唯将绿心继宏图

—卢剑波教授逝世十周年纪念

国  柱


1991年12月8日,卢老剑波先生逝世。时光飞驰,转眼已是十年。放眼中国世运,抚今追昔,令人不胜沧桑之感。卢老是中国世运的先驱者之一,是那种以自己的人品学问、道德文章赢得后人景仰尊敬,令人永远怀念的长者,正所谓德高望重者。德高是因,望重是果,唯德高者才能望重。卢老之德,令我辈后人景仰者,有以下几端。
一、绿心永存。卢老从1920年(16岁)起学习Esperanto世界语,投身世运,终身不渝,长达七十一年。他的“语龄”早已经超过了中国人所称的“古稀”。在中国世运中,能达到如此纪录者,屈指可数。反之,半途而废者,车载斗量。
二、笔耕不辍。作为学人、学者,卢老写作的纪录,上溯,可自1920年向《渝江评论》投稿;下查,可得1991年仍然为国内许多世界语刊物撰文。时间跨度,前后也达七十多年。内容涵盖社会、文化、教育、政治、法律、历史、哲学、外文等诸多方面;语种涉及汉语、英语、德语、希腊语、西班牙语、世界语等。即使是在“文革”那样的年代里,卢老还将卡洛采的世界语原创诗集《Ezopa Saĝo伊索的智慧》译为汉语,十年动乱之后由四川人民出版社出版。笔耕之勤,当令虚度年华者愧对。


三、关爱后生。作为教师、教授,卢老终生教书育人,似不足奇。然而,以耄耋之年,病痛之身,卢老在八十多岁时,不但在大学里仍带有三个研究生的专业课程,业余时间里,卢老还主动担任了国内几乎所有世界语函院、函校、函授班的义务辅导员。不但没有分文报酬,还一再自己掏钱,为有志学习世界语而素不相识的青年人代交学费,代购世界语书籍,代订世界语杂志。据我所知,由卢老汇款代为付费进入黄石世界语函授班初级、中级班的学员,并不仅限于成都市或四川省的范围;由卢老以私人通信方式进行世界语学习辅导的青年,更是遍布全国,为数上百,其中就包含后来才出了名的张海迪。中国人之所以推崇伯乐,贵在其能识英雄于未遇之时,才堪称独具慧眼。卢老早在上个世纪六十年代就能接受苏阿芒

 

                     巴金和卢剑波(右)

的采访,八十年代就支持青年魏以达世译《家》并且写信请巴金为之作序。对比某种人“睫在眼前常不见”的态度,真乃天壤之别。
四、中华情结。卢老在宣传、普及、推广世界语的时候,也很注重向外介绍中华文化、用世界语译介我国优秀的古代文学作品。1985年6月21日,卢老写了一篇题为“从黎Licius的世界语译《离骚》说起”的文章。其中有这样的句子:
“用世界语把我国不朽的名作译出来,使得世界上千万世界语同志也享受到我国精美文学的艺术,同时也理解我国的文化,真是盛事,又岂是作了世界语的传播!”
因为卢老在这篇文章中数次谈到对《聊斋》世译的期望,称之为事业,因而成为国柱执著译聊斋的一个动力之源,时时展读,激励自己,不要懈怠。
以上缅怀了卢老的四种美德。纵观中国世运队伍之中,能有其中某一、二、三项者,尚不乏人,但是能同时具有此样四美德者,实为罕见。细思其原因,决定一个人品德的高低,全在于私心之有无。一个人的德,与才、财、权,也并非绝对成为正比。可见,做事不易,做人更难。唯无私者才无畏,才能堂堂正正做人。
正因无私无畏,卢老才敢于谢绝好心人的劝告,出任国际世界语教师协会(ILEI)在中国最早的负责人,敢于一字不改地全文发表自己为悼念方老Tikos而写的文章。
这在当时都是要担干系的事。因为方老1983年5月7日在为兰州世协赴京代表的题词中,写了“(现在要)地方促中央”的字样。谁若对此说持肯定的态度,就有可能被理解为对中国世运“中央”的工作持批评的态度。这中央的工作,若是完美,就不该受到批评。若是确有尚不尽如人意、有待改进的地方,一般人恐怕还是惯于取“知者不言”的态度吧。

