TRADUKOJ DE GUOZHU

parto 4

>>al e-biblioteko   al parto 3  al parto 5



Zhang Dai (1597-1679)/NEĜSPEKTADO ĈE LA LAGOMEZA KIOSKO*
Wei Xueyi (1596-1625)/BOATO SKULPTITA EL PERSIKKERNO*
Lin Shihuan (en Qing-dinastio)/VOĈIMITA ARTO*
Zhang Hua/LA BAMBUA FLOSO*
Gan Bao/LA EDZINO DE DONG YONG*
Gan Bao/LA MIL-TAGA VINO *
Liu Yiqing (403-444)/YAO NIU*

Penseo 28-29

Zhang Dai (1597-1679)

NEĜSPEKTADO ĈE LA LAGOMEZA KIOSKO

湖心亭看雪记

 Decembre de la kvina jaro de Chongzhen-erao (1632 p.K.) mi loĝis ĉe la Okcidenta Lago. Neĝegis tri tagojn. En la lago aŭdiĝis plu jam neniu voĉo aŭ pepado. Tiun tagon, post komenciĝo de la nokta denso, kun peltaĵo kaj manforno, mi veturigis etan boaton al la Laomeza Kiosko por ĝui sola la neĝspektaklon. Ĉio kunfandiĝis en senfina vasto de blanko nebuloza; kaj la ĉielo, nubo supre; kaj la montoj, akvo malsupre, sur la lago vidiĝis ombre nur strio da digo kiel streko, la Lagomeza Kiosko kiel punkto, mia boato kiel folieto, kaj homoj en la boato kiel du aŭ tri grajnoj !

Kiam ni atingis la kioskon, jen sidas tie sur tapiŝo du homoj vizaĝo kontraŭ vizaĝo ! Ĉe forno unu servoknabo varmigis por ili la vinon, ĝuste bolanta.

Ekvidante min, ili ege ĝojis dirante :"Ho, kiel eble ĉi tie ankoraŭ plia homo !" Kaj invitis min al drinko. Pene mi drinkis tri glasojn da vino kaj adiaŭis demandinte pri ilia nomo: ambaŭ el Jinling kaj gastas ĉitie.

Kiam mi descendis de la boato, murmuris la boatisto :"Maniulo ne nur sinjoro estas, sed jen eĉ pli fortaj ol li!"

--el Rememoroj de Tao'an trad. Guozhu

re al eko


 Penseo 36 

Wei Xueyi (1596-1625)

BOATO SKULPTITA EL PERSIKKERNO

核舟记

Vivis en Ming-dinastio (1368-1644) majstrometiisto nomata Wang Shuyuan, kiu povis skulpti el col-diametra ligno palacajn konstruaĵojn, objektojn, homfigurojn, kaj diversajn birdojn, bestojn, arbojn aŭ ŝtonojn, ĉiuj laŭ naturaj konturoj de la krudmaterialo kaj kun sia aparta gusto. Li iam donacis al mi boaton, skulptita el persikkerno, kiu temis pri la vizito de Su Shi al la Ruĝa Klifo.

La boato longis, de pruo ĝis pobo, ĉ. je pli ol ok colonoj kaj altis proksimume je du maizgrajnoj. Meze, vidiĝis vasta halo kiel kajuto, superŝirmita per bambufolio, kaj ambaŭflanke de la kajuto estis malgrandaj fenestroj, dekstre kaj maldekstre po kvar, resume ok. Malferminte la fenestrojn, oni povis vidi tra ili delikatan balustradon. Kaj, ferminte la fenestrojn, oni povis legi sur la klapoj gravuritajn surskribojn. Dekstre:

la altaj montoj kontraste malgrandigis la lunon,

kaj la malleviĝanta akvo malkovris rokojn. (noto 1)

Maldekstre:

Blovis frida zefiro,

kvieta estis la akvo. (noto 2)

Ĉiuj literoj estis ŝmiritaj per blua farbo.

Sur la pruo kunsidis tri personoj. Tiu meze, kun alta ĉapo kaj haroza barbo, estis s-ro Su Shi; dekstre: lia amiko la bonzo Foyin, kaj maldekstre estis s-ro Huang Tingjian.

