¡¡
¡¡ PAŜO DUDEKKVARA VORTARO AŬDACI: maltimi. BALADO: rakonta poeziaĵo. BANDAĜO: longa tolaĵo por kovri vundon. BASO: plej malalta vira voĉo. BLEKI: krii kiel besto. BUBO: petola knabeto. ĈEVALO: kvarpieda rajdbesto. GLORO: famo kaj honoro. GRIMACO: tordiĝo de la vizaĝo. ĴALUZA: timanta pri perdo de kara objekto. KAPONO: kastrita koko, kiun oni manĝas. KAPREOLO: cervosimila besto. LEOPARDO: afrika katsimila rabobesto. LIMAKO: ĝardena rampuleto. MASAĜI: kurace premfroti la muskolojn. MIRAĜO: erariga alloga iluzio. PANTOFLO: hejma piedvesto. PAVO: birdo kun granda bela vosto. RIMO: versfina samsoneco. RUBANDO: longa mallarĝa teksaĵo. SENTENCO: mallonga frazo en havanta ĝeneralan moralan principon. SOPRANO: plej alta virina voĉo. TAMBURO: muzikilo, kiun oni batas per bastonoj. VARTI: zorgi infaneton. VILA: kovrita per densaj mallongaj haroj.
LEGAĴO LA AĜOJ DE LA HOMO (1)
Je la unua jaro, li similas reĝon kuŝantan en portlito, ĉiuj lin ĉirkaŭbrakas kaj kisas; je la dua jaro, li similas porkon, kiu baraktas en malpuraĵoj; je la deka jaro, li saltadas kiel kapreolo; je la dudeka jaro, li blekas kiel ĉevalo, vostumas kiel pavo, kaj postulas inon; kiam li akiras edzinon, li similas azenon; kiam li akiris idojn, li fariĝas aŭdaca kiel hundo, por havigi al ili panon kaj vivtenon; fine, maljuniĝinte, li similas simion... Rabeno Ŝimeon Ben Eleazar el la aramea: A. Nurak (el ¡°La Nica Literatura Revuo¡±)
LA AĜOJ DE LA HOMO (2) En supra ĉambro, lulo... lulo... Anĝele dormas la etulo: Etaĝo.
Sed baldaŭ li el dorm' sin ŝiras Kaj pri la bela mondo miras: Miraĝo.
Jam ne plu side li tamburas, Sed tra la dom' esplore kuras: Kuraĝo.
Kun vundoj li (kaj sen rubandoj) Revenas el stratbubaj bandoj: Bandaĝo.
Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo Knabinon ĉien sur la vojo: Vojaĝo.
Al ŝi li donas sian nomon: Por fondi kune novan domon: Domaĝo.
Li tiam estas tre utila Fortika viro, kvankam vila: Vilaĝo.
Kaj post rapida tempopaso Postrestas nur senviva maso: Masaĝo. P.S. Ni ne apliku al Virino Ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon, Ĉar de 1' komenco ĝis la fino Ŝi ĉiam havas saman aĝon: Avantaĝo.
Raymond Schwartz (el ¡°La Stranga Butiko¡±)
LA AĜOJ DE LA HOMO (3)
Kaj unu homo ludas multajn rolojn En sia viv', kun aĝoj sep por aktoj. Unue la infano, ploradante Ĉe 1' brakoj de la vartistino. Tiam La juna lernejknabo, plendetante, Havante librosakon, kun vizaĝo Matenopura, rampetante kiel Limako nevolonte al lernejo. Kaj tiam la amanto, sopirante Kiel fornego, kun balad' malgaja Al brovo de la amatino. Tiam Soldato, plena je mirigaj ĵuroj, Havante barbon kvazaŭ leopardo, Ĵaluza pri honoro, malpacema, Celante tiun aerglobon, gloron, Eĉ de la faŭko de la pafilego. Kaj tiam, la juĝisto, dikakorpa Pro multe da donacoj de kaponoj, Severokula, kun tondita barbo Laŭ profesio lia, kaj dirante Sentencojn saĝoplenajn, kaj ekzemplojn Modernajn. Tiel li la rolon ludas. La sesa aĝo transmoviĝas tiam Je grimacul' maldika, en pantofloj, Portanta okulvitrojn, kun saketo Ĉe 1' flanko; liaj ŝtrumpoj, konservitaj Ankoraŭ de juneco, jam tro larĝaj Por la malgrasaj kruroj. Lia voĉo Ne plu vireca baso, sanĝiĝinte En infanecan sopranaĉon, pepas Kaj fajfas en la son'. La lasta sceno De 1' stranga okazplena historio ¡ª Maljunegeco ¡ª nura forgeseco, Sen dentoj, sen okuloj, gusto, ĉio.
