TRADUKOJ DE GUOZHU

(parte en numeroj antaŭ 1997)

********************************************************

[parto 1]                               al parto 2   re al e-biblioteko


Li Fuyan/Antaŭdirita Geedziĝo *

 

Chen Xuanyou/Animo Disiĝinta de la Korpo *

 

Huangfu Shi/La Pentrita Bivo *

 

Zhang Zhongxing/ IOMETE PRI STRANGAĴOJ*

&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&

Li Fuyan

Antaŭdirita Geedziĝo

定婚店

Wei Gu de Duling fariĝis orfo ekde sia frua infanaĝo. Kiam li elkreskis, li tre volis edziĝi kiel eble plej frue, sed dum longa tempo liaj klopodoj por svatiĝo rezultiĝis per nulo. En la 2a jaro de Yuanhe-erao ( 807 p.K.) dum sia vojaĝo al Qinghe li restis en hotelo sude de Song-urbo. Tiam iu vojaĝanta gasto en la hotelo svatis al li, proponante filinon de Pan Fang, la eksa asistanto de prefekto de Qinghe. Ili interkonsentis pritrakti la detalon je la sekvanta mateno, antaŭ Longxin-templo okcidente de la hotelo.

Ĉar Wei Gu havis fortan aspiron je geedziĝo, la sekvantan matenon li ekiris al la rendevuo tre frue, kiam la luno ankoraŭ brilis oblikve sur la ĉielo. Atinginte la templon, li trovis, ke sur la ŝtuparo sidas maljunulo kun sako apud si kaj legas sub la lunlumo. Wei Gu paŝis al li kaj rigardis al la legaĵo, sed li scipovis legi nenion el ĝi, kio estis nek ranidformaj ideogramoj nek sanskrito.

"Kio estas tiu ĉi libro ?"demandis Wei Gu, "Mi diligente lernis ekde mia juna aĝo kaj bone scipovas ĉian skribaĵon de la mondo inkluzive tiun de sanskrito aplikata en la okcidentaj landoj, sed mi neniam vidis libron kiel la vian, kial ? "

"Jes, kompreneble. Kiel vi povis ĝin vidi ? ĉar ĝi ja ne estas libro en la homa mondo."respondis la maljunlo kun rideto.

"Kio do ĝi estas, se ne de la homa mondo ? "

"Jen la libro de Hadeso.--respondis la maljunulo."

"Sed kiel povas okazi, ke vi, la vivanto en Hadeso, aperas ĉi tie ? "

"Ne mankas al mi la motivo por aperi ĉi tie, fakte ja vi mem venas tro frue, sekve renkontas min. Ĉiu oficisto de Hadeso administras iun aferon de homoj. Kiel do ili ne iras en mallumo?" Nun sur la vojo duono el la vojirantoj estas homoj kaj la cetera duono--fantomoj. Tion multaj nur ne rimarkis.

"Kion vi administras ? "

"Geedziĝon de la homoj. "

Wei Gu tre ĝojis kaj demandis:

"Mi orfiĝis ekde frua infanaĝo kaj nun ĉiam deziras edziĝi kiel eble plej frue por plimultigi idojn al mia familio. Sed dum dek jaroj vanis mia penado en serĉo de fianĉino.Ĉi matene iu proponis al mi veni ĉi tien por interkonsiliĝi pri svatiĝo de la filino de eksprefekto s-ro Pan. Ĉu mi sukcesos ? "

"Ne ! Sen difino de la Destino ne sukcesos eĉ svatiĝo de nobelo al filino de buĉisto. Kiel vi povus sukcesi por peti la manon de prefekta filino ? Via estonta edzino nun aĝas nur tri jarojn kaj ŝi edziniĝos al vi je sia deksepa jaro. "

Tiam Wei Gu demandis kio estas en la sako. La ,aljunulo respondis:

"Ruĝaj fadenoj, per kiuj mi interligas la piedojn de la destinitaj paroj. Kiam ili naskiĝis, mi jam subligis kaj ili fariĝos geedzoj pli aŭ malpli frue malgraŭ tio ĉu la du familioj estas malamikaj unu kontraŭ la alia, aŭ ege diferencaj de rangoj aŭ tre malproksime troviĝantaj. Via piedo nun estas jam interligita kun tiu de la bebino, kiun mi menciis, tial vanos via ĉia klopodo je aliaj kandidatinoj."