S-roj Su kaj Huang ambaŭ aprecis al rulaĵo de kaligrafia verko. Per sia dekstra mano Su Shi tenis unu ekstremon de la rulaĵo, kaj la maldekstran manon li metis sur la dorso de s-ro Huang. Per sia maldekstra mano Huang tenis la alian ekstremon de la rulaĵo, kaj, per sia dekstra mano fingromontrante al la verko, li kvazaŭ ion parolis al sia amiko. Montriĝis videblaj la dekstra piedo de s-ro Su kaj la maldekstra piedo de s-ro Huang, ambaŭ iom flanken teniĝis. Genuoj de ili unu apud alia ĉiom kaŝiĝis en la vestfaldoj sub la rulaĵo.

Foyin aspektis ekzakte simila al la bodisatvo Majtrejo : kun nudigitaj brusto kaj mamoj. Levante sian kapon li rigardis disten, lia pozo kaj mieno multe diferenciĝis de tiuj de s-roj Su kaj Huang. Li sidis kun dekstra gambo kuŝanta, sur kubuto de sia kurbiĝanta dekstra brako li apogis sin sur la boatflanko. Leviĝis lia maldekstra genuo, kie ripozis lia maldekstra brako kun rozario, kies bidoj estis klare nombreblaj.

Sur la pobo kuŝiĝis remilo, ambaŭflanke de ĝi troviĝis po unu boatisto. Tiu ĉe dekstra flanko estis kun konusa hartubero kaj leviĝanta kapo. Lia maldekstra mano kaptis ekvilibrilon, kaj la dekstra palpis al sia dekstra piedo, kvazaŭ laŭte vokis. Tiu ĉe maldekstra flanko per sia maldekstra mano palpis al forno, sur kiu sidis kruĉo. Tiu homo kun trankvila mieno rigardis antaŭen, kvazaŭ aŭskultante la boliĝon de teo.

Dorso de la boato estis iom plata, kaj tie gravuriĝis la subskribo de la aŭtoro, kiu legiĝis jene:

"Aŭtune en la dua jaro (noto 3) de Tianqi-erao

skulptis Wang Shuyuan de Yushan"

la strekoj, kvankam tiel maldikaj kiel kulpiedoj, estis klare distingeblaj kaj nigre farbitaj. Sube sekvis sigelo de respekta nomo : "Chuping-montano", skarlate farbita.

Resume en la boato troviĝis : kvin homfiguroj; ok fenestroj; boatŝirmilo, remilo, forno, kruĉo, rulaĵo, rozario, respektive po unu; surskriboj, aŭtora subskribo, sigelilo, sume kun 34 ideogramoj kaj ĉio estis en longo de malpli ol unu colo. La miniatura artaĵo estis farita el longa kaj maldika persikkerno.

Post atenta observado, mi, Wei Xueyi, admiris kun miro: Ho, kiel mirinda metiarto! En antikvaj verkoj ja estis multaj notoj pri artaĵoj kreitaj kvazaŭ de fantomoj aŭ feoj, tamen, ja kiu jam vidis skulptaĵon el ligno malpli granda ol colo tamen kun klare videblaj brovoj kaj barbo ? Eĉ se iu dirus al mi tion, kion mi mem ĵus priskribis, mi ankaŭ prenos tion mensogo. Sed tion mi nun vidis ja propraokule ! Laŭ tio supozante, ankaŭ ne estas neeble ke oni skulptis simiinon sur pinto de dorno (noto 4). Ho, kiel mirinda metiarto !

Notoj:

1.Citaĵo el la "Dua Vizito al la Ruĝa Klifo". Penseo 10, p.42

2. Citaĵo el la "Unua Vizito al la Ruĝa Klifo". Penseo 5, p.17

3. 1622 p.K.

4. Laŭ noto en HANFEIZI, iu Song-ano fanfaronis al la reĝo de Yan-regno, ke li povas skulpti simiinon sur pinto de dorno.

--el Vol.X de "Yuchu Xin Zhi" trad. Guozhu

re al eko


 Penseo 47 

Lin Shihuan (en Qing-dinastio)

VOĈIMITA ARTO

口技

 

Iam vivis en ĉefurbo eminenta voĉimitisto. Iufoje, okaze de festeno, oni aranĝis en la nordorienta angulo de la halo tolan tendon kloŝforman pli ol 8 futojn altan, en kiu sidis sola la majstro de sonĵonglado akompanata nur de tablo, seĝo, faldventumilo kaj bambua klakilo. Ekstere, ĉirkaŭ la tendo kunsidis la gastoj. Post momento, ekklakis en la tendo kaj tuj regis en la halo silento. Neniu kuraĝis plu laŭte paroli aŭ ridi.

