Eterna memoro

de TAN XIUZHU*


Okaze de la 50-jariĝo de EPĈ mi per mia mallerta plumo prezentu iliajn farojn eĉ bagatelajn por esprimi mian karmemoron al ili

VENLO Fon, Tikos, Zensto kaj Honfan konatiĝis kiel meritoplenaj pioniroj de la ĉina E-movado. Ili ankaŭ estis fruaj laborantoj de "El Popola Ĉinio" kaj oferis al ĝi sian grandan parton de la vivo. Estas feliĉe, ke de la komenco de mia esperantista kariero mi laboris kun ili kaj akiris iliajn instruojn, edifojn kaj helpojn. Mi havas profundan amon kaj korajn dankojn por ili.

 

MIAJ E-INSTRUISTOJ VENLO FON KAJ ZENSTO

 

Oktobre de l964 mi komencis lerni nian lingvon en la Esperanta kurso en la Pekina Disaŭdiga Instituto. La kurson gvidis Venlo Fon kaj Zensto, kiuj kumule laboris tiam en la redakcio de EPĈ.

Ili ambaŭ estis tre kompetentaj instruistoj de Esperanto. Frue en la periodo de la ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito, en tre malfacilaj kondiĉoj Venlo Fon fondis en ĉina urbo Chongqing la Korespondan Esperanto-Lernejon kaj elbakis multajn esperantistojn, inter kiuj estas samideano Laŭlum, eksa vicĉefredaktoro de EPĈ kaj membro de la Akademio de Esperanto. Venlo Fon kompilis "Plenan Vortaron Esperantan-Ĉinan" kaj lernolibron "Elementa Kurso de Esperanto", kiuj per sia precizeco, scienceco kaj praktikeco trovis vastan ŝaton de ĉinaj esperantistoj kaj fariĝis tre efikaj kaj multe uzataj lerniloj.

Eĉ nun mi bone memoras la unuan tagon kiam Venlo Fon venis instrui en la kurso. Li impresis nin kiel tipa ĉina intelektulo, mezastatura, grizhara, ĝentila, kun dikaj okulvitroj. Antaŭ ol lernigi al ni Esperanton, li rakontis al ni pri ĝia historio, rolo kaj perspektivo. Je mencio de la idealo de D-ro Zamenhof, pro forta emocio, lia korpo pretervole saltetadis sur la seĝo kaj liaj dentaj protezoj en la buŝo komike kraketadis. Mi bone memoras ankaŭ lian aspekton kiam li kantis al ni la himnon "La Espero": Kun serioza mieno li elstarigis la bruston, kuntiris la lipojn kaj tremetigis la kapon. Tiam mi forte kortuŝiĝis de ia sankta sento kaj solena etoso. En la lecionoj li ĉiam donis al ni afablan rideton, traktis nin ne rigore, eĉ parolis ne laŭte, tamen en lia senlaca kaj pacienca instruado ni vidis lian devkonscion al la lernantoj, kaj ni ne povus, aŭ nin ĝenus maldiligenti en la lernado.

Zensto lernis Esperanton en l929. En sia unua duono de la vivo li migris en multaj lokoj en suda Ĉinio. Kien ajn li iris, li entuziasme fondis Esp-kurson por disvastigi nian lingvon, tial li estis honorita kiel "diligenta semanto" de Esperanto en Ĉinio.

Zensto vidigis sur si ne nur profundan scion pri la ĉina kulturo, sed ankaŭ influon de la okcidenta kulturo. Kompare kun Venlo Fon li ŝajnis pli vigla, liberspirita, facile alirebla kaj humura. En liaj lecionoj neniam mankis gajaj ridoj. Li enkondukis en sian instruadon la ĉiutagan vivon de ni studentoj kaj ankaŭ de li mem, ĉiamaniere igis la instruadon tre interesa kaj vigla. Li per diversaj metodoj kuraĝigis nin praktiki la lingvon. Eĉ nun mi ne povas min deteni de ridado kiam mi ekmemoris anekdotojn okazintajn siatempe en la lecionoj.

