奋斗为吾语

 

NI IRU LA VOJON CELITAN

 

Guozhu



●无悔的选择< Senpenta Elekto <
我开始接触和学习世界语,是在1956年,18岁,刚进纺织厂,参加工作不久的时候。从那时起,正如诗歌所云:弹指一挥间,逝者如斯夫。
Mi ekkonis kaj komencis lerni Esp-on en 1956, 18-jara, nelonge post kiam mi eklaboris en tekstila fabriko. Kaj, depost tiam, ĝuste kiel diris la versoj: forflugis la tempo je nura fingrosvingo. <
我忠诚地敬业,完成在工厂的工作,而职业也给了我一切:饭碗,工资,住房,职称,生计…当年的纺织新人,后来已成为资深的纺织高工。
Mi tenis min fidela al mia profesio, diligente plenumante mian laboron en fabriko, dume la profesio ankaŭ pagis al mi ĉion: salajro, loĝejo, rango, vivrimedo k.a. La iama novico nun jam fariĝis supera inĝeniero en tekstila fabriko. <
我忠诚地呆在中国世界语者队伍里,经历风雨,挖山不止(sencxese fosu nian sulkon), 可事实上,世界语并没有给过我任何在社会生活中有实际功利意义的东西。相反,带给过我不少命运的打击:我失去过亲人,失去了胃…关于这些痛苦的往事,我甚至于不愿重新提起。
Mi tenis min fidela en la vicaro de ĉinaj esp-istoj, tamen, por diri la veron , Esp-o ja donis al mi neniun praktikan utilon en socia vivo. Male, ĝi alportis al mi nemalmultajn sortobatojn: mi perdis floraĝan ĉarman junan edzinon, mi perdis ankaŭ mian stomakon, sanon k.a. <
生活中的机遇的确是层出不穷的,我不止一次地面临过诱人的选择:只要我肯“回头是岸”,把用于世界语的精力,抽上几(十)分之一用于别的领域,我就可以按功利标准“生活得更潇洒”。
Jes, efektive, ŝancoj en la vivo ja aperis unu post alia, ĉiam novaj. Ne malpli ol unu fojon mi frontis antaŭ allogaj ebloj: nur se mi konsentus iom konvertiĝi, pagante al alia sfero iomete, ekz-e (kelk)dekonon, da energio, kiom mi oferis al Esp-o, mi jam povus, laŭ kriterio de utilismo, "vivi pli senĝene". <
可是我每一次都重复了最初的选择,在我们世界语者的La Vojo之上,愈走愈远,不肯回头。“因为这路,为我所选,心甘情愿”。
Tamen ĉiufoje mi nur ripetis mian unuafojan elekton, iri sur la vojo de ni esp-istoj, pli kaj pli malproksimen, kaj neniam volas retroiri. <
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita <
Ĝi estas, la voj' elektita. <
我爱我的祖国中国,我爱世界语,我愿意为之奉献一切。Mi amas mian patrujon Ĉinio. Mi amas Esp-on. Por ŝi mi volonte oferu mian ĉion . <
支持我的精神支柱,是世界语的崇高理想,是先辈和同辈优秀世界语者的无私奉献精神。它们是我力量的源泉。藉此我得以克服一个又一个困难,不懈地跋涉和攀登。
Kio instigas min, estas la nobla idealo de Esp-o, estas la senegoisma sindonemode eminentaj esp-istoj, veteranaj kaj samgeneraciaj. Tio estas la fonto de mia forto, dank' al kiu mi sukcesis persiste marŝi kaj surgrimpi, venkinte multe da malmaciloj. <

