Mia maljuna amiko Liu Bingjun

de WANG JIANBING


MALJUNULO Liu Bingjun refoje skribis al mi. Mi ne scias kiel li trovas tempon por skribi tiel ofte. Por mi, kiu pli kaj pli dependas de telefono kaj ne de skribo en komunikado, ĉiu lia letero urĝas mian respondon.

84-jara Liu Bingjun naskiĝis en la jaro de tigro. Li aĝas pli ol mi je preskaŭ 60 jaroj. Sed en sia letero li subskribis "Via malsaĝa frato Bingjun" por montri sian humilecon, tio embarasis min.

Ĉinoj opinias, ke tigro simbolas reĝecon,aŭtoritaton, patoson kaj kuraĝon. Mi vidis en li ian karakteron de tigro.

En 1981, 67-jara, li eklernis Esperanton. Laŭ ĉinoj, "40-jaruloj ne devas lerni ion novan", tio signifas, ke por pli-ol-40-jaruloj lerni estas malfacile. Kvankam Esperanto estas facila kaj regula, tamen por ĉinoj, kiuj uzas ideogramojn, ĝi estas malfacile lernebla. Kvankam en sia 17-jara e-ista vivo li ne komponis gravan verkon pri Esperanto nek esperantigis gravan verkon, tamen li estas entuziasma movadano. Li korespondas kun alilandaj s-anoj kaj legas esperantaĵon. Li havas malmulte da ŝancoj paroli Esperanton, tial li parolas ĝin kun balbuto.

"La Mondo", organo de la Ĉina Esperanto-Ligo, estas ĝenerale ĉinlingva gazeto. De la fondiĝo de la gazeto Liu estas ĝia leganto. Li abonas ne nur gazeton por si mem, sed ankaŭ por siaj amikoj. En 1987 por multigi abonantojn de "La Mondo" en sia hejmloko, li mempage publikigis abonreklamon en ĵurnalo de Fujian-provinco kaj la nombro de abonantoj plimultiĝis je pli ol 400. La eldonkvanto de "La Mondo" estis malgranda kaj la prezo malalta, kio malhelpis la redaktadon. Pro tio li tre maltrankvilis. Li ofte donacis monon al "La Mondo". Kaj krome, li ankaŭ proponis ne honorarii la kontribuintojn. Pro iuj kaŭzoj ni ne akceptis lian proponon kaj li mem neniam postulis de ni la pagon.

"La Mondo" publikigis liajn multajn poemojn. Li ofte verkas poemojn por la ĉina Esperanta movado. Sur liaj kovertoj ofte videblas liaj belskriboj kun fortaj strekoj. Foje, li verkis versoduon por s-ro Lee Chong-Yeong, prezidanto de UEA. La unua verso estas "Semu belaspektan Lantian-jadon", la dua "Ĉiam estu meritulo por Esperanto". Laŭ la ĉina lingvo la unuaj ideogramoj de la versoduo kune legiĝas kiel la persona nomo de s-ro Lee Chong-Yeong. La unua verso venas de ĉina historia rakonto. Ĝi diras, ke Yong Bo semis legomon en Lantian kaj rikoltis jadon, poste li edzinigis al si belulinon per la jado. "Chong" en la ĉina lingvo signifas semi kaj "Yeong" ĉiam. Per la dua verso Liu laŭdis, ke Lee Chong-Yeong estas meritulo por Esperanto. Ricevinte la versoduon, Lee Chong-Yeong tre ĝojiĝis kaj pendigis ĝin sur okulfrapa loko de sia ĉambro.

Sur la tablo en la hejmo de Liu estas metitaj tri objektoj: Foto de li kaj aliaj esperantistoj, kiu estis farita en la Dua Ĉina Kongreso de Esperanto okazinta en Tangshan, Hebei-provinco, en 1992, kaj poste publikigita sur la kovrilo de "La Mondo". La maljunulo detondis ĝin de la kovrilo kaj enkadrigis ĝin. La aliaj estas enkadrigita portreto de Zamenhof kaj orita statuo de Avalokitesvaro.

Komence, liaj gefiloj ne subtenis lin en Esperanto, poste ili rimarkis, ke akompanate de Esperanto, li estas pli aktiva kaj bonfarta. Do ili ne plu ĝenis lin.

Lastjare li partoprenis en diversaj Esperantaj aktivadoj de Ĉinio. Li faris albumon kun fotoj de siaj E-aktivadoj kaj titolis ĝin "Mia Jaro 1997". Aprile li partoprenis la seminarion de "Esperanta Turista Reto" en Guangdong, julie li ĉeestis la kunvenon de konsilantoj de la Fuzhou-a Esperanto-Asocio, kaj septembre li vizitis la Kunvenon de Membroj de la Sanming-a Esperanto-Asocio. Foje li eĉ naĝis en maro kune kun aliaj. Sur la foto li skribis: "Ĉi-jare mi estas 83-jara."

1998 estas jaro de tigro kaj koincidas kun 84-jara datreveno de la naskiĝo de Liu Bingjun. Laŭ ĉina tradicio, en la naskjaro oni devas lige porti ruĝan zonon ĉirkaŭ la talio kiel simbolon de paco. Mi ne scias, ĉu ankaŭ Liu portas ĝin ĉirkaŭ la talio, mi nur esperas, ke li kiel antaŭe partoprenos aktivadon kaj korespondos kun esperantisto-amikoj.

Sur mia tablo estas lia letero, kiu tekstas: "Kara Bing, kial vi ne skribis al mi tiel longe? Kiam vi edziĝis? Kiom da jaroj havas via infaneto? Mi kunsendas al vi unu usonan dolaron por esprimi miajn bondezirojn al ĝi. Skribu al mi ofte."

                                                                                                                   el EPĈ£¬ vol. 8, 1998


                                                                                                                                          ·µ»ØĿ¼