas tiel profunde ?"

"Mi mem timas nenion," respondis Tian, "sed mi ne povas ne pensi pri mia patrino."

"Ho, cxu vi ne estas tro pesimisma ?" demandis Wu.

"Efektive," respondis Tian, " mi esperas ke nenio malbona okazos."

El la tri servistoj sur la planko, la unua, malnova lakeo, nomigxis Lin'er, kiu estis favorato de la mastro; la dua estis servo-knabo cx. 12 aux 13 jara; la tria nomigxis Li Ying, stulte obstinema, kiu ofte disputis kun la mastro pro bagateloj, kaj kauxzis al li malkontenton. Tiun nokton, Wu pensis en si, ke, se iu estus kanajlo, tiu devas esti Li Ying. Do, en la sekvanta mateno, li alvokis Li Ying al si kaj eksigis lin per kiel eble milda preteksto.

Wu Shen, la plej agxa filo de s-ro Wu, geedzigxis kun filino el familio Wang. Iutage, kiam Wu ne estis en la hejmo kaj Lin'er restis garde en la legocxambro, la juna novedzino, pensante ke la korto antaux la legocxambro estis senhoma dum la foresto de la bopatro, venis por pluki iom da krizantemoj tie disflorantaj. Neatendite Lin'er ekaperis kaj provis flirtumi sxin. Kiam sxi volis eskapi, Lin'er perforte tiris sxin en la cxambron. Paligxinte de teruro, la juna edzino rezistis pene kun rauxka vekrio. Auxdinte tion, sxia edzo enkuris. Nur tiam Lin'er forlasis sxin kaj mem forkuris. Kiam Wu revenis kaj auxdis pri tio, li vokis furioze al Lin'er, sed la servisto jam malaperis.

Post du aux tri tagoj, Wu informigxis ke la servisto jam trovis rifugxon en la domo de imperia cenzoro, kiu mem vivis en la metropolo kaj komisiis sian pli junan fraton administri la tutan kapitalon. Kiel samoficano Wu skribis leteron al la frato de cenzoro, petante lin sendi Lin'er returnen, sed lia postulo estis ignorita. Kun pli granda indigno, Wu apelaciis al la guberniestro. Kvankam la dokumento por aresto de Lin'er estis elsendita, tamen la pedeloj ne plenumis la areston kaj la guberniestro ankaux lasis la kazon sen traktado. Kiam Wu estis flama de kolero, Tian alvenis.

"Ho ve, via antauxdiro realigxis !" Wu vekriis, kaj diris al li pri cxio okazinta.

Ekpaligxinte, Tian foriris sen vorto.

Wu ordonis siajn kapablajn servistojn gvati Lin'er. kaj iuvespere, kiam Lin'er iris revenen al la domo de la cenzoro, la gvatantoj kaptis kaj kondukis lin al Wu, kiu forte batis lin, dume Lin'er ankaux blasfeme insultis la mastron. Tiam maljuna gxentilhomo Wu Heng , la onklo de s-ro Wu, timante tion ke la nevo venigos malfelicxon en furioza kolero, admonis ke li sendu Lin'er al la registaro por puni lin laux legxo. Wu konsentis. Li sendigis Lin'er sxnurligitan al la jugxejo, sed tiam ankaux alvenis la letero subskribita de la cenzoro el metropolo, la guberniestro do liberigis Lin'er kaj lasis lin reveni kun lakeoj de la cenzira familio. pro tio Lin'er farigxis ankoraux pli aroganta, li ecx publike disfamigis ke li havis amoraferon kun la bofilino de la mastro.

Senhelpe kaj atakite de furioza kolero Wu iris al la pordo de la cenzora domo kaj lauxte insultis kriante, gxis najbaroj admonis lin hejmen reveni.

La sekvantan nokton, Wu kun surprizigxo auxdis de liaj homoj pri tio, ke Lin'er jam estis dispecigita de nekonata asasinisto kaj lia kadavro estis jxetita sur la vasta kamparo. Tiu novajxo faris lian koleron iom malpliigita. Tamen, la familio de la cenzoro akuzis Wu kaj lian onklon je murdo. Ili ambaux do vizitis la oficejon por konfronti, sed la guberniestro, ne donante al ili sxancon por pledi, jam ordonis puni la onklon de s-ro Wu per batado.

"Ni mortigis neniun !" Wu protestis, " Estis vere ke mi insulte blasfemis la cenzoran familion, sed tio neniom koncernis mian onklon."

