Shakespeare ! Interlingvisto


de Humphrey Tonkin

[Pli kompleta versio de tiu ĉi referaĵo aperas en la ĉi-jare eldonata festlibro por d-ro Andr└ Albault, sub redakto de Reinhard Haupenthal.]

Shakespeare forte interesiĝis pri la rilato inter potenco kaj lingvo. Liaj verkoj, faritaj en riĉa poezia lingvaĵo, ripete revenas al la potencialo kaj limoj de la homa lingva kapablo: ili esploras la rolon de la lingvo kiel anticipilo de estontaj spertoj kaj priskribilo de jam okazintaj. Kiel dramisto, li prilaboris komplikan semantikan terenon, ĉar la verkanto de dramoj laboras je pluraj niveloj for de la spektantaro. Romanisto verkas tekston, kiun eldonisto eldonas kaj homoj legas: la rilato inter la verkisto kaj la leganto estas proksima. Krome, la teksto mem estas skribita teksto, kaj la leganto povas retroiri tra alineoj aparte malfacilaj. Dramisto, tamen, verkas tekston, kiun parolas roluloj, kiujn aktoras aktoroj, kiujn direktas reĝisoro, kaj kiujn spektantoj spektas - laŭ unu nehaltigebla sinsekvo, kiu ne tute samas en la vendreda prezento kiel en la sabata (por ne mencii alian prezenton en alia teatro kelkajn urbojn for). Pupoj kaj pupisto laboras trans vasta abismo.

Aliflanke, ĉiuj tiuj niveloj de interpretado liveras al la verkisto eblecojn je ironio, eblecojn kontraŭpezigi interpretojn, kaj krei dusencecojn. La teatra arto, kiu floris en Londono fine de la 16-a kaj komence de la 17-a jarcentoj, aparte taŭgis por esplori la rolon de la lingvo, kaj ĝi aparte bone respondis al la preokupiĝoj de la epoko, kiu forte interesiĝis pri manieroj de sinprezento, pri homaj motivoj, kaj pri kredaj ambiguecoj. Laborante, do, en tiu ĉi densa teksaĵo de lingvo, Shakespeare estas fingropinte konscia pri la kapabloj kaj la limoj de lingva esprimiĝo, kaj li prezentas tiun interesiĝon abunde tra siaj verkoj. Se li scias, kion lingvo kapablas esprimi, li ankaŭ preskaŭ dolore konscias, ke oni povas uzi la lingvon por kaŝi aŭ anstataŭi la veron - kiel ekzemple ĝi estas uzata en Reĝo Lear. Tiu dramo malfermiĝas en la kortego de iu praa Britio. La reĝo decidis abdiki sian tronon kaj dividi la regnon inter siaj tri filinoj. Kiam Lear demandas, "Do, filinoj ... Konfesu, kiu el vi min plej amas," Goneril kaj Regan havas siajn paroladojn jam pretaj, kvazaŭ ili ekzercis sin antaŭ la kurtenleviĝo.... Goneril, la plej aĝa el la tri, parolas unue:

 

        Sir', mi vin amas pli ol eldireble,
        pli karan ol vidpovo, spac', libero,
        kaj pli ol ĉion ajn takseblan riĉa
        aŭ rara; amas vin ne malpli ol vivon
        kun sano, belo, graco kaj honoro,
        kiom nur iam ajn infano amis,
        kaj patro amon trovis, jes, kun amo,
        por kiu spiro feblas, vortoj magras,
        tiel mi amas vin, supermezure.

 

  Ŝia fratino Regan ne postlamas:

 

        El sama fando kiel la fratino
        mi estas kaj min taksu samvalora.
        Mi trovas en fidela mia koro,
        ke mian propran amon ŝi esprimis,
        sed malsufiĉe: mi konfesas min 
        malamikin' de ĉiuj kromaj ĝojoj,
        kiujn la sensoj trovas plej delicaj,
        kaj nur la am' de via kara moŝto
        min feliĉigas.

        (1.1) [1]

 

Lear, plaĉite, liveras al ili po trionon de la regno. Sed la plej belan trionon li jam rezervis por sia tria filino, kiun li plej amas. Li demandas al ŝi, kion ŝi povas diri.

 

Cordelia    Nenion, patra moŝto.
Lear                       Ĉu nenion?
Cordelia    Nenion.
Lear        Nenio ja fariĝas el nenio.
            Parolu ree.
Cordelia                   Malfeliĉulino,
            kia mi estas, mi ne povas levi
            la koron en la buŝon. Vian moŝton
            laŭdeve amas mi, nek pli, nek malpli.