Dank' al ilia diligenta kulturado ni rapide progresis en la lernado, kaj post unu kaj duona jaroj ni eklaboris kiel profesiaj esperantistoj. Post diplomiĝo mi feliĉe laboris ĉe la du instruistoj. Krom siaj propraj laboroj de verkado, tradukado, korespondado ili ankaŭ devis poluri niajn tradukaĵojn aŭ artikolojn. Kiam ni, junaj kolegoj, babiladis en la redakcio en la ĉina lingvo, Zensto ĉiam atentigis nin afable kaj sincere: "Parolu Esperante!"

Post sia emeritiĝo Venlo Fon kaj Zensto daŭre zorgis pri la ĉinaj Esperantaj aferoj. Malgraŭ rompiĝo de la dekstra kruro Venlo Fon ofte lambastone iris al la oficejo por helpi la eldonadon de Esperantaj libroj kaj Zensto direktis sian entuziasmon al la loka E-movado.

En siaj lastaj jaroj Zensto ege malfortiĝis, ke estis malfacile por li vidi kaj skribi, sed li skribis al mi en Esperanto multajn leterojn kaj slipojn, en kiuj li rimarkigis mian malbonan elparolon, zorgis pri mia sano kaj humoro, kuraĝigis min venki malfacilojn en la laboro, diskutis pri la lingvo-problemo en la gazeto, interŝanĝis kun mi opiniojn pri iuj demandoj kaj donis al mi proponojn kaj konsilojn. Li eĉ atentigis min: "Elstarigu vian bruston dum irado."

 

FORTA KAJ FEBLA TIKOS

 

Kiam mi unuafoje eniris en la redakcion de EPĈ, mi tuj estis altirita de la afabla vizaĝo de Tikos kaj lia bela barbo longe pendanta antaŭ la brusto.

La barbo de Tikos havis longan historion. Sur foto farita en la tridekaj jaroj mi vidis, ke sur ĝi Tikos jam havas barbon. Mi ne demandis kial li elkreskigas la barbon, sed mi propraokule vidis lian amzorgan flegon al ĝi. Li ofte vizitis barbirejon por ĝin purigi kaj beligi, kaj ĉiam kunportis kombileton por ĝin ordigi, aŭ ĝin karesis per la manoj. En ventaj tagoj li ameme metis la barbon sub la palton por ke la barbo ne taŭziĝu de la vento.

Tikos venis labori en la redakcio en l958. Antaŭ tio li fervore agadis por E-movado en Wuhan kaj Ŝanhajo post sia esperantistiĝo en l924. Li kaj aliaj fondis la Hankou-an Esperanto-Societon kaj reorganizis la Ŝanhajan Esperanto-Asocion, eldonis Esperantajn periodaĵojn "La Lumo", "La Espero", "Orienta Kuriero", "Voĉoj el Oriento" kaj "Popola Mondo", kaj estis influa persono en la ĉina E-movado. En la redakcio de EPĈ li estris la tradukan fakon, ĉefredaktoris la Esperantan tradukon de "Elektitaj Verkoj de Lusin".

Kvankam Tikos ne instruis nin en la Esperanta kurso, tamen en la redakcio de EPĈ li elverŝis grandan energion por levi la lingvonivelon de ni, liaj junaj kolegoj. Post polurado al miaj tradukaĵoj aŭ artikoloj, li ĉiam detale klarigis al mi ĉiujn korektojn kaj montris al mi atentindaĵojn. Li opiniis, ke por rapide levi la lingvonivelon oni devas, krom multe sin ekzerci per tradukado kaj verkado, ankaŭ multe legi Esperantajn librojn, precipe fremdlandajn klasikaĵojn. Li konigis al mi Esperantan bibliotekon de la redakcio kaj rekomendis al mi legindajn librojn. Li ankaŭ kuraĝigis min ĉinigi fremdlandajn Esperantajn librojn por diskonigi nian lingvon en Ĉinio. Li ordigis sian sperton de multjara tradukado kaj kolektis ilin en broŝuroj "Notoj pri Tradukado" kaj "Lernado kaj Progresigo", kiujn li mimeografis kaj disdonis al ni.

