179 Buke

TOLVENDISTO

Vivis en Changqing tolvendisto N. Foje li vojagxis al Tai'an pro negoco. Informigxinte ke tie estis fama sortdivenisto kiu majstris horoskopon, li vizitis peti konsulton.

Farinte auxguradon, la sortdivenisto diris serioze al N: "Ve ! Tro severa misfortuno ! Vi devas rapide reveni hejmen !"

Terurite, N ekvojagxis norden kun sia mono. Dumvoje li renkontis homon en mallonga vesto, kiu lauxaspekte versxajne estis pedelo. Post interparolo ili iom post iom intimigxis. N ofte acxetis mangxajxojn, trinkajxojn kaj invitis la mallongvestan homon kunmangxi. Pro tio li tre dankis al N.

La tolvendisto demandis pri lia ofico kaj tiu respondis: "Mi oficveturas al Changqing por arestado."

Kiam N demandis: "Kiujn ?", la mallongvesta homo elprenis dikumenton kun nomlisto ke N mem legu, kaj N tuj trovis ke la unua nomo en la listo gxuste estis lia propra. Konsternite N demandis:

"Pro kio aresti min ?"

La mallongvesta homo konfesis: "Por diri la veron, fakte mi ne estas vivanta homo, sed hadesa pedelo de la orienta kvara departemento el Haoli-monto. Oni arestos vin al submondo eble pro tio, ke baldaux jam finigxos via lauxdestina vivo."

Plorante N petis lian savon, sed la mallongvesta fantomo respondis: "Ne eble! Tamen, nomoj en la listo estas suficxe multaj, kaj por aresti ilin cxiujn estas bazonata ankoraux multe da tempo, do, vi rapide revenu hejmen kaj preparu al vi la postmortajn aferojn, mi alvoku vin kiel eble plej malfrue lastvice. Nur per tio mi rekompencas vian favoron."

Post nelonge, ili venis al rivero, kie la ponto jam estis difektrompita kaj vojagxantoj devis travadi en akvo, malfacile kaj pene.

"Vi estas baldaux mortonta," persvadis la fantomo, "kaj neniun grosxon vi povos forporti kun vi. Do rapide konstruigu ponton cxi tie por helpi al vojagxantoj, tio kvankam kostas al vi multe da mono kaj peno, tamen ankaux ne malgranda utilo."

La tolvendisto jesis konvinkite.

Reveninte hejmen, la tolvendisto rakontis tion al sia edzino, ke sxi preparu por li cxerkon k.c. sepultajxojn. Dum li mem tuj kunvokis laboristojn por konstrui ponton je difinita dato.

Post multaj tagoj tamen la fantomo ankoraux ne venis. La tolvendisto kasxe dubis pri tio.

Iutage, la fantomo subite alvenis, dirante:

"Mi jam faris raporton pri via konstruigo de la ponto al la Urba Dio kaj li transsendis tion al la hadesaj auxtoritatoj. Cxar tiu merito povas plilongigi vian vivon, nun via nomo jam estas forstrekita el la aresta dekreto, tial mi venas raporti al vi."

Kun gxojo la tolvendisto multe dankis al li.

Poste, kiam la tolvendisto revizitis al Taishan-monto, li ne forgesis la favoron de la fantomo kaj, pie acxetinte staniolajn ofermonojn, li pregxis kulti respekte vokante la nomon de la fantomo.

Kiam la tolvendisto jam eliris de la templo, li ekvidis ke la mallongvesta pedelo haste alrapidis, dirante:
"Ho ve ! vi apenaux fusxis min ! Bonsxance, ke la departamenta estro gxuste estis okupita de ofico kaj ne auxdis vin. alie, kion mi faru ?"

Li sendis la tolvendiston kelkajn pasxojn kaj diris:

Ne plu vizitu al mi ! Se mi havos sxancon vojagxi norden, mi mem vizitos vin cxirkauxvoje !