Aŭdiĝis de malproksime en la nokta strateto bojado. Vekiĝis iu virino. Ŝi faris oscedon kaj braketendiĝon, dum ŝia edzo murmure deliras apude. Post iom da tempo, vekiĝis bebo, ĝi eksplodis per plorego kaj de kiu estis vekita ankaŭ la edzo. Li ordonis ke la edzino karesu kaj suĉigu la bebon. Kun cico en sia buŝo la bebo ploris singulte. La virino kantante lulis la bebon, frapetadante al ĝi. La edzo ellitiĝis por pisi. Ellitiĝis kun la bebo por pisi ankaŭ la edzino. Tiam vekiĝis en la lito alia pli aĝa infano, kiu senĉese murmuris. Dum tiu momento, kune aŭdiĝis samtempe la sonoj de frapetado de la virino al la bebo, de kantzumo de la virino, de plorsingultado de la bebo kun cico en buŝo, de murmuro de la infano ĵus vekiĝinta kaj de la insulto de la viro al ĝi. Ĉiu sono estas esprimata ege versimile. Aŭdante tion, la gastoj senescepte absorbiĝis de tio kaj rigardis kun antaŭen-ŝovita kapo kaj ridetis, admiradis en si pri tiu mirinda prezento!

Post kelka tempo, la edzo reenlitiĝis kaj baldaŭ li dormis. La edzino ellitigis la infanon pisi. Post tio ili ĉiuj enlitiĝis por dormi, ankaŭ la bebo iom post iom dronis en dormemon kaj la frapetado de la virino al ĝi paŭzis de tempo al tempo. Tiam aŭdiĝis susuroj kaŭzitaj de rato, kiu eliris por serĉi manĝaĵon kaj faligis vazojn. La virino ektusis en sonĝo, aŭdante tion, la gastoj sentas iom da senzorgeco kaj sin rektigis sidante sur la seĝo.

Subite, iu voĉo laŭte kriis: "Incendio!" La edzo eksaltis desur la lito kriegante. La virino vekita ankaŭ kriegis timigite. La du infanoj ploregis. Sekve, kriegis miloj da homoj, ploregis miloj da infanoj, bojadis miloj da hundoj, inter tiuj sonoj miksiĝis klakoj de faliĝantaj domoj, krakoj en brulanta fajrego, hurlo de ventego, la miloj da sonoj aŭdiĝis samtempe; inter kiuj aŭdiĝis ankaŭ la vokoj de helpopeto de miloj da homoj por saviĝo, hxoraĵo de homoj dum faligo de domoj, bruoj en rapida forporto de objektoj kaj sibloj de akvaj verŝoj: ja mankas nenia sono kiu devvas aŭdiĝi. Homo, kiu havas eĉ se centon da manoj kaj ĉiu mano po centon da fingroj, ne povas montri unu el la sonoj; kaj homo, kiu havas eĉ centon da buŝoj kaj ĉiu buŝo enhavas eĉ se centon da langoj, ne povas distingi unu el tiuj sonoj. Aŭdante tion, preskaŭ ĉiuj aŭskultantoj paliĝis de timo kaj forlasis sian seĝon, kun suprenfalditaj manikoj, nudigitaj brakoj kaj tremantaj kruroj apenaŭ forfugxinte konkure.

Subite, en la tendo ekklakis denove kaj silentiĝis ĉia sono. Malferminte la tendon, oni trovis ke ene sidas sola homo kun nur tablo, seĝo, faldventumilo, bambua klakilo kaj nenio alia.

Tradukoj de Guozhu

re al eko


Penseo 43 

Zhang Hua

LA BAMBUA FLOSO

浮槎

 

Laŭ malnova onidiro, la Ĉiela Rivero (noto 1) interligiĝis kun maroj sur la Tero. En lastaj jaroj, homo, kiu vivas sur insulo en maro, rimarkis ke bambua floso regule venis kaj forveturis ĉiujare en la oka monato ĉiam akurate. Iutage, la homon kaptis stranga ideo. li do konstruis turon sur floso, kaj, kunportante sufiĉe multe da provizaĵoj, forveturis pere de la floso.

