Tradukoj de Guozhu

parto 5   
                               
re al e-biblioteko   al parto 4   al parto 6


**********************************************************************************


Niu Su/LA AKVO-PERLO*

Xue Yongruo/LI ZIMU*

Bao Xu/LA NIGRA MALJUNULO*

Lu (en Tang-dinastio)/RIĈAĴO DE YUCHI JINDE*

Li Yin (en Tang-dinastio)/SINJORINO GUOGUO*

Huangfu Shi/INSTRUITULO EN METROPOLO*


Penseo 19

Niu Su

LA AKVO-PERLO

水珠

La Granda Anguo-templo iam estis rezidejo de Princo Xiang, kiu poste fariĝis imperiestro Ruizong. Post kiam li surtroniĝis, li faris sian malnovan rezidejon ankoraŭ templo, kaj donacis perlon kun instrukcio, ke la perlo estu ĉiam konservita en la tenejo, ĉar ĝi ja valoris cent milionojn da mono. Tamen, bonzoj de la templo nur simple metis la perlon en ŝrankon kaj rigardis ĝin tute ne kiel valoraĵon.

En la 10-a jaro de Kaiyuan-erao (722 p.K.) , kiam oni bezonis monon por konstruado en la templo, bonzoj de la templo malfermis la ŝrankon por rigardi ĉu tie troviĝas io taŭga por forvendi, kaj ili ekvidis keston sub sigelita fermslipo kun okulfrapa skribaĵo: " Tiu ĉi perlo valoras cent milionojn."

La bonzoj kune malfermis le keston kaj vidis ion, tre siliman al ŝtono, ruĝan, kiu ete brilis en nokta obskuro kun lumo alta je coloj.

La bonzoj parolis unu al aliaj inter si: " Jen nur ordinara objekto. Kiel ĝi povus kosti tiom kara ? Lasu nin prov-vendi!"

Kaj unu bonzo estis sendita al foirejo kun la perlo por sondi kian prezon la klientoj konsentus pagi.

Post kelkaj tagoj, nobeloj venis kaj iu el ili pridemandis sed, rigardinte la perlon, li diris: "Tio ĉi estas nur ordinara ŝtono, ne multe distingiĝa ol briko aŭ rubo. Kial vi postulas tiel multe ?" Kaj ili foriris ĉiuj kun mokridoj. Ankaŭ la bonzo sentis honton pro tio.

Post dek tagoj, alia vizitanto pridemandis. Informiĝinte ke ĝi povas brili en nokto, li konsentis pagi je pli alta prezo de miloj da mono.

Post unu (aŭ pli ol) monato, venis al la foiro fremdulo el la Okcidenta Regiono por serĉi trezorojn. Ekvidinte la perlon, li estis tiel ekscitita, ke li eĉ adorkliniĝis levante la perlon super sia kapo. La fremdulo aspektis riĉa kaj grava persono. Pere de interpretisto li demandis :"Kiom prezas la perlo ?"

"Cent milionoj." respondis la bonzo.

La fremdulo karesis la perlon longan tempon kaj foriris kun bedaŭro.

La sekvan tagon li revenis.Ĉifoje la interpretisto diris al la bonzo: "La perlo vere indas je la prezo kiun vi postulas. Tamen, la fremda s-ro vojaĝis for de sia hejmo jam tro longan tempon. Nun li volas aĉeti la perlon per ĉiom da mono ankoraŭ restanta ĉe si, nome, per kvardek milionoj, ĉu vi konsentus ?"

Ĝojege, la bonzo kondukis lin viziti al la abato, kiu jesis la negocon.

La sekvan tagon, la fremdulo pagis la sumon kaj prenis la perlon, dirante :"Pardonu ke mi pagis tiel malmulte !"

La abato demandis al la fremdulo, de kie li venis kaj kion li faris per ĉi perlo.

