惊呼热中肠

石成泰


从网上看到被陈原同志称为“我们的巴金”于二00五年十月十七日病逝的报道,不禁黯然泪下,惊呼“巴老走了!”我这个巴金作品的普通读者,也要写点什么,寄托我的哀思,表达我对巴金同志深切的悼念。

我称巴老为“同志”,并不是我的僣越,因为他也是世界语者,世界语者之间是以“同志”(Sam-ide-ano)相称的。“万千读者喜爱作家巴金的作品,而我们世界语者更以在我们行列中拥像巴金这样的真正的人而自豪。他爱世界语。他毕生爱着世界语。他是世界语理想和信念的化身。”(1)

巴老从事文学工作八十年,“他以无数激动人心的作品哺育了他的同时代人,并继续哺育更多的后来者。”(2) 他的小说,如《家》,打动着一代又一代青年读者的心,被几次搬上了银幕,鼓舞着人们去砸开封建专制的枷锁。特别是在他的晚年,用一百五十篇“小”文章,写成了一部“大”书《随想录》。这是一部“讲真话的书”,说出了人们要说的话,而巴老也被自己无数热情的读者称为“中国社会的良心”!

就在这部《随想录》里,有两篇是专门谈到世界语的,回忆自己学习世界语和在文学工作中使用世界语的经历。“处处表明,巴老数十年如一日始终爱着世界语。他爱世界语,因为他爱人类,他爱未来;他相信未来会更美好”。(3) 他从世界语版本,翻译了几十万字的外国文学作品,其中如《秋天里的春天》(Printempo en la Aŭtuno),几十年来不断被重印,成为万千读者宝贵的精神食粮。
我是巴老作品的忠实读者,而作为一名世界语者,也曾得到过巴老热情的帮助。一九九一年,是两位匈牙利著名的世界语文学大师尤利•巴基(Julio Baghy)和卡尔曼•卡洛柴(Kalman Kaloscay)诞辰一百周年,我那时正在编辑一份世界语文学小刊物《三色堇》(Penseo),国柱同志建议,小刊要为这两位文学大师出个专号。于是我就开始组稿,首先想到了两位世界语文学家作品尚健在的汉语译者巴金和卢剑波教授。我同卢剑波教授有通信联系,也知道他同巴老是少年时代的同学和亲密的朋友,于是就给卢老写了一封信,请他为这期小刊写点什么。我也知道巴老年事已高,又在同病魔搏斗,不好意思打扰他,就把同样的邀稿信夹寄在给卢老的信内,请他斟酌是否可以转寄给巴老。

我很快就收到了卢老热情的回信,这位卡氏诗集《伊索的智慧》(Ezapa Saĝo)的汉译者,我国著名的西方古代史学者在信中,谈了他自己七十年世界语者生涯的体会,他从历史学家的角度论述到:“Esperantismo(世界语主义)照我现在服膺的说法,是走希腊道路,而不是走罗马道路。希腊的道路是给全世界人民以自由,不是强迫人民只准讲说和书写一种法定的语文,按最高统治者规定的法规去行动和思考。”这段话可说是非常精辟,今天重读,仍令我激动不已。

不久就收到了巴老的来信,这真令我大喜过望。他写到:

“成泰同志:
信由剑波转来,敬悉一切。我现在疾病缠身,无法写作。四五年前我曾对照原文第三次校改《秋天里的春天》。我未见过尤•巴基,也不曾同他通过信,可是我喜欢这个中篇。后来在七十年代靠边期间我又读了他的两部更重要的作品《牺牲者》和《在血地上》,(4) 对优秀的人道主义作家巴基有了更深的理解。但是我仍然特别喜欢《秋天里的春天》。我同意你们翻译我过去写的序文在新的刊物上发表,因为我没有精力另写文章了,请原谅。

好!
巴金
九一年二月十日”

巴金和卢剑波的信,由我请国柱译成世界语,以“译者的话”为题,发表在一九九一年六月出版的《三色堇》第十二期上。同期发表了巴金为《秋天里的春天》第一版写的序言,那是我请王崇芳同志译成世界语的;还有我用世界语写的一篇《巴基和卡洛柴在中国》(Baghy kaj Kalocsay en Ĉinio)等。小刊《三色堇》每期只有十六开四页,那一期专刊出了八页。小刊出版后,得到国内外读者的热情回应,国际世界语协会的机关刊物《世界语》(Esperanto)杂志还全文转载了我的那篇文章。(5)

