¡ì225. Yi Gui çË ¹í
FANTOMO DE SINPENDIGINTO
Instruitulo Fan ekloĝis en hotelo. Post vespermanĝo, li bruligis kandelon kaj
kuŝiĝis en lito kvazaŭdorme ripozi. Subite venis servistino, kiu metis
vestpakaĵon sur seĝon, kaj alportis spegulkeston kaj tualetujon, kiujn ŝi metis
unu post alia sur la tablo kaj foriris.
Post nelonge, de la interna ĉambro eliris juna virino. Ŝi malfermis la
spegulkeston kaj tualetujon, kontraŭ la spegulo ŝi kombis al si kaj aranĝis
hartuberon, poste, tualetis sin per kapornamaĵoj kaj rigardis sin en la spegulo
ekzamene de ĉiuj flankoj dum longa momento.
Tiam la servistino denove venis, kunportante lavkuvon. Post kiam la juna virino
lavis sian vizaĝon, la servistino prezentis al ŝi tukon, kaj foriris, portinte
la kuvakvon.
La juna virino do malfermis la pakaĵon, prenis de ĝi jupon kaj pelerinon,
senescepte novajn, pompe brilajn, kaj per ili vestis sin. Ŝi zorgeme ordigis la
vestan refaldaĵon, supren tiris la kolumon, plenumante sian tualeton tre
perfekte.
Fan ĉiam silentis, kun miro kaj suspekto en si, supozante ke tiu certe estis
malĉastulino, kiu sin ornamis por tentĉasi klienton.
Tamen, fininte la tualeton, la juna virino elprenis longan rubandon, kiun ŝi
pendigis sur trabo kaj faris nodon. Fan tre miris pri ŝia ago. jen la juna
virino senurĝe stariĝis surpiedpinte kaj etendis sian kolon en la rubandringon
por sin pendigi; kaj, kiam ŝia kolo tuŝis la rubandon, ŝiaj okuloj tuj fermiĝis,
brovoj supren leviĝis, lango elbuŝiĝis pendante je pli ol du coloj longa, kaj
ŝia vizaĝo ekpaliĝis tiel terura kiel fantomo.
Fan ege konsternite elkuris de la ĉambro kaj rakontis al la hotela mastro, sed,
kiam ili revenis observi, ĉio jam malaperis.
La hotela mastro diris:
¡°Ĉi tie mia bofilino iam sinpendigis en la ĉambro, ĉu tio estis ŝia reaperanto?¡±
Ho, mirinde! post sia jam okazinta morto, kial ŝi ankoraŭ ripetigis la
antaŭmortajn agojn?
Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:
Suferinte maljustaĵon ĝis ekstremo, fine sinpendigi, estis ja sufiĉe dolore !
Tamen, antaŭ la sinmortigo, kiel vivanto ŝi ne konsciis pri tio; kaj, post
sinpendigo, kiel fantomo ŝi ne plu sentis tion. Do, la plej dolora momento ja
estis kiam tualetis sin kaj faris la rubandnodon. Tial, post sia pereo, ŝi
rapide forgesis ĉion ceteran, escepte nur tian agon en tia momento, kiun ŝi
volonte ripetadis fari unu post alia, ĉar tio ja estas la malfacile forgesebla
por ŝi !
¡¡