            (1.1)

 

La rifuzo de Cordelia diri laŭmende sian diron ne nur tratranĉas akre la kortegan riton, kie evidente regas la flatado kaj la nesincero, sed fakte iasence minacas haltigi la dramon mem. Teatraĵoj estas teksaĵoj de vortoj: la vortoj en tiu ĉi dramo estas tiel uzataj, ke ili plene koruptiĝis. Anonci al aŭskultantaro tri minutojn post la komenco de la teatraĵo, ke la lingvo ne plu funkcias kaj ili prefere iru hejmen, neniam vendus biletojn.... Nu, mi ŝercas, sed nur parte: bati spektantaron per tiu absurda lingva spektaklo tuj en la komenco de la dramo devigas ilin konsideri la funkcion de la lingvo mem, la rilaton inter vortoj kaj signifo.

Tiu ceremonio, en kiu maljuna reĝo konfirmigas al si, ke liaj filinoj amas lin, nur laŭgrade malsimilas ceremoniojn elludatajn en sidoĉambroj kaj kuirejoj ĉiutage: maljunuloj fordonadas sian materian potencon kaj petas kompense konfirmon, ke ili estas amataj. Tiuj, kiuj ne ludis similajn ludojn en diversaj formoj neniam gepatris kaj neniam gefilis: ni ofte petas de familianoj vortojn interŝanĝe kontraŭ materio, kaj niaj postuloj pri sincero estas foje lozaj. Se la gefiloj ĉiam sincerus, la gepatroj vivus mizerajn vivojn. Se Goneril kaj Regan kulpas pro tio, ke ili tiel malmulte kredas la proprajn vortojn, ĉu Cordelia ankaŭ ne iasence kulpas pro tiu strikte laŭregula respondo "laŭdeve amas mi, nek pli nek malpli"?

Saĝa leganto argumentus, ke mi absurde distordas la signifon de tiu severe stiliza epizodo. Evidente Cordelia, konscia pri la diskolapso de la lingvo, kaj konscia ankaŭ pri la kompleta perdo de la patra juĝkapablo, aligas sin al sincero kaj vero, eble nepovante helpi sin mem, aŭ eble por ŝoki sian patron el ties mistakso. Ĉion ĉi mi plene akceptas; sed malantaŭ tiu simpla kaj preskaŭ matematika interpreto pulsas koroj kaj homaj emocioj: je unu nivelo ni spektas alegorion de la justo kaj maljusto, sed je alinivele ni spektas antaŭurban matenmanĝon, familian lingvan problemon. La foriro de Cordelia al Francio, dura kaj batalema, kun sia nova edzo la franca reĝo, komencas do strebadon por reunuigi lingvon kaj signifon - strebon, en kiu finfine Nova Dispensio anstataŭas la malnovan (eble), kaj la Vorton oni vestas per karitato kaj amo (eventuale). Interpreto de la fino de la verko estas malfacila: la dramo restas ambigua ĝis, kaj post, la lasta momento. [2]

En la daŭro de la verko, Shakespeare esploras la naturon mem de la homeco. Li atentigas, ke unu el la elementoj, kiuj distingas nin de la bestoj estas ĝuste la superfluo: ni difinas nin ne per tio, kio esencas, sed per tio, kion ni elektas havi aŭ akiri. Vestoj povas maski aŭ beligi, ŝirmi aŭ trompi. Kio do pri vortoj kaj ilia elekto?

Se Reĝo Lear komenciĝas per esploro de la signifo de la lingvo, kion diri pri la rolo de la lingvo en Otelo? Otelo estas dramo pri la okuloj pli ol dramo pri la oreloj: Shakespeare esploras la limojn de "okulaj pruvoj," por uzi la vortojn de la protagonisto. Tamen, la lingvouzo de Otelo estas eksterordinare riĉa, kaj pli ol unu komentarianto rimarkigis "la Otelan muzikon".

Otelo, nigrula generalo en la servo de Venecio, homo de granda sperto kaj honoro, enamiĝas al la juna Desdemona, filino de Venecia senatano, kaj sekrete edzinigas ĝin. La patro oponas la geedziĝon, sed submetiĝas al la realo kiam Otelo, dank' al sia brila oratora kapablo, konvinkas la Doĝon (ŝtatestron) de Venecio pri siaj bonaj kaj honoraj intencoj - same kiel li jam evidente kaptis la koron de Desdemona.

 

        Min amis ŝia patro, invitadis,
        demandis min pri mia historio
        laŭjare: la bataloj, la sieĝoj
        kaj sortoŝanĝoj, kiujn mi trapasis.
        Mi ĝin raportis, jam de l' infanaĝo
        ĝis la momento, kiam li ĝin petis.
        Jen temis pri fatalaj akcidentoj,
        pri aventuroj sur la ter' kaj maro,
        saviĝo el la tuj-mortiga breĉo;
        kiel min kaptis krudaj malamikoj
        kaj vendis en sklavecon: kiel oni
        absolvis min, kaj jen mi pluvojaĝis:
        tra kavernegoj kaj dezertaj vastoj,
        abismoj, krudaj rokoj kaj montegoj
        tuŝantaj la ĉielon - jen pri kio
        li petis min rakonti. Kaj ankoraŭ
        pri l' kanibaloj, la antropofagoj
        manĝantaj unu alian, kaj la homoj
        kun kapo sub la ŝultroj.