"Kie estas mia estonta edzino kaj kio estas okupo de ŝia familio ? "

"Ŝi estas filino de maljuna legomvendistino Chen, kiu loĝas norde de la hotelo."

"Ĉu mi povus vidi ŝin ? "

"Vendante legomon la maljunulino Chen ofte kunportas la knabinon en la bazaro. Sekvu min kaj mi montros ŝin al vi."

Kiam tagiĝis, ne venis la homo, kiun Wei Gu atendis. La maljunulo volvis sian libron, portinte la sakon li ekiris. Wei Gu sekvis lin ĝis la bazaro, kie li efektive vidis maljunan legomvendistinon blindan je unu okulo kaj ĉe ŝi trijaran knabinon, kiu aspektas verŝajne ankoraŭ pli malbela.

"Jen via estonta rdzino !--diris la maljunulo."

"Mi mortigos ŝin !"kolere ekkriis Wei Gu.

Ba, vanos via ĉia provo ! Ĉar ŝi estas destinita fariĝi honorinda sinjorino dank' al sia meritoplena filo. dirinte tiujn vortojn la maljunulo malaperis.

Fi al tiu ĉi maljunulaĉo ! blasfemis Wei Gu, eĉ se mi ne povas havigi al mi edzinon taŭgan al mia glora familio, mi edzinigos belulinon el junaj kantistinoj. Ĉu mi, la ido de nobla familio, devas geedziĝi kun tiu malbela knabinaĉo de blindulino ?

Li preparis akran ponardon, donis ĝin al la serviston kaj diris:

"Vi estas ĉiam fidela al mi, do mortigu por mi la knabinon kaj mi premios vin per dek mil moneroj. "

"Jes."respondis tiu. La sekvantan tagon, kaŝante la ponardon en sia maniko, la servisto iris al la bazaro. Li ĵetis sin kun la ponardo al la knabino en homamaso kaj forfuĝis en ĥaoso de foiro.

Ĉu mortigita ? demandis Wei Gu al la sendito, kiam ili ambaŭ forrapidis de la akcidenta loko.

Koron mi celis, respondis la servisto, sed bedaŭrinde trafis nur glabelon .

Poste Wei Gu multfoje svatiĝis sed senescepte fiaskis. Forpasis plu dek kvar jaroj, dank'al la merito de sia patro Wei Gu estis komisiita kiel asistanto de la prefekto Wang Tai en Xiangzhou. Li plenumis sian oficon en tribunalo tiel bone, ke la prefekto edzinigis sian belegan filinon 16- aux 17-jaran al li. Wei Gu estis ege kontenta pro tio. Sed la edzino ĉiam portis inter la brovoj oran ornamaĵon, kiun ŝi neniam demetis eĉ dum sia baniĝo. Tio donis al Wei Gu strangan senton. Post unu jaro li subite memoris la vortojn de sia servisto kaj demandis ŝin pri la kialo, tiam ŝi lamente respondis:

"Ne filino, sed nevino de la prefekto mi estas. Kiam mia patro mortis sur sia posteno de estro de Song-urbo, mi estis ankoraux bebino. Mortis ankaŭ miaj patrino kaj frato unu post alia. Restis de mia patro nur parcelo da bieno sude de Song-urbo, kie mi loĝis kune kun mia vartistino Chen, kiu vivtenis nin per legomvendado. Ŝi ĉiam kunportis min ĉe si por min prizorgi kaj foje en bazaro, kiam mi estis nur trijara, min trafis kanajlo per ponardo — de tiam restis ĉe mi en la glabelo cikatro, tial mi ĉiam ĝin kovris per ornamaĵo. Antaŭ sep aŭ ok jaroj, mia onklo adoptis min al li kaj poste li edzinigis min kiel sian filinon al vi."