"Mi estas ano de Dashi-lando." respondis la fremdulo. "En la unuaj jaroj de Zhengyuan-erao (627-649), nia reĝo vizitis al Ĉinio kaj prezentis tiun ĉi perlon kiel tributon. Sed poste la reĝoj de nia lando tiel forte sopiris ĝin ke ili eĉ proklamis tion, ke tiu, kiu povas revenigi la perlon, estu premie nomumita kiel ĉefministro. Tia proklamo daŭris jam pli ol 70 aŭ 80 jarojn kaj mi sentas min tre feliĉa ke mi povas ĝin reakiri. Tio ĉi estas ja akvo-perlo. Kiam nia armeo kampadadis, nur se ni fosu du futojn surtere kaj metu la perlon en la kavon, tuj fontiĝis per si mem akvo, kiu sufiĉis por kontentigi trinkadon de miloj da homoj. Tial al nia armeo neniam mankas akvo dum militmarŝo. Sed, depost fordono de la perlo, nia armeo ofte sentis turmenton de soifo."

La abato ne kredis tion. La fremdulo fosigis kavon kaj enmetis la perlon. Post momento, jam abunde fontiĝis akvo, klara kaj frida. La bonzo prenis kaj trinkis. Nur tiam ili konsciis ke tio estas vera trezoro. Tiam la fremdulo foriris kun la perlo kaj neniu sciis kien li vojaĝis for.

--el la Volumo 420 de Taiping Guang Ji (La Ampleksa Antologio de Taiping) trad. Guozhu

re al eko


 

Penseo 33

Xue Yongruo

LI ZIMU

李子牟

Li Zimu, la sepa filo de princo Cai de Tang-dinastio, estis eleganta kaj talenta junulo, denaska amanto de muziko, kiu precipe lertis en flutludado tiel majstra, ke neniu tra la lando povus rivali kun li je tio.

En Jiangling estis malnova moro: vespere en la 15-a de unua monato lunkalendare okazis festivalo de koloraj lanternoj, tiam svarmis fraŭlinoj spektantaj la lanternojn laŭ-riverborde. Foje, dum sia vojaĝo al Jingmen (urbo en Jiangling), Li Zimu trafis la solenan festivalon.

"Se mi ludos per mia fluto," Li Zimu diris al siaj amikoj: "mi povas fari la amason de spektantaro komplete kvieta."

Ĉiuj liaj kunvojaĝantoj tre aprobis tiun ideon. Li Zimu do ascendis pavilonon, kaj komencis ludi sian fluton sur balkono. Kiam ekaŭdiĝis la klara sono disflanken, ĉesiĝis en la bazaro ĉia bruo, haltiĝis ĉiuj, kiuj iris kaj leviĝis por aŭskulti tiuj kiuj sidis.

Post finiĝo de la flutludado, silento ankoraŭ daŭris longe antaŭ ol la bruoj reaŭdiĝis. Fiera pr sia arto, Li Zimu montriĝis plezure memkontenta.

Tiam subite aperis maljunulo kun grizaj haroj, kiu descendis de boato kaj venis al Li, kantante al si mem paŝante. Li havis noblan aspekton kaj lia kanto estis en atika melodio. Li Zimu kaj liaj amikoj konkure salutis al li.

"Ĉu tiu, kiu ĵus ludis fluton, estas el reĝa familio ?" la maljunulo demandis. "Li estas dotita per superba naturo, tamen, bedaŭrinde lia muzika instrumento estas tro banala."

"Mia fluto estas donacita de la forpasinta imperiestro," respondis Li Zimu. "Mi ne aŭdacas diri ke mi povas rekoni la unikan kreaĵon de dioj aŭ spiritoj, tamen, el muzikaj instrumentoj, mi devas diri, ke tio ĉi estas rara trezoro. Dum mia vivo mi ja vidis pli ol dek mil flutojn, kaj ankoraŭ neniu el ili povus rgali al la mia, tamen, ĵus vi diris ke ĝi estas nur io banala , ĉu vi havas motivon por tion diri ?"

