Tradukoj de Guozhu

parto 6

                    re al e-biblioteko    al parto5    


Shen Jiji (ĉ.750-800)/LA MAGIA KAPKUSENO*

Xu Yaozuo/SINJORINO SALIKO *


Penseo 22

Shen Jiji (ĉ.750-800)

LA MAGIA KAPKUSENO

枕中记

aŭ SONĜO EN HANDAN

En la sepa jaro de Kaiyuan-erao (719 p.K.) estis taoisto Lju, kiu akiris la senmortan arton de feo. Dum sia vojaĝo al Handan li ripozis en malgranda hotelo. Demetinte ĉapon kaj malzoninte rubandojn, li sidis sinapogante al pakaĵo. Tiam venis juna homo Lu, vestita en kruda talivesto, rajdante sur nigra ĉevalo al kamparo, ankaŭ ripozis en la hotelo. Li sidiĝis sur la sama mato kun la taoisto kaj ili ĝoje interbabilis longan tempon. Poste, rigardante al sia ĉifona kaj nepura vestaĵo, Lu ekĝemis vekriante : "Ho, kiel malfeliĉa estas mi, la sortfuŝato !"

"Rigardu vin mem — nun sana, sendolora, kaj ĵus en babilado gaja, kial subite ĝemas pri malfeliĉo ?" diris la taoisto.

"Ba, mi nur vegetas ! Ĉu tia vegetado ankaŭ indas nomiĝi vivo ?" plendis Lu.

"Se tia ne, do kia jes ?" demandis la taoisto.

"Por viro, miaopinie," respondis Lu, "la vivo devas esti kun jenaj enhavoj: Krei meritojn, ĝui famon, funkcii kiel generalo aŭ ministro, frandi laŭ nobela stilo, aŭskulti al si plaĉajn muzikojn, fari sian familion kaj klanon prospera kaj riĉa. Nur kompleton da tio mi nomas inda vivo ! Iam, mi ankaŭ diligente studis kaj rezultiĝis erudito, rigardante ne tro malfacila sukceson en ŝtata ekzameno. Sed ĝis nun, en matura aĝo, mi ankoraŭ devas okupi min per terkulturo, ĉu mi vivas ne tro malfeliĉa ?"

Findirinte, li eksentis sin laca kun pezaj palpebroj kaj volis iom dormi. Tiam la mastro de hotelo ĝuste estis kuiranta miliojn. La taoisto prenis el sia pakaĵo kapkusenon, transdonis ĝin al Lu kaj diris: "Dormu kun mia kapkuseno kaj realiĝos viaj revoj pri honora kaj feliĉa vivo !"

La kapkuseno estis el blua porcelano, kun aperturoj ĉe ambaŭ ekstremoj. Kiam Lu klinis sin al ĝi, li trovis ke la aperturoj iom post iom pli grandiĝis kaj heliĝis. Lu stariĝis, eniris tra la aperturo kaj — jam venis al sia hejmo.

Post monatoj, Lu edzinigis al si tre belan fraŭlinon el nobla Cui-familio de Qinghe, kun pli abunda riĉaĵo. Lu ekstazis. De tiam liaj vestoj kaj veturiloj ŝanĝiĝis pli kaj pli luksaj.

La sekvan jaron, Lu estis rekomendita kiel kvalifikita kandidato por la metropola ekzameno kaj, sukcese trapasinte la nomitan ekzamenon li estis la unuan fojon nomumita kiel ŝtatoficisto en la kortega sekretariato. Poste, li partoprenis ankaŭ en la speciala kortega ekzameno kaj estis promociita al kapitano de Weinan. Post nelonge, transpostenigita al inspektoro, imperiestra kronikisto, kaj pli poste, sekretario por preparo de imperiestraj ediktoj.

Tiel forpasis tri jaroj. Li funkciis sinsekve kiel prefekto de Tongzhou kaj provincestro de Shaanzhou. Kun ambicio je akvoutiligo Lu konstruigis ekde Shaanxi kanalon je 80 lioj longan, kiu alportis grandan favoron al la loĝantoj kaj la lokanoj starigis ŝtonan monumenton honore je lia merito. Tiam li estis transpostenigita kiel provincestro de Bianzhou, samtempe kontrolisto super Henan-kantono, kaj fine kiel estro de la ĉefurbo.