        (1.3)

 

Sed malantaŭ tiu eksteraĵo staras homo multe malpli sekura ol oni supozus. Kiel eksterlandano supozeble dungita de la Venecianoj, li ne konas Veneciajn kutimojn, kaj precipe ne komprenas la subtilaĵojn de la Venecia vivo. Jago, lia perfida kornedo, superruzas lin je ĉiu stadio, konvinkante lin per manipulataj "okulaj pruvoj" ke Desdemona malfidelas. Kaj la cetero, kiel diras la usonanoj, estas jam pasinteco.

La amo de Otelo kaj Desdemona, kvankam senruze kaj honeste iniciatita, havas sian komencon en la rakontado de grandaj rakontoj. Temas pri varianto de la truko de Goneril kaj Regan kontraŭ Lear, kvankam sen la intenca perfido. Otelo uzas la lingvon por imponi, por venki ĉiun opozicion per nebulo de elokvento. Subtenas tiun retorikan strategion lia strangeco, kaj la fakto, ke li venas el ekster Venecio kaj apartenas al alia raso. Li ne parolas la lingvon de intimo, nek, cetere, komprenas la lingvon de virinoj. Li eble ŝajnas, ĝuste pro tiu eksterordinara elokvento, honora Veneciano, kvazaŭ ŝtatanigita; sed verdire li neniam lernas paroli la lingvon kiel denaskulo, neniam enhejmiĝas en ĝi. Geedzecoj bazitaj sur imponaj paroladoj unuflanke kaj pasiva admiro aliflanke ne estas plej promesplenaj. Se oni aldonas la aliajn elementojn de nestabileco en la rilato, interalie aĝon kaj sperton, ne estas tiel surprize, ke sekvas fatalaj miskomprenoj.[3]

Dum pli bona atento al la moroj de la Venecianoj helpus Otelon eviti la tragedion, la juna kronprinco Hal, en la du partoj de Henriko la Kvara, farita kelkajn jarojn antaŭ Otelo,lernas similan lecionon perfekte. Enirante la mikrosocion de la trinkejoj Londonaj, la princo, heredonto de sia patro Henriko, eble ŝajnas misuzi sian junecon, kiam edukiĝo en la aferoj de la ŝtato, kaj en nobelaj aktivadoj, prefere okupu lin, almenaŭ laŭ la juĝo de la patro. Sed en tiuj malmoralaj kaj diboĉaj ĉirkaŭaĵoj, li lernas la "lingvon" de la ordinaraj homoj, kiujn li poste regos. La trinkejoj montriĝas edukejo iasence pli bona ol kortego. Diras la lordo Warwick al la senespera reĝo:

 

        La princo nur studadas la kunulojn
        kiel strangan lingvon, kie, por ĝin regi,
        necesas ke la plej maldecaj vortoj
        legiĝu kaj lerniĝu, kiuj, kaptitaj,
        kiel scias via Moŝto, nur plu utilas
        por esti malamataj. Kiel fiterminojn
        la princo siatempe abandonos
        la ĉirkaŭulojn, kies memoro vivos
        nur kiel ekzemplo aŭ kiel mezurilo
        por juĝi pri la vivoj de aliaj,
        tiel ke malbonoj iĝu avantaĝoj.

        (Henriko la Kvara, Dua Parto (4.4)

 

La tumulta vivo de la Princo kun la diboĉa kavaliro Falstaff kaj ties kamaradoj estas nenio alia ol lingvoleciono. Same kiel oni konu fivortojn sed mem ne uzu ilin, la Princo utiligos siajn konatojn, sed poste distancigos sin. Ĝuste tiu konatiĝo kun la ordinaraj homoj (kaj la severa manko de sentimentalo en ilia posta pritrakto) igas la regadon de la Princo, kiam li fariĝas reĝo, tiel efika.

Lingvaj diferencoj afliktas certajn homojn en la Unua Parto de Henriko la Kvara, kie la angla nobelo Mortimer, ano de grupo de ribeluloj, kies entuziasmo feliĉe superas ilian organizan kapablon, edziĝas al la filino de la kimra ĉefo Owen Glendower. Kiam ni renkontas la damon en la Tria Akto, Mortimer klarigas sian problemon: "Jen la mortiga spito, kiu min ĉagrenas - / Nur anglan konas mi, kaj ŝi nur kimran." Eksplode ridiga sceno sekvas, en kiu Mortimer komunikiĝas kun la edzino pere de bopatra interpretado.