"Mi lernis flutludon ekde mia infanaĝo." diris la maljunulo. "Kaj nun ankoraŭ ne laciĝis kvankam en maljuneco. Mi ne havis la honoron ekzameni vian fluton, sed mi volonte provu ĝin se vi ne konsentus mian komenton "

Li Zimu transdonis sian fluton al la maljunulon, kaj tiu faris profundan enspiron por komenci ludi. Kiam la sono aŭdiĝis, la fluto splitiĝis. Ĉiuj ĉeestantoj konsterniĝis , ne povante diveni kiu estis la maljunulo. Li Zimu eksurgenuiĝis petante la favoron vidi kian raran instrumenton la maljunulo havis.

"Mian fluton vi ja ne povas ludi." diris la maljunulo, sed li sendis sian servo-knabon al la boato por alporti tion. Rigardante, Li trovis ke la fluto estis el blanka jado. Transdoninte ĝin al Li, la maljunulo petis ke Li ludu. Kaj, kvankam Li eluzis sian tutan forton, li povis eligi eĉ nenian sonon. Tio faris Li-n tre embarasa kaj des pli respektplene humila. Sekve la maljunulo instruis al li ludi mallongan arion, kiu, kvankam tre simpla, tamen profunde kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn.

"Mi estas tuŝita de via sincero por lerni," diris la maljunulo. "do mi foje ludu por vi." La muziko verŝiĝis de lia fluto, pure kaj bele, resonate fore kaj proksime. Neniu alia muziko povus kompari kun ĝi. Kiam la muziko daŭris, ekblovis forta vento kaj leviĝis ondoj en rivero kaj ĉien malheligis nuboj kun pluvoj. Post momento, kiam la ĉielo resereniĝis, la maljunulo jam malaperis.

 

--el la Volumo 82 de Taiping Guang Ji (La Ampleksa Antologio de Taiping) trad. Guozhu

                                                                                  re al eko


 

Penseo 42

Bao Xu

LA NIGRA MALJUNULO

黑叟

En Baoying-erao (762-763) de Tang-dinastio, la imperia inspektoro de Yuezhou estis Huangfu Zheng. Li havis belan edzinon nomatan Lu, sed neniun infanon. En la prefektujo troviĝis Baolin-templo, en kiu la halo de Diino Momu estis frekventata de viroj kaj virinoj, kiuj preĝpetis por havi filon aŭ filinon, kaj ilia deziro ofte estis plenumita . Foje, en sia libera tempo la inspektoro kun sia edzino vizitis al la templo. En la halo de Diino Momu li preĝis, bruliginte incenson: "Mi petas vin doni al mi filon. Se jes, mi volonte donacu al la templo milionon da moner-miloj el mia salajro por renovigi la konstruaĵojn." Kaj lia edzino Lu aldonis: "Se nia espero realiĝos, ankaŭ mi volonte donacu milionon da moner-miloj el mia kosmetika elspezo por nova fresko al la templo." Poste, ili rondvizitis en la templo kaj hejmen revenis nur vespere. Post du monatoj, la edzino gravediĝis, kaj en la favora tempo ŝi efektive naskis fileton.

Ĝojege, Huangfu konstruigis tri halojn en la templo, ekstreme lukse belajn, dume lia edzino amasigis milionon da moner-miloj ekster la templa pordo por varbi pentriston. Ĉiutage pentristoj el Bian, Hua, Xu, Si, Yang, Run, Tan, Hong kaj aliaj prefektujoj venis al la loko, sed neniu el ili kuraĝis preni sur sin la taskon, ĉar la rekompenco estis tro kara. Jen venis homo, kiu sen mencio pri sia mono sed diris ke li venis el Tiannan kaj estis lerta en pentrado. Li restis en la templo pli ol unu monaton. Iutage li rigardis la muron kie li faris pentradon kaj balancis sian kapon. La bonzo komisiita pri la afero ekdemandis: "Kial ne finu la pentradon kiel eble plej rapide?"

La homo respondis kun rideto: "Bonvole pretigu olelampojn kaj ĉi-nokte mi finos tion." La bonzo faris laŭ lia ordono. Kaj en la sekva tago la nomita muro jam estis kovrita per nova fresko en brile sorĉaj koloroj. Tamen, la pentristo jam malaperis.