Tiun jaron, la imperiestro lanĉis militon kontraŭ la sovaĝaj nomadoj Rong kaj Di por pliampleksigi teritorion. Profitante la ŝancon, la militestroj Simolo de Turfan kaj Mangbuĝi de Zhulong faligis fortresurbojn Guazhou kaj Shazhou, mortigis la armeestron Wang Junhuang, kio sensacie skuis la imperion. La imperiestro ekmemoris pri la komanda talento de Lu kaj komisiis lin ĉefinspektoro kaj armeestro de Hexi-kantono. En decidiga batalo Lu gajnis brilan venkon, falĉinte sepmil kapojn de malamikoj, kaj militakiris naŭcent liojn da teritorio. Li konstruigis tri grandajn muregojn por gardi la limojn. Kaj la lokaj popolanoj starigis monumenton sur Juyan-monto por laŭdi lian meriton.

Lu revenis al la Kortego por ricevi lordtitolon en soleno ekstreme impona. De posteno de la vicministro de Ministerio por Mandarenaj Aferoj li promociiĝis al tiu de la ministro de Civilaj Aferoj kaj estro de la Imperia Centra Inspektejo. Lu ĝuis grandan reputacion kaj bonan famon tiel en Kortego kiel inter popolanoj, sed lin enviis la tiam funkcianta premiero, kiu do disvastigis fifamojn por kalumnii Lu, tiel ke Lu estis malpromociita kiel prefekto de Duanzhou. Post tri jaroj li tamen estis revokita al la Kortego kaj komisiita kiel imperiestra konsilanto. Post nelonge, Lu fariĝis premiero en la Imperia Konsilio kaj dum pli ol dek jaroj administris la ŝtatajn aferojn kune kun la maldekstra kaj dekstra ĉefministroj Xiao Song kaj Pei Guangting. Okazis eĉ, ke dum unu tago li ricevis trifoje de la imperiestro konfidencajn dekretojn, kaj li ĉiam asistis la imperiestron per prudentaj konsiloj. Konsekvence li ĝuis la famon kiel saĝa premiero.

Sed la ceteraj korteganoj pro envio lin insidis, denuncante ke li kovis uzurp-intrigon en koluzio kun militaristoj limgarnizonantaj. Tial la imperiestro severe ordonis ke Lu estu enkarcerigita por speciala juĝado. Kiam la kapitano kun gvardistoj urĝe venis al lia domo por lin aresti. Lu en granda konsterniĝo diris al siaj edzino kaj filoj:

"En nia hejmloko oriente de Huashan-monto, ni ja havis kvincent mu-ojn da fekunda agraro, kiuj sufiĉis por nin bone vivteni kaj for de malsato, kaj for de malvarmo, por kio do mi ankoraŭ penis ĉasi la honoron ? Nun, falinte en ĉi tian malfeliĉon, mi eĉ ne povas reakiri la malnovan vivon ke mi vestita en kruda talivesto, rajdante sur nigra ĉevalo, senĝene vojaĝis sur vojo de Handan. Ho ve !"

Lu ekprenis spadon por sinmortigi, sed lia edzino malhelpis lin fari tion.

Ĉiuj implikitoj de la kazo estis ekzekutitaj, escepte nur de Lu savita dank' al protekto de iu eŭnuko.. Anstataŭe li estis ekzilita al Huanzhou.

Post kelkaj jaroj, la imperiestro konsciis ke Lu estis maljuste verdiktita, li redonis al Lu, la malkondamnito, postenon de premiero kaj honoran rangon de Yanguo-duko kun multe da neordinaraj favoroj.

Al Lu naskiĝis kvin filoj, nome: Jian, Chuan, Wei, Ti kaj Yi, ĉiuj talentaj. El ili la plej aĝa, Jian, sukcese trapasis la metropolan ekzamenon kaj estis nomumita kiel vicburoestro de la Ministerio de Mandarenaj Aferoj. La dua, Chuan, funkciis kiel prokuroro. La tria, Wei, kiel respondeculo de la Imperiestra Kapelo. La kvara, Ti, kiel kapitano de Wannian, kaj Yi, la plej distingiĝa, fariĝis la maldekstra konsilanto jam en sia 28-a jaraĝo. Ili edzinigis al si fraŭlinojn senescepte el la plej famaj kaj noblaj familioj. Nepoj nombriĝis pli ol dek.

