Unua Bulteno:
Somera seminario de E-instruado
Organizanto: Ĉina sekcio de ILEI
Dato: 2a-11a de aŭgusto, 2010
Loko: Baiyangshujie-Lernejo, Taiyuan, Shanxi-provinco
Ĉeftemo: Pasinteco, Nuneco kaj Estonteco de E-instruado en Ĉinio
Partoprenantoj:
1) E-instruistoj kaj instruemuloj, kiuj jam posedas Esperanton sed bezonas plian trejnadon pri lingvodidaktiko kaj interkultura pedagogio.
2) Gejunuloj kaj Esperanto-interesitoj, kiuj jam lernis aŭ intencas lerni Esperanton.
Eksterlandaj instruistoj:
Ronald J. Glossop el Usono
Peter Weide el Danlando
Gabriel Olúbùnmi shó-Davies el Niĝerio
Aliaj (nedeciditaj, depende de subvencio)
Faka programo:
La prelegantoj estas varbotaj. Ni strebos al kiel eble plej alta kvalito.
1) prelegoj (de enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj)
2) prezenti metodojn, lernilojn,lernolibrojn, ktp.
3) prezenti la DVD-kursojn “Pasporto al la tuta mondo”, “Gerda malaperis” kaj “Granda Mazi en Gondolando”…
Labora programo :
Ni kunsidos, aŭdos raportojn de regionaj asocioj kaj starigos publikajn laborgrupojn.
1) raportoj pri E-instruado en ĉinaj altlernejoj
2) interŝanĝi opiniojn pri la laboro kaj kunlaboro komuna kun apartaj asocioj, liveri proponojn por la sekvaj aktivadoj...
3) diskuti kaj decidi la urbon de la sekvanta seminario, 2011
4) komitatkunsido:elekti estraranojn de ĉina sekcio de ILEI
Trejnada programo:
---elementa kurso por gejunuloj kaj komencantoj
---paroliga kurso por instruistoj kaj meznivelaj esperantistoj
---trejn-kurso por kandidatoj de internacia ekzameno (planata)
Distra programo:
Ni inkluzivas en la seminaria oferto du ekskursojn duontagajn kaj sportajn ludojn. La vesperaj programoj ofertos abundajn eblojn por distrado.
Pliaj programeroj :
Internacia ekzameno :(Ĉi tiu estas ankoraŭ planata, se ni havos dezirantojn)
Ĉu vi ŝatus havi oficialan dokumenton pri via lingvoscio? Ĉu vi ŝatus havi rajtigilon/diplomon por E-instruado?Ĉu vi ŝatus/devus montri iun oficialan dokumenton, se vi anoncas E-kurson en altlernejo aŭ en via lernejo? Do jen ni planas peti al ILEI/UEA ekzamensesion de la internaciaj ekzamenoj.
Pri la urbo :
Tàiyuán (ĉine: 太原市)( 37°27′~38°25′N, 111°30′~113°09′E) estas la ĉefurbo de la provinco Shanxi en Ĉinujo. Ĝi situas je alto de 780 m. Taiyuan havas administracian areon de 6.988 km² kaj ĉ. 3.398.000 loĝantojn (fine de 2003). La seminariejo estas en la elementa lernejo Baiyangshu, kie ĉ. 200 infanoj lernas Esperanton.
Situo de Taiyuan (flave) en la provinco Shanxi
Seminariejo
Kotizoj:
¥200 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, loĝejon kaj enir-biletojn de la ekskursoj.
Tamen :
1)
Studentoj rajtas senpage partopreni (montru
atestilon pri sia studenteco)
2)
Senlaboraj ĉeestantoj rajtas peti stipendion por
nuligi la kotizon aŭ rabati 100 RMB.
3) Taga partopreno kostas ¥50 RMB.
*Mondonacoj por la Organiza Fonduso estas bonvenaj.*
Manĝado:
Proksime de la kunvenejo estas malgrandaj manĝejoj kaj restoracioj, malmultekostaj. Se ĉeestantoj volus ke ilia ĉiutaga-manĝado estu aranĝita de LKK, aldone pagu ¥50 RMB ĉiutage: matenmanĝo je ¥5 RMB, tagmanĝo je ¥25RMB, kaj vespermanĝo je ¥20 RMB.
Gastejo:
Proksime de la kunvenejo estas kelkaj gastejoj kaj hoteloj, ĉ.¥40 RMB por unu lito de la dulita ĉambro.
Amasloĝejo:
Senpaga por ĉeestantoj, sed vi mem bezonas prepari litkovrilon.
Kontaktu:
Arko (GONG Xiaofeng): 13065155677, QQ: 81523339, skajpo: fenja2004,retadreso: arko.gong@qq.com
Optimisto (LIU Baoguo): verdakoro@yahoo.com.cn , QQ: 25749836, Skajpo: optimisto2121
Hosemo (CHEN Zaiwei): 13208968091 ,QQ: 312670302
2010-02-24