●可敬的长者们<
多年间我一直是个孤立的世界语自学者,但我有幸得到几乎所有老一辈中国世界语者的帮助。
Dum multaj jaroj mi restis izolita memlernanto de Esp-o, tamen mi havis la feliĉon ricevi helpojn preskaŭ de ĉiuj veteranoj inter la malnovaj ĉinaj esp-istoj. <
我读到的第一篇有关世界语的文章,是陈原同志写的介绍第41届UK的文章《哥本哈根去来》。由此我第一次知道了世界语的名字。La unua artikolo pri Esp-o, kiun mi legis, estis la raporto pri la 41-a UK en Kopenhago, verkita de estimata Chen Yuan, de kiu mi unuafoje aŭdis la nomon Esperanto. <
引我走上世界语之路的是闳凡恩师。是他给我写了长篇复信,回答“什么是世界语”;是他花了近一个月的时间在旧书店搜寻,垫钱为我买下第一本世界语教科书寄来;是他有意让我参加EPC组织的‘集体翻译’,主动约我为EPC译稿(经他大力改正后发表),用心良苦地为中国世界语运动培养人才。
Kiu kondukis min sur la vojon de Esp-o, estis veterano s-ano Honfan, kiun mi ĉiam dankas kun karmemoro! Estis li, kiu pacience skribis longan leteron, mentore respondante al mia demando de analfabeto: "Kio estas Esp-o?" Estis li, kiu serĉadis pli ol unu monaton en pekina brokantejo de malnovaj libroj, kaj paginte anstataŭ mi, acxetis kaj sendis al mi la unuan E-lernolibron. Estis li, kiu varbis min al Traduka Ekzercado, organizita de EPC. Estis li, kiu invitis min fari esp-igojn por EPĈ. Li memkonscie faris ĉion ĉi tion, celante kulturi novulojn por ĉina E-movado. <
我学习世界语发音的经历, 是一个奇特的故事。当我已经能用世界语写信时,竟连世界语字母表也不会读。这时我的一位同事出差去上海,我请她去找先锡嘉Sanio同志,面学发音,然后充当活人录音机,把发音给我带回来。在录音技术普及的今天, 这个故事听起来似海外奇谭,不可思议。
Kiel mi lernis Esp-an prononcadon, estis stranga anekdoto. Kiam mi jam povis skribi leteron en Esp-o, mi ankoraŭ scipovis voĉlegi nenion, eĉ alfabeton, en Esp-o. Foje, iu mia kolegino oficveturis al Ŝanhajo, laux mia peto, ŝi vizitis s-anon Sanio, lernis de li Esp-an prononcadon, kaj poste, funkciante kiel homo-diktafono, transkomunikis al mi la prononc-povon. En la nuna tempo, kiam diktafonoj ege populariĝis, mia anekdoto aŭdiĝas vere neimagebla mito kvazaŭ el trans maroj.<
疾风知劲草,危难显坚贞。Fortikan herbon montras venta vetero. <
kaj neflekseblan lojalon vidigas severa danĝero.<
最令我心折的是Tikos。他向我和同代人展示了世界语者的伟大人格、人品,使我们对什么是‘绿心’有了真切的感受。当中国EM处于停滞的艰难年代,Tikos以私人名义,以私人通信的方式,在中华大地上串连‘好世之徒’,为中国EM的复苏积聚力量。他自费油印学习资料,无偿地赠送或借给我们,珍贵的Parnasa Gvidlibro,当时在中国只有两本。我就是由Tikos的帮助才读到此书的。我把这本书手抄了下来,后来又针对中国世界语者的需要,写了《世界语诗词格律》(Esperanta Metriko)一书。其中首次提出了关于ĉinesko的倡议和样品。