我在文章中提到我国著名世界语者索非先生,但查不到他的生平简介,于是又致函巴老,三月十六日巴老回函,写来索非生平的简介。这两封巴金同志给我的信,已收入人民文学出版社出版的《巴金文集》第二十二卷。

日本世界语者峰芳隆(Mine Yositaka)是我的朋友,他也是巴金作品的热情读者。一九九四年,他来信请求我,无论花多大代价也要为他收集到一本巴金汉译的《秋天里的春天》初版本,那是开明书店一九三二年出版的。我无法搞到,他退而求其次,让我从图书馆里借阅,为他复印该书的封面、版权页。我居住的小城图书馆里没有这一版的收藏,于是我又致函巴老。不久收到巴老的回函,这次是由马小弥同志代笔,说是他已经把自己家中的藏书大多捐献给现代文学馆了,建议我到那里去借阅。

可是几天后,我出乎意料地又收到巴老的来函,这次是一个大信封,信仍然由马小弥同志代笔,说是在家里的书橱中意外地发现了这本书,就复印了该书的封面、封底、目录、版权页和序言给我寄来,让我转给日本朋友。一股热流立刻在我的心中跳荡!我这个普通的读书人,巴金作品无数读者中的一员,遭遇过多次投书给编辑和名人而如石沉大海,得不到回音的尴尬,可是“我们的巴金”,不顾自己已经九十岁的高龄,却认真地回复他的一位普通的读者,使我感到,他的那颗伟大的心脏,的确是在同自己平凡的读者一起跳动着!

一九九四年是巴金同志九十大寿之年,我用世界语写了一篇文章Esperanto en Bakin(《世界语同巴金》),交给国际世界语协会的机关刊物《世界语》杂志去发表。(6)

我由衷地景仰这位毕生不知疲倦地为他的读者和人们得到幸福而奋斗的作家和“同志”,要学习他的“不要名利,多做事情;不讲空话,要干实事”的精神,(7) 在他不朽的亡灵前,奉献我的一掬真诚的泪花。

(1)引自陈原:“我们的巴金 我们的语言”,《巴金和世界语》,中国世界语出版社,1995, p.1
(2)同(1), p.2
(3)同(1), p.5
(4)这两部小说二十世纪三十年代有钟宪民的译本出版
(5)见Esperanto 杂志1991-7/8月号
(6)Esperanto 杂志1994年10和11月号连载
(7)巴老的话,转引自陈原文章,同(1), p.8