La du partoj de Henriko la Kvara, verdire apartaj teatraĵoj aparte prezentitaj, estas la du mezaj dramoj el kvardrama sinsekvo, kiu komenciĝas per Rikardo la Dua kaj finiĝas per Henriko la Kvina. Rikardo estas simpatia sed neefika reĝo, kiu tro facile fidas je la simboloj de sia reĝeco kaj ne sufiĉe atentas pri politika efikeco, finfine perdante sian kronon favore al la puĉanto Henriko Bolingbroke, poste Henriko la Kvara, kiu kaptas la korojn de la homamaso kaj izolas Rikardon.

La dramo komenciĝas per la klopodoj de la reĝo juĝi inter du kverelantaj korteganoj. Unu estas Bolingbroke, kiu poste kaptos la tronon. La alia estas Mowbray. Ne sciante, kiun favori, finfine Rikardo ekzilas ambaŭ. Mowbray tuj lanĉas sin en paroladon tute eksterordinaran, precipe por ni studantoj pri lingvaj demandoj. Frontante ekzilon, li priploras sian sorton per jenaj vortoj:

 

        La lingvon, kiun mi lernas kvardek jarojn,
        denaskan anglan, mi devas nun rezigni,
        kaj mia lango nun ne pli utilas
        ol harpo aŭ violo kordomanka,
        aŭ kiel muzikil' en kest' metita,
        aŭ, malferma, donita en la manojn
        de iu nescipova ĝin agordi.
        En mia buŝ' duobla barokrado
        karceras mian langon, dentojn, lipojn,
        kaj peza, malfekunda ignorado
        min akompanas kvazaŭ mia gardisto.

        (1.3)

 

La reĝo do forprenos la lingvan kapablon de la ekzilito, kiu difinas sin kiel anglon laŭ la lingvo, kiun li parolas.[4]

Dum la dekkvara jarcento, la epoko de Rikardo la Dua, kaj eĉ la deksesa jarcento, la epoko de Shakespeare, malmultaj homoj ekster Britio parolis la anglan. La lingvo estis malmulte konata kiel dua lingvo, krom de britoj mem: ene de Britio kaj Irlando, la irlanda gaela estis ankoraŭ vaste uzata en tiu lando, la skotgaela iagrade en Skotlando, kaj la kimra en la montaj regionoj de Kimrio. [5] La plej utila lingvo por britaj komercistoj estis la nederlanda aŭ aliaj variantoj de nordĝermanaj lingvoj, dum la lingvoj de intelekta kaj arta komunikado estis ĉefe franca kaj itala.

La verko Henriko la Kvina priskribas la regadon (1413-22) de reĝo fama en Anglio ĉefe kiel venkanto de la francoj en la batalo de Agincourt (1415) kaj subskribinto de la posta, por la francoj puna, Traktato de Troyes (1520), kiu rekonis lin kiel heredonton de la franca krono kaj interkonsentis lian edziĝon kun Catherine, filino de la franca reĝo Karlo la Sesa. La verko, do, povus esti konsiderata - erare, miaopinie - bele patriota, por ne diri ŝovinista, glorigo de Anglio kaj malvalorigo de Francio. Unike inter la verkoj de Shakespeare, la dramo specife prezentas bildon de Britio, kiu inkluzivas tiujn, kiuj vivas fore en provinco: inter la roluloj estas la kimra kapitano Fluellen, Jamy el Skotlando, kaj Macmorris el Irlando. La mesaĝo, kiun ni ricevas per prezento de tiu tutbrita teamo estas klara: Britio unuiĝas malantaŭ Henriko la Kvina. Ni notu, ke kiam la teatraĵo estis verkita, Skotlando estis ankoraŭ aparta lando (la du regnoj havas saman reĝon ekde 1603). Ĉe siaj spektantoj Shakespeare specife klopodas elvoki tiun anglan revon pri unuigita Britio tia, kia ekzistis laŭlegende en fora pasinteco. Kiam en 1603 Jakobo la Sesa de Skotlando fariĝis Jakobo la Unua de Anglio, tiu revo moviĝis unu stadion pli proksimen al realiĝo.

Tiu ĉi ne estas momento por bedaŭri la koloniismon de angla ŝtato, kiu klopodis homogenigi siajn regionojn kaj subpremi lokajn lingvojn. [6] La Londono de Shakespeare estis kreskanta urbo, kun daŭre pli varia enloĝantaro: enmigrantoj el la provincoj, kiuj serĉas laboron; religiaj rifuĝantoj el Flandrio kaj aliaj lokoj; kaj komercistoj el multaj landoj. Londono estis ja fandejo. Shakespeare reprezentas la metropolan sintenon de tiuj, kiuj ĉeestas la Londonan teatron. Laŭ tiu pritakso, Henriko estas forta reĝo kapabla inspiri lojalecon, interalie pro la princaj spertoj en Londonaj trinkejoj. Li povas komunikiĝi efike kun homoj el ĉiuj klasoj - inkluzive de Fluellen kaj Jamy kaj la aliaj. Laŭ lingvistika difino, li scipovas ĉiujn registrojn, ĉiujn sociolektojn.