Lu travivis multon: dufoje ekzilojn al malproksimaj sovaĝejoj; eksteratenditan revenon al Kortego; malsamajn vivojn jen en la metropolo, jen en la limregionoj; honorajn funkciojn de inspektoro kaj premiero; kun altrangula impono dum pli ol 50 jaroj. Lu ankaŭ estis disipema kaj ĝuema homo. Ĉiuj kantistinoj kaj dancistinoj en lia domo senescepte estis la plej belaj tra la lando. Al li premidonaciĝis sennombre da fekundaj bienoj, imponaj domegoj, belaj knabinoj kaj famaj ĉevaloj.

En sia oldaĝo Lu iom ppost iom fariĝis malforta. Plurfoje li petis forpermeson por emeritiĝo, sed ĉiufoje la imperiestro malkonsentis. Fine, li malsaniĝis. Tiam la senditoj de la imperiestro vizitadis lian hejmon unu post aliaj seninterrompe por informi pri lia sanstato, kaj lin kuracis la plej eminentaj doktoroj kaj la plej bonaj medikamentoj, sed vane. Sentante la alproksimiĝon de sia morto, Lu sendis al la imperiestro skribaĵon:

"Mi estis banala instruitulo en Shandong, origine sin okupis per terkulturado. Hazarda fortuno vicigis min inter viaj korteganoj kaj vi favoris min per tro multe da promocioj, ke mi funkciis sinsekve kiel armeestro kaj premiero dum multaj jaroj. Mi bone konsciis ke mi vere ne indas tion! Tiel, kun ĉiama maltrankvilo en koro, mi eĉ ne rimarkis la alvenon de mia maljuneco. Nun, mi aĝas jam pli ol 80 jarojn, travivinte la honoron de premiero. Mankas al mi jam tempo kaj kadukiĝas al mi kaj korpo kaj energio. En miaj lastaj horoj mi havas nenion por rekompenci vian grandan favoron. Adiaŭante al via sankta epoko mi vere sentas senfinan sopiron kaj per tio ĉi esprimas mian profundan dankon."

En la imperia edikto la imperiestro respondis:

" Dank' al via bonvirto vi fariĝis mia ĉefministro. Vi funkciis landlime kiel brava ĉefgeneralo kaj kortege kiel saĝa ĉefkonsilano. Dank' al via bona servo en nia imperio regis prospero kaj paco dum du dekduoj da jaroj. Mi ja esperis ke tagon post tago vi resaniĝos, sed ne atendis ke la grava malsano tiel senkompate turmentas vin. Nun mi sendas la Grandan Piaoji-generalon Gao Lishi por pridemandi vian farton. Do, prenu kuracadon kaj zorgu vian sanon por mi, kiu akoraŭ forte esperas ke vi povus resaniĝi eĉ sen helpo de medicinaĵoj."

En tiu nokto Lu mortis.

......sin etendante, la juna Lu vekiĝis el la sonĝo. Tiam li vidis ke li mem ankoraŭ kuŝis en la sama hotelo, kun la sama taoisto ankoraŭ sidanta apude, kaj en kaldrono de la hotelmastro la milioj eĉ ankoraŭ ne elkuiriĝis, resume, ĉio restis ankoraŭ la sama kiel antaŭ lia sonĝo. Lu ekstaris kaj demandis kun miro:

"Ĉu ĉio ĉi tio estas nur sonĝo ?"

"Jes, kaj same ankaŭ tio, kion vi nomas inda vivo." respondis la taoisto.

Lu dronis en meditado longan tempon. Poste, li diris kun danko al la taoisto:

"Ho, finfine mi komprenas pri la deveno de honoro kaj malhonoro, la ŝanco de fortuno kaj malfeliĉo, la leĝo de akiro kaj perdo, la sekreto de vivo kaj morto. Jen vi, mia instruisto, per tio forigis de mi avidojn pri vantaĵoj. Mi nepre ne forgesu vian instruon !"

