parto 3
re al e-biblioteko al parto 2 al parto 4
n h a v o |
Tao Yuanming (365-427)/LA SINJORO DE KVIN SALIKOJ* |
Wu Jun (469-520)/INSTRUITULO DE YANGXIAN * |
A.S.Puŝkin (1799-1837)/AL A.P.KERN* |
Tao Qian (365-427)/LA REVIVIĜO DE LI CHU* <<<<<<>>>>>> |
Li Bai |
el ANTIKVESKAJ POEMOJ* |
SOLA DUM DRINKO SUB LA LUNO* |
REMEMORO PRI LA ORIENTA MONTO* |
DANDO* |
PRINTEMPA SOPIRO* |
RIGARDO AL MONTO CIDONIO* |
ADIAŬ AL AMIKO* |
SOLA DUM DRINKO SUB LA LUNO* |
SOLA DUM DRINKO SUB LA LUNO* |
LA PRINTEMPA NOKTA FESTENO KUN KUZOJ ...* |
Penseo 10
LA SINJORO DE KVIN SALIKOJ
五柳先生传
La sinjoro ne povas esti identigita. Kaj neniu scias lian nomon. Ĉar kvin salikoj kreskis ĉe lia kabano, sekve li estis konata kiel la Sinjoro de Kvin Salikoj .
Kvieta kaj silentema, li inklinas nek al famo nek al profito. Li ŝatas legi, tamen, sen harfendo. Ĉiufoje, kiam ideo lin iluminis, li forgesis eĉ manĝon pro ĝojego. Li estis drinkema, sed ne ofte aĉetis pro sia malriĉeco. Konante tion, liaj parencoj kaj amikoj invitis lin al drinko. Li eldrinkis ĉiom kaj ne ĉesis ĝis sia ebriiĝo. Ebriiĝinte, li forlasis ilin sen rendevuo.
Kvar muroj ĉirkaŭas lian ĉambron, sen ŝirmo al entrudo de ventblovo kaj sunradioj. Liaj vestoj estas ĉifonaj kaj manĝujo malplena, sed li ankoraŭ restis aplomb a. Fojfoje li verkis por sin amuzi kaj esprimi sian penson. Li ne multe zorgas pri la gajno aŭ perdo en la mondo. Tiel li pasigis sian vivon sur la tero.
Finalo
La edzino de saĝulo Qianlou iam diris ; "Nek deprimita pro malriĉeco kaj malnobeleco, nek snoba al riĉeco kaj superrangeco"; tiuj vortoj — ja taŭga epiteto por tia homo kia li estas, ĉu ne ? Li profunde drinkis, versis poemojn ka j trovis ĝojon en si mem. Ĉu li ne estas unu el tiuj, kiuj vivis en la bona malnova pratempo ?
Penseo 13
Wu Jun (469-520)
阳羡书生
Dum Orienta Jin-dinastio (317-420), Xu Yan de Yangxian renkontiĝis kun instruit ulo dum irado ĉe Sui'an-monto. La instruitulo havis 17 aŭ 18 jarojn. Kuŝante apud vojo, li petis ke Yan permesis lin ripozi en lia anserkaĝo, ĉar doloris ja lia piedo. Yan prenis la peton ŝerco. Sed la instruitulo eniris anserkaĝon. La kaĝo nenniom pligrandiĝis, dum la instruitulo neniom malpligrandiĝis. Li senĝene sidis apud la paro da anseroj kaj la birdoj neniom surpriziĝis. Yan iris portante la kaĝon sur si mem, tamen sentis neniom da aldona sarĝo. Kiam li ekripozis ĉe arbo, la instruitulo elpaŝis el la kaĝo kaj diris: "Permesu ke mi vin regalu per simplaj pladoj."
Yan respondis: "Jes, volonte."
La instruitulo vomis el buŝo kupran teleron kun kesto. En la kesto estis multe da frandaĵoj diversspecaj. La manĝilaro senescepte estis el kupro, dum la frandaĵoj bonodoris kurioze. Post kelkaj trinkoj de vino, la instruitulo parolis al Yan : "Mi ĉiam kunportis kun mi virinon, kiun mi volas alinviti."