Henriko la Kvina estas unike interesa en tio, ke ĝi prezentas iun senton de nacieco, nocio nova en la epoko de Shakespeare. La moderna ŝtato estas geografia regiono, dividita de siaj najbaroj per klare rekonataj landlimoj. Sed en la deksesa jarcento tiu koncepto apenaŭ ekzistis: oni difinis sian naciecon laŭ sia lojaleco al reĝo aŭ reganto: la mapo estis serio da metropolaj punktoj, kun (por tiel diri) linioj de lojaleco ĉirkaŭ ili, kaj en la plej foraj regionoj tiuj lojalecoj povus facile ŝanĝiĝi aŭ duobli. Dume, la moderna mapo estas kolekto da koloraj paneloj. Tiu dua koncepto komencas videbli en tiu ĉi dramo - same kiel ĝi videbletas en tiuj versoj de Mowbray en Rikardo la Dua. [7]

Ni notu, cetere, ke Shakespeare kaj liaj samtempanoj ankris sin kulture en du eventuale kontraŭdiraj tradicioj. Elizabeta kaj la kortego konsideris sin iagrade heredantoj de la imperia idealo, kies ikonoj kaj mitoj fontis, pere de la fruaj anoj de la familio Tudor, el la kortego de Francisko la Unua de Francio kaj la Imperiestro Karlo la Kvina - kiu siatempe prenis ilin el la tradicio de la Sankta Romia Imperio, kiu siavice ligiĝis kun la klasika epoko kaj antikva Romio. Aliflanke, la familio Tudor emfazis sian kimrecon: ili fontis el la montoj de Kimrio, kien la noblaj posteuloj de la glora brita Reĝo Arturo (tiu, kiu venkis kontraŭ la Romianoj) ekzilis sin. Kvankam granda parto de tiu rakonto estis pli fantazio ol fakto, ĝi estis forta elemento en la sento de identeco de la ŝekspira Anglio. En ĉio ĉi la angla lingvo ludis sian rolon, kiel lingvo inda je komparo kun la franca, la itala, kaj la aliaj lingvoj de la nova Eŭropo.

Tiel, la Henrika armeo, en la ŝekspira fikcio, teksas ĉirkaŭ si la mitan Brition; kaj Henriko, kiu moviĝas inter ĝiaj tendoj la nokton antaŭ Agincourt, vestita kiel simpla soldato kaj kaŝita en sia granda talaro, portas kun si la potencon de reĝo, kiu parolas la spiriton de tiu Anglio, parolas ĝian lingvon en plej profunda senco.

Kion li tamen ne parolas bone, estas la franca. Granda parto de la dramo turniĝas ne ĉirkaŭ kultura simileco sed kultura diferenco: la francoj konstante montriĝas elitecaj kaj trorafinitaj, distancaj je la ordinaraj homoj, kaj pli amaj al siaj ĉevaloj ol al la spirito de Francio. Diras la franca kronprinco, "Se la sabloj fariĝus elokventaj lingvoj, mia ĉevalo respondus al ĉiuj el ili" (3.7). Sed tiu stranga abstraktigo de ĉevaloj en lingvojn estas la inverso de la praktiko de la "milita Henriko," kiu el la lingvo kreas ĉevalojn. La enkondukanto de la teatraĵo demandas ĉu la "kokludejo" de la teatro kapablas teni "la vastajn francajn kampojn," kaj tiu "ligna O," tiu eta cirklo de la ligna teatra konstruaĵo kapablas teni la "kaskojn, kiuj teroris la aeron" de Agincourt.

 

        Ho, pardonon - kaj kiel nulo povas
        en ĝusta lok' atesti milionon,
        permesu nin, la ĉifrojn de ĉi sumo,
        je viaj imagitaj fortoj agi.
        Supozu, en la zon' de jenaj muroj
        nun enfermitaj du potencajn regnojn,
        kies altlevitajn kaj apudajn fruntojn
        malvasta mar' danĝere dispartigas.
        Mankojn niajn pense kompletigu:
        el unu homo kreu tutan milon
        kaj ellaboru imagitajn povojn.
        Se pri ĉevaloj temas, imagu ilin
        stampantaj hufojn en la akceptan teron;
        kaj pensoj viaj vestu niajn reĝojn,
        transportu ilin, salte trans la tempoj,
        ŝtopante la atingojn de jardekoj
        en sabloglason....

        (Prologo)

 

Tiu elvokiva antaŭludo de la verko memorigas nin denove pri la fortoj de la lingvo - kaj pri la fakto, ke tiu lingva elvokivo rolas je la servo de la anglaj fortoj. Shakespeare ne celas, nek klopodas, ludi la rolon de neŭtrala observanto.