Esp-isto, kiu plej imponis al mi, estis s-ano Tikos. Li eksponis al mi kaj miaj samtempuloj la grandan personecon de esp-isto, ke ni havu la intiman konon pri la eco de "verda koro". En la malfacilaj jaroj, kiam la ĉina E-movado devis resti en stagno. Tikos, per sia individua forto, je la persona nomo de unuopulo kaj per individua korespondado, kolektis Esp-amantojn tra la tuta Ĉinio kaj akumulis forton por la revekiĝo de la ĉina E-movado. Li mempage eldonis mimeografitajn lernilojn, kiujn li dissendis, donacante aŭ senpage pruntdonante, al ni por nia lernado. La karan (kaj raran) libron Parnasa Gvidlibro, kies ekzempleroj tiam en Ĉinio troviĝis nur du, mi povis legi nur dank' al lia malavara helpo. Mi mankopiis, de la unua litero ĝis la lasta, la tutan libron, kaj, poste, mem verkis en la ĉina lingvo Esperantan Metrikon kun aparta konsidero por kontentigi la bezonon de ĉinaj s-anoj, kaj, la unuan fojon iniciatis enkonduki ĉineskojn en la Esp-an poezion,kun kelkaj specimenoj. <
Tikos给我的一大影响是自觉的使命感。不等不靠。在世界语界,职业世界语者的人数,相对而言,总是较少的。从柴门霍夫博士起,许多世界语者所干的伟业,都不是出自他们职业上司下达的命令。非职业的世界语者,要有自觉的历史使命感,要‘以天下为已任’,这也符合中国志士‘位卑未敢忘忧国’的精神。
La plej grava influo de Tikos sur min, estas la devkonscio pri misio kaj la stilo "ek al laboro", nek atendi nek sin dependi. En la rondo de Esp-o, nombro de profesiaj esp-istoj ĉiam estas relative malpli multaj. Ni povas rimarki, ke multaj esp-istoj inkluzive D-ron Zamenhof, ekokupis sin per granda laboro plej ofte ne pro la ordono de sia profesia superulo. Tial, neprofesiaj esp-istoj devas havi konscian respondecon pri sia historia misio kaj la animstaton preni la mondan aferon sia tasko. Tio ankaŭ konformas al la spirito de ĉinaj batalantoj "ne forgesi zorgi patrolandon eĉ en plebaneco." <
中国人重报恩。我认为最好的感谢方式就是以先辈为师。我发誓要像他们那样,per kaj por Esperanto工作和奋斗,无怨无悔。Ĉinoj alte taksas dankemon, kaj, miaopinie, la plej bona maniero por danki, estas preni la pioniron kiel modelojn. Mi ĵuris, ke mi nepre laboru kaj luktu, per kaj por Esp-o, kiel ili, senplende kaj senpente.