卢老逝世时,国柱曾经写过一首《悼卢老》的小诗,其下半段为:

“哲人其萎,/频年几许?/哀思痛难述。/唯将绿心继宏图,/慰先辈安息。”
哲人虽已远,古道照颜色。可以告慰卢老的是,《聊斋志异》世界语全译的工作,虽然遭遇百千万难,但三十多年来,并未停止,而且从新世纪、新千年起,开始上网。如今已经完成了前四卷167个故事的上网,占全书的三分之一。这场网上马拉松,还将持续进行下去。因为,作为后死诸君,唯将绿心继宏图,才是对先贤最好的纪念。
(2001-12)
-------------
DAŬRIGU NIAN AFERON PER VERDA KORO
--- Karmemore pri la Dekjara Datreveno de Forpaso de Prof. Lu Jianbo
Prof. Lu Jianbo forpasis la 8-an de decembro 1991. La tempo flugas rapide. En palpebrumo fulme forglitis jam dek jaroj. Panorame rigardante al la ĉina Esp-movado, mi ne povas deteni min de emocio pri la okazintaj ŝanĝiĝoj en nia movado.Veterana Prof. Lu Jianbo estas unu el la pioniroj de la ĉina Esp-movado. Li merite viciĝis inter la dojenoj kiuj gajnis per sia nobla bonvirteco kaj erudicia scio la admiron, respekton kaj eternan karmemoron de posteuloj ĉinaj esp-istoj. Ĝuste kiel oni diris je lia honoro: nobla bonvirtulo kun alta prestiĝo. Ĉitie la nobla bonvirteco estas la kaŭzo, dum la alta prestiĝo estas konsekvenco. Nur la nobla bonvirteco povas rikolti altan prestiĝon. Miaopinie, la bonvirtoj de veterana Prof. Lu Jianbo, kiuj vekis nian admiron kaj respekton, almenaŭ estas jenaj:
Unue.Senvelka verda koro.
Veterana Prof. Lu Jianbo komencis lerni Esp-on ekde 1920, kiel 16-jara junulo, kaj li dediĉis sin al la Esp-movado dumvive en longaj 71 jaroj. Lia "aĝo de esp-isteco" eĉ superis tiom kiom ĉinoj kutime nomis per la esprimo "rara aĝo 70-jara". En nia ĉina Esp-movado tiuj, kiuj atingis tian aĝon, estas nombreblaj per niaj fingroj; kontraste, tiuj kiuj forlasis lernadon de Esp-o duonvoje, ja estas tiel multaj, kiel oni kutime esprimas per la parolturno ke oni povas ŝarĝi per ĉaroj kaj mezuri per vazegoj.
Due.Senĉesa plum-plugado
Pri la rekordoj de verkado de Prof. Lu Jianbo kiel klerulo kaj erudito, retrorigardante ni povas trovis la plej fruan noton ke jam en 1920 li kontribuis al la Revuo Yujiang-rivero; kaj, malsupren rigardante ni povas trovi ke ĝis 1991, je vespero de lia vivo, li ankoraŭ verkas por multaj Esp-revuoj en Ĉinio. La tempa spano de lia verkado do ankaŭ atingis pli ol 70 jarojn. Enhavo de liaj verkoj ampleksis multajn temojn ekz-e pri socio, kulturo, eduko, politiko, legxo, historio, filozofio, fremdaj lingvoj ktp; kaj, la lingvoj kiujn liaj verkoj tuŝis aŭ uzis, inkluzivis la ĉinan, anglan, germanan, grekan, hispanan, Esperanton kc. Eĉ en tiel malfacilaj jaroj de la Granda Kultura Revolucio, Prof. Lu Jianbo ankoraux elfaris ĉinigon de la fabla poemaro Ezopa Saĝo, kiun Kalocsay originale versis en Esperanto; kaj, post la Katastrofa Jardeko 1966-1976 lia traduko estis libroforme eldonita de la Popola Eldonejo de Sichuan-provinco. Antaŭ la tiel diligenta plum-plugado far Prof. Lu Jianbo, multaj neniofarantoj ja devas senti sin hontindaj.
Trie.Amplenaj zorgoj al posteuloj.