Tikos ne nur zorgis la progreson de siaj junaj kolegoj en la redakcio, sed ankaŭ donis eblan helpon al ĉiuj Esperanto-interesitoj en la socio. Per sia propra mono kaj malmulte da monhelpo li mimeografis 21 specojn da Esperantaj legaĵoj kaj lernomaterialoj kaj senpage sendis al la petantoj. En l981 li iniciatis la Xinhua-an Esperantan Korespondan Lernejon, kiu varbis pli ol 50 mil lernantojn. Li mem funkciis kiel ĝia direktoro.

En l978, la Ĉina Pupteatra Trupo partoprenis laŭinvite la 11-an Internacian Pupteatran Festivalon. La organizantoj postulis, ke oni prezentu en Esperanto. Pro tio mi estis sendita al la pupteatra trupo instrui Esperanton por tri monatoj. Tikos rigardis tion bona ŝanco por diskonigi nian lingvon enlande kaj internacie, tial li montris grandan entuziasmon por tio. Li donis al mi konsilojn en la instruado kaj kune kun mi iris al la pupteatra trupo por rigardi ilian lernadon kaj provludon, kaj respondis iliajn diversajn demandojn. En tiu festivalo la Ĉina Pupteatra Trupo prezentis la ĉinan miton "Ribelo kontraŭ la Ĉiela Palaco". Ili ricevis fakan premion, la infanan premion kaj la oficialan apartan mencion pro granda laboro farita en tre mallonga tempo kaj la trian lingvan premion.

Tikos estis ne nur mia instruisto sed ankaŭ amiko. Ni povis nomi lin Fang (lia familia nomo) sen kutima epiteto por estimata maljunulo, eĉ Barbulo, senĝene ŝercis kun li kaj laŭte disputis kun li. En la sufokaj jaroj de la ĉina kultura revolucio mi povis elverŝi al li ĉion en mia koro kaj trovis ĉe li konsolon. Li zorgis pri mi kiel patro. Li donis al mi diversajn sciojn pri la ĉiutaga vivo. Vidante, ke mi estas tro malgrasa, li rekomendis al mi plurajn sanigajn metodojn kaj donacis al mi tonikon faritan el ĉinaj drogoj.

Tikos havis firman kredon al Esperanto kaj montris sin obstina kaj malcedema fortulo en la batalo por efektivigi ĝian idealon. Sed li estis ankaŭ febla. En siaj lastaj jaroj kiam lia solfilo, pro kiu li rifuzis reedziĝi post kiam li perdis la edzinon en sia aĝo de 50 jaroj, ne komprenis lian aferon, kaj eĉ malhelpis lin kontaktiĝi kun esperantistoj, li restis senpova, kaj eĉ decidis forfuĝi el la hejmo. Konsiderante lian sanstaton mi kaj mia kolego Wang Shirong deadmonis lin, sed li insistis en sia ideo. En iu maja tago de l981, sen sciigo al la filo, li , helpe de ni kolegoj, trajnveturis al Suzhou, kie estis liaj konataj kaj sinceraj samideanoj.

Tiam Tikos jam trafiĝis de hemiplegio pro hipertensio kaj lin flegis vartistino. Nelonge post tio Tikos revenis al Pekino pro nesolveblaj problemoj en la ĉiutaga vivo en la nova loko kaj graviĝo de la malsano. Kiel ajn oni juĝu lian tiun agon, ĝi estis tragedia epizodo en lia vivo. Tikos diris foje: "Esperanto estas ankoraŭ nova afero, neakceptebla tuj por la publiko. Ĉiu ĝia antaŭenpaŝo ne eblas sen pena batalo." Ĉu tion ne pruvis la malagrablaĵo inter li kaj lia filo?

 

PENSPROFUNDA ERUDICIULO HONFAN

 

En la redakcio de EPĈ mi kontaktiĝis kun Honfan ne tiel multe kaj intime kiel kun Venlo Fon, Zensto kaj Tikos. Eble pro lia seriozeco kaj rigoreco al siaj kolegoj iuj junuloj sentis timeton al li. Sed li same estis unu el miaj amataj kaj estimataj personoj.

