Nia Bakin,
nia lingvo
de CHEN YUAN
Multaj legantoj amas Bakin kaj liajn verkojn, kaj ni
esperantistoj fieras pli pro tio, ke inter ni estas tia vera homo kiel Bakin. Li
amas Esperanton dum la tuta vivo. Li enkorpigas en si la ideon de Esperanto. Li
batalis por Esperanto pli ol 70 jarojn -- kvankam plurfoje li modeste diris, ke
li apartiĝis de E-movado jam antaŭlonge, tamen tio signifas nur, ke li ne plu
ludis rolon de organizanto de E-movado. Oni ne devas postuli, ke ĉiuj
esperantisto-erudiciuloj fariĝu organizantoj de E-movado. Efektive Bakin neniam
forgesis Esperanton. Antaŭ 12 jaroj (1982) li diris: "Pasis pli ol 40 jaroj, dum
kiuj mi travivis la ok-jaran Kontraŭjapanan Rezistmiliton kaj la dek-jaran
Kulturan Revolucion, tamen mi neniam perdis amon al Esperanto." En 1921 la
17-jara Bakin verkis la artikolon "Karakterizaĵoj de Esperanto". Tiam li lernis
nur abocon de Esperanto, sed kuraĝigita de la idealo de Zamenhof, li klopodis
disvastigi la lingvon. Tri jarojn poste (1924) en Nankino li serioze lernis la
lingvon. Li legis ĉiujn Esperantajn librojn troveblajn. En 1928 li studis en
Parizo, kie li konatighis kun s-ro Hujucz. Ili starigis grandan amikecon inter
si kaj kune malfermis novan paĝon de la ĉina E-movado.
En la pasintaj 70 jaroj liaj grandnombraj emociaj literaturaĵoj nutris liajn
samtempulojn kaj ankaŭ multe da posteuloj. Ni esperantistoj fieras kaj miras, ke
krom verkado li ankaŭ ĉinigis el Esperanto fremdlandajn literaturaĵojn kun
centmiloj da vortoj. Tio estas maloftaĵo por la ĉinaj verkistoj kaj
esperantistoj.
Multaj legis lian romanon "Familio". Ankaŭ li mem amas ĝin.
Li eĉ volis mem traduki ĝin en Esperanton. Emociita kaj edifita de "Familio", mi
tradukis ĝiajn kelkdek paĝojn dum milita periodo. S-ro Jhelezo kuraĝigis min
tion daŭrigi kaj promesis, ke li helpos publikigi la tradukon. Sed bomboj de
japanaj invadintoj detruis mian hejmon kaj ankaŭ mian tradukon. Feliche, mi
aŭdis, ke antaŭ kelkaj jaroj iu esperantisto fintradukis la romanon kaj Bakin
verkis antaŭparolon por la traduko. Bedaŭrinde la Esperanta versio ankoraŭ ne
aperis ĝis nun pro iaj kaŭzoj.
La literautraĵoj elesperantigitaj de Bakin inkludas la dramojn "La Floro de l'
Pasinto" de E. De Amicis, "Danco de Skeletoj" de Akita Ujhaku kaj "La Morto de
Danton" de A. Tolstoj. "Elektitaj Tradukoj de Bakin" kompilita de Bakin por
Sanlian-eldonejo en 1988 ne enhavas la suprajn tri tradukojn. La libro konsistas
el dek verkoj, el kiuj nur unu estas tradukita el Esperanto, nome "Printempo en
la Aŭtuno" de Julio Baghy. Tiu milda kaj melankolia romantika rakonto emociis
kaj konkeris junajn legantojn en la 30-aj jaroj. En la 50-aj jaroj mi foje
renkontis la aŭtoron en Norda Europo kaj esprimis al li dankon de mi kaj miaj
samtempuloj. Kaj antaŭ kelkaj jaroj mi skribis al la tradukinto, ke mi ankoraŭ
ŝatas "Familion". Li ĝoje respondis, ke ankaŭ li tre ŝatas la romanon. Mi neniam
forgesos la vortojn en lia antaŭparolo: "Vivo plenas je printempo, printempo en
aŭtuno, printempo en vintro kaj printempoj multaj kaj multaj."
Dank' al s-ano Xu Shanshu, kiu diligente laboris por kompili la libron "Bakin
kaj Esperanto", oni povas facile legi ĉiujn elesperantigitajn tradukojn de Bakin.
Bedaŭrinde s-ro Xu Shanshu forpasis pro malsano antaŭ la apero de la libro.
En la 80-aj jaroj, malgraŭ siaj maljuniĝo kaj malsano, la 80-jara Bakin verkis
150 eseojn, kiuj estis enmetitaj en "Esearon", nomatan "libro pri veraĵoj",
montris la konsciencon de numtempaj ĉinaj intelektuloj kaj konkeris multajn
legantojn.