En la unuaj pli ol dek tagoj li ankoraŭ la sunon, la lunon kaj stelojn, sed poste li jam vojaĝis en vasta senlima spaco, kie li povis distingi nek tagon, nek nokton. Tiel forpasis ankoraŭ aliaj dekkelkaj tagoj, subite li venis al loko, verŝajne urbo, kie bonorde viciĝis domoj kaj multaj virinoj teksis tie. Viro kondukis bovon trinki ĉe riverbordo. Vidante la alvenantan vojaĝanton, la bovisto surprizite demandis : "Ho, kiel vi veturis ĉi tien?" La vojaĝanto rakontis ĉion kaj demandis kie estas tiu ĉi loko ? La bovisto respondis: "Demandu al s-ro Yan Junping (noto 2) kiam vi revenos al Shu-prefektujo, kaj li klarigos al vi pri ĉio."

La vojaĝanto do ne ascendis sur la bordon sed returnen veturis sur la floso, kiu revenis akurate kiel kutime.

Poste, la homo venis al Shu kaj vizitis al s-ro Yan, kiu diris al li, ke en certa dato de certa jaro, gasta stelo moviĝis al la Bovista Konstelacio (noto 3). Kalkulinte la jaron kaj monatojn, la homo trovis ke tio precize estis la tempo kiam li alvanis la Ĉielan Riveron.

Notoj:

1.la Ĉiela Rivero: la Lakta Vojo.

2.Yan Junping: fama erudicia aŭguristo en Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.)

3.Bovista Konstelacio: Altairo.

--el Bo Wu Zhi (Rekordoj de Mirindaj Objektoj)

trad. Guozhu

re al eko


 Penseo 38

 Gan Bao

LA EDZINO DE DONG YONG

 董永妻

 En Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.), vivis en Qiancheng iu nomata Dong Yong. Lia patrino mortis, kiam Dong Yong ankoraŭ estis infanaĝa. Dong Yong vivis kun sia patro kaj okupis sin per pena terkulturado. Kiam ili eliris, Dong Yong ĉiam veturigis sian patron per negranda ĉaro, dum li mem postsekvis piedire. Okaze lia patro forpasis. Dong Yong estis tiel malriĉa, ke li havis neniom da mono por sepulti sian forpasintan patron, do li vendis sin por fari la sepultadon. Bone konante lian bonvirton, lia mastro donis al li dek milojn da moneroj kaj sendis lin hejmen reveni.

Kiam Dong Yong plenumis la funebradon de tri jaroj, li decidis reveni al la mastro por labori kiel lia sklavo. Dum vojo li renkontiĝis kun knabino, kiu diris al li: "Mi volonte fariĝu via edzino !"

Kaj ili ambaŭ kune iris.

"Mi jam donis la monon al vi." diris la mastro.

"Dank' al via grandafavoro mi povis enterigi mian patron," respondis Dong Yong, "Kvankam mi estas banala plebano, tamen mi scias ke mi devas bone labori por repagi al via granda favoro."

"Sed kion povas fari via edzino ?" demandis la mastro.

"Ŝi scipovas teksi." respondis Dong Yong.

"Se vi insiste volas fari ion por mi," diris la mastro, "lasu ke via edzino teksu cent rulaĵojn da silkaĵoj por mi !"

La edzino de Dong Yong eklaboris en la domo de la mastro, kaj ŝi plenumis la postulatan sumon en dek tagoj.

Kiam ŝi eliris, ŝi diris al Dong Yong: "Mi estas teksistino en la ĉielo. Simpatiante vin pro via bona fileco, la Ĉiela Imperiestro ordonis min helpi al vi repagi la ŝuldon."

Dirinte tion, ŝi ekflugis al la ĉielo kaj malaperis.

--el Sou Shen Ji ( Rakontoj pri Feoj )

trad Guozhu

Noto: Gan Bao — vivis en la lasta periodo de la Okcidenta Jin-dinastio (265-316) kaj la komenca de la Orienta Jin-dinastio (317-420), li verkis la faman noveletaron Sou Shen Ji, kiu elfosis la fonton de tiaspeca novelverkado, nome, noveloj skribantaj pri feoj, fantomoj kaj strangaĵoj.

 

re al eko


Penseo 60 

Gan Bao

LA MIL-TAGA VINO

千日酒

Di Xi, loĝanto de Zhongshan, povis fari vinon, drinko de kies unu glaso sufiĉis igi la drinkinton ebrii por mil tagoj.

En la sama prefektujo vivis iu nomata Liu Xuanshi, drinkemulo, kiu vizitis al Di Xi peti la vinon.

"Sed mia vino ankoraŭ ne estis tute pretigita," diris Di Xi, "tial mi ne kuraĝis doni al vi."

"Ne grave, eĉ se ĝi ne tute pretis." Liu insiste petis, "Bonvole donu al mi unu glason !"