Lu profunde riverencis refoje kaj foriris.

 

--el Kuriozaj Rakontoj de Tang-dinastio trad. Guozhu.

al eko


 Penseo 51

Xu Yaozuo

(vivis ĉ. jaroj 780-805 kiam regis la imperiestro Dezong de Tang-dinastio)

SINJORINO SALIKO

柳氏传

Dum Tianbao-erao (742-756), Tang-dinastio, Han Yi de Changli ĝuis famon de elstara poeto. Senbridema kaj senzorgema, Han vivis tre malriĉa kiel migranto en fremda loko.

Instruitulo Li, intima amiko de Han, estis riĉa kaj kavalira sinjoro, tre estimanta al talentuloj. S-ro Li havis favoratinon, nomatan Saliko, kies beleco estis senkompara siatempe. La virino estis babilema kaj ŝercema, tre lertis en kantado kaj versado. S-ro Li loĝigis ŝin en aparta domo, kie li ofte drinkis kaj versis kun Han Yi. Dume, li gastloĝigis Han en najbara ĉambro.

Ĉar Han Yi ĝuis grandan famon, tial tiuj, kiuj vizitis al li , ĉiuj estis siatempe elstaraj famuloj. Tra pordfendo s-ino Saliko vidis tion kaj diris al siaj servistinoj: "Ĉu s-ro Han restos malriĉa por ĉiam ?" Kaj ŝi ekhavis korinklinon al Han.

S-ro Li ĉiam tre respektis Han Yi, kaj avaris nenion por li. Sciiĝinte pri la korinklino de Saliko, s-ro Li invitis Han al festena kundrinko, kaj, dum la rava drinko, s-ro Li ekparolis:

"S-ino Saliko estas senkompara belulino, dum s-ro Han — distingita beletro-majstro. Nun mi volas parigi s-inon Saliko al s-ro Han. Kiel vi opinias ?"

Ĝistreme timigite, Han Yi ekstariĝis for de sia sidloko kaj diris:

"Ho, jam delonge mi multe ŝuldis al via granda favoro disponigi al mi viajn manĝon kaj veston, kiel mi aŭdacus akcepti vian favoratinon ?"

Sed s-ro Li insistis pri sia propono.

Bone konsciante pri lia sincero, s-ino Saliko faris du riverencojn al li, kaj, iom ordiginte al si la vestaĵojn, ŝi alsidiĝis apud s-ron Han.

S-ro Li invitis Han sidiĝi al la loko de honorinda gasto ke ili ĉiuj kune daŭrigu la ravan drinkadon.

S-ro Li ankaŭ donacis al Han 300 milojn da moneroj por vivtenado. Tiel, s-ro Han ĝuis la belecon de Saliko dum ŝi admiris la talenton de la s-ro. Ambaŭ vivis en granda harmonio, kies ĝojego ja estas facile imagebla.

La sekvan jaron, en la imperia ekzameno prezidata de la vicministro Yang Du, Han Yi gajnis la lokon inter la superaj sukcesintoj, sed, poste, dum pli ol unu jaro li nur loĝis ermite. Foje, s-ino Saliko diris al Han:

"Famo kaj honorigo al siaj familianoj ja estas tio, por kio multaj homoj ĉiam strebis. Kiel do indas ke vi damaĝus vian karieradon nur pro unu nenobla virino ? Krome, la provizo ĉi tie ja estas sufiĉe abunda por ke mi ĝisatendu vian revenon."

Konvinkite de la konsilo, Han Yi do veturis al sia hejmloko Qingchi.

Post pli ol unu jaro, tamen iom post iom elĉerpigxis mono de s-ino Saliko, kaj ŝi komencis forvendi siajn kap-ornamaĵojn k.s. por vivteni sin.

En la fino de Tianbao-erao, la du ĉefurboj estis okupitaj de la ribelantaj trupoj. Popolanoj, ĉu viraj aŭ virinaj, panike disfuĝis. Konsciante pri sia distingita beleco, kaj por eviti ion malfeliĉan, s-ino Saliko detondis al si harojn kaj, alivestiginte sin, rifuĝe loĝis en Faling-templo.