Yan respondis: "Jes, volonte."
La instruitulo ree vomis el buŝo virineton, proksimume 15 aŭ 16 jaran, kun bel egaj vestoj kaj senkompara ĉarmeco. Kaj ili trinkis kune sidante.Momenton poste , la instruitulo dormis ebrie. La virino diris al Yan: "Kvankam mi edziniĝis al la instruitulo, tamen mi ja havas pli da inklino por alia homo. Ankaŭ mi kunportas por mi karulon; nun, la instruitulo endormiĝis kaj mi volas alvoki mian kunulon, bonvole ne perfidu mian konfidencon."
Yan respondis: "Jes, volonte."
La virino vomis el buŝo viron kun aĝo de 23 aŭ 24 jaroj, ankaŭ tre ĉarman kaj amindan kiu komplimentis al Yan ĝentile. Kiam la instruitulo estis veliĝonta el dormo, la virino vomis brokatan ekranegon kaj la instruitulo restigis la viri non kundormi.
La viro ekparolis al Yan : "Kvankam la virino estas amema, sed ne tute fidela. Mi ankaŭ kunportas kun mi virinon, kiun mi nun volas revidi. Volu ne malsekreti."
Yan respondis: "Jes."
La viro vomis el buŝo virinon kun aĝo de proksimume 20 jaroj, kaj ili trinkis kune.
Post longa ĝuado, auxdiĝis mov o de la instruitulo. La viro diris: "Ili jam vekiĝis." Kaj li reenmetis la viri non, kiun li elvomis, en sian buŝon. Post nelonge, eliris la virino de instruitulo, dirante al Yan: "La instruitulo tuj leviĝos." kaj ŝi, englutinte la viron , sidis sola kontraŭ Yan. Baldaŭ la instruitulo venis dirante al Yan: "Ho, mi ekdormis longan tempon kaj lasis vin sidi soleca. Nun vesperiĝis kaj mi devas diri adiaŭon al vi." Li reglutis la virinon kaj ĵetis ĉiujn kupraĵojn en sian buŝon, restigante nur la grandan kupran teleron kun diametro de pli ol 2 futoj , kiun li donacis al Yan dum adiaŭo dirante : "Mi ne havas ion por donaci al vi kaj prenu tion kiel memoraĵon."
Dum Taiyuan-erao (376-396) Yan funkciis kiel oficisto de Imperia Biblioteko, foje li regalis la imperiestran konsilanton Zhang San per la telero, San legis la s urskribon kaj trovis ke la telero estis farita je la 3-a jaro (t.e. 60-a p.K.) d e Yongping-erao de Han-dinastio.
—el "Xu Qi Xie Ji" tradukis Guozhu
Penseo 14
A.S.Puŝkin (普希金 1799-1837)
AL A.P.KERN
致凯恩
Rimarko de tradukinto: Anna Petrovna Kern (1800-1879) estis amikino de Puŝkin, kaj parenco de Osipova, najbarino de Puŝkin en la Trimonta Vilaĝo. Puŝkin konatiĝis kun ŝi unuafoje en 1819 en la hejmo de Olenin, direktoro de la Belarta Instituto kaj Publika Biblioteko en Peterburgo. La unua strofo de la poemo ja re memoris pri tiu ĉi memorinda intervidiĝo. Poste, kiam Puŝkin loĝis ekzilite en la vilaĝo Mihajlovsk, Kern venis viziti sian onklinon Osipova en junio, 1825 , en la Trimonta Vilaĝo kaj revidis Puŝkin. Puŝkin versis tiun ĉi poemon, dediĉis al ŝi. Poste, Kern konatiĝis kun Glinka, la fama rusa komponisto, kiu verkis muzikaĵon por tiu ĉi poemo kaj la kanto tiel tradiciiĝis ĝis nun.
Mi memoras pri la sorĉ-momento,
antaŭ mi aperis vi kun hel',
kiel efemera rev-prezento,
kiel la fein' de l' pura Bel'.