"Ĉu via maljuna vartistino Chen estis kun unu blinda okulo ?"demandis Wei Gu.

"Jes, sed kiel vi povas scii ? "

"Ĉar la atencinto ja estis mi !"respondis Wei Gu kaj li rakontis al ŝi ĉion...

"Ho, kiel strangas la sorto !" miris la edzino. Kaj de tiam la geedzoj vivis des pli harmonie kaj ege respektis unu la alian.

Poste al ili naskiĝis filo, kiu estis nomata Kun kaj fariĝis prefekto de Yanmen. Pro lia merito la patrino estis honorigita per la titolo "Honorinda Sinjorino de Taiyuan?

Kiam la estro de Song-urbo aŭdis tiun historion, li subskribis la hotelon kie Wei Gu restis Hotelo de Antaŭdirita Geedziĝo.

el Kuriozaj Rakontoj de Tang-dinastio trad.Guozhu

(Penseo 9)

re al eko


Chen Xuanyou

Animo Disiĝinta de la Korpo

离魂记

 

En la tria jaro de Tianshou-erao(692 p.K.), Zhang Yi de Qinghe funkciis kiel oficisto en Hengzhou kaj tie loĝis. Li estis homo kvieta, kun malmulte da amikoj. Al li naskiĝis ne filo, sed nur du filinoj, el kiuj la pli aĝa mortis jam infanaĝe kaj la pli juna Qianniang elkreskis senkompare ĉarma kaj bonvirta fraŭlino.

Zhang Yi havis nevon Wang Zhou de Taiyuan, kiu montris sin inteligenta kaj bela jam de infanaĝo. Zhang Yi taksis sian nevon tre kara kaj ofte diris:" Mi certe edzinigos Qianniang al li." Poste, ambaŭ elkreskis gefraŭloj kaj profunde amis en sia koro unu la alian, sed tion la gepatroj sciis neniom. Hazarde iu eminenta el la suboficistoj petis de Yi la manon de Qianniang kaj Yi konsentis ties svatigon.Informiĝinte pri tio la fraŭlino ege ĉagrenigxis, ankaŭ Wang Zhou suferis de malkontenta indigno. Pretekste ke li devas veturi al la ĉefurbo por la ŝtata ekzameno, li petis de Yi forpermeson. Ne povante deteni la nevon, Zhang Yi forsendis lin kun abundaj donacoj.

Kun kaŝita turmento en la koro, Wang Zhou faris adiaŭon kaj sidiĝis en boato. Vespere, la boato veturis sufiĉe malproksimen kaj atingis bordon ĉe monto. Noktmeze, kiam Wang Zhou neniel povis endormiĝi, li aŭdis subite de la bordo trotajn paŝojn kaj iu rapide alproksimiĝis. Ekrigardante, li trovis ke estas Qianniang alkurata kun nudaj piedoj. Zhou estis ravita de la neatendita feliĉo. Premante la manojn de la knabino li demandis kial ŝi alvenis.

"Mi ne povas vin forgesi eĉ en sonĝo!" diris la fraŭlino lamente. "Nun oni devigos min edziniĝi al alia homo kontraŭ mia volo, sed mi kortuŝiĝis de via neŝanĝebla profunda amo al mi, tial mi decidis reciproki vin kaj alkuris spite ĉion for de miaj gepatroj."

Pro la neatendita feliĉo Wang Zhou ekstazis neordinare. Li kaŝis la knabinon en la boaton kaj rapidigis senprokraste. Zhou tagnokte spronis la boaton kaj post kelkaj monatoj li atingis Sichuan-provincon.