William Shakespeare el la angla: Ivy Kellerman (el ¡°Kiel Plaĉas al Vi¡±)
EKZERCOJ
135. Leginte la suprajn eltiraĵojn, respondu jenajn demandojn: 1. ¡°Li vostumas kiel pavo.¡± Analizu la nuancon de la sufikso -UM. 2. ¡°Ĉirkaŭbrakas.¡± Esprimu la saman koncepton per radiko plus -UM. 3. En la poemo de Schwartz troviĝas multaj vortludoj, kiujn oni nomas kalemburoj. Ilia efiko dependas de la samformeco de diverssignifaj vortoj. Elpensu plurajn propoziciojn, kiuj estas ambiguaj pro kalemburoj. 4. ¡°... ĉien sur la vojo." Klarigu la neceson de la akuzativo en ĉien. 5. ¡°Tiam la juna lernejknabo ... nevolonte al lernejo.¡± Kio estas gramatike neregula en tiu propozicio? 6. ¡°Sopirante kiel fornego.¡± Klarigu tiun similigon. 7. ¡°Mirigaj ĵuroj¡±. Kiu vorto estus pli preciza ol ¡°ĵuroj¡± ĉi tie? 8. Donu sinonimon de ¡°pafilego¡±. 9. ¡°Havante barbon kvazaŭ leopardo.¡± Ĉu vi trovas tiun similigon trafa? Motivigu vian respondon.
136. En la subajn propoziciojn metu korekte PLI aŭ PLU: a) Iru _______ rapide! b) Mi postulus nenion ________ krom ke oni montru al mi estimon. c) Danĝere estas lin lasi _______ en tia libereco. d) Li ne vivos _________o1 unu tagon. e) Mi ne povas in unu paŝon __________.
137. En ĉiun suban propozicion enmetu korekte po unu el jenaj vortoj: DETRUI; EKSTERMI; ELĈERPI; FORMANĜI; KONSUMI; NENIGI; NULIGI; PERDIGI; PEREIGI; RUINIGI. a) Malsato __________os lian forton. b) Kia granda homo _________iĝis! c) Ne sufiĉas _______i, necesas plenigi la malplenon. d) Sekeco _______as la grenon. e) La krizo _________is al ni multajn amikojn. f) Li baldaŭ _________is la tutan vinon el la barelo. g) La bordon iom post iom ________as la maro. h) Tertremo _________is la urbon. i) La komitato ________is sian antaŭan decidon. j) La malamikoj volis tute ________i nian popolon.
138. Donu sinonimojn de la sekvantaj vortoj: BONEMO; FLIRTEMA; HEJMŜUO; ENSPEZO; JUĜDECIDO; KANAJLO; PAROLADISTO; ROLANTO; SABLOMONTETO; TERPOSEDAĴO.
139. Uzu jenajn substantivojn verbe en propozicioj: FONTANO; GEMO; HIMNO; HIPOTEZO; INDIVIDUO; KAŬĈUKO; KONTURO; KRIZO; MANDARENO; METODO.
140. Uzu korekte jenajn vortojn en propozicioj: PERI; PERLABORI; PERFORTI; PERLETERE; PERKRAJONE; SENPERA
141. Elpensu sep aĝojn de la virino. Klopodu, por ke viaj komparoj estu simile trafaj kaj spritaj, kiel tiuj de Simeon Ben Ekazar.
142. Priskribu (proze, se vi volas!) la sep stadiojn de la geedzeco.
143. Vi legis supre tri opiniojn pri la diversaj aĝoj de la homo. Kiu el ili ŝajnas al vi plej trafa? Plej sprita? Plej serioza? (Pravigu ĉiufoje vian respondon.) Ĉu vi konsentas kun ili? Se ne, kial ne?
|