Ne Diru Adiaǔ 不说告别说再见
Liuzhichun(江西
刘芝纯)
Dum la Tria Lushan-a Forumo de Esperanto pasintajare mi promesis
al Pengzhengmin (asociaestro de Hubei-a asocio de Esperanto) partopreni la 16a
HES-n(Hubei-a
E-Seminario).La
tempo flugas.La 16-a HES jam sukcese finiĝis.Absolute mi estis partoprenanto de
la seminario.
Mi estas instruisto en mezlernejo,kaj mi havas kelkajn lecionojn ĉiutage. La
datoj de Hubei-a E-Seminario estis de lundo ĝis sabato,tio signifis ke la
seminario okaziĝis dum la laboratagoj.Por mi ,la tempo estas problemo.Antaŭ la
seminario,asociestro Peng komprenis mian okupitecon ,do li diris al mi ke estus
bone se mi povos partopreni la seminarion eĉ nur unu tagon.Mi volus ĉeesti la
tutan seminarion se mi havus sufiĉan tempon!Ĝi estis bonŝanco por altigi mian
nivelon de Esperanto kaj amikiĝi kun en- kaj ekster-landaj
samideanoj.Aliaflanke,asociestro Peng volis min konatigi kaj ludi fluton kaj
hulusion.
Posttagmezon de ĵaŭdo mi per trajno veturis de Pingxiang (en Jiangxi provinco)
al Wuchang-n. La trajno malfruiĝis je pli ol unu horo!Mi taksioveturis de
Wuchang-a stacidomo al la seminariejo kaj atingis tie je la dek unua kaj tridek
minutoj nokte.Estimata asociestro Peng jam atendis la alvenon de mi antaŭ la
hotelo tiam.Li estis entuziasma kaj tute energia kvankam mi opiniis ke li estus
laca.
Vendrede.Matene mi venis al la halo de la hotelo.Du virinoj alilandaj eliris el
lifto.Ĉu ili estas esperantistinoj?
“Saluton! ” mi salutis ilin,“Ĉu vi estas esperantistinoj?”
“Jes,saluton!”ambaŭ ili respondis min samtempe.
“De kiu lando vi devenas?”
“Italio.Ĉu vi vizitis Italion?”
“Ĝis
nun ne.Sed mi certe vizitos.Italio estas tre bela lando.”respondis mi.
“Ankaŭ Ĉinio estas tre bela.”
Poste aliaj Ĉinaj geesperantistoj atingis kaj partoprenis la babiladon.
Ni babiladis kiel malnovaj geamikoj.Ha! Granda Esperanto,estas vi ,kaj estas nur
vi ,kiu havas miraklan forton kunigi nekonatajn homojn kaj amikigi ilin tuj post
“saluton!”
Mi renkontis multajn en- kaj ekster-landajn geesperantistojn,kaj multaj el ili
estas famaj en Ĉinio.Kelkaj samideanoj prolegis pri diversaj temoj vendrede.
Post vespermanĝo mi konatigis al en- kaj ekster-landaj geesperantistoj ĉinan
fluton kaj hulusion.Ambaŭ ili estas muzikiloj tre famaj en Ĉinio. Ĉina fluto
havas tre longan historion,ĝi estas unu el la plej antikvaj instrumentoj. Pri la
deveno de ĉina bambua fluto,la diroj diferencas.Sed ĝia historio certe longas je
miloj da jaroj.Laŭ la historiaj notoj, troviĝis bambuaj flutoj antaŭ ĉirkaŭ
trimil jaroj en Ĉinio. Sekve de multaj arkeologiaj studoj, estas kredeble, ke
ĉina fluto devenis el malproksima antikveco. Oni elfosis multajn flutojn el
malsamaj lokoj en Ĉinio. Ekzemple, du flutoj elfositaj el Mawangdui(马王堆)
de Urbo Changsha (en Hunan-provinco) estis faritaj antaŭ la jaro 168 p.K. En la
ruino Hemudu(河姆渡)
(en Zhejiang-provinco),oni elfosis ostajn flutojn
(aŭ
ostojn fajfilojn)kiuj
jam ekzistas pli ol sepmiloj da jaroj.Plue, osta fluto elfosita el Gubernio
Wuyang (en Henan-provinco) ankoraŭ povas esti ludata per iuj muzikoj,kaj estas
mirinde,ke ĝi aĝas jam okmil jorojn!
Hodiaŭa ĉina nacia fluto estas elfarita ĉefe el bambuo.Kun bela sono kaj riĉa
esprimeco, ĉina bambua fluto nemankeblas al ĉina nacia muziko.
Kaj bambua fluto estas unu el la plej gravaj sololudataj naciaj muzikiloj.
La precizan jaron kiam ekestiĝis la muzikilo Hulusio , preskaŭ neniu povas klare
eldiri.Sed oni scias ke Hulusio havas longan historion.Hulusio estas fama
muzikilo de nacimalplimultoj en Yunnan provinco, ĉefe de nacimalplimulto Dai (傣),Bunan(布朗)
kaj Deang(德昂).
En ĉina lingvo hulu(葫芦)signifas
lagenarian frukton,kaj si(丝)
bambuon.
Pri origino de hulusio,estas multaj legendoj aŭ rakontoj.Jen mi rakontos unu el
ili.
Antaŭ tre multaj jaroj, iu junulo de nacimalmulto Dai ĉirkaŭprenante huluon
(lagenaria frukto) savis lian amatinon-bela knabino- el danĝerego de mont-inundo
.Lia fidela amo kortuŝis iun bodisatvon. La bodisatvo enmetis bambuan tubon en
oran huluon (lagenaria frukto) kaj elfaris la muzikilon Hulusio.La bodisatvo
donis la oran hulusion al la kuraĝa junulo.Per la muzikilo la junulo ludis belan
melodion.Kaj tuj,la vento ekĉesis , la ondoj retiriĝis, floroj ekfloris, pavoj
eksponis siajn belajn plumojn.Ili bondeziris la geamatojn. Ekde tiam, la
muzikilo hulusio transdoniĝis de generacio al generacio.
Post la simpla konatigo,mi ludis kelkajn pecojn da muziko per bambua fluto aŭ
Hulusio. Aŭskutante la belan muzikon, tre ĝuis ĉiuj ĉeestantoj,kaj miaj
samlandanoj kaj alilandanoj.Post mia ludo,asociestro Peng kaj aliaj amikoj ludis
muzikilon.Ni kaj ludis kaj kantis.La atmosfero estis arda kaj harmonia.Estas
vere,ke muziko estas senlandlima
Asociestro Peng varmeme invitis kelkajn geamikojn al noktmanĝejo post
la“koncerto”.Ni manĝis bongustaĵojn kaj trinkis bieron kaj babiladis ĝis
profundnokte.Je la dek dua kaj dudek minutoj mi devis foriri al la stacidomo por
trajnveturi hejmen.
Adiaŭ aŭ ĝis? Mi preferas diri ĝis.
Ĝis,Wuhan! Ĝis,gesamideanoj en- kaj eksterlandaj.
2011.5.2