2005年10月19日,大庆


                                                Esperanto en Bakin

En 1970, kiam la tiel nomata Granda Kultuta Revolucio iris en Ĉinio, fakte la Kvarpersona Bando en la nomo de revolucio detruis la kulturon sur la tero de Ĉinio: preskaŭ ĉiuj eminentaj intelektuloj tute estis “faligitaj”. Eĉ Lao She (1899-1966), la fama verkisto kaj Fu Lei (1908-1966), tradukinto de verkoj de Balzac, Romain Rolland k.a., oponis kontraŭ la hororo de la Ruĝa gvardio de la Granda Gvidanto kaj ties edzino, la Granda Standardo-tenanto de la Kultura Revolucio, per sinmortigo. Iuj mortis dum turmentado de la Ruĝa gvardio; kaj plejmulto da verkistoj, artistoj kaj esperantistoj estis ekzilitaj, devigitaj reformi sian ideologion en “bov-stalo” per punlaboro; ĉiuj verkoj fariĝis venenaĵoj feǔdismaj, kapitalismaj kaj reviziismaj; librovendejo ofertis nur verkojn de Prezidento Maǔ, la Granda Gvidanto.
Sed tiam en la najbara Japanio, iu germana junulo Ulrich Lins publikigis artikolon en la esperanta revuo L’Omnibuso, titolita: Bakin: verkisto, anarkiisto, esperantisto.1) Lins skribis: “Tiu ĉi artikoleto celas resumi kelkajn faktojn pri unu preteratentata eminentulo de la Esperanto-movado: la ĉina verkisto Bakin”. Fine de la artikolo li skribis: “sed ŝajnas, ke li transvivis la ruĝgvardiajn ekscesojn. Restas do espero, ke ni iam baldaŭ reaǔdos pri Bakin, nia neordinara samlingvano.” Kiam la artikolo aperis, Bakin estis en “bov-stalo”, suferis; eĉ post du jaroj lian karan edzinon Xiao Shan prenis kancero. Dum la doloriga kaj turmenta tempo Bakin kontemplis sian karieron, ankaǔ en sia koro “restas do espero”, tiel li travivis tiun teruran periodon de la ĉina historio kaj kuraĝe vivas plu.
Mia artikolo ne pretendas temi pri la vivo kaj verkado de nia estimata samideano Bakin, nur deziras skizi la spuron de esperantisteco en liaj kariero kaj idea evoluo.
Dum sia longa vivo Bakin spertis du signifoplenajn eventojn en la ĉina moderna historio, t.e. la Nova Kulturo-Movado de la Kvara de Majo, 1919, kaj la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko, 1949, laŭ kiuj ni dividas lian karieron je tri periodoj.
1
En la 25-a de novembro, 1904, Bakin naskiĝis en riĉa bienula familio en urbo Chengdu, ĉefurbo de prov. Sichuan. Lia propra nomo estas Li Yaotang, alinome Li Feigan. Lia avo estis despoto de la granda familio, kiu regis siajn familianojn laǔ la feǔdisma etiko. Lia patro, kiu antaǔ la Revolucio de 1911 funkciis en urbo Guangyuan, provinco Sichuan, kiel prefekto, forpasis kiam Bakin nur aĝis 13 jarojn; post 6 jaroj ankaǔ lia panjo forpasis.
En la familio li deinfanece multe vidis malbonon en la vivo, kaj li simpatiis kun malriĉaj kaj malfeliĉaj homoj, amikiĝis kun pordistoj, servistoj kaj kuiristoj en sia hejmo. La malegaleco inter homoj en la familio instigis lian malamon al la feŭdisma sistemo kaj deziron por postuli demokration, liberon kaj egalecon. La tiamajn travivaĵojn li poste priverkis.
La revolucio, 1911, gvidata de Sun Jatsen, faligis la feŭdisman Qing-dinastion (1644-1911). La juna Bakin povis viziti lernejon kaj lernis novajn sciojn; poste li studis la anglan lingvon en Chengdu-a Fremdlingva Kolegio, komencis kontakti la novajn ideologiajn tendencojn el la Okcidento, inter kiuj la anarkiismo tre interesis tiun 15-jaran junulon. Tiam la ĉina anarkiistoj prefere uzis la internacian helpan lingvon Esperanton, kiel ilon por propagandi sian teorion, kaj ankaǔ fervore disvastigis Esperanton: ekz. Sifu (Liu Shenshu, 1884-1915) en sia revuo La Voĉo de l’ Popolo aldonis paĝojn en Esperanto. La fama anarkiisto Muqing (Chen Xiaowo) tiam agadis en Sichuan, kun li konatiĝis Bakin, kaj baldaǔ li fariĝis fervora disĉiplo de la anarkiismo kaj Kropotkin, multe legis pri anarkiismo, kaj pere de Muqin korespondis kun anarkiismaj apostoloj, inter kiuj Lu Jianbo (1904-1991) fariĝis lia intima dumviva amiko kaj samideano. 2)