Do Huangfu aranĝis grandan vegetaran bankedon. Ĉiuj riĉaj komercistoj estis invititaj. Li ankaŭ elektis bonaŭguran tagon por celebri per orkestro. Ĉeestis oficiroj, oficistoj kaj civitanoj. Tagmeze de la tago, alvenis maldika nigra maljunulo, ok futojn alta, kun konusa ĉapelo kaj pajla mantelo, tenanta ŝpaton en siaj manoj. Pordgardistoj haltigis lin, sed Huangfu ordonis lasi lin eniri. La nigra maljunulo iris rekte en la halo de Diino Momu, kaj per la ŝpato ekhakis al la vizaĝo de la diina portreto sur la muro, tiel ke ĝi tuj difektiĝis. Tio kaŭzis konsterniĝon inter la nuboj da spektantoj kaj en la halo ekbolis bruoj. Soldatoj de Huangfu volis mortigi lin sed la nigra maljunulo montris neniom da timo.

"Ĉu vi freneziĝas ?" demandis Huangfu.

"Ne." respondis la nigra maljunulo.

"Ĉu vi majstras pentrarton ?"

La respondo ankoraŭ estis "Ne."

"Do pro kio vi difektas la murpentraĵon ?"

"Ĉar mi malamas la pentriston pro tio, ke li trompis Vian Ekscelencon." li diris. " Via Ekscelencokaj Sinjorino donacis du milionojn da moneroj por pentri Diinon, sed la portreto sur la muro eĉ malpli indas ol la vivanto kompare je beleco."

Tiu respondo kolerigis la inspektoron kaj li ekinsultis lin.

Sed la nigra maljunulo kunpremante siajn manojn diris ridante : "Se vi ne kredas min, estas sufiĉe ke vi rigardu nur al mia ordinara edzino kaj vi komprenos ĉu mia parolo estis vera aŭ ne."

"Kie ŝi estas ?" demandis Huangfu.

"En mia loĝejo, nur du aŭ tri liojn sude de la lago."

Huangfu do sendis dek subulojn iri kun la maljunulo por alkonduki lian edzinon. El kabano la nigra maljunulo kondukis jen knabinon : 15- aŭ 16-jaran, kun malmulte da belŝirmaĵoj, en ordinara vestaĵo, sed aparte logas ŝiaj belo kaj ĉarmo. Post nelonge ŝi venis al Baolin-templo. Tio kaŭzis sensacion inter la amasoj de spektantoj, kiuj konkure rigardis ŝin, ĉiu kun etendigita kolo. Kaj antaŭ ŝi ĉiuj konvinkiĝis ke la pentrita Diino sur la muro estas malpli supera ol ŝi je beleco. Kiam ŝi estis kondukita al la perono antaŭ halo, ankaŭ la inspektoro devis konfesi en si ke ŝi eĉ superis lian ĉarman edzinon.

"Kial vi, kiel banala plebano, povas havi tiel belan edzinon ?" Huangfu diris." Ŝi devas esti prezentita al la imperiestro."

"Permesu ke ŝi revenu por momento adiaŭi al siaj parencoj." la nigra maljunulo petis.

Huangfu sendis kvindek soldatojn kaj dek servistinojn eskorti ŝin hejmen reveni.

Veturante trans la lago, la nigra maljunulo sola sidis en malgranda boato, dum la soldatoj, servistinoj kaj lia edzino en granda ŝipo. Kiam ili estis atingontaj la transan bordon en rapida fluo, je ĉies surpriziĝo, la edzino subite flugis en la boaton de la maljunulo. Timigite, la soldatoj kaj la servistinojrapidigis sian ŝipon por proksimiĝi al la boato. Ili vidis ke la nigra maljunulo kaj lia edzino descendis de la boato kaj iris man-en-mane. Kiam ili postkuris, la geedzoj ambaŭ transformiĝis en blankajn gruojn kaj sturme flugis al la ĉielo.