●雪泥鸿爪 Verdaj Spuroj <
我投身世界语的推广和普及。办班、授课,编写了教材《世界语入门十课》,《世界语初级教程》。十年间重印了十余次,达三万多册,流传全国。这本书于1992年由中国世界语出版社正式出版。而我也因为参与了教学工作,成为ILEI国际世界语教师协会会员及其在中国的三位有资格的主考人之一。

Mi dediĉis min por propagandi kaj disvastigi Esp-on, funkciigi kursojn kaj doni lecionojn. Mi kompilis lernolibron la Esperanta Elementa Kurso. En dek jaroj tiu libro estis represita pli ol dek fojojn, sume je 30 mil ekzempleroj, kiuj cirkulis tra la tuta lando kaj la lasta fine estis oficiale eldonita de ĈEE en 1992.< Pro mia laboro en E-instruado mi fariĝis membro de ILEI kaj unu el la tri rajtigitaj ekzamenantoj en Ĉinio por la Internacia Ekzameno de ILEI/UEA. <
我参与了湖北省世协的工作。它成立于1979年5月1日,是中国第一个省级世界语团体。它于1981年7月25/26日在黄石市举行的年会,史无前例地有全国26个省市二百多位世界语者参加。我们还第一次大胆地使用了LKK的名称,由我担任LKK主席。
Mi ankaŭ partoprenis en laboro de la Hubei-a E-Asocio (HEA), kiu inaŭguriĝisla 1-an de majo 1979 kiel la unua provinca E-Asocio en Ĉinio. Al la jarkunveno, okazigita de HEA je la 25-26-a de julio 1981 en la urbo Huangshi, ĉeestis pli ol 200 ĉinaj esp-istoj de 26 provincoj kaj municipoj. Tio estis senprecedenca en la ĉina E-movado. Tiam ni ankaŭ aŭdace unuafoje uzis la nomon LKK, kaj mi funkciis kiel "prezidanto de LKK". <
因为资料难得,为了学习,我手抄过十几本世界语巨著和诗集的全文,如: Esperanta Antologio, La Floroj de l' Malbono, Dek Du Poetoj, Libro de Amo, Izolo , Ezopa Saĝo...其中不少是Kalocsay的诗歌。因为,有人说过,即使是为了读懂Kalocsay的这些诗歌而学世界语,也是值得的。我完全信服这一断言。
Por ĉinaj E-memlernantoj, precipe por tiuj izolitaj, estis tre malfacile akiri E-lernilojn. Por daŭra lernado mi mankopiis dekkelkajn gravajn ĉefverkojn de Esp-o, senescepte en kompleta teksto. Ne malmultaj el ili estis verkoj de Kalocsay. Oni iam diris, ke, estas tute inde, se ni lernu Esp-on eĉ nur kun la celo por legi kaj kompreni tiujn poemojn de Kalocsay. Mi konfesas, ke mi tute konvinkiĝas pri tiu aserto. <
1986年,当我学习世界语三十年后,第一次有幸参加在北京举行的第71届UK。这是我难得一次得以见到当代EM全景的机会。我随身携带了自己精装手抄的一厚册Esperanta Antologio,许多国外世界语友人见了,称赞这是“中国式勤奋”的体现。该诗集出版人Juan Regulo Perez及世界语名诗人Reto Rossetti都欣然在我的手抄本上签名留念。后来,Canuto-Fonduso资助我成为了国际世界语协会会员,而Heroldo de Esp-o的主编Ada Fighiera Sikorska女士也慷慨地长年给我寄赠她的历史悠久的刊物。但我仍然只能用行动而不是金钱来感谢和回报。
En 1986, nome, 30 jarojn post kiam mi komencis lerni Esp-on, mi unuafoje havis la feliĉon ĉeesti la 71-an UK en Pekino. Mi bone konsciis, ke tio estas por mi tre rara (aŭ unika) ŝanco por vidi la panoramon de universala EM. Mi kunportis dikan volumon de Esperanta Antologio, kiun mi mem mankopiis kaj bindis. Vidante tiun kuriozaĵon, multaj s-anoj de diversaj landoj miris kaj nomis ĝin enkorpiĝo de ĈINA DILIGENTO. Estimata pioniro Prof. Juan Regulo Perez, la eldoninto de la nomita antologio, kaj fama Esp-a poeto Reto Rossetti, unu el la kunaŭtoroj, ambaŭ ĝoje donis sian aŭtografon sur mia (krom)ekzemplero de Esp-a Antologio. Poste, Canuto-Fonduso helpis min membriĝi al UEA, kaj ankaŭ s-ino Ada Fighiera Sikorska, la ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto, dum jaroj malavare donacis al mi la prestiĝan gazeton kun longa historio. Tamen mi povas danki kaj rekompenci nur per ago sed ne per mono. <
由于缺少国际交往的机会,中国世界语者的听说能力一般较差。但在北京UK中亦有不少中国世界语者能操流利的世界语口语,运用自如。这引起不少国外世界语者的兴趣。而我又是在无伴侣情况下练习口语达到过关的,所以Padio Pekino后来于1987年3月29/30日播发了题为 La Vojo de cxina esp-isto Hu Guozhu(中国世界语者胡国柱的道路)的专访,作为例子介绍。 Pro manko de ŝancoj por internacia komunikado, ĝeneraldire, la kapabloj de aŭdo kaj parolo de ĉinaj esp-istoj, estis relative malpli bonaj. Tamen, en la Pekina UK ankaŭ troviĝis ne malmulte da ĉinaj s-anoj kiuj scipovis flue konversacii en Esp-o por libera sin-esprimo. Tio vekis interesiĝon de multaj eksterlandaj esp-istoj. Ĉar mi ellernis E-parolon en medio de izoliĝo sen kompano, tial. poste, Radio Pekino sendis disaŭdigon titolitan La Vojo de Ĉina Esp-isto Hu Guozhu en 1987-03-29/30, prenante min kiel ekzemplon. <