La franca preciozo etendiĝas ankaŭ en aferojn lingvajn, kiel klarigas la sola sceno (3.4) en la verkaro de Shakespeare komplete verkita en fremda lingvo (fakto konata de ĉiu kvizamanto). En tiu sceno la Princino Katharine ricevas anglan lecionon de sia akompana sinjorino Alica. La vortoj, kiujn ŝi lernas, enhavas plurajn esprimojn, kiuj similas francajn maldecaĵojn, ŝokante la princinon, kaj kreante komikan miskomprenon aparte amuzan ĝuste al tiuj spektantoj, kiuj komprenas la francan sufiĉe por kapti la vortludojn. Tiu malnova truko de translingva miskompreno estas iom pli komplike elludata pli poste (4.4) kiam sur la batalkampo la senutila angla soldato Pistol montras sin preta akcepti monon anstataŭ mortigi iun kompatindan francan soldaton, kiu, parolante nur france, utiligas la Knabon de Pistol kiel interpretiston.

Sed la princino Katharine insiste lernadas siajn lecionojn, tiel ke, kiam ni renkontas ŝin denove en la kvina akto, ŝi kapablas teni konversacion kun Henriko, eĉ se stumble:

 

Henriko             Bela Katharine, tiel bela,
            ĉu vi konsentos al soldat' instrui
            terminojn indajn trafi sinjorinon,
            kaj ŝian koron logi pro la pledo?
Katharine   Via moŝto mokas min; 
            mi ne parolas vian anglujon.
Henriko     Ho, bela Katharine! 
            Se vi amos min forte per via franca koro,
            mi volonte aŭdos vin konfesi tion kriple 
            per via anglalingva lango.
            Ĉu vi ŝatas min, Kanjo?
Katharine   Pardonnez-moi, mi ne scipovas
            kio estas "Ŝatas min." 

            (5.2)

 

La sinjorino Alica ne gajnos pedagogiajn premiojn pro sia instruado de Katharine, sed ŝiaj klopodoj memorigas nin iom klare, ke politika dominado (en tiu ĉi kazo ankaŭ seksa dominado) estas kutime akompanata de lingva dominado: Katharine lernas la lingvon de la potenco, kiu fortigas sian pozicion super Francio. Ŝi tion ne faras pro iu natura supereco de la angla lingvo, nek iu pli forta esprimpovo. Verdire, la leciono emas implici, ke la angla lingvo rigardata tra la lenso de la franca sindifino estas kruda, kamparana, kaj senharmonia idiomo. Tamen, la francoj estas venkitoj, la angloj venkintoj, kaj sekve la angla regas.

Tiu Henriko, kiu amindumas al Katharine, tamen konas sufiĉe la francan por scii kion Katharine diras. Devigante ŝin paroli la anglan, li regas la komunikan kanalon kaj igas ŝin stumbli kaj heziti. Dum la intertrakto, li neas, same kiel tiu alia soldata oratoro Otelo, ke li elokventas en sia lingvo - aserto, kiun li jam pruvis falsa per brilaj paroladoj antaŭ sia armeo. Temas pri malegala batalo facile gajnita. Kaj dum la amo de Katharine unuavide ŝajnas la celo de tiu batalo, Henriko diras tute klare por tiuj, kiuj pretas noti tion, ke ŝi estas nur simbolo de pli granda politika kaj milita konkero: "Mi amas Francion tiel bone, ke mi ne pretas cedi eĉ unu ĝian vilaĝon" (5.2).

Tia esplorado de lingva malegaleco, tiel konata al apogantoj de Esperanto kiel ekzemplo de la problemoj de lingva komunikado, povus ŝajni fantazio de dramisto senpensa, se ĝi ne estus parto de pli vasta kaj subtila esploro de la rilato inter stilo kaj potenco, kaj inter elokvento kaj politika dominado, en tiu ĉi dramo. La konversacio inter la franca princino kaj la angla reĝo estas samtempe socie akceptebla, kaj politike maltrankviliga. La eluzo de potenco, froste, neflankiĝante, kaj senskrupule, estas forta Henrika karakterizo.

En la finaj jaroj de la Dua Mondmilito, la britoj decidis fari filmon el Henriko la Kvina, kaj la rezulto estis brila prezento de Sir Laurence Olivier, en kiu patriotismo fronte al timigaj ŝancoj bele respegulis kaj apogis la britan sintenon je tiu stadio en la milito. Temis pri propagando unuaranga. Sed en la jaroj post la Vjetnama Milito Kenneth Branagh ree filmis ĝin, kun interpreto pli pacifisma kaj subtila. Ni eraras se ni konsideras tiun dramon glorigo de la angla pasinteco: Shakespeare tenas certan kritikan distancon for de la prezento de tiu rimarkinda historia periodo.