 

— el la Volumo 41 de Taiping Guang Ji (La Ampleksa Antologio de Taiping) trad. Guozhu

                                                                         re al eko


 Lu (en Tang-dinastio)

RIĈAĴO DE YUCHI JINDE

尉迟敬德

En la lastaj jaroj de Sui-dinastio (581-618), vivis en Taiyuan malriĉa klerulo, kiu vivtenis sin kiel instruisto. Lia loĝejo najbaris kun oficiala tenejo. La klerulo do fosis truon sur la komuna muro, tra kiu li eniris la tenejon kaj vidis ke tie amasiĝis dekmilionoj da moneroj Kiam la klerulo volis preni iom da mono reveni kun si, aperis gardisto en ora kiraso kaj kunlanco en sia mano, kiu haltigis lin, dirante:

"Se vi vere bezonas monon, vizitu al s-ro Yuchi kaj petu slipon subskribitan de li! Ĉar tio estas riĉaĵo de s-ro Yuchi Jinde! "

La malriĉa klerulo do komencis serĉi tiun s-ron Yuchi, sed post longa penado ankoraŭ ne sukcesis trovi. Foje, li preteriris forĝejon kaj informiĝis ke la pene laboranta forĝisto, kun hirtaj haroj kaj nuda brusto, estis nomata Yuchi Jinde.

La klerulo atendis ĝis intermita ripozmomento de forĝa laboro kaj alsalutis lin.

"Kion vi volas de mi ?" demandis la hirtulo-forĝisto."

"Mi estas povre malriĉa," la klerulo klarigis, " dum vi estas riĉa. Ĉu vi bonvole favorus min per donaco de 500 monermiloj ?"

"Vi bone vidas ke mi estas nur forĝisto," Yuchi kolere rspondis, " kiu forĝisto povas kalkuliĝi en la mondo kiel riĉulo ? Kial vi moku min per tiu serĉa diro ?"

Sed la klerulo insiste petegis.

"Bonvole kompatu min kaj donu al mi slipon kun via subskribo ! La tuta afero riveliĝos komprenebla en estonteco !"

Vole nevole, Yuchi lasis, ke la klerulo skribu sur papero jenon : "500 monermiloj estu donata al la tenanto de ĉi tiu slipo."

Poste, li mem subskribis la daton kaj sian nomon.Tre kontente, la klerulo multe dankis al Yuchi kaj foriris, dume Yuchi kaj liaj metilernantoj ĉiuj manklakante ridegis, opiniante lin fantaziulo.

Tamen, la klerulo reeniris la tenejon, kie li revidis la saman gardiston en ora kiraso kaj prezentis al li la slipon.

"Jes, tio estas slipo de s-ro Yuchi." la gardisto ridante diris kaj petis ke la klerulo ligu la slipo sur trabo. Poste li lasis la klerulon preni monon, sed nur je la sumo de 500 monermiloj.

Jaroj forpasis. Yuchi en servo al la imperiestro por fondi la novan dinastion havis multe da eminentaj meritoj. Li petis permeson reveni al sia hejmloko. La imperiestro premidonis al li grandan sumon da monoj kaj unu tenejon neniam malfermitan. Post malfermo de la tenejo Yuchi kontrolis kaslibron kaj rimarkis mankon de 500 monermiloj. Kiam li volis puni la tenejan pordiston, subite frapis al liaj okuloj slipo sur trabo. Leginte, Yuchi trovis tion ĝuste la slipo subskribita de li mem en la tempo kiam li ankoraŭ laboris kiel forĝisto. Li miris multajn tagojn kaj sendis sekrete serĉi la klerulon kaj retrovis lin. La klerulo detale rakontis pri ĉio okazinta. S-ro Yuchi donis al li abunde da donacoj kaj sendis lin for. Poste, s-ro Yuchi disdonis ĉiom da riĉaĵo de la tenejo al siaj malnovaj amikoj kaj konatoj.

 — el Volumo 146 de Taiping Guang Ji (Ampleksa Antologio de Taiping) trad. Guozhu

                                                                                     re al eko


 

Penseo 50

Li Yin (en Tang-dinastio)

SINJORINO GUOGUO

虢国夫人

En Chang'an malriĉa bonzo ĉifone vestita vendis malgrandan simion, kiu komprenis homan parolon kaj povis servi al homo. Informiĝinte pri tio, S-ino Guoguo sendis alvoki la bonzon kaj, kiam li alvenis, ŝi donis aŭdiencon kaj demandis pri la detalo.