En turment' de l' tristo senespera,
en la ĝeno de l' brua vantem',
ĉe mi sonas via voĉ' tenera,
kaj mi sonĝis pri via mien'.
Jaroj pasis. Ardo malmodera
pelis for iamaj revojn. Jen
mi forgesis pri la voĉ' tenera
kaj la bela feina mien'.
En dezerta loko, en ekzilo,
miaj tagoj tiel pasis jam
senbrue, sen vervo, sen inspiro,
sen larmo, sen vivo, kaj sen am'.
Jen anim' vekiĝis el silento,
ĉar nun reaperis vi kun hel',
kiel efemera rev-prezento,
kiel la fein' de l' pura Bel'.
Mia kor' ekbatas kun jubilo,
pro ĝi ĉio revekiĝis jam
vivanta: kaj vervo, kaj inspiro,
kaj vivo, kaj larmo, ankaŭ am'.
1825
el la rusa : Guozhu
Penseo 59
Tao Qian (365-427)
李除
Li Chu de Xiangyang mortis de epidemio. La edzino funebre gardis ĉe lia kadavro . Noktmeze, li subite leviĝis sidanta kaj urĝe kaptis la oran braceleton sur ŝia brako.
Sub ŝia helpo Li Chu deprenis la braceleton kaj, tenante ĝin en sia mano, li ekfalis remortinta kiel antaŭe.
La edzino atente observis, kaj, ĉe mateniĝo, ŝi trovis ke lia sino fariĝis varmeta, kaj iom post iom reakiris konscion. Li Chu reviviĝis. Tiam li rakontis al sia edzino:
"Oficisto de trans a mondo kondukis min foriri kun multe da aliaj, kaj mi rimarkis ke kelkaj el ili per subaĉeto liberigis sin. Tial, mi promesis al la oficisto ke mi donacu al li oran braceleton. La oficisto lasis min reveni kaj preni la braceleton. Mi donis ĝin al li. Ricevinte la donacon, li lasis min foriri kaj li mem foriris kun l a braceleto."
Fakte, li ne sciis ke la braceleto ankoraŭ restas en poŝo de la edzino, sed ŝi ne kuraĝis plu porti ĝin sur sia brako. Post kelkaj tagoj, la edzino sepultis la oran braceleton benitan per sorĉvortoj por ke la oficisto ricevu ĝin.
--El Pliaj Rakontoj pri Feoj (Sou Shen Hou Ji)
trad. Guozhu
Penseo 1
Poemoj de Li Bai(701-762)
el ANTIKVESKAJ POEMOJ
11
Kuras la Flav-river' al oriento,
kaj falas la suno al okcidento.
La forpasanta tempoflu' torentas
galope, eĉ momenton ne atendas.
Ho ve! Forlasis min aspekto juna,
prujnŝutas min hararo jam aŭtuna.
Homo ne estas ĉiamverda pino,
kiel povus daŭrigi bel' sen fino ?
Surrajdi drakon mi en nubojn devas,
ĉar mi reteni tempon mian revas.
SOLA DUM DRINKO SUB LA LUNO
2
Pensu: se la Ĉiel' ne amas vinon,
ne brilus Vino-stel' sur la ĉielo;
same, se la Tero ne amas vinon,
ne ŝprucus Vina Fonto sur la tero.
Se plaĉas al Ĉiel', Ter' drinkplezuro,
ankaŭ drinkem' mia estu beata !
La klara vin' nomiĝas ja Sanktulo,
kaj la malklara saĝul' estimata.
Eĉ sanktul' kaj saĝul' ŝatas drinkĝojon,
ĉu ni necesus iĝi senmortulo?
Post tri drinkoj mi trovos Grandan Vojon,
kaj post mil mi fandiĝos kun Naturo.
Amik', se trovis vi indon de vino,
ne diru al homoj en vin-abstino !
REMEMORO PRI LA ORIENTA MONTO
Jam longr mi ne en Easta Monto.
Ho, floris kiomfoje roza frondo ?
La blankaj nuboj per si mem disiĝis.
Al kiu korto falas luna blondo ?
DANDO
Printempe. Sur ĉevaloj kun selo el arĝento,
ekskursis dandoj grupe al la urb-oriento
Post rava florspektad' sin kien direktu ride?