En iu gazeto el Ŝanhajo Bakin legis pri Esperanto en 1921, kaj li verkis artikolon la Trajtoj de Esperanto por revuo Duonmonato en Chengdu. Tiam li komencis sian karieron de esperantisto. Poste korea studento en la Chengdu-a Porinstruista Lernejo, Gao Zixing (Yu Hwayeong, 1894-1961), leginte la artikolon, vizitis Bakin kaj proponis funkciigi Esp-kurson en Chengdu. Tamen, fakte Bakin mem ne scipovis la lingvon siatempe, li ellernis la lingvon de tiu korea junulo. Dume Bakin skribis leteron al s-ano Hujucz (1897-1986) 3) en Ŝanhajo, kiu tuj respondis al li, kaj en 1921 komenciĝis ilia amikeco. 4)
La Movado de la Kvara de Majo spronis al ĉinoj aspiron pri la demokratio kaj scienco (kiujn ĉinoj nomis siatempe “du s-roj De kaj Scie”), ankaǔ pri diversaj ideologiaj tendencoj, inter kiuj anarkiismo kaj marksismo-leninismo estis pli akceptitaj de la tiamaj ĉinaj intelektuloj, por haste reformi la feǔdisman postrestintan Ĉinion. Tiam la anarkiismon multaj progresemaj junuloj rigardis kiel novan socialisman ideologion kiu ebligas reformi la malnovan Ĉinion. La juna Bakin, sub la instigo de la revolucia tajdo de la movado de Kvara de Majo, kun entuziasmo akceptis anarkiismon kaj deziris serĉi vojon al la lumo por sia popolo en sufero kaj mizero.
En printempo de 1923, Bakin kaj lia tria pliaĝa frato Li Yaolin veturis al Ŝanhajo por daǔrigi la studadon, foririnte el sia feǔdisma familio. Li diris poste: “Foririnte de la malnova familio, al kiu mi ne sopiras plu, kvazaǔ mi forĵetis teruran ombron.” 5) Tiel li finis la unuan periodon de sia kariero kaj komencis la duan.
2
En aǔtuno de 1923 Bakin studis en la Supera Mezlernejo sub la Sudorienta Universitato en Nankino. En 1924 li plenumis sian esperantistiĝon: “En 1924 mi studis en Nankino, kiam mi trovis lernolibron de Esperanto, kiun mi lernis dum unu horo ĉiutage, seninterrompe. Post la lernolibro mi sendis monon al malgranda Esperanta Librejo en Ŝanhajo, aĉetis librojn en Esperanto eldonitajn en la lando kaj eksterlande, ankoraǔ dum unu horo (iam eĉ pli) ĉiutage legis ilin unu post alia, dank’ al helpo de vortaro (mi havis Esp-anglan vortaron eldonitan en Edinburg, Britio), neniun novan vorton preterpasis. En tiu librejo troviĝis nur kelkdekoj da titoloj, tamen, tiuj ankaǔ sufiĉis por mia bezono; kiun ofertis la librejo, tiun mi aĉetis. Unue mi tralegis la dikan Fundamenta Krestomatio kompilitan de la iniciatoro Zamenhof, sekve mi tralegis Polan Antologion, Fabelojn de Andersen kaj aliajn, ekz. Vivo de Zamenhof de Privat. Post malpli ol jaro mi jam povis libere uzi Esperanton, nur pli multe en korespondo kaj skribo.” 6)
Esperantisto Bakin tiam ankoraǔ plu aktive propagandis la anarkiismon, li korespondis kun anarkiistoj fremdlandaj en Esperanto. En 1924 ankaŭ Lu Jianbo alvenis en Nankinon por studi, li unuafoje renkontiĝis kun Bakin, tiujare ili kune kun aliaj eldonis duonmonatan revuon La popolamaso por disvastigi anarkiismon kaj Esperanton. Bakin verkis artikolon por revuo Insekto-vekiĝo, nome La atako de la japana registaro, militistaro kaj la reakciaj partioj kontraǔ anarkiistoj dum la katastrofo de tertremo en 1923, tradukinte artikolon kiun japana anarkiisto verkis en Esperanto; kaj al la revuo La printempa tondro li kontribuis per esperantlingva artikolo laǔ raporto de japana anarkiisto, La raporto de Tokiaj anarkiistoj en la 25-a de okt. 1923.
En 1927 Bakin veturis al Francujo por studadi. Tie li vore legis kaj zorge studis la historion de la franca revolucio. Lin forte influis Rosseau. Li frekventis bronzan buston de Rosseau en parko, kaj murmuris antaǔ ĝi pri sia ĉagreno post la malvenko de la Granda revolucio de 1927 en sia patrujo. En 1979 Bakin rememoris post refoja vizito al Parizo: “… antaǔ 52 jaroj mi staris tie multfoje en pluvetaj vesperoj, eldiris al ‘verkisto revinta forigi subpremon kaj malegalecon’ pri soleco kaj doloro en mi, fremdlanda junulo. Mi el la aǔtoro de La konfesoj gajnis konsolon kaj ellernis ‘diri veron’ ’’ 7) En Francio Bakin ankoraǔ korespondis kun samideanoj kaj ofte vizitis librobrokantejojn ĉe Sejno. En 1928 li renkontis Hujucz en Parizo, loĝis duonmonate en ties loĝejo, kaj laǔ peto de Hujucz li ĉinigis artikolon de Trockij pri Lev Tolstoj por Orienta Revuo, kiun Hujucz redaktis kaj eldonis en Ŝanhajo.