Ne povante rifuzi, Di Xi do donis al Liu unu glason da vino kaj tiu tuj eldrinkis.

"Ho, bonege !" Liu diris. "Donu al mi ankoraŭ iomete, mi petas !"

Sed Di Xi respondis :" Bonvole hejmen revenu nuntempe kaj vizitu al mi en alia tago. Ĉar drinko de unu glaso povas igi vin dormi mil tagojn !"

Do Liu foriris, laŭaspekte kun iom da hontbedaŭro. Kaj, reveninte al sia hejmo, li falis mortinta en ebrio. Ĉiuj liaj familianoj kredis ke li jam mortis, ili ploris kaj sepultis lin.

Post tri jaroj, Di Xi diris al si mem : "Nun estas la tempo ke Liu vekiĝis de la ebrio kaj mi devas viziti al li."

Kaj Di Xi iris al la hejmo de Liu kaj demandis: " Ĉu s-ro Liu estas hejme ?"

Familianoj de Liu surprizite diris : "Ho, li mortis jam delonge kaj finiĝis eĉ nia funebrado por li en jartrio !"

Nun Di Xi estis surprizita kaj li diris: " La vino, kiun mi faris, estis tiel potenca, ke, drinkinte unu glason, oni devis dormi en ebrio mil tagojn. Kaj laŭ mia kalkulo, s-ro Liu vekiĝas hodiaŭ !"

Kaj Di Xi urĝis ilin fosi la tombon kaj malfermi la ĉerkon esplori.

Sur la tombo jen leviĝis forta ŝvita vaporo. Kaj, kiam la ĉerko estis malfermita, oni vidas, ke Liu ĵus malfermis siajn okulojn kaj buŝon, kaj aŭdis, ke li diris: "Ho, kiel rava ebrio !"

Kaj Liu demandis al Di Xi: "Kion vi elfaris — ke drinko de nur unu glaso jam ebriigis min tiel profunde ke mi vekigxis nur hodiaŭ ? Kiom alte nun leviĝas la suno ?"

Aŭdinte tion,ĉiuj rigardantoj ĉirkaŭ la tombo sentis en sia nazo atakon de la vin-odoro el la buŝo de Liu, kiu igis ilin obstine dormi en ebrio por tri monatoj.

--el Sou Shen Ji ( Rakontoj pri Feoj )

trad Guozhu

re al eko


 Penseo 61

 

Liu Yiqing (403-444)

YAO NIU

姚牛

En gubernio Xiangxian vivis 10-jara knabo nomata Yao Niu, kies patro estis murdita de unu el liaj najbaroj.

Yao Niu vendis vestojn kaj aliajn objektojn, per la ricevita mono li aĉetis ponardon kaj tranĉilon por vengĝ sian patron.

Iutage li renkontis la malamikon antaŭ la oficejo de guberniestro kaj ekbuĉis lin inter homanasoj. La knabo estis arestita. Tamen, simpatiante pri lia fileca bonvirto, la guberniestro intence malpliigis lian kriminalan kulpon, kaj, okaze de amnestio al ĉiuj krimuloj, la knabo eskapis de mortpuno. Kaj fine liberiĝis dank' al la proparolo de la guberniestro al la superulo de prefektujo.

Kelkan tempon pli poste, foje la guberniestro iris ĉasi, dum persekuto al cervo li galopis en loko, kie troviĝas kelkaj malnovaj kaptfosaĵoj kovritaj de densaj herboj. Ĝuste kiam lia ĉevalo estis enfalonta en la falejon, subite aperis maljunulo, kiu batis per sia bastono al la ĉevalo, kiu, evitsaltante, ne atingis la cervon.

Kolere la guberniestro streĉigis sian arkon celante al la maljunulo.

"Ĉi tie estas kapfosaĵo," diris la maljunulo, "mi intervenas por ke vi ne misenfalu!"

"Sed kiu vi estas ?" demandis la guberniestro.

La maljunulo surgenuiĝis kaj respondis :" Mi estas la patro de Yao Niu, kies vivon vi ja savis. Tial mi venas danki al via favoro."

Kaj, dirinte, la maljunulo ekmalaperis.

La guberniestro estis kortuŝita de la viziti de la fantomo, kaj li faris multajn bonojn favore al siaj popolanoj dum la jaro de sia funkciado.

--el You Ming Lu (Rakontoj pri Fantomoj kaj Vivantoj)

trad. Guozhu

                                   re al eko    al e-biblioteko   al parto 3  al parto 5