"Mi loĝis en la okcidenta Sichuan," respondis la bonzo, " kaj vivis en montaro pli ol 20 jarojn. Foje, grupo da simioj iris preter mia loĝejo kaj postlasis tiun ĉi simieton. Pro kompato mi prenis ĝin. Post nur duonjaro, la malgranda simio jam lernis kompreni homan volon kaj parolon. Nun ĝi povas fari kion ajn vi esperas, do mi havas kvazaŭ disĉiplon. Hieraŭ mi alvenis la urbon, sed mankas al mi mono, kiel mi povus ankoraŭ teni ĝin longan tempon ĉe mi? Tial mi vendas ĝin en foiro."

S-ino Guoguo diris: "Restigu la simieton ĉe mi kaj mi pagu al vi rulaĵon da silkaĵo."

La bonzo kore dankis kaj foriris.

Ekde tiam la simieto akompanis S-inon Guoguo tagnokte kaj tre plaĉis al ŝi. Post duonjaro, la Honorinda Damo Yang, la Imperiestra Nobledzino , donacis al ŝi ganodermon. S-ino Guoguo alvenigis la simieton aprezi kaj ludi. La simieto ekfalis teren antaŭ la S-ino kaj transformiĝis en knabon, belaspektan, 14- aŭ 15-jaran.

Surprizite S-ino Guoguo krie demandis kiu li estas?

La knabo respondis : "Mi naskiĝis en familio Yuan (simio). La bonzo, kiu vendis min, vivis en montaro de Sichuan, kie mia patro kolektis drogherbojn. Foje li kunportis min kun si kaj mi vivis en montaro tri jarojn. Mia patro ofte manĝigis min per drogherboj, kaj foje, mi ne sciis kial, mi ekfariĝis simieto. Mia patro ektimis kaj forlasis min. Tiel, mi estis prenita de la bonzo kaj li vendis min al via domo. Kvankam mi ne povis paroli, tamen memoris ĉiom da okazintaĵoj. Post mia alveno, mi estis favorita de via granda komplezo, mi vere volis rakonti ĉion al vi, sed mi ege bedaŭris kee mi povis paroli nenion. Sekve, en noktmezo mi ofte ploradis pri mi mem. Nun, senatendite, mi refariĝis homo, kaj mi ne scias kiel vi traktos min?"

Aŭdinte la strangan rakonton, S-ino Guoguo tre miris. Ŝi ordonis ke ke li vestu sin per silkaj vestoj kaj servu kiel unu el ŝiaj sekvantoj. Ŝi ĉiam tenis tion sekreta. En tri jaroj la knabo fariĝis ankoraŭ pli bela. Ankaŭ la Imperiestra Nobledzino plurfoje venis por vidi lin. timante, ke li estus forprenita de alia, S-ino Guoguo do fermis lin en kabineton, ne permesante lin eliri. La knabo havis specialan ŝaton al medicinaĵoj, kaj S-ino Guoguo ordonis ĉambristinon ofte sendi tion kiel lian manĝaĵon. Iutage, la knabo kaj la ĉambristino ambaŭ subite fariĝis simioj. Surprizite, la S-ino ordonis sagmortigi ilin, sed trovis , ke la knabo fakte estis ligna figuro !

 

--el Volumo 368 de Taiping Guang Ji (Ampleksa Antologio de Taiping) trad. Guozhu

                                                                                        re al eko


 

Penseo 8

Huangfu Shi

INSTRUITULO EN METROPOLO

京都儒士

Lastatempe, en metropolo kolektiĝis kelkaj instruituloj al festeno. I.a. ili babilis pri tio, kial homoj fariĝas bravaj, dum aliaj malbravaj, tio dependas de kuraĝeco. Tiu, kiu havas abunde da kuraĝeco, nenion timas kaj fariĝas brava.