En Francujo Bakin komencis verki sian unuan romanon La pereo, kiu debutis sur paĝoj de la fama gazeto Novela monatĵurnalo en Ŝanhajo. Unuafoje li prenis Bakin kiel sian pseǔdonimon, pri kies deveno li mem klarigis jene: Ba estis prenita el la nomo de lia juna amiko Ba Enbo, kiu tre frue forpasis, kaj Kin – el Kropotkin. 4) La romano baldaǔ libroforme estis eldonita de Kaiming-Librejo, en 1929. De tiam Bakin iras sur la vojo de literaturo, per sia plumo rakontas al legantoj amon kaj malamon; triston kaj ĝojon; suferon kaj kompaton; esperon kaj ĉagrenon… en la homa mondo. Li oferis fajron el sia koro al la ĉinaj junuloj batalantaj por la revolucia kaj liberiga afero de la ĉina popolo ĝis hodiaǔ. Krom verkado li ankaǔ tradukis el la angla, franca, rusa, japana kaj Esperanto, por konigi al ĉinaj legantoj la okcidentan kulturon. Lia tradukista kariero ja komenciĝis per Esperanto.
En decembro 1928 Bakin revenis en Ŝanhajon. Lia amiko Sofio (19??-1988), redaktoro de Kaiming-Librejo, vizitis lin kaj proponis al li ekloĝi en la sidejo de la tiama Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA, 1919-1933) en Baoshan-strato de la kvartalo Zhabei, kion Bakin akceptis. Post duonmonato li transloĝiĝis en loĝejon apud la sidejo. Li aliĝis al ŜEA, baldaǔ estis elektita en ties komitaton laboris por la Asocio, redaktis la organon La verda lumo, en kiu li publikigis siajn artikolojn ĉinlingve Pri la originala literaturo de Esperanto (n-ro 1/2, 3, 1930), Pri Esperanta literaturo (n-roj 7, 8, 9/10, 1930) kaj la originalajn verkojn En la malluma nokto (n-ro 10/12, 1928), Mia koro (n-ro 1/2, 1930) kaj aliajn. 1)
En 1929 Bakin ĉinigis el Esperanto la dramaron Danco de skeletoj de Akita Uĵaku (1883-1962), japana verkisto, esperantisto. En ties antaǔparolo li skribis: “…la ‘skeletoj’ malaperis antaǔ miaj okuloj. Mi memoris nur pri fonto kaj stepo de sudroj, kiujn mi ŝajnis vidi. Mi sciis ke tia vivo povos alveni. Fonto kaj stepo por la tuta homaro fine estiĝos…” 8) Bakin ĉiam deziras porti al siaj legantoj esperon pri estonta bela vivo. Tiun dramaron eldonis Kaiming-Librejo en 1930. Li ĉinigis el Esperanto du aliajn teatraĵojn: La morto de Danton de A. Tolstoj kaj La floro de l’ pasinto de E. de Amicis, kiuj unue aperis en gazetoj, poste estis eldonitaj libroforme. 9)
Bakin tre ŝatis la fabelojn de Eroŝenko (1890-1952). En 1930 li kompilis la fabelaron Ŝipo de feliĉo de Eroŝenko, kiu enhavas 16 fabelojn tradukitajn de Lusin, Xia Mianzun, Hujucz, Wang Fuquan, Juemin, Bakin k.a. (Kaiming-Librejo, 1931), kaj ties honorario kaj kopirajto estis donacitaj al ŜEA. En la antaǔparolo Bakin skribis: “Eroŝenko estas amiko konata kaj estimata de ni, …tiu rusa blinda poeto prenis la malĝojon de la homaro kiel la sian. Li, kvazaǔ muzikisto, metis amon al homaro kaj malamon al la nuna socia sistemo en muzikilan kordon, kun bela kaj trista stilo li ludis, kaj tuŝas niajn korojn…” La homarama pensado de la blinda poeto forte influis la junan Bakin.
En 1931 aperis romano de Julio Baghy, Printempo en la aǔtuno, kiu tuj kaptis la animon de Bakin. Li diris en la antaǔparolo por la traduko de tiu verko: “kiam mi legis tiun ĉi romanon de Baghy, miaj okuloj plurfoje vualiĝis de larmoj. Tio estis larmoj de kortuŝiteco kaj, kiel diris la maljuna foira komedianto Majstro Baltazar, la animon fekundigas printempa pluveto.” 10) Bakin rapide ĉinigis la romanon, kiu unue estis eldonita de Kaiming-Lernejo en 1932, poste dek-kelkfoje reeldonita, kaj kortuŝis, eĉ kortuŝas, animojn de generacioj da ĉinaj junuloj. Bakin mem verkis la romanon Aǔtuno en la printempo pri simila amara am-tragedio influite de Baghy, kiam li finis la tradukon de ties romano. 11)
Dum li restis en Ŝanhajo, li ankoraǔ ĉinigis aǔtobiografion de Kropotkin, kiu grande influis la karieron de Bakin. Bakin ĉiam rigardis Kropotkin kiel sian imitindan modelon de moralo kaj virto, kaj Kropotkin fariĝis idolo de la juna Bakin.