Tamen la guberniestro ignoris lin. Kun preskaux krevitaj okuloj de kolero, Wu volis sin jxeti antauxen. Sed la pedeloj lin kapttenis. Kaj tiuj, kiuj punbatadis la onklon de Wu, cxiuj estis subacxetitaj de la cenzora familio, desplie cxar la maljunulo estis tro malforta, tial, antaux ol finigxis la duona nombro de la punbatado, li jam mortis surtere. kaj, vidante tion, la guberniestro deklaris ke la kazo jam finigxis, donante neniom da atento al la krioj kaj insultoj de Wu. Vole-nevole Wu nur devis reporti la mortintan onklon reveni.

En malgxojo kaj indigno, li ne sciis kion fari, kaj tre volis peti konsulton de Tian. Sed la cxasisto ecx ne venis kondolenci. Wu pensis en si, kial Tian, akceptinte tiom multe da favoroj de li, tiel kondutis kiel nekonata vojiranto? Li ankaux suspektis pri tio ke Lin'er certe estis murdita de la cxasisto Tian, sed li repensis: se tio estis vera, kial li ne faris anticipe interkonsiligxon kun mi ? Kaj Wu sendis pridemandi, tamen, atinginte la hejmon de Tian, la senditoj nur trovis la pordon sxlosita kaj la hejmon senhoma. Neniu el la najbaroj povis doni informon pri la cxasisto.

Iumatene tuj post tio, la frato de la cenzoro vizitis al la guberniestro en la interna halo de la oficejo. Tiam gxuste estis la tempo por alsendo de brullignoj kaj akvo. Venis jen lignohakisto. Demetinte siajn garbojn kaj subite eltirinte el gxi akran spadon, la lignohakisto rekte kuris al ili. Konsternite, la cenzora frato rezistis per sia brako al la spado, sed la pojno tuj rompigxis cxe la unua spadsvingo, kaj, je la dua svingo lia kapo estis dehakita for ! Ege terurite la guberniestro haste forkuris. Tiam la lignohakisto ankoraux sercxe cxirkauxrigardis. La pedeloj rapide fermis la pordon de la oficejo, lauxte alarmis kriante kun armiloj. La lignohakisto ekmortigis sin falinta. La amasoj alsiegxis observi kaj iuj ekkonis ke tiu estis Tian Qilang.

Auxdinte ke la murdinto jam sin mortigis, la guberniestro rekolektis sian animon fortimigitan kaj eliris kontroli. Li vidis ke Tian rigide kusxis en sangoj, ankoraux tenante la spadon en sia mano. Gxuste kiam la guberniestro alvenis ekzameni, la kadavro de Tian subite saltlevigxis, fulmrapide dehakis la kapon de la guberniestro kaj refalis teren. Pedeloj estis senditaj por aresti la patrinon de Tian, sed ili trovis ke sxi malaperis jam antaux kelkaj tagoj. Informigxinte pri la morto de Tian, Wu alkuris funebri kun ploregoj, tute senskrupule pri kompromitigxoj. Multaj rigardis lin instiganto de Tian. Forvendinte cxiom da sia ricxajxo kaj per la mono Wu subacxetis cxiujn koncernantajn mandarenojn, tiel li evitis de kulpigo.

La kadavro de Tian estis lasita sur kampo kaj tie kusxis pli ol monato, sed birdoj kaj bestoj lin gardis fidele. Wu sepultis lin en solenaj ritoj. Filo de Tian vagadis al Dengzhou kaj li sxangxis sian nomon kiel Dong. Li aligxis al armeo kaj promociigxis dank' al siaj meritoj gxis la rango de suprefekto kaj leuxtenanto. Kiam li revenis al Liaoyang, Wu jam agxis pli ol 80-jara kaj gvidis lin viziti al la tombo de lia patro.

Komentarias la verkanto de la strangajxoj:

Nur tiu, kiu ne facilanime akceptis alies unu moneron, ne forgesis ankaux la favoron de ecx unu fano. Ho, kiel prudenta estis la patrino de Tian ! Kaj, kiel mirinda estis la ago de Tian, kiu reguligis la sxuldon al la malamiko ecx post sia morto, nur se la reguligo ne estis plene realigita dum vivo. Se Jin Ke povus fari tion, do ne ekzistus la longa bedauxro dum jarmiloj. Se ekzistus vere tia homo, tio ja povus kompensi la likigxon de la cxiela reto. Bedauxrinde en la mondo tro raras tia homo kia Tian Qilang, ho ve !