Siatempe, Hou Xiyi, armeestro de Pinglu, translokiĝis al sia nova garnizonejo Ziqing. Ĉae Hou jam delonge informiĝis kun admiro pri la fama talento de Han Yi en verkado, Hou invitis ke Han Yi funkciu kiel lia ĉefsekretario.

Post kiam la imperiestro Suzong restaŭris la reĝimon de Tang-dinastio per sia saĝa heroeco, subiginte la ribelon, Han Yi sendis kaŝe serĉi s-inon Saliko en la ĉefurbo Chang'an, kaj, pere de la sendito, li donacis al ŝi sablan oron en blanka silka saketo, kun surskribo de versoj:

Ho, saliko en ĉefurbo !

Ho, saliko en ĉefurbo !

Kia restas via verdo ?

Ĉu senŝanĝe ? Ĉu en perdo

pro alies pluk-uzurpo ?

Min turmentas tiu certo !

 

Manprenante la donacitan oron, s-ino Saliko ekplorĝemis. Ankaŭ la ĉirkaŭantoj ĉiuj ĉagreniĝis kompatante al ŝi. Kaj ŝi respondis verse:

Ve! saliko ĉiujara?

serv' nur al disiĝ' amara !

 

Nun, aŭtuna vent' ekblovas,

jen folia fal' denovas,

Eĉ se vi revenas, kara,

Kion vi ankoraŭ trovas ?

Post nelonge, iu tibeta generalo, nomata Shazhali, faris meritojn en milito. Informiĝinte pri beleco de Saliko, Shazhali rabprenis ŝin al sia domo kaj ŝutis al ŝi multe da favoroj. Poste, Hou Xiyi transoficiĝis al la ofico de la maldekstra premiero kaj vojaĝis al la ĉefurbo por ricevi aŭdiencon de imperiestro, nur tiam Han Yi havis la ŝancon sekvante lin veturi. Kiam Han Yi venis al la ĉefurbo, li jam ne povis trovi spuron de s-ino Saliko kaj multe veis kun ardaj sopiroj.

Iufoje, ĉe la Dekkapa Montegxo, Han Yi hazarde vidis ke maljuna servisto veturigis kurtenitan ĉaron, kiun tiris bunta bovo kaj postsekvis du servistinoj. Dum Han Yi senintence sekvis irante post la ĉaro, iu demandis depost la ŝirmita kupeo:

"Ĉu vi estas s-ro Han Yi ? Mi ja estas Saliko !"

Kaj, pere de sia servistino, Saliko transsciigis al Han, kiel ŝi estis forkaptita de Shazhali, kaj, pro ĉeesto de kunvojaĝanto, nun ŝi ne havis ŝancon interparoli kun li. Ŝi petis ke Han nepre atendu ŝin la sekvan matenon ĉe la pordo de la Kvartalo Daozhengli.

Han Yi venis laŭ la rendevuo en la difinita tempo, kaj s-ino Saliko el ĉaro transĵetis al li negrandan jadkeston kun pomado, pakitan per maldika silkaĵo, dirante:

"Prenu tion kiel eternan memoraĵon ! Nun adiaŭ! Por ĉiam !"

Kaj ekveturis returnen ŝia ĉaro, el kiu ŝi sencxese mansvingis. Ŝia maniko leĝere flirtis dum la aroma ĉaro triste knaris. Starante tie, Han Yi konfuzite rigardis al la ĉaro, kiu forveturis pli kaj pli malproksimen, ĝis fine malaperis el lia vidkampo droninte en la leviĝanta polvo, kio faris Han Yi tre sentimentala kun senfinaj sopiroj.

Tiun tagon, okaze multe da oficiroj el Ziqing aranĝis bankedon en restoracio kaj Han Yi ankaŭ ricevis la inviton. Malgraŭ sia moroza humoro Han Yi ĉeestis la bankedon, sed li aspektis pala, tre senverva kaj tute deprimiita, kun ĝemvibro en sia voĉo. I.a. troviĝis adjutanto nomata Xu Jun, kiu ofte memkontentis pri sia kapablo kaj bravo. Rimarkinte la mienon de Han Yi, Xu Jun demandis ekpremante sian glavtenilon:

"Ho, s-ro, vi certe havas ion ĉagrenan en via koro ! Bonvole diru al ni kaj mi ne ŝparas mian servon por vin helpi !"