Henriko la Kvina estas unu el la plej profundaj politikaj dramoj en la verkaro de Shakespeare. En simila kategorio troviĝas alia dramo de tiu sama periodo, Julio Cezaro. La lingva tavoligo en tiu verko estas alie prezentita. Shakespeare prezentas bildon de homamaso, kiu estas preskaŭ tro facile superruzita per oratora elokvento. Tiuj, kiuj supozas, ke utiligo de la sama lingvo forigas lingvan malegalecon studu foje la faman paroladon de Antonio, kiu montras la avantaĝojn de flua kaj efika parolkapablo kaj esence komplete renversas la sortojn de la konspirantoj. [8] En tiu ĉi dramo ni ripete vidas kiel lingva kapablo fariĝas maniero ekskluzivi homojn malpli kapablajn, ekzemple en tiu ĉi konversacio inter du konspirantoj, Kassio kaj Kasko:

 

Kassio      Ĉu Cicerono diris ion?
Kasko       Jes, li paroladis greke.
Kassio      Je kiu celo?
Kasko       Ne, se mi al vi diros tion, 
            mi neniam kuraĝos rerenkonti vin;
            sed tiuj, kiuj komprenis la sencon
            ekridetis reciproke,
            kaj balancis la kapojn; 
            sed miaparte - pri la greka - 
            ĝi estis nekomprenebla.

            (1.2)

 

Oni povas malpaki tiun etan bildon diversmaniere. Cicerono, parolante greke, dividas kun siaj kunuloj certan klerecon. Li substrekas por ni la kulturan kontinuecon inter Romio kaj Grekio, kaj la valorojn, kiujn tiu kontinueco reprezentas. Spektantaro angla de la ŝekspira epoko bone komprenus tion, interalie ĉar la pli kleraj anoj de tiu spektantaro konus la verkojn de Cicerono. Samtempe, tamen, Cicerono kaj la aliaj bildiĝas al ni kiel lingve fermita elito, kiu utiligas sian klerecon por trakti inter si, kaj per tio montras (laŭ mia interpreto) sian superecon. Kasko, konspiranto kontraŭ tiu elito, ne estas membro de tiu lingva klubo, kaj sentas sin ekskluzivita.

Kiel la historio multfoje pruvis, tiuj, kiuj tro trude montras sian komunikan superecon kaj apartecon riskas redukti la ceterajn homojn al senkohera, kolera kaj neracia opozicio. Ĝuste tio okazas en la ŝoka sceno de la morto de Cinno la poeto, murdita de la homamaso ne ĉar li estas konspiranto (kio li ne estas) sed pro la hazardo de sia nomo - aŭ pli precize, pro sia kultura statuso, kiu identigas lin kun grupo da homoj, kiun la amaso ne komprenas kaj, pro sia forta sento de forŝlositeco, ne volas kompreni, preferante sian nescion kaj malamante la klerecon. La lingvo do ĉesas funkcii laŭ siaj normalaj reguloj - same kiel la ŝtato ĉesis tiel funkcii. Tiu kompleta kolapso de la rilato inter vorto kaj signifo, en kiu gravas ne la signifo sed la vorto, estas alia versio de la interfamilia milito en Romeo kaj Julieta, kie familia aparteno pli gravas ol la karaktero mem de la homoj. Diras Julieta, per famaj vortoj,

 

        Min malamikas sole via nomo.
        Vi tamen estas vi, ne ia Montekjo.
        Montekjo, kio estas? - nek piedo,
        nek mano, brak', vizaĝo, nek alia
        esenco de la homo. Ho nur estu
        alia nom'! Ĉu gravas do la nomo?
        Ja tio, kion ni titolas rozo,
        sub nom' alia same dolĉodorus.

        (2.2)

 

 

 

En Julio Cezaro, ekzistas do tensio inter, unuflanke, la nocio de regado de elito, kiu, eĉ se ĝi misuzas la potencon, tamen reprezentas kontinuecon de valoroj; kaj, aliflanke, la nocio de renverso de tiraneca reĝimo. La konspirantoj povas bele argumenti, eĉ pruvi, ke ili pravas, kaj per plej altaj motivoj ili povas plani sian ŝtatrenverson, sed, forigante la sistemon de potenco, ili mallaĉas anarkion neregeblan - aŭ, pli precize, manipuleblan de ĉiu ambiciulo, kiu havas tagordon.Unu fama frazero kaptas lingve tiun tension: "Et tu, Brute?", "Kaj vi, Bruto?" La vortoj de la mortanta Cezaro estas diritaj latine. Se en tiu ĉi dramo la angla lingvo ludas la rolon de la latina, Cezaro devus paroli en la angla lingvo. Sed li parolas latine. Kial tiu strangaĵo? En sia Vivo de Cezaro la latina verkisto Suetonius uzas iom similan trukon: en la momento de la murdo, Cezaro diras greke al Bruto, "Kaj vi, mia filo?" Kiel la greka al la latina, tiel la latina al la angla: Cezaro rekonas Bruton kiel anon de la elita klubo, portanton de la kulturo, kaj li uzas lingvan etikedon por tio, kiun rekonus ano de la angla klera elito. Cezaro do kvazaŭ diras, "Ĉu do ankaŭ vi, Bruto, kiu estas unu el ni, aliĝis al la konspiro?"

