Gratulo de Renato Corsetti
Estimataj reprezentantoj de la instancoj, karaj ĉinaj
esperantistoj,
Estas por mi granda honoro havi la eblecon sendi al via kongreso
salut-mesaĝon. Mi fakte sentas ĝin kiel honoron veran kaj ne nur formulan, pro
la kutima formulo, kiun oni uzas komence de ĉi tiuj tekstoj.
La unua kialo pro tio estas la graveco de Ĉinujo en la nuna mondo. Laŭ mi
oni devus ŝanĝi ĝian nomon. La nuna nomo en la ĉina estas "la lando de la mezo".
Fakte ĝi estas por mi de longa tempo kaj por la aliaj de la lastaj tempoj sed
ĉiam pli kaj pli: "la lando de la antaŭo". La graveco de via lando iĝas ĉiam pli
klara en la nuna jarcento, kaj ĝi certe havos ankoraŭ pli gvidan rolon en la
estonteco.
Se tiel estos, ankaŭ la ĉinaj esperantistoj havos gvidan rolon en la
konvikado de homoj en Ĉinujo kaj tra la mondo pri la justeco de la solvo de la
lingva interkomunikado pere de Esperanto. Pro tio via devo nun estas
reorganiziĝi por inde transpreni tiun rolon.
Tiu nova rolo aldoniĝos al la tradicia rolo: informi pri Esperanto kaj
instrui ĝin al tiom granda parto de la monda homaro, kiom neniu normala landa
asocio de UEA devas prizorgi.
Do, vi mem povas kompreni, kiom ni, la ne-ĉinaj esperantistoj, dependas
de vi. Jen la dua kialo de mia honoro. Mi alparolas la esperantistojn, kiuj
havas ŝlosilan rolon por la triumfo de Esperanto en la mondo nuntempe.
La tria kialo de mia honoro kaj kontento alparoli vin kuŝas en via
historio. Ĉi-jare mi daŭre havis okazojn pritrakti la cent-jaran dat-revenon de
la unua internacia kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-maro en Francujo en la
jaro 1905-a.
En ĉiuj okazoj mi daŭre diris ion de ĉi tiu speco kaj, pro mallaboremo,
mi rediras ĝin al vi senŝanĝe:
Mi mem estas ekstreme fiera pri tio, kion faris esperantistoj dum la
pasinta sanga jarcento.
Ili
estis en la unuaj vicoj, kiam oni kreis la unuajn movadojn por paco en la
komenco de la pasinta jarcento.
Ili help-agadis dum
la unua mond-milito. Ili laboregis por reva estonteco, kiam oni revis pri la
estonteco post la revolucio en Rusujo, en Ĉinujo kaj en aliaj landoj.
Ili
kontraŭstaris naciismajn reĝimojn, kie tiuj reĝimoj ekestis.
Ili mortis en pluraj
lokoj pro kontraŭstaro al la invadintoj kaj al la favorantoj de perforto.
Esperantistoj partoprenis ĉiujn manifestaciojn kontraŭ militoj post la dua
mondmilito. Ili estis la plej ardaj subtenantoj de formoj de internacia
kunlaboro kiel Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Mia penso nun iras kun granda
humileco al ĉiuj tiuj, kiuj iĝis viktimoj de la potencoj, kiuj volis en unu
maniero aŭ alia aserti la logikon, pro kiu la plej forta regas super la plej
malforta. Ili estis gigantoj, kiujn ni povas nur de nia malgiganteco rigardi kaj
aplaŭdi kaj esperi, ke en la sama situacio, ni sukcesus agi same kuraĝe kiel ili.
Nu, mi ne devas memorigi vin pri via historio, kiun vi konas pli bone ol
mi. Sed, se oni rigardas al la historio de la ĉina Esperanto-movado, oni ne
povas ne senti sin tre malgranda apud la gigantoj de la historio de la ĉina
movado. Mi ne memorigos vin pri apartaj nomoj, se vi certe scias pri ili.
Karaj
ĉinaj esperantistoj, mi ne volas pli longe forrabi vian tempon kaj pli longe
tedi vin en ĉi tiu bela okazo pro via movado. Mi vere bedaŭras ne povi esti
inter vi, kaj rejuniĝi pro via juneca entuziasmo.
Eŭropanoj ankoraŭ asertas, ke Bjalistoko, la naskiĝ-urbo de Esperanto,
estas urbeto en nord-orienta Pollando. Tio fakte estas vera laŭ la geografio kaj
la mapoj, sed se ni konsideras Bjalistokon kiel la idealan centron de Esperanto
kaj de la disvatigo de ties noblaj idealoj, ni vidos, ke ĝi daŭre moviĝas tra la
mondo kaj en la nuna tempo tre verŝajne ni trovas ĝin inter Pekino kaj Ŝanhajo.
Sentu vin ĉiujn unuope salutataj.
Grandan sukceson al via kongreso!
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
·µ»ØĿ¼