Tiam iu el la instruituloj sin proponis, dirante: "Se pri kuraĝeco, da kiu mi ja abunde posedas."

La kamaradoj ridis parolante: "Tion ni kredos nur posr elprovigo."

Iu diris aldone: "Mia parenco havas domon, kiu estis iam ege malfeliĉiga kaj nun restas senloĝe ŝlosita. Se vi povas tranokti tie dum tuta nokto, ni regalos vin rekompence per festeno."

"Konsentite !" respondis tiu, " morgaŭ mi jam iros tien."

Fakte, la domo estas ne malfeliĉiga, sed nur portempe vaka.

La amikoj preparis por li do vinon, manĝaĵojn, kandelon kaj sendis al la domo.

"Kion vi ankoraŭ bezonas ?" demandis lin la kamaradoj.

"Mi havas ĉe mi glavon, per kio mi povas min defendi, tial ne maltrankvilu pri mi !"

La kamaradoj do eliris ŝlosinte la pordon kaj disiris for.

Sed la instruitulo , efektive, estis timemulo. Tiam jam tute noktiĝis. En alia ĉambro li ligis sian azenon. Neniu amiko kaj servisto lin akompanis. Li iris al halo por tranokti, sed neniel kuraĝis endormiĝi. Li estingis kandelon. Tenante en sia mano la glavon, li sidis, kun granda teruro.

Kiam venis la tria nokta gardoperiodo, la luno leviĝis kaj oblikve ĵetis lumon tra fenestrofendeto. Subite li vidis sur muro ion strangan, tre similan al birdo, kiu svingadas siajn flugilojn. Kun timo la instruitulo pene leviĝis, per glavo li eksvingis al la stranga objekto kaj tio tuj falis desur la muro pume. Poste denove regis absoluta silento. Kun pliiĝinta timo la instruitulo ne kuraĝis fari esploron, sed nur sidas tenante en mano la glavon.

Okaze de la kvina nokta gardoperiodo, subite io supreniris laŭ la ŝtuparo kaj puŝegis la pordklapegon. La pordo restis fermita kaj tiu objekto elŝovis sian kapon tra hundtruon spiregante. La instruitulo teuriĝis treege. Li antaŭensvingis sian glavon, sed senatente ekstumblis kaj ankaŭ la glavo perdis forĵetita. Tamen li ne kuraĝis serĉi la glavon, timante ke tiu objekto denove eniris. Li kaŭriĝis kuntiriĝante, ne kuraĝis eĉ moveti. Subite lin trafis forta dormemo kaj li ekdormis ĝis tagiĝo.

Kiam la amikoj kaj servistoj malfermis la pordon, eniris ĝis la halo, ili ekvidis ke en la hundtruo troviĝas multe da sangoj. De surprizego ili ekkriis.Nur tio vekigis la instruitulon. Li iris malfermi la pordon, sed ankoraŭ kun tremado. Li rakontis al la amikoj siajn interbatalojn kontraŭ la objektoj en hieraŭa nokto. Ĉiuj estis ege surprizitaj.

Ili traserĉis laux la muro kaj trovis pajlan ĉapelon forhakitan je duono sur tero. Jen la birdo hakita en la nokto. La fakto okazis tiel: la malnova ĉapelo estis blovita de vento kaj ĝi dancis simile al birdo svingante siajn flugilojn. La glavo kuŝis tuj ĉe la hundtruo. La amikoj plu serĉis ĉirkaŭ la halo laŭ sangspuroj kaj trovis lian azenon, sed kun hakita muzelo, breĉigitaj lipoj kaj vunditaj dentoj. La fakto: tiu besto, matene malliginte de sia ligo, enŝovis sian kapon en la hundtruon kaj suferis surprizan hakon de sia mastro.

La amaso eksplodis per nedeteneblaj ridegoj. Poste ili tenis la instruitulon reveni hejmen, sed tiu jam malsaniĝis de teruro kaj li resaniĝis nur post dek tagoj.

 — el Kuriozaj Rakontoj de Tang-dinastio trad. Guozhu
                                                               
re al eko   re al e-biblioteko   al parto 4   al parto 6