En daŭro de kvin jaroj Qianniang naskis du filojn. — Ili ne korespondis kun siaj gepatroj, sed ĉiam sopiris ilin. Foje, plorante ŝi diris al la edzo:

"Mi venis al vi ĉion spitante. Dum kvin jaroj min informis nenio pri miaj gepatroj. Ĉu restas do loko en la mondo por tiel malĝentila filino kiel mi ?"

"Ne ĉagreniĝu, ni vizitu ilin! " respondis la edzo kortuŝite de ŝia turmentiĝo kaj ili kune veturis al Hengzhou.

Atinginte Hengzhou, Wang Zhou vizitis la domon de Zhang Yi la unua kaj rakontis ĉion okazintan.

"Kia babilo!" mirigite diris Zhang Yi."Dum tiuj jaroj Qianniang ja restadis ĉiam malsana en ŝia buduaro!"

"Tamen nun ŝi troviĝas en la boato !" persistis Wang Zhou.

Kun pliigita surprizo Zhang Yi sendis serviston al la bordo por konstati. En la boato efektive sidas Qianniang, flora kaj vigla, ŝi demandis al la servisto:

"Kiel fartas miaj gepatroj?"

Ege mirigite la servisto rapidis al Zhang Yi kaj raportis kion li vidis propraokule.

Kiam la malsana fraŭlino kuŝanta en la buduaro informiĝis pri tio, ŝi ellitiĝis, sin ornamis kaj ŝanĝis al si vestaĵojn, ridete, tamen tute senvorte. Ŝi eliris renkonte al la alia Qianniang kaj antaŭ ĉies okuloj la du fraŭlinoj kuniĝis en unu korpon kaj duobliĝis iliaj vestoj unu super la alia.

el Kuriozaj Rakontoj de Tang-dinastio trad.Guozhu

(Penseo 20)

re al eko


Huangfu Shi

La Pentrita Bivo

画琵琶

En sia vojaĝo al Wu instruitulo veturis preter Jiangxi-provinco. Venta vetero detenis la ŝipon ankri duonvoje kaj la instruitulo supreniris al la monto promeni. Post kelkdek paŝoj en arbaro li venis al deklivo, kie staris bonzejo, kun malfermita pordo, tra kiu vidiĝas lito kaj kanapo. Ekster la pordo — jen koridoro, troviĝis tie skribilaro. La instruitulo , sperta je pentrado, ekprenis penikon kaj pentris sur la pura muro de la ĉambro bivon tiel grandan kiel la veran. Kiam li finis la pentron, kvietiĝis la vento kaj la ŝipo ekstartis daŭrigante sian veturon.

La bonzo revenis, ekvidis la bivon, sed ne sciis de kie ĝi aperis. Li diris al vilaĝano: "Kredeble jen la Sankta Bivo el Wutai-monto. "

Tiu parolo, fakte nur ŝercaĵo, ekcirkulis inter la vilaĝanoj kaj multaj venis ĝin kulti, petis de ĝi feliĉon kaj tio tre efikis.

La instruitulo vizitis al Yangzhou, loĝis en Wu pli ol jaro. Li aŭdis onidiron ke en Jiangxi troviĝas Sankta Bivo kun mirakle feliĉiga kapablo. La instruitulo tion dubis. Dum sia revena vojaĝo, kiam la ŝipo veturis ree preter Jiangxi, la instruitulo ordonis ke la ŝipisto haltigu la ŝipon ĉi tie kaj li mem surbordiĝis esplori.

Hazarde la bonzo ankaŭ forestis kaj la pentrita bivo restis la sama, sed antaŭ ĝi jam amasiĝis flagoj, oferaj floroj kaj incensujo. Per akvo la instruitulo forlavis ĉiom la bivon, sed la bonzo ankoraŭ ne revenis.