kiel instruisto, profesoro, veterana Prof. Lu Jianbo donis edukadon al junuloj dum sia tuta vivo, verŝajne tio neniom mirindas. Tamen, bonvole rimarku la fakton, ke en sia grandaĝo kaj malbonfarto, kiel pli-ol-80jara maljunulo li ne nur ankoraŭ donis fakajn lecionojn al tri studentoj de postdiplomiĝa studo en universitato, en sia postlabora libertempo Prof. Lu Jianbo ankaŭ volontule funkciis kiel instrua gvidanto de preskaŭ ĉiuj korespondaj Esp-kursoj aux Esp-lernejoj tra la tuta Ĉinio. Plenumante tiujn taskojn, li ne nur ricevis nenian honorarion, male, li eĉ foj-refoje mem pagis la lernopagojn por nekonataj gejunuloj, kiuj deziras lerni Esp-on, aŭ aĉetis Esp-librojn aux abonis Esp-gazetojn por ili. Laŭ mia certe nekompleta scio, per poŝtmandatoj prof. Lu Jianbo multfoje sendis monojn al la Koresponda Esp-Kurso (KEK) en Huangshi kiel lernopagon de kursanoj en elementa kaj mezgrada kursoj, ne nur de lia hejmloko urbo Chengdu aŭ Sichuan-provinco, sed de multaj aliaj provincoj. Kursanoj, kiuj ricevis helpojn de Prof. Lu Jianbo per privata korespondo, dissemiĝas tra la tuta Ĉinio kaj nombris centojn, i.a. el kiuj aperis Zhang Haidi, kiu poste fariĝis lande famkonata modelo de gejunuloj. Kial cxinoj admiras kun respekto al Bole, la akravida bonkonanto de eminentuloj, ĝuste pro tio, ke li kapablas koni la heroojn kiuj troviĝis ankoraŭ en senfameco aŭ eĉ en sximado. Nur tia antaŭtempa malkovro montras la akravidecon de la bonkonanto de eminentuloj. Tre frue, en la 1960-aj jaroj Prof. Lu Jianbo jam akceptis la intervjuon de Armand Su, kaj en la 1980-jaroj li jam subtenis al Vejdo ke li esp-igu la romanon FAMILIO de Bakin kaj, ke Bakin verkis antaŭparolon por la esp-a eldono de la nomita romano, tio venis ankaŭ dank' al peto de Prof. Lu Jianbo en sia persona letero al Bakin. Kompare al ies konduto ofte "ne vidi okulharojn kvankam tuj antaŭ siaj okuloj", la malavara dono de siaj amzorgoj de Prof. Lu Jianbo al novicoj estas vere admirinda kaj dankinda!
Kvare.Ĉina komplekso.
Dum sia agado por propagandi kaj disvastigi Esp-on, veterana Prof. Lu Jianbo tre atentas pri la diskonigo pri ĉinaj kulturoj kaj esp-igo de la elstaraj verkoj de la antikva ĉina literaturo. En la 21-a de junio 1985, Prof. Lu Jianbo verkis artikolon "Babili ekde la Esp-igo de LISAO far Licius", i.a. legiĝis jenaj vortoj:
"Esp-igi senmortajn famajn verkojn de nia lando Ĉinio, por ke miloj kaj dekmiloj da alilandaj Esp-istaj s-anoj ankaŭ ĝuu la delikatajn literaturon kaj arton kaj samtempe kompreni la kulturon de nia lando, ĉu tiu laboro estas nura disvastigo de Esp-o!"
Ĉar estimata veterano Prof. Lu Jianbo parolis en tiu ĉi artikolo plurfoje pri la esp-igo de LA STRANGAĴOJ DE LIAOZHAI, kaj nomis tiun laboron afero; sekve ĝi fariĝis unu el la movfortoj por ke mi traduku la verkon LIAOZHAI, tial mi ofte legis ĝin de tempo al tempo por stimuli min ne maldiligenta.