Eĉ pli ekstrema varianto je la morto de Cinno la Poeto okazas en unu el la plej fruaj ŝekspiraj dramoj, la dua parto de Henriko la Sesa. Ĝi ankaŭ havas interesan lingvan dimension. Temas pri la mortigo de Lordo Say fare de la sekvantoj de la revoluciulo Jack Cade en la potenca kvara akto de tiu malofte ludata dramo. La teruro komenciĝas en la dua sceno kiam la Registristo de Chatham estas fortrenita al ekzekutiĝo pro la simpla fakto, ke li scias skribi. Jack Cade, gvidanto de la ribeluloj, kiu, en parodio de la normala funkcio de la registaro de tiu epoko, promesis al siaj sekvantoj, ke ili ĉiuj estos reĝoj, turnas sin al la problemo de Lordo Say:

 

        Kamaradoj reĝoj, mi diras al vi, ke Lordo Say
        kastris la komunumon kaj igis ĝin eŭnuko:
        kaj krome, li scipovas paroli france;
        kaj tial li estas perfidulo....
        Ne, respondu se vi povas:
        la francoj estas niaj malamikoj;
        sciu do, mi demandas nur jene:
        Ĉu tiu, kiu parolas la lingvon de malamiko, 
        povas esti bona konsilanto aŭ ne?

        (4.2)

 

Kiam poste la malfeliĉa Lordo Say estas kaptita de la amaso (kiu parolas proze al li dum li parolas verse al ili: la ŝekspiraj dramoj indikas socilingvan tavoliĝon per tiu konvencio), Cade minacas, "Estos pruvite rekte al vi, ke vi havas ĉirkaŭ vi homojn, kiuj kutime parolas substantivon kaj verbon kaj similajn abomenajn vortojn, kiujn neniu kristana orelo povas elteni." La respondo de Say, ke "tiu ĉi lango traktis kun fremdaj reĝoj / por via bonfarto," ne defendas lin. Fakte eĉ la kapablo pri fremdaj lingvoj, tiu povo komunikiĝi kun alilandanoj laŭ iliaj kondiĉoj, ŝajnas en si mem signo de perfido. Cetere, konsidere la preskaŭ superhomajn lertojn bezonatajn por paroli fremdajn lingvojn, tia kapablo nepre malkaŝas traktadon kun Satano: "Li havas diablon sub la lango," diras Cade; "li ne parolas en la nomo de Dio." Kaj fine: "Forportu lin, forportu lin! Li parolas la latinan."

Sume, do, la sorto de Lordo Say en la manoj de Jack Cade estas nur ekstrema formo de tiu ksenofobio, kiu ofte afliktas niajn sociojn. Tamen, en la medio de Shakespeare kono de fremdaj lingvoj estis evidente signo de bona eduko. Portia, en La Venecia Komercisto, elektante eventualan edzon, ne volas fali en la saman kaptilon kiel Mortimer: ŝi malakceptas la anglan baronon Falconbridge precize pro lia manko de lingvoscio: "Nek latinan, nek francan, nek italan lingvojn li posedas; kaj vi povas ĵuri antaŭ la tribunalo, ke de la angla mi posedas apenaŭ la valoron de unu penco. Li estas bela bildo de viro; sed ve! kiu povus interparoli kun pantomimaĵo?"

Ekzistas tiuj roluloj, kiuj havas kapon plenan je scio sed ne kapablas utiligi ĝin efike, precipe, en Shakespeare, diversaj specoj de pedagogoj. Holofernes, la plej fama el ĉiuj tiuj pedantoj, en Amlaboro Perdita, vivas en mondo de obskuraj aludoj kaj komplikaj eldiroj, kiujn ni rekonas el klasĉambroj kaj prelegejoj, kiujn ni mem okupis tra la jaroj, ĉu studente ĉu (se mi kuraĝas) profesore:

 

Ĵakeneta    Kara Pastra Moŝto, estu tiel afabla 
            legi al mi tiun leteron....
Holofernes  Fauste, precor, gelida quando pecus 
            omne sub umbra ruminat, kaj tiel plu. 
            Ah, kara Mantuanus. Mi parolas pri vi 
            kiel vojaĝanto parolas pri Venecio:
            Venetia, Venetia, Chi non ti vede,
            non ti pretia.
            Kara Mantuanus, kara Mantuanus! 
            Kiu ne komprenas vin, ne amas vin. 

            (4.2)

 

 

 

Ĉio ĉi ne troviĝas en la letero, kiun la povra analfabeta Ĵakeneta petis lin legi: Holofernes perdiĝas en nebulon de duonmemoritaj citaĵoj el la plej konata Renesanca latina poeto Mantuanus, kiu viktimigis la knabojn de la deksesa jarcento tra la dormigaj paĝoj de latinaj lernolibroj