Ekde 1931 Bakin komencis verki la faman trilogion Torento, kies unua volumo Familio (1933) tuj gajnis grandan sukceson post apero, kaj Bakin jam iris en la vicon de la tiamaj famaj ĉinaj verkistoj, kvankam nur 27-jara junulo. En la trilogio (Familio, Printempo, Aǔtuno) Bakin donis ampleksan panoramon de la socio dum tiu periodo de la moderna Ĉinio, kaj la trilogio fariĝis momumenta verko en la nova literatura historio.
Ankaŭ ekde 1931 Bakin verkis sian alian trilogion Amo, kies unua volumo Nebulo aperis en 1931; la aliaj du volumoj estas Pluvo (1932) kaj Elektro (1933). En ili Bakin skribis kun anarkiismo-komunisma koncepto pri la spirita fizionomio kaj revolucia serĉado de la tiama generacio da junuloj. La trilogio fariĝis plia mejloŝtono sur lia literatura vojo.
En printempo de 1932 Bakin foriris el la loĝejo de la Baoshan-strato, post la japana armeo invadis la kvartalon Zhabei je la 28-a de januaro. La sidejo de ŜEA estis detruita de bombardo far la japana armeo. Bakin veturis al la provinco Fujian, komencis migradon de vagabondo (simile al sia spirita frato Julio Baghy!). De tiam li forrestis el la Esperanto-movado, ne partoprenis plu en la aktivado de ŜEA, kiu ankaǔ ĉesis en 1933.
Kvankam Bakin silentis en la movado, tamen li ne kabeis, en sia traduka laboro li ofte uzis Esp-on: ekz. kiam li ĉinigis la romanon de Turgnjev, Patroj kaj filoj laǔ la angla versio de C. Garnetti, li referencis al la Esperanta traduko de Kabe, kaj emfazis pri tio en la eldona noto.
Bakin entuziasme verkis por la revolucia afero de la ĉina popolo, liaj verkoj vekis emocion de junuloj kaj trafis la malluman socian sistemon sub la tirana regado de Kuomintango. Lia voko al libero kaj demokratio kaǔzis la persekutadon de Kuomintango. En 1934 li veturis al Japanio, kie li, loĝante en Jokohamo, verkis fabelon Turo por longvivigo, en kiu ni facile trovas influon de Eroŝenko. Bakin diris: “Kiam mi legis La silenta turo de Oogai, mi subite memoris pri Turo por fali 12) de la rusa blinda poeto Eroŝenko, kaj mi diris al mi mem ke mi prove verku fabelon. Antaǔ miaj okuloj aperis ŝanceliĝanta alta turo, kiu ŝanceliĝis nur kelkfoje kaj falis! La enhavo pri Turo por longvivigo ankaǔ elpensiĝis.” Plue: “Verdire, mi estas ŝatanto de fabeloj de Eroŝenko… mi ŝatas liajn fabelojn, estas influita de li. Nun mi rememoras ke mia ideo pri homaramo, duone, eĉ plejparte, devenis el li. Almenaǔ tri pecoj el miaj kvar fabeloj estis verkitaj sub lia influo.” 13)
Dum la Kontraǔjapana Rezistmilito Bakin vagis en la Sudokcidenta Ĉinio, ĉie li prenis plumon (iam eĉ sub lumo de kandelo) por verki, traduki kaj redakti. Kvankam publike li ne anoncis ke li ne kredas plu je anarkiismo, tamen certe li akceptis komunismon kaj kunbatalis kun la ĉina popolo kaj ties progresemaj intelektuloj. Lusin prave taksis lin: “Bakin estas verkisto kun entuziasmo kaj progresa ideo, verkisto en vico de bonaj verkistoj nombreblaj per fingroj; kvankam li estas nomata anarkiisto, tamen li neniam opoziciis al nia movado, sed subskribis sian nomon sur la Komunan Bataldeklaracion de la Literaturaj kaj Artaj Laborantoj.” 14)
3
En 1949 la kontraǔimperiisma, kontraǔfeŭdisma novdemokratia revolucio de la ĉina popolo, gvidata de Kompartio de Ĉinio, akiris radikalan sukceson. Je la 1-a de oktobro, 1949, fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko. Bakin ne veturis al Tajvano, sed aktive partoprenis en la socialisma konstruado de la nova Ĉinio, komencis la trian periodon de sia kariero. Li serioze kaj memkonscie studis la teorion de marksismo kaj Maǔ-penso kaj reformis sian mondkoncepton por kongrui kun la nova situacio. Li veturis al Koreio dum la Milito por rezisti al la usona agreso kaj helpi Koreion, verkis novelojn pentrantajn bravajn heroojn dum la bataloj kaj raportaĵon pri marŝalo Peng Dehuai, la ĉefkomandinto de la Ĉina popola volontula armeo.
En la 50-aj jaroj, sub nebulo de la maldekstrema ideologia tendenco, iuj nejuste recenzis verkojn de Bakin kaj riproĉis la anarkiisman tendencon en liaj antaǔaj verkoj. Bakin pli multe prenis tradukan laboron (kiel simile al Pasternak dun la periodo de Stalino!) kaj redaktis gazeton. Li tradukis verkojn de Lev Tolstoj, Turgnjev, Ĉehov, M. Gorkij, Walde, A. Gercen k.a. Dum la 60-aj jaroj antaǔ la Kultura Revolucio la Popola Literatura Eldonejo en Pekino eldonis la Plenan Verkaron de Bakin en 14 volumoj.