Kaj li foriris post adiauxo.

180 Nongren

KAMPARANO

Kamparano sarkis cxe montpiedo. Lia edzino sendis mangxajxon al li per fajenca vazo. Post mangxo, li metis la vazon cxe kamprando. Vespere, li trovis ke cxiom da kacxo postrestinta en la vazo jam elcxerpigxis. Tio ripetigxis plurtage kaj la kamparano eksentis dubon, do atente gvatis.

Jen alvenis vulpo, kiu etendis sian kapon en la vazon. kun sarkilo la kamparano kasxe alproksimigxis kaj ekbatis forte.

Surprizite la vulpo forkuris, sed kun vazo ankoraux katenanta gxian kapon, kiun gxi neniel povis liberigi. en blinda kurado gxi stumblis kaj la vazo koliziite rompigxis kaj falis despecigite. Nur tiam la kapo elmontrigxis kaj ekvidis la persekutantan kamparanon, tiel gxi forkuris pli urgxe kaj fine eskapis trans la monto.

Post kelkaj jaroj, f-ino de nobla familio suferis gxenadon de vulpa spirito, por kies forpelo nenia ekzorcajxo efikis. La vulpo fiere diris al la f-ino:

"Ba, je kio utilas la ekzorca skribo sur papero ?"

La f-ino diris trompante al la vulpo:

"Vi havas vere eminentan sorcxarton kaj mi gxojas pro nia longdauxra amrilato. Nun mi sxatus demandi, cxu vi ankaux renkontis iun timindan ?"

"Neniun." respondis la vulpo. "Sed estis unu escepto. Tio okazis antaux dek jaroj. Foje mi sxtelis mangxajxon cxe kamprando de norda monto, tiam venis homo kun largxranda cxapelo kaj kurbkola armilo, kiu apenaux batmortigis min, tial mi sentas timon ecx hodiaux, nue se mi rememoras pri cxi tiu dangxena akcidento !"

La f-ino rakontis tion al sia patro, kaj la patro volas peti tiun, kiun timis la vulpo, subigi gxin. Tamen, informigxinte nek pri lia nomo nek pri lia adreso, la patro ne sciis kien sin turni peti helpon.

Hazarde la servisto pro iu afero vizitis al la monta vilagxo kaj babilis pri tio. Iu auxskultanto ekparolis kun surprizigxo:

"Ho, via rakonto versimile konformas kun mia travivajxo antaux jaroj, cxu eble la vulpo, kiun mi forpelis, nun faras malicajxon ?"

La servisto miris. Reveninte li raportis tion al sia mastro.

La mastro tre gxojis, kaj ordonis ke la servisto tuj konduku cxevalon invite alvenigi la kamparanon. kun respekto la mastro sincere petis lian helpon.

"Mi ja foje renkontis vulpon." diris la kamparano ridante. "Sed mi ne povas esti certa pri tio, cxu la vulpo, kiun mi renkontis, gxuste estas tiu cxi krimanta. Ecx se jes, cxu gxi, kun magia povo de spirito, ankoraux timas al banala kampulo ?"

Tamen la mastro insiste petegis. Do, la kamparano vestis sin tia sama kiel en la malnova tempo kaj eniris la cxambron. Frapante per la sarkilo al tero li kriis riprocxante : "Ho, mi vane sxercadis vin cxiutage ! Jen vi kasxis vin cxi tie forfugxinte ! Hodiaux mi nepre mortigu vin firmdecide !"

Post lia parolo, jam auxdigxis jelpoj de la vulpo en la cxambro. La kamparano minacis kun ankoraux pli granda kolero. La vulpo nur vekriis petante lian indulgon forlasi gxin de mortpuno.

La kamparano kriis pelante: "Rapide for de tie cxi ! Mi forlasu vin !"

Kaj la f-ino vidis ke la vulpo haste forrapidis en granda embaraso.

Depost tiam tie reregis paco.