●实践求真知< Serĉi Sciojn en praktiko <
从我自身经历中,我体会到,翻译是学习世界语的极好手段,又是使用世界语的广阔天地。多年来,我养成了坚持翻译实践的习惯,把我喜欢的世界语作品译成中文,更多地则是从中文译为世界语。
De mia propra sperto mi konvinkiĝis, ke tradukado estas tre bona rimedo por lernado de Esp-o, kaj samtempe ankaŭ vasta tereno por aplikado de Esp-o. Dum multjara lernado iom post iom mi havis la kutimon persisti en traduka praktikado. Mi ĉinigis verkojn, kiuj placxas al mi, kaj, pli ofte, esp-igi el la ĉina lingvo. <
我译过柴门霍夫的一些诗歌和他的著名论文《国际语理想的本质和前途》,当它的中文单行本印行时,方老Tikos为其写了“书后”。
Mi ĉinigis poemojn de D-ro Zamenhof kaj lian faman eseon : "Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia". Kiam la ĉina traduko aperis en broŝuro, estimata Tikos donis al ĝi "Postskribo"n. <
我参加过Tikos发起的《毛泽东诗词》和《毛选五卷》世译。从徐声越S.J.Zee前辈的评点中学习到中国古诗词世译的许多知识。Mi partoprenis en la esp-igo de poemoj de Mao Zedong. De veterano s-ro S.J.Zee mi lernis multajn sciojn utilajn por esp-igo de ĉinaj antikvaj poemoj. <
我世译过鲁迅先生的《朝花夕拾》,1981年由EPC社正式出版。其中的《藤野先生》一文,后来又被收入Ĉina Antologio(1919-1949)。<
Mi esp-igis verkon de s-ro Lusin: Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero. I.a., la prozaĵo "Sinjoro Fuĝino" el la nomita libro poste esis kolektita en la Ĉina Antologio (1919-1949). <
我从事翻译常是在寂寞的书斋,在可怜的业余零碎时间里。这时我心中常常会浮现出Hilda Drezen于二次世界大战时在小木屋中的画面。窗外是空袭,警报,炸弹爆炸,而Hilda Drezen在桌前镇静地世译着诗歌。这是何等崇高、伟大、纯洁的心灵!
Mi tradukis en mia soleca legoĉambro, plejofte nur en la postlaboraj tempstumpoj. Tiam antaŭ miaj okuloj ofte aperis la sceno pri Hilda Dresen en kabano dum la Dua Mondmilito. Ekster ŝia fenestro estis aeratako, alarmoj, eksplodoj de bomboj, tamen Hilda Dresen aplombe esp-igis versojn ĉe sia tablo. Kiel nobla, granda kaj pura koro ! <
1978/1980年Tikos发起了全国规模的“翻译练习”(见EPĈ 1980第6期介绍),由我负责写小结。后来我又于1981/1987年间担任了La Mondo的“翻译竞赛”的主持人。这是我永远难忘的经历。十年间,不仅我自己不得不钻研翻译理论,总结翻译经验,受益不少,还收到过几千封全国世界语学习者的来信,结交了不少笔友,给了我珍贵的友谊和温暖。
Tikos iniciatis landskalan aktivadon Traduka Ekzerco en 1978-1980. Mi estis komisiita fari la resumojn por ĝi. Poste, mi ankaŭ prezidis la rubrikon Traduka Konkurso de "La Mondo", la organo de ĈEL, dum 1981-1987. Tio estas por mi neforgesebla travivaĵo. Dum dek jaroj mi estis devigata mem studi teorion de traduk-arto kaj resumi spertojn de tradukado, kio donis al mi multe da utiloj, kaj mi ankaŭ ricevis milojn da leteroj de E-lernantoj el diversaj lokoj tra la tuta Ĉinio. Rezulte de tio, mi havis multajn plumamikojn. <

●见贤思齐译《聊斋》 < Benediktana Esp-igo de Liaozhai <
在经过了二十来年的长期认真准备之后,从九十年代起,我开始了《聊斋志异》全文的世译工作。这本书在中国极负盛名,享有“短篇小说之王”的美誉。一如《十日谈》或《一千零一夜》之声望卓著。早在一个多世纪之前,就已经有了外文译篇。目前已经有了二十一种外语的三十多种译本。但是还没有世界语的全译。把这样一个中国古典文学的精品,用我们亲爱的世界语进行介绍,当然是一件很有意义的工作。然而说它是件benediktana的工作,也毫不为过。特别是在今天,当不断泛滥的拜金主义污染着我们的生活空间,当社会分配不公伤害着知识分子的心灵,当通货膨胀使得生活压力加大,尤其是,当你眼前根本看不到作品有出版的可能或承诺时,仍然继续自甘清贫寂寞,不计功利地长征,的确平添了几分悲壮的色采。