El la 150 eseoj du temas pri Esperanto. Unu estas titolita "Esperanto" kaj la
alia estas antaŭparolo por la Esperanta traduko de "Familio". Krome, en multaj
aliaj eseoj troviĝas vortoj pri Esperanto aŭ esperantistoj. Tio montras lian
konstantan amon al Esperanto. Li amas Esperanton, ĉar li amas la homaron kaj la
estontecon. Li kredas, ke la estonteco estos bela.
En 1980 s-ro Bakin flugis al Stokholmo por partopreni la 65-an Universalan
Kongreson de Esperanto. Tio surprizis liajn amikojn ĉinajn kaj svedajn. Li diris:
"Antaŭ mia vojaĝo miaj amikoj admonis min, ke en tiel granda aĝo mi ne
partoprenu tian kongreson. Ili ne sciis, ke en la pasintaj jaroj mi neniam
perdis intereson pri la internacia lingvo. Kaj post la kongreso mi havas pli
grandan fidon al Esperanto. Esperanto certe fariĝos komuna lingvo de la homaro."
En Stokholmo li diris al siaj svedaj amikoj: "Esperanto sendube disvolviĝos
rapide, sed ĝi ludas nur rolon de komuna helpa lingvo, anstataŭante neniun
nacian lingvon... Se ĉiuj ellernos Esperanton, aperos tute nova situacio en la
mondo."
En la sekvanta kongreso Bakin fariĝis membro de la Honora Patrona Komitato de
UEA. Tio estas la plej alta honoro en Esperantujo. Ĝin akiris nur tiuj, kiuj
faris grandan kontribuon al E-movado kaj al la homa civilizacio. Bakin tute
meritas la honoron.
Post lia reveno de Stokholmo ni havis ŝancon babili. Krom ni, kunsidis ankaŭ
Hujucz kaj Ĵelezo, ŝajne ankaŭ Chun-Chan Yeh kaj Zhang Qicheng. En la kunsido ni
esprimis deziron gastigi en Ĉinio universalan kongreson. Tio estis la 71-a UK
okazinta en 1986 en Pekino.
Bakin kaj Hujucz havis profundan amikecon inter si. Bakin
diris: "Hujucz estis mia malnova amiko. Esperanto-movado kunligis nin. Nia
amikeco daŭris ĝis lia lasta spiro, li ankoraŭ vivas en mia koro."
La unua letero de Bakin al Hujucz temas pri Esperanto. En 1920 Bakin vivis en
Chengdu kaj Hujucz en Ŝanhajo. Tiam Hujucz, redaktoro de "Orienta Revuo", plej
fama ĉina periodaĵo, publikigis en ĝi siajn artikoletojn pri Esperanto. En 1922,
la tria jaro de ilia korespondado, Hujucz aperigis en ĝi sian longan artikolon
"La Idealo kaj la Realo de Internacia Lingvo", kiu sisteme traktas Esperanton.
Hujucz vizitis Francion en 1928, kiam la tuta mondo festis
la 100-an datrevenon de la naskiĝo de Lev Tolstoj. "La Mondo", redaktata de
Henri Barbusse, aperigis la artikolon "Pri Tolstoj". Laŭ peto de Hujucz, Bakin
tradukis la artikolon en la ĉinan lingvon kaj publikigis ĝin en "Orienta Revuo",
titolitan "Trocki pri Tolstoj". Dank' al helpo de Hujucz, Bakin sukcesis
publikigi en Ĉinio sian unuan tradukon kaj iujn verkojn faritajn en Francio. Pro
tio Bakin rigardis Hujucz kiel unu el la plej fruaj redaktantoj de siaj verkoj.
Post la forpaso de Hujucz Bakin skribis kun profunda sopiro:
"En la pasintaj jaroj mi malofte kontaktiĝis kun li. Sed ni ofte renkontiĝis,
antaŭ ol mi falis en malsanon. Lia fervoro por Esperanto kaj lia kontribuo al la
disvolviĝo de la ĉina E-movado hontigis min. Ne estas bedaŭro por li, ke li
forlasis tiun ĉi mondon en la aĝo de 90 jaroj. Kvankam mi perdis instruiston kaj
amikon, kiu prizorgis min dum longa tempo, tamen lia figuro ĉiam staros antaŭ mi
kaj lia voĉo ĉiam aŭdiĝos ĉe miaj oreloj. Multe faru, anstataŭ ĉasi famon kaj
profiton; solide laboru, anstataŭ senenhave paroli. La vortoj lumigis mian
vivovojon."
Multe faru, anstataŭ ĉasi famon kaj profiton;
Solide laboru, anstataŭ senenhave paroli.
Bakin kaj Hujucz sekvis tiujn vortojn dum sia tuta vivo.
กก