Vole-nevole, Han Yi malkaŝe diris ĉion, kaj Xu Jun senhezite diris:

"S-ro, bonvole donu al mi vian manskribon, kaj mi tuj alvenigos ŝin ĉi tien !"

Kaj li tuj vestis sin per uniformo de ordinara militiso, portis kun si pafarkon kaj du sagujojn, kondukante unu kromĉevalon, rapide galopis rekte al la domo de Shazhali, kie li atendis kelkan tempon ĝis kiam Shazhali eliris de sia domo jam pli ol unu lion, tiam Xu Jun portante militistan robon, kondukante bridon, sturme entrudiĝis tra la fronta pordego kaj ankaŭ la interna pordo, kaj li senĉese kriis:

"Lian Generalan Moŝton trafis akutan malsano kaj mi estas sendita urĝe venigi la s-inon !"

Lakeoj kaj gardistoj de Shazhali ĉiuj timigite retiriĝis disflanken, neniu eĉ kuraĝis kaplevi rigardi.

Tiel Xu Jun venis al la halo. Li montris al s-ino Saliko la slipon skribitan de s-ro Han Yi, kaj rapide subtenis ŝin ascendi la kromĉevalon kaj, en palpebruma momento, ili kun fulma rapideco jam alvenis la restoracio.

Ordiginte sian veston, Xu Jun paŝis antaŭen raportante :

"Feliĉe mi ne malplenumis vian komision! "

Ĉiuj ĉeestantoj tre miris kaj admiris. S-ino Saliko kaj s-ro Han Yi intervidiĝis manpremante unu la alian kaj ekscite ploris. La bankedo do ĉesiĝis.

Ĉar Shazhali tiam ĝuis aparte grandan favoron de la Kortego, Han Yi kaj Xu Jun maltrankvilis timante ĉu okazis al ili malfeliĉo. Sekve, ili vizitis al s-ro Hou Xiyi, kiu diris kun granda surpriziĝo:

"Ho, jen ĝuste kion mi emis fari dum tuta vivo ! Nun, ĉu Xu Jun ankaŭ faris tion ?"

Kaj li senprokraste prezentis al imperiestro raporto kiu legiĝis jene:

"Han Yi, titularaj ministro, vicestro de la trezora departemento sub la Speza Ministerio kaj inspektoro, dum sia longa servado kiel asistanto faris multe da meritoj. Dum li vojaĝis al ĉefurbo partopreni ŝtatan ekzamenon, lia edzino, nomata Saliko, disiĝis de li barite de ferocaj ribeluloj kaj sin loĝigis rifuĝe en bonzinejo. Nun, kiam civilizacio prosperis tra nia imperio kaj edifiĝis popolanoj ĉu proksimaj aŭ foraj, tamen okazis malordigo de leĝaro far iu generalo Shazhali, kiu, tro alte taksinte sian negrandan meriton, aŭdacas damaĝi la sanktan regadon de moralo per sia perforta rabado de virta virino. Mia subulo Xu Jun, titulara vicĉefinspektoro, origine bravulo en Hebei, heroa kaj kuraĝa, reprenis Salikon kaj revenigis ŝin al Han Yi. Kvankam Xu Jun faris tion pro justama indigno, tamen lia ago sen anticipa peto pri instrukcio rezultiĝis de mia malrigora rego al miaj subuloj."

Post nelonge, publikiĝis edikto de imperiestro, verdiktante ke Saliko estu revenigita al Han Yi kaj du milionoj da moneroj estu premidonitaj al Shazhali.

Tiel, s-ino Saliko reunuiĝis kun Han Yi, kiu poste foj-refoje promociiĝis ĝis konfidenca sekretario en la Kortego.

--el Volumo 485 de Taiping Guang Ji ( la Ampleksa Antologio de Taiping ) trad. Guozhu

                   

                                al eko