En la nova Ĉinio Bakin revenis en la Esp-movadon. En 1951 fondiĝis Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), li estis elektita en la komitaton. En 1961 Bakin vizitis Japanion, en Tokio li renkontis s-anon Akita Uĵaku.
Dum la Granda Kultura Revolucio li unue estis “faligita”, poste “flankenigita”. Dum tiuj dolorigaj tagoj Bakin devigite demetis sian plumon (1966-1976). Tamen jam en la mezo de la 70-aj jaroj li havis eblon legi, tiam li retrovis la romanojn de Baghy Viktimoj kaj Sur sanga tero, tralegis ilin, kaj sentis ke li havas pli profundan komprenon pri la humanismo de Baghy. 15) En li ankoraǔ pulsas la verda espero de homaramo kaj la aspiro al pli bela vivo.
Post la faligo de la Kvarpersona Bando, Bakin reprenis plumon, unue tradukis la romanon Virga tero de Turgnjev kaj la rememoraĵojn de A. Gercen; poste li verkis la plej karajn eseetojn, retrospektinte sian neordinaran karieron. Tiujn 150 eseetojn la Popola Literatura Eldonejo en Pekino eldonis en 5 volumoj, nome Penseroj (Suixiang Lu) 6) inter kiuj li dediĉis kejkajn al nia movado, al sia kariero de esperantisto.
En 1980 Bakin ĉeestis UK-on en Stokholmo, kiel estro de la ĉina delegacio. Samjare lia romano Aǔtuno en la printempo havis Esperantan version elĉinigitan de Laǔlum. Tio estis la unua Esperanta traduko el liaj verkoj, kvankam li mem en la 30-aj jaro deziris esperantigi siajn verkojn. En 1982 li verkis antaǔparolon por la Esperanta traduko de sia romano Familio, kiu estis elĉinigita de s-ano Wei Yida, la manuskripto restis entute 17 jarojn, tamen lia antaǔparolo jam troviĝas en Penseroj. En 1999 ties Esperanta versio estis eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo. 17)
En 1986 s-ano Hujucz forpasis. Bakin transprenis la torĉon de la espero kaj estis elektita kiel prezidanto de ĈEL. Li kun s-ano Ĵelezo 18) gvidis la ĉinan movadon ĝis 1989, tiam li fariĝis konsilanto kaj poste la honora konsilanto de ĈEL, dum Chen Yuan (1918- ) prezidas la organizaĵon. Sed li ankoraǔ zorgas nian movadon: “Kvankam al mi mankas energio por fari tion kion mi faris antaǔe, tamen mi ankoraǔ zorgas la aferon de Esperanto, kaj volonte por ties disvastigo oferas mian forton” 17) En 1990 Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis lian romanon Frosta nokto en Esperanto, elĉinigitan de Laǔlum.
En 1991 alvenis la centraj naskiĝtagoj de Baghy kaj Kalocsay, la ĝemelstela paro sur la Verda Parnaso. Por memori tiun jubileon en la Esperanta historio, mi deziris verki pri ili kaj, laǔ propono de s-ano Guozhu, redaktis specialan numeron por la revueto Penseo. Mi korespondis kun prof. Lu Jianbo en Chengdu por peti lian kontribuon, prof. Lu verkis sian eseeton kaj plie transdonis mian deziron al Bakin, kiu tre rapide respondis per letero. Sekve, en alia letero li konigis al mi (ankaǔ al la ĉinaj movadanoj) mallongan biografion de s-ano Sofio, pioniro de la ĉina movado kaj tradukinto de Baghy, ekde 1948 li vivis kaj laboris en Tajvano, kiel redaktoro de Kaiming-Librejo. Certe li faras ĉion por nia movado laǔ la ebleco, spite sian grandaĝan kaj malsanan malfacilon. 19)
Li jam estas eminentulo en la mondo, plej estimata verkisto de popoloj, kvankam li mem prefere nomas sin “verkanto” sed ne “literatoro”. En lia kariero de verkado, ni povas trovi influadon de la homaramo kaj la homaranismo el la Interna Ideo de Zamenhof, kiu kun lia anarkiisma tendenco sublimigis la revolucian emocion en liaj verkoj.
Pro sia longdaǔra elstara kontribuado por la homara kulturo li gajnis la premion Danti en Italio en 1982, kaj la Honoran Medalon de Francujo en 1983. En 1980 li fariĝis prezidanto en Ĉinio de la internacia PEN; en 1981 kaj 1984 dufoje li estis elektita kiel prezidanto de la Ĉina Verkista Asocio, kaj estas membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