Tiun nokton la instruitulo tranoktis en la ŝipo kaj la sekvantan tagon denove vizitis al la bonzejo.

La bonzo revenis vespere kaj trovis la bivon jam malaperinta. Li eklarmis. Kolektiĝis multaj vilaĝanoj. Kun granda malĝojo ili lamentis. La instruitulo intence demandis pri la kialo. Responde oni rakontis al li pri la mirinda kapablo de la bivo kaj aldonis: "Nun, certe iu inter ni faris krimon kaj la Sankta Bivo nin forlasis."

La instruitulo ekridegis. Li rakontis ĉion: Kiel li pentris kaj forvisxis la bivon. La bonzo kaj vilaĝanoj kredis lin kaj de tiam malaperis ankaŭ la miraklo pri la bivo.

el Kuriozaj Rakontoj de Tang-dinastio trad.Guozhu

(Penseo 21)

re al eko


Zhang Zhongxing(1909-)

IOMETE PRI STRANGAĴOJ

 

Tio okazis ankoraŭ en la tempo, kiam mi estis lernanto de elementa lernejo, loĝante en komparo. Ne tro multe ŝarĝite de lecionoj, en la libertempo mi ofte legis romanojn aŭ novelojn. Ekz-e, pri historio ,la romanon Tri Regnoj; pri socia vivo, la rakontojn Mirindaj Spektakloj en Nuna kaj Antikva Tempoj; pri kavaliraĵoj, la romanon Sep Spadistoj kaj Kvin Kavaliroj. Tiuj libroj ĉiuj tre plaĉis al mi. Tamen, kiu plej interesis min, estis la novelaro Strangaĵoj de Liaozhai. Tiu ĉi libro, kiel ĝia titolo indikis, notis senescepte nur pri mirindaj strangaĵoj. Tamen, mi ne scias kial, ĉiam sentis ke ĝi povis enteni pli multe da liberaj imagoj, kaj estis pli proksima al nia propra vivo. Ekz-e, F-ino Liansuo, kiu en la ege trankvila noktmezo trans muro recitis versojn

Blovis malĝoje la vento noktmeze...

aŭ, F-ino Huang Ying, bela, sprita, tamen estis spirito de krizantemo; aŭ,Xiangqun, kiu post sia morto ankoraŭ povis pasigi ĉiutagan vivon kaj naski gefilojn. Kiel interese estus, se la mondo, kie ni loĝas, vere estas tia.

Tiam mi ankoraŭ ne kontaktis kun la tiel nomata scienco. La mondo en mia koro, mezurite per mezurilo, nature estis tre malgranda. Mi sciis tre malmulte eĉ pri la familio de la suno, por ne paroli pri la konstelacioj trans Lakta Vojo. Tamen, tio estas rigardata de la tiel nomata scienco; se ni rigardu de la poezia imago, la stato estis ĝuste la mala, nome, tiam la mondo estis por mi multe pli granda kaj kompleksa. Ĝuste kiel priskribita de la Strangaĵoj de Liaozhai, tre eble, ne malproksime trans muro aŭ sur vojo troviĝas f-inoj Liansuo aŭ Huang Ying. Unuvorte, ekster ĉiutagaĵoj, ekster birdoj kaj bestoj, ankoraŭ kaŝiĝis nekonata kaj senlime mistera mondo, kiu liveris al ni neatenditajn ŝancojn,sekve permesante nin libere flugigi nian imagon.

