La 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto inaŭguriĝis en Quanzhou
La 9-an de septembro,
2005, inaŭguriĝis en Quanzhou, Fujian-provinco, la 6-a Ĉina Kongreso de
Esperanto, kun la kongresa temo ˇ°Esperanto kaj konstruo de harmonia socioˇ±. Ĝin
partoprenis pli ol 230 e-istoj el pli ol 23 urboj, provincoj kaj aŭtonomaj
regionoj de Ĉinio kaj alilandaj samideanoj laborantaj en Ĉinio. Chen Haosu,
prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, ĉeestis la
inaŭguron kaj faris salutvortojn. La kongreson salutis ankaŭ reprezentanto de la
registaro de Quanzhou.
Al la kongreso sendis salutmesaĝon Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta
Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Cai Mingzhao, vicministro de
la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro kaj direktoro de la Ĉina Fremdlingva
Eldona Grupo, kaj UEA-prezidanto Renato Corsetti.
Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, raportis pri la laboro de
la Ĉina Esperanto-Ligo en la pasintaj du jaroj. S-ro Zou Guoxiang, vicprezidanto
de ĈEL, parolis pri la revizio de la statuto de ĈEL kaj la elekto de nova
komitato kaj estararo de ĈEL.
===========
Ĉina Esperanto-Ligo kun nova komitato kaj estraro
La 9-10-an de septembro, 2005, okazis en Quanzhou, Fujian-provinco, la 6-a Ĉina
Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis pli ol 230 e-istoj el pli ol 23 urboj,
provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio kaj alilandaj samideanoj laborantaj en
Ĉinio. La kongresa temo estas ˇ°Esperanto kaj konstruo de harmonia socioˇ±.
Dum la kongreso la ĉeestantoj aŭskultis kaj diskutis la laborraporton de ĈEL de
2003 ĝis 2005; reviziis kaj aprobis novan statuton; elektis novan komitaton kaj
novan estraron. Ĝia prezidanto nun estas s-ro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina
Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj.
La kongresanoj retrorigardis la laborojn en la pasintaj 2 jaroj, precipe la
preparajn laborojn por la 89-a UK, taksis la aktivajn rolojn luditajn de E-organizoj
kaj individuoj en internaciaj interŝanĝoj, en antaŭenpuŝo de la loka ekonomio,
disvolviĝo de socio kaj aliaj kampoj, diskutis pri laŭebla kontribuo al starigo
de harmonia socialisma socio pere de Esperanto. Samtempe oni prezentis konsilojn
por solvi la problemojn kaj defiojn frontatajn de la ĉina E-movado en ĝia
disvolviĝo kaj esprimis la komunan volon, t.e. sin konformi al la postuloj de la
nova situacio, daŭre progresigi la ĉinan E-movadon kaj fari kontribuon al la
grandioza konstruado de starigo de harmonia socialisma socio.
Nova ĈEL-prezidanto Chen Haosu diris: ˇ°Mi ĉiam opinias, ke Esperanto estas justa,
nobla kaj glora afero. Ĝi dissemas socian progreson, popolan amikecon kaj
mondpacon. Kvankam nia afero vizaĝas al multaj malfaciloj kaj havas antaŭ si
longan vojon al la sukceso de nia idealo, tamen ĝi meritas nian persistan
batalon kaj sinoferemon. Mi laŭeble klopodos kune kun ĉiuj samideanoj por
antaŭenpuŝi nian E-aferon al senĉesa progreso kaj plena sukceso.