1, L’Omnibuso, n-ro 5 (39), sept-okt. 1970, p.1-4
2, Pri Lu Jianbo vd. Nekrologon en Esperanto, n-ro 1034 (2), feb. 1992, p. 40
3, Nekrologo pri Hujucz: Esperanto, n-ro 962 (2), feb. 1986, p. 25
4, Laǔ aperonta japana manuskripto de s-ino Simada Kyoko, studantino de la ĉina moderna literaturo, kiun liveris al mi s-ano Mine Yositaka
5, Plena Verkaro de Bakin, Pekino: Popola Literatura Eldonejo, vol. 10, p.96
6, Bakin: Penseroj, Pekino, 1986, vol. 4, p.15
7, Penseroj, vol. 1, p. 88
8, Li supozeble tradukis el la esperantigo de Ŝuzui Haĵime, aperinta en la libreto Danco de skeletoj (1927), kiu enhavas ankaǔ la teatraĵojn Nokto ĉe landlimo kaj Fonto de sudroj. La “fonto kaj stepo de sudroj” de la citaĵo aludas al ĉi lasta. En ĝi temas pri sudroj (en PIV: ŝudroj), homoj el plej malalta kasto en Hindio, kiuj bonkore gastigas vojaĝanton kaj trinkigas al li akvon de fonto. La vojaĝanto sonĝas pri “vasta stepo”, sur kiu pioĉas multaj sudroj, eltrovintaj ĉi tiun fonton. Li foriras admirante “la fonton de kontraǔbatalo, kiu ĝis nun nutris la sonĝon de l’ gento” kaj kun sento ke li “fine ektrovis la novan lumeron de l’ homaro” (de Istvan Ertl)
9, Liaj fontoj devis esti la esperantigo de Nikolaj Hohlov, La morto de Danti, (Horren bei Koln: Heroldo de Esperanto, 1928), resp. la unua libroforma Esp-traduko el la itala literaturo, La floro de l’ pasinto (Baselo: Basler Buch-und Antiquariats–handlung, 1906), de Rosa Junck ( de Istvan Ertl)
10, Penseo, n-ro 12, Julio 1991, p.1-3
11, Pri tio mi jam verkis en Esperanto: n-ro 1027/1028 (7-8), jul.-aǔg. 1991, p.138- 140
12, Turo por fali aperis Esperante unue en La verda ombro, Julio 1923, kaj estis represita en Lumo kaj ombro, Toyonaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 1979. Bakin ankaǔ povis legi ĝian ĉinan tradukon, fare de Hujucz, en Fabelaro de Eroŝenko (Ŝanhajo, 1922)
13, Pri aǔtuno en la printempo k.a., gazeto Rikolto, n-ro 1, 1979, p. 59, Ŝanhajo
14, Lusin: Plena Verkaro, vol. 6, p.438
15, Penseo, n-ro 12, 1991, p. 6
16, Aǔtuno en la printempo, Ba Jin (Bakin), Beijing: EPĈ, 1980, 13+97 p
17, Penseroj, vol. 4, p. 13-14
18, Pri Ĵelezo vd. Nekrologon en Esperanto, n-ro 1059 (5), majo, 1994, p. 100, kaj la artikolon Kiel mi memoras Ĵelezon de Kurisu Kei (1910- ) samnumere, p. 88
19, tiujn du leterojn de Bakin al Shi enhavas la Plena Verkaro de Bakin, vol. 22, p.253-254

(Esperanto, n-ro 1064-1065, (10-11), okt.-nov., 1994)
 


                                                                                                                                                      返回目录