Nun mi pensas, ke, dank' al la favoro de "sen scienco", tiam mi kredis ke la mirindaĵoj priskribitaj de la Strangaĵoj de Liaozhai vere ekzistis, kvankam mi ankaŭ sciis ke ili estis malfacile renkonteblaj. Mi ja havis revon, iam eĉ tre urĝan, ke en iu nemalproksima tago, mi esperis,mi ankaŭ povus renkonti la mirindaĵojn priskribitajn de la Strangaĵoj de Liaozhai. Bedaŭrinde, tia "mirindaĵo" ĉiam malfrue aŭ simple neniam venis. En nia vilaĝo estis du temploj. Kiu sidis oriente, estis templo de la Loka Dio. Tre malalta, tiel ke oni povis eniri ĝin nur kliniĝinte. Tamen, laŭdire ĝi estis tre necesa, ĉar la Loka Dio kaj diabletoj ĉiuj loĝis tie ene. Kiu ajn el la vilaĝanoj, post sia morto, devis unue provizore loĝis tie kaj nur poste translokiĝis al la Hadeso. Kiu sidis iom okcidente, estis tmplo de la Regxo Guan Yu. Granda kaj vasta domego, kiu sidis fronte al la sudo. La granda dio Reĝo Guan Yu sidis tie supre, iom malantaŭe; kaj fronte dekstre staris Guan Ping, lia filo, blankvizaĝa; dume staris maldekstre Zhou Chang, lia spadotenanto, nigravizaĝa. Plejparto de mirindaj onidiroj rilatis kun tiuj du temploj. Ekz-e, Zhou Chang eliris en nokto tenante la grandan spadon; aŭ la Loka Dio sendis diableton aresti homojn ktp., tamen mi neniam renkontis tion.Ekzistis ankaŭ aliaj legendoj senrilataj kun la temploj. ekz-e, la Naŭa Avino funkciis kiel mediumo, kaj la feo vokita montris sian mirindan povon; aŭ, iu knabino de familio Zhang estis sorĉita de spirito de flava galputoro ktp.,sed tion mi ankaŭ neniam vidis.La strangaĵoj, kiujn mi mem travivis kaj siatempe prenis por la vero, estis nur dufoje. La unuafoje okazis kiam mian avon trafis grava malsano kaj ĉiuj miaj familianoj ekfalis en grandan konfuziĝon. Noktmeze, ĉirkaŭ je la dua nokta gardperiodo, mi estis sendita aĉeti drogojn al la urbeto, kiu situis unu aŭ du liojn oriente de nia vilaĝo. Mi ekiris. Preterpaŝante la grandan ponton ekster la okcidenta pordo de la urbeto, mi aŭdis tie interparolon, ke la unua demandis al la alia kiam li ekiros kaj tiu lasta respondis ke li iros je la lasta duono de la nokto. Tiam mi ankoraŭ kredis je superstiĉo, aŭdante la parolon, mi ekpensis pri la malsano de mia avo kaj teruriĝis ĝis harhirtiĝo. Mirinde hazarde, mia avo efektive mortis tiun nokton. La aliafoje okazis tiel: Aŭdinte la onidiron ke sude de nia vilaĝo, sur sovaĝa kampo, ofte aperis nokte lampo de vulpa feino, do mi ankaŭ iris rigardi. Ni kelkope staris ĉe la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo kaj rigardis al la sudo. Post momento, subite aperis ronda lumaĵo, tiel granda kiel homa kapo,alta je unu- aŭ du-dek futoj super la tero, kiu fluis stabile kaj rapide,de okcidento al la oriento, kaj malaperis nur post sufiĉe malproksima moviĝado.

