第二届世界语文化交流会倡议书

Propono de la Dua Interflua Simpozio pri Eesperanto-Kulturo


(Guangzhou, 2002-12)

Post la sukcesa kunvenado de la 16a Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj okaze de la 20-jariĝo de Guangdong-a EA kaj Guangzhou-a EA la asocioj de ses provincoj (Guangdong, Guangxi, Hainan, Hubei, Hunan kaj Jiangxi) en centra kaj suda Ĉinio kune iniciatis la kunvendadon de la Dua Interflua Simpozio pri Esperanto-Kulturo. Tio estas alia grandioza renkontiĝo de esperantistoj post la Unua Interflua Simpozio okazigita en Guangzhou en 1997. Ĉifoje pli ol cent esperantistoj el 23 asocioj en 13 provincoj, municipoj kaj speciala regiono ĉeestis la okazon.

La 7an de decembro ĉeestantoj kolektiĝis en la granda Guangzhou-a Biblioteko por festi la naskiĝtagon de la asocio. Dume en la galerio de la biblioteko inaŭguriĝis la Granda Ekspozicio pri Esperanto kaj Ekspono de Fotoj kun Esperanta Poezio. Prezidantino de ĈEL Tan Xiuzhu salutis la malfermon de la Ekspozicio. La jubilea kunveno kaj la granda ekspozicio havas bonan efekton en la manifestacio de la bunteco de Esperanto-aktivado al la ĝeneral publiko.

En la sekvaj interfluaj aktivadoj laŭ internacia kutimo la Simpozio aranĝis diskutojn/ kunsidojn pri eldonado, kultura interfluo, interreto, socia aplikado, komerco kaj preparado por la 2004-UK. Estis tre vivecaj dum la kunvenado la gazetaraj konferencoj, aŭkcio pri poŝtaĵoj kaj memoraĵoj. La simpozio plene sukcesis la 8an de decembro.
 

Post entuziasma diskuto la Simpozio elmetas jenajn proponojn al la ĉina esperantistaro:
 

1. Ni devas serioze studi la spiriton de la 16a Kongreso de KPĈ kaj sampaŝe kun la tempo aktive disvolvi la rolon de Esperanto kiel la konsistiga parto de avangardaj kulturoj en la mondo.

2. En 2003 ni devos preni la preparadon por la Pekina UK kiel nian gravitan punkton. Apelacii la ŝtatajn gvidantojn subteni nian movadon, propagandi nian lingvon al la publiko kaj amaskomunikiloj kaj fari laboron tiel ke la gvidantoj en diversaj niveloj kaj diversaj sociaj rondoj pli bone konu kaj subtenu nian aferon.

3. Pli aktive disvolviĝu la instruado por altiri pli multe da gejunuloj, precipe la studentoj en altlernejoj kaj la laborantoj en amaskomunikiloj ke ili partoprenu nian vicon.

4. Fari lingvo-trejnon al aktivaj movadistoj por altigi ilian kapablon uzi nian lingvon

5. Mobilizi kaj organizi la membrojn en sia asocio por aktiva partopreno en belarta konkurso kadre de UK (inkluzive de poezio, romano, kanto, oratoro ktp.), en Kongresa Universitato, en diskutoj pri la ĉeftemo de la UK kaj en diversaj kunsidoj tiel ke la UK en Beijing estu plena je ĉinaj trajtoj.

6. Pri eldonado pri Esperanto. La produktoj en formoj de libroj, revuoj kaj aŭd-vidaj diskoj, krom servi al la enlandanoj, orientiĝu al la mondo. Per tia laboro ni faru pli bonan laboron en diskonigo de ĉina kulturo.

7. Ĉiu regiono plene disvolvu sian avantaĝon kaj faru pli bone sian laboron en edukado, eldonado, turismo, komerco, esperantigo en Tibeto, interreto, kultura interŝanĝo ktp. Kunlaboro kaj kunordigo estas preferinda por ke la limigita riĉfonto havu pli grandan rolon.

Dum la Simpozio ĉeestantoj esprimis koran dankon pro la sindonemo kaj kontribuo de veteranaj esperantistoj en la pli maljuna generacio. Plej alta estimon kaj koran gratulon precipe al Bakin, Chen Yuan, Li Naixi, Zhang Qicheng k.a.
 

  在中国共产党第十六次代表大会胜利召开之后,在广东省世界语协会和广州市世界语协会庆祝成立二十周年之际,中南六省(广东、广西、海南、湖北、湖南、江西)世界语协会联合召开了第二届世界语文化交流会。这是继1997年第一届以来在广东举行的又一次世界语盛会。来自全国各地13个省、市、特区、23个协会的一百多名世界语者出席了这次会议。

  与会者首先在广州图书馆举行了大型的庆祝大会。同时在图书馆举办了大型世界语展览和世界语诗歌摄影展览,中华全国世界语协会会长谭秀珠女士即席致辞祝贺。庆祝大会和展览在向公众展示世界语活动的风采方面取得了很好的效果。

  在随后的文化交流会活动中,会议尝试按照国际开会的惯例组织活动,就出版、文化交流、互联网、旅游、应用、商贸、2004年大会等用世界语举行了专题讨论。会议中的新闻发布、邮品及纪念品拍卖等活动都非常生动活泼,会议取得圆满成功。

过大家的热烈讨论,会议向全国世界语者发出倡议: 

  一、我们应该认真学习中国共产党十六大会议的精神,与时俱进,积极发挥世界语作为世界先进文化组成部分的作用。
  二、在2003年,应该以迎接北京的国际大会为主要工作重点。呼吁国家领导人支持世界语运动,积极向社会公众和媒体宣传世界语,争取各级领导和社会各界对世界语事业的了解和支持。
  三、积极开展教学活动,吸引更多的青年人,特别是高等院校的学生、新闻从业人员加入到我们的队伍来。
  四、对运动骨干和积极分子要加强语言培训,提高语言水平和应用能力。
  五、深入发动、精心组织,对国际大会的文学竞赛项目(包括诗歌、小说、歌曲、讲演等)积极参与,对大会大学的讲学积极准备,对大会的专题活动和讨论积极准备。让第89届大会充满中国特色。
  六、加强世界语出版工作。各地出版的书刊和音像产品一部分除了要面向国内,更要面向世界。在宣传介绍中国文化方面做更多的工作。
  七、各区各地要发挥自己的长处和优势抓好教育、出版、旅游、商贸、援藏、网络、文化交流等方面的工作,各区各地要相互配合,相互补充,让有限的资源发挥更大的作用。

  会议期间,与会代表对老一代世界语者的奉献和贡献表示衷心感谢。特别是对巴金、陈原、李奈西、张企程等老同志表示崇高的敬意和衷心的祝愿。

                                                                                第二届世界语文化交流会
                                                                                   2002
128日于广州


                                                                               返回目录