Drinkejon fremdulinan alcelas la frekvento.
春思
Herboj nordlande ĉe vi silktapiŝas.
Klinis morusarboj ĉe ni branĉaron.
Kiam sopiras vi pri hejmreveno,
frakasis min trist' rega buduaron.
"Kial printempa vento nekonata
entrudiĝas en mian litvualon ?"
望木瓜山
Rigardis mi sunan matenon
kaj birdan vesperon revenon,
ĉe mont' Cidonio mi sentas
pli pezan vagulan ĉagrenon.
Penseo 3
Poemoj de Li Bai(701-762)
送友人
Blua monto kuŝas norde de la urbo,
oriente akvo blanka ĉirkaŭkuras.
Post disiĝ' ĉi tie via orfa velo
jam solece for mil liojn ekveturas.
Sxvebas nub', simile al vagula koro,
kaj kun amo de amik' la suno svenas.
Ni mansvinge adiaŭis reciproke,
tamen la ĉeval' ankoraŭ triste henas.
月下独酌(之三)
3
Birdoj trilkantas. Nun agrable ventas.
Jen kaj jen floroj falas kontinue.
Kiu printempan triston sola sentas ?
Amiko, ho, prefere drinku ĝue !
Ĉar nian riĉon aŭ feliĉon sorto
Fortuno jam destinis atribue.
Egalas por ni vivo aŭ jam morto.
Ĉio fariĝis same senkonscie,
kiam nin kaptis ebria komforto.
Ekfalu ni al kapkuseno mola
forgesu eĉ pri nia memekzisto.
Tio ja estas ĝojo la plej fola !
月下独酌(之四)
4
Tre ofte milojn da ĉagren' mi havas.
Mia azilo — nur kelktasa drinko.
Kvankam malmulta vino, tamen savas,
ĉar trist' foriĝas tuj ĉe vin-atingo.
Tial la vin' sanktiĝas honorinde.
Ebria kor' ovriĝas vin-beata.
Ĉu decas al ermit' imiti blinde,
ke ĉiam suferigu sin malsata ?
Se vi aprobas pri drinkoabstino,
kion utilas la honoro vanta?
Prenu frandaĵon por nektara vino,
kaj la gistaron — insulo felanda.
Ho, drinku belan vinon el la glaso,
kaj kuŝu jam ebrie sur teraso !
Penseo 12
Li Bai(701-762)
LA PRINTEMPA NOKTA FESTENO KUN KUZOJ EN LA ĜARDENO DE PERSIK- KAJ PRUN-FLOROJ
—Antaŭparolo al Niaj Poemoj
春夜宴桃李园序
La ĉielo kaj tero — jen hotelo por ĉio en la mondo, kaj la Tempo — nur pasaĝero preterpasanta en jarcentoj. Kiom longe daŭras nia ĝuo en la vivo efemera kiel sonĝo ? Do, ne senkaŭze, ke la antikvuloj ekskursis eĉ nokte kun kandeloj.
Krome, la varma printempo alvokas min per nebuleca pejzaĝo, kaj la Tero donacas al mi verkoinspiron. Kolektiĝante en la aroma ĝardeno de persik- kaj prun-floroj ni kune ĝuas la fratecon.
Vi, karaj kuzoj ĉiuj ja estas tiel geniaj kiel Huilian (noto 1); tamen, hontinde! mankas nur al mi la talento de Kangle (noto 1) por verkado.
Apenaŭ post nia apreco de spektakloj la babilado fariĝis nun tenera.
Ni aranĝis nian festenon inter la floroj kaj interŝanĝis tostojn ebriiĝante sub la lunlumo.
Kiel ni povus verŝi nian ravon se mankas al ni bonaj verkoj ? Do tiu, kiu ne sukcesas versi, estu drinkpunata, laŭ la nombro difinita en la Ĝardeno Ora Valo (noto 2).
Notoj:
1.Huilian estas kuzo de Kangle (Xie Lingyun), ambaŭ famaj poetoj de Sudaj Dinastioj (420-589).