Supre ni karmemoris pri la kvar bonvirtoj de Prof. Lu Jianbo. Rigardante al la vicaro de nia ĉina Esp-movado, tiuj, kiuj havas unu, du, aŭ tri el tiuj bonvirtoj, ankoraŭ ne estas ne tro malofte videblaj; tamen tiuj, kiuj samtempe havas la kvar bonvirtojn kune, estas vere malofte videblaj. Se ni pripensu profunde aŭ detale pri la kialoj, ni devas veni al la konkludo ke la decida faktoro por tio ĉu iu havus bonan virton aŭ ne, ja kuŝas en tio ĉu li estas kun aŭ sen la egoismo. Virto de homo estas ne ĉiam aŭ absolute je la pozitiva proporcio kun ties talento, riĉaĵo aŭ potenco. De tio ni povas scii, ke malfacile estas fari aferon, sed ankoraŭ malfacile estas havi bonvirtan personecon. Nur tiu senegoisma estas sentima kaj povas vivi digne kiel vera homo. Ĝuste pro sia bonvirto, Prof. Lu Jianbo, senegoisma kaj sentima, kuraĝas funkcii kiel la plej frua respondeculo de ILEI en Ĉinio, fordankinte la deadmonon far siaj bonkoraj amikoj. Ĝuste pro sia bonvirto, Prof. Lu Jianbo, senegoisma kaj sentima,kuraĝas senŝanĝe publikigis sian artikolon en kompleta teksto je funebro pri la forpaso de veterano Tikos, ĉar la du okazoj ambaŭ tre eble alvenigus malagrablajn sinĝenojn. La fono estis tia: la 7-an de majo 1983, en sia surskribo al vizitanto de Lanzhou-a Esp-Asocio, veterano Tikos skribis ke "(Nun estas necese ke) lokaj movadanoj donu akcelon al la Centron." Jesigo pri tiu ĉi surskribo de Tikos estis facile interpretita kiel sinteno kun kritiko al la "Centro" de la ĉina Esp-movado. Kaj, se laboro de la Centro estas kontentiga, neniu rajtas kritiki ĝin. Aŭ, eĉ se ĝia laboro estas ne tiom kontentiga aŭ ankoraŭ plibonigenda, en plej ofta okazo, la saĝaj homoj kutime prenus sagace la sintenon de "prudenta silentado."
Okaze de la forpaso de veterana Prof. Lu Jianbo, Guozhu iam versis funebran poemon, kies dua strofo legiĝis jene:
Kiom multfoje/ okazas la forpasoj malĝoje/ de niaj pioniroj!/Kiel posteuloj ni /daŭrigu la aferon per verda koro!
Jes, kvankam la pioniroj foriris jam malproksimen, tamen ilia bonvirteco ankoraŭ gvidas nin sur la marŝa vojo. Se mi povas diri ion por konsoli al la estimata veterano Prof. Lu Jianbo, tio estas, ke, spite al miloj da malfaciloj, mia benediktana laboro esp-igo de LIAOZHAI en ĝia plena teksto neniam ĉesis dum pasintaj tridek jaroj, kaj, ekde la komenco de la nova jarcento, nova jarmilo, mi eĉ komencis aperigi miajn tradukojn en la interreto; kaj, ĝis hodiaŭ, rete aperis jam 167 esp-igitaj mirrakontoj de LIAOZHAI,t.e. triono de la tuta libro. Kaj tiu surreta maratono certe ankoraŭ daŭros, ĉar, kiel posteuloj ni daŭrigu la aferon per verda koro! Nur tio estas la plej bona rememoro pri niaj estimindaj pioniroj.
(2001-12 Guozhu verkis ĉine, kaj 2003-02 reverkis esperante por la elektronika libro HU Laŭdas Verdkore)



                                                                                                                                  返回目录