Dum la Kontraŭjapana Rezistmilito, kiam Venlo Fon fondis en Chongqing la Korespondan Esperanto-Lernejon, Honfan ofte iris helpi lin, kaj poste li forlasis sian salajratan laboron kaj venis al la lernejo por okupi sin ekskluzive pri la Esperanta instruado. Post tio li ne plu funkciigis E-kursojn, nek multe montriĝis en esperantistaj renkontiĝoj, sed li per sia propra maniero faris neordinaran kontribuon al la ĉina E-movado.

Kiam El Popola Ĉinio fondiĝis en l950, Honfan jam estis unu el ĝiaj tri profesiaj laborantoj. Li verkis, tradukis, tajpis, korespondadis, elsendadis gazetojn..., unuvorte, li faris ĉion necesan por la revuo. Fine de l965, kiam mi venis en la redakcion, li estis estro de la sekcio de la ĉina lingvo. Grandan impreson faris sur mi lia alta klereco pri la ĉina kaj fremdlanda kulturoj, riĉa sperto de redaktado, originalaj sugestoj kaj opinioj pri problemoj de politiko, ekonomio, socio kaj Esperanta studo. Li ĝuis respekton de la kolegoj.

Honfan estis tre serioza kaj ordema en la laboro kaj en la vivo. Lia tiu laborsinteno kaj karaktero tre utilis al lia kompilado de vortaro. Post la fino de la kultura revolucio en l976 furoris en Ĉinio lernado de Esperanto. Laŭdire la nombro de la lernantoj atingis 400 mil. Sed ege mankis lerniloj. Tiam oni ĝenerale uzis "Plenan Vortaron Esperantan-Cxinan" kompilitan de Venlo Fon en l943 kaj "Novan Vortaron Esperantan-Ĉinan" kompilitan de la Ĉina Esperanto-Ligo en l959. La du vortaroj ludis gravan rolon en la lernado de Esperanto por ĉinoj. Sed kun tempopaso ili ne povis kontentigi la bezonon. Printempe de l979, en sia aĝo de 70 jaroj Honfan akceptis la proponon de s-ro Chen Yuan, tiama vicprezidanto de ĈEL, kompili novan kaj pli ampleksan vortaron Ĉinan-Esperantan.

Kiel ĉiuj scias, kompilado de vortaro estas afero tre malfacila kaj peniga. Kiel ĉefredaktoro de tiu vortaro Honfan ne nur faris multe da organizaj laboroj, sed ankaŭ plenumis neimageble malfacilan laboron kaj montris mirindan persistecon de la planado kaj verkado de la vortaro ĝis kontrolado de ĉiuj ĝiaj artikoloj. En la komenco sole la diversaj klarigoj kaj atentigoj pri aranĝo de la vortaro, kiujn li mem verkis, mimeografis kaj disdonis al ĉiuj kompilantoj, stakis dike. Pro la vortaro li ne ripozis en dimanĉo, nek en feriaj tagoj. Kiam ajn ni vizitis lin, ni ĉiam vidis lin labori super la vortaro. Tiam li suferis seriozan okulmalsanon kaj ankaŭ lia koro malbone funkciis. Por ke la vortaro kiel eble plej baldaŭ eldoniĝu, li difinis por si striktan planon, kaj por garantii la kvaliton de la vortaro li petis specialistojn revizii fakajn artikolojn.

Post 7-jara diligenta laborado tiu ĝis nun plej granda "Esperanto-Ĉina Vortaro" eldoniĝis en l987. Tio estas granda afero de la ĉina E-movado kaj ankaŭ valora donaco de ĉinaj esperantistoj omaĝe al la centjariĝo de Esperanto. Hodiaŭ kiam ni uzas tiun vortaron, ni ne povas forgesi ĝian ĉefredaktoron Honfan.

*** *** ***

La kvar pioniroj oferis sian tutan varmon kaj lumon al EPĈ kaj la ĉina E-movado kaj forlasis nin unu post alia, sed postlasis al ni valoran spiritan riĉaĵon. Ilia spirito instigas nin diligente labori en nia verda ĝardeno kiel konsciaj kaj persistemaj kulturantoj.

____________________

* Tan Xiuzhu, eksa vicĉefredaktorino de EPĈ


                                                                                                                                                卦指朕村