Post pli ol 20 jaroj da serioza preparo, en la 90-aj jaroj mi komencis esp-igonde la ĉina majstro-verko "Strangaĵoj de Liaozhai", verkita de Pu Songling (1640-1715). Tiu ĉi novelaro estis tre populara en Ĉinio, ĝuante renomon de la "reĝo inter ĉinaj noveloj". Antaŭ pli ol unu jarcento jam aperis ĝia fremdlingva traduko. Ĝis nun aperis pli ol 30 tradukoj en 21 fremdaj lingvoj. Sed ankoraŭ neniu esp-a eldono en kompleta teksto. Konigi tiun elitan ĉefverkon de antikva ĉina literaturo per nia kara lingvo Esp-o, nature, estas signifoplene. Tamen, ankaŭ ne estas troige, se ni nomus ĝin benediktana laboro. Precipe, en nuna tempo, kiam la senĉese ŝvelanta mamonismo kaŭzas polucion al nia vivo-spaco, kiam la nejusta socia distribuado vundas koron de ĉina intelektularo, kiam la inflacio pli kaj pli peze subpremas al nia vivo, kaj aparte menciinde, kiam antaŭ la tradukanto vidiĝas nenia eblo aŭ promeso poe eldoniĝo de la traduko. Malgraŭ ĉio ĉi tio mi persistas ankoraŭ la longan marŝon en pura malriĉeco kaj soleco, sen konsidero pri praktikaj utiloj. Tio estas vere kun aldonita nuanco de tragedia bravo. <
(“别干了吧!”善者规劝, <
“要干!要干!”我心呼唤 。<
"Ho, ĉesu!" bonkore la homoj admonas,--- <
"Ne ĉesu, ne ĉesu !" en kor' al mi sonas. <
支持我的,仍然是理想,榜样,友谊,理解和关心。我的挚友石成太给我讲了Waringhien世译《十日谈》的故事。Waringhien从二次世界大战前即开始世译,到他前年去世时,共译出了前《三日》。如今Literatura Foiro的主编Perla Martinelli接过了他的接力棒,继续着这一名著工程。
Kio subtenas min, ankoraŭ estas idealo, modeloj, amikeco, kompreno kaj prizorgo. < Mia intima amiko Shi Chengtai rakontis al mi pri la esp-igo de Dekamerono fare de G.Waringhien. De antaŭ la Dua Mondmilito Prof. Waringhien jam komencis la esp-igon, kaj, ĝis kiam li forpasis en 1992, li finis esp-igon de la unuaj "Tri tagoj". Nun s-ano Perla Martinelli, ĉefredaktoro de la Literatura Foiro, jam transprenis lian stafeto-bastonon, dauxrigante la esp-igon de la mondfama verko.
<我还知道,日本世界语者ludovikito多年来一直隐士般地从事PVZ(柴门霍夫全集)的编辑与出版工作。天道酬勤,终于有了全文出齐的成果,达47卷21千页!
Mi scias ankaŭ, ke japana s-ano Ludovikito dum multaj jaroj vivis ermite, sin okupante per la kompilado kaj eldonado de PVZ. Ho, feliĉe, la Ĉielo rekompencis diligentulon, nun fine eldoniĝis 47 volumoj kun 21 mil paĝoj ! <
俄国汉学家Vasili Mihajlovic Aleksejev毕生译《聊斋》,译文成为《聊斋》外文版中的 精品。Rusa ĉinologo Vasili Mihajloviĉ Aleksejev dum sia tuta vivo plenenergie rusigis la supre menciitan ĉefverkon Strangaĵoj de Liaozhai. Lia traduko distingis kiel elito inter diverslingvaj tradukoj de la nomita verko. <
我的同辈好友中,也有不少类似的执著:
谢玉明十年世译《红楼梦》;石成太坚持用世界语原文搞创作;王崇芳潜心编词典;林力源不忘出版malprofitdona纯赔钱的Penseo;张丹忱不倦地投身世界语教学和ILEI的活动…事实上,还有许许多多,我知道或不知道的同志们,(限于篇幅我不可能全部列出他们的名字,)他们都坚持在中国EM中,奋斗为吾语,他们的榜样激励我永远前进,奋斗不止。

Inter miaj intimaj amikoj samgeneraciaj ankaux nemalmultaj laboras kun simila obstineco: Dum jardekoj Seimin esp-igis la ĉinan romanon Ruĝdoma Sonĝo; Shi Chengtai persistas verki originale en Esp-o; Wang Chongfang sin dronis en kompilado de vortaro; dum komercado Lin Liyuan ne forgesi eldoni la revueton, centprocente malprofitdonan, Penseo; Zhang Danchen (Danko) senlace sin dediĉis al E-instruado kaj aktivado de ILEI...Fakte , estas ankaŭ multaj s-anoj, kies nomon ĉu mi konas aŭ ne (kaj pro manko de spaco, mi ne povas listigi ilin ĉiujn ĉi tie), persistas en la ĉina EM, luktante por nia kara lingvo Esp-o. Ilia modelo spronas min marŝi ĉiam antaŭen. <