  Tre bedaŭrinde, finfine mi neniam renkontis la strangaĵojn kiaj F-inoj Liansuo aŭ Huang Ying. Kaj, post nelonge, mi forlasis hejmvilagxon kaj vojagxis al fremda loko por viziti modernan lernejon.Mi estis pli kaj pli malproksima for de la nigravizaĝa Zhou Chang. Mi ankoraŭ restis same legema pri diversaj libroj kun miksa kaj vasta enhavo, sed la legaĵoj jam estis tute alispecaj, kies plejparto estis pri praktiko, nome, la novaj scioj el la okcidento, kun plej diversaj enhavo, de Koperniko pri astronomo ĝis Darvino pri biologio.Ankaŭ la tempamplekso estis sufiĉe longa: de Aristotelo ĝis Ejnstejn. Resume, de la ĉielo ĝis la tero, kunigante la plej diversajn sciojn, tio verŝajne rakontis al ni per unu vorto, ke ni kaj ekster ni mem, la t.n. nia mondo fakte estas nur tia. Ni estas loĝantaj en la mondo laŭverŝajne kun rigoraj reguloj. En tia mondo, super la reguloj estas "granda strangaĵo". Eĉ pri tio, kial troviĝas tiaj reguloj, ĝis nun ni ankoraŭ ne komprenas klare. Sub la reguloj troviĝas neniu alia "strangaĵo". Jen, leviĝas la luno, subiras la suno, akvo fluas malsupren, oni manĝas, dormas, kaj de infano fariĝis maljunul(in)o, ĝis fine mortis kvazaŭ estingiĝis lampo. Ĉio estas tiel seka. En kelka tempo ni verŝajne renkontiĝis kun strangaĵo, tamen, se ni klarigus ĝin per scienca scio, tiam estos jam nenio stranga.La granda Naturo estas plej severe justa. Se vi volas trovi miraklon, nur nenion; se vi volas elsalti de ĝi, simple ne eblas.

Tio estas scienco. Scienco estas progresa. Se ĝi jam progresis, do estas neeble regresi. Tamen, la imagemo finfine malfacile neniiĝis. Tial, kelkafoje, kiam mi pensis ke la "strangaĵoj" en mia koro de infaneco fariĝis vakuo kaj nenieco, mi sentis iom da bedaŭro. Du aferoj povas klarigi pri tia bedaŭro.La unua fojo estis en la komenco de la kvardekaj jaroj. Tiam mi loĝis okcidente de la tambura turo de Pekino. Oriente najbare de mia loĝejo estis budha templo. Antaŭ la templo estis lago, kie ofte okazis dronigoj, sekve cirkulis legendo ke fantomoj de dronintoj iris serĉi anstataŭanton. Iufoje, mi revenis en noktmezo, de malproksime mi vidis ke virino sidis apudvoje antaŭ la templo, kun dorso al la lago. Se en pli fruaj jaroj, mi certe kredis ke tio estis "mirindaĵo" en la Strangaĵoj de Liaozhai, kaj ĉu mi devis senti grandan timon? Sed finfine la scienca scio superis. Mi konvinkiĝis ke ŝi ne estis fantomo kaj mi trankvile iris preter sxi. Tiu "trankvila" animstato montris nuliĝon de la mondo de mirindaj strangaĵoj. La alia fojo estis en la sepdekaj jaroj, kiam mi loĝis en la okcidenta antaŭurbo de Pekino, post la tertremo. Mi sola loĝis en budo kontraŭ tertremo apud lago. Nokte, la luno ŝtele rigardis tra mia fenestro kaj malĝoje ĉirpis griloj. La cirkonstanco ĝuste estis tia, kia en la Strangaĵoj de Liaozhai. Tamen ekster mia budo ĉiam regis nur kvieto. Mi sentis enuon kaj versis travestion:

 

Folioj amasiĝis sub pelo de la vento.

Veinde, ke la griloj trilĉirpis kun lamento.

Ankoraŭ preterŝvebis nur ombr' de l' Lun-feino.

Sed mankas al mi vulpa kaj la fantom-frekvento.

 

Ĉar neniu vulpa spirito aŭ fantomo alvizitis, tial mi sentas tedan solecon, kaj pretervole pensis pri la lampo de vulpa feino, kiun mi vidis en mia infanaĝo. Tamen, eĉ se mi revidis ĝin nune, mi jam ne plu kredis ke ĝi estis transformiĝo de vulpa feino.

 

Trad. Guozhu (Penseo 59)

re al eko   al parto 2   re al e-biblioteko