● 壮心不已马拉松 Brava Reta Maratono
岁月流逝,我们这一代成为了有幸的世纪跨越者。电脑和国际互联网进入了我们的生活,改变着世界的面貌。世界语运动面临着新的机遇和挑战。我已不再年轻。但我仍然努力前进,不愿掉队和落伍。在爱友们的帮助下,我也学习用电脑来为世界语运动服务。我用电脑编辑了世界语小刊《三色堇》(由于大家的努力,我们的小刊于1994-09-04荣获了国际上有名的格拉波夫斯基大奖)。我用电脑还编印了世界语版的《唐代三大传奇》、《长恨歌与琵琶行》,问世后受到爱友们的欢迎。当新世纪、新千年来临之际,我开始了网上的马拉松,打算把世界语全译《聊斋志异》分卷送到互联网上去。这也是我三十多年来聊斋世译工作在新时期的继续。由于我必需自己打字,这项工作也许还要持续几年。但是它的阶段性成果随时可见。到二〇〇一年四月,已经有三卷全文(意味着全书的四分之一)在网上可见。国际世界语作家协会主席贝尔维宁发来电邮表示钦佩。
Tempo forfluis. Ni fariĝis feliĉaj homoj kiuj transiris la jarcenton. Komputilo kaj Interreto eniris nian vivon kaj ŝanĝas la fizionomion de la mondo. Esp-movado frontas al novaj ŝancoj kaj devioj. Mi jam ne plu estas juna. Sed mi senĉese penadas, ne volante fariĝi postrestanta de la erao. Sub helpo de Esp-istaj amikoj, mi lernas apliki komputilon por servi al nia Esp-movado. Per komputilo mi redaktis la revuon Penseo. Dank' al kunlaboro de multaj s-anoj, nia revuo estis honorigita je 1994-09-04 per la renoma Grabowski-premio. Mi ankajŭ pretigis per komputilo la beletrajn broŝurojn "Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio" kaj "La Senfina Bedauxro kaj La Bivistino" (esp-igo de famaj eposoj de Bai Juyi), kiuj estis bonvenaj ĉe esp-istaj amikoj post apero. Okaze de la alveno de la nova jarmilo, mi komencis mian retan maratonon, nome, aperigi pecon post peco sur Interreton la esp-igon de la majstra novelaro Strangaĵoj de Liaozhai. Tio estas daŭrigo de mia laboro super Liaozhai dum pli ol tridek jaroj en la nova erao. Ĉar mi devas mem tajpi la tekston, tial supozeble tiu maratono eble daŭros ankoraŭ jarojn. Sed, dank' al Interreto, oni povas vidi la plej novajn fruktojn ĉiutage. Ĝis la aprilo de 2001, tri volumoj ( kiu signifas kvaronon ) de la tuta libro jam aperis en kompleta teksto sur interreto. S-ano Gerrit belvening, prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio, sendis retan poŝton admiri.
Malfacileco, malrapideco 困难和缓慢,<
Al ni la vojon ne baros, 都不能阻挡我们的道路。 <
Sen malhonora malkuraĝeco 没有那可耻的懦弱,<
Ni kion povos, ni faros. 我们能做到什么,就一定要做!<
Ni paŝon post paŝo, post longa laboro,我们一步一步,锲而不舍, <
Atingos la celon en gloro. 定会把光荣的目标达到! <
**************** <
●读者反映:< Leginte la supran raporton, s-ano Sirio Silva, faka delegito de UEA
enBrazilo, skribis en EPĈ, n-ro 11 de 1995, jene: <
一九九五年十一月号的世界语刊物《中国报道》,在“世界语者之声”专栏里,发表了来自巴西的一篇稿件“Kvinpinta stelo de Esperanto
世界语的五角星”。作者是国际世界语协会的一位专业代表Sirio Silva西尔瓦。这篇文章的头两段是这样写的: <
La 8-a numero de El Popola Ĉinio, 1994, publikigis raporton de Hu Guozhu (Hu Gŭoĝu) sub la titolo NI IRU LA VOJON CELITAN. Mi eĉ ploris pro envio pri tiel granda heroismo. En mia koro mi starigis monumenton al li.一九九四年八月号的《中国报道》上,以“奋斗为吾语”为题,发表了关于胡国柱的报道。读完这篇文章后,令我对这种伟大的英雄主义深感敬佩,甚至嫉妒,我流下了激动的眼泪,并且在我心中为他树立起一座丰碑。
< Admirinda ekzemplo de persistemo, amo kaj fideleco al evuluo de lahomaro. "Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas. Obstine antaŭen ! Mi tre dezirus esti
kiel li.这真是一个楷模!他的执著,对人类进步的热爱与忠诚,令人为之赞叹!
“要干,要干!”我心呼唤。坚持不懈,永远向前!
见贤思齐,我真愿意向他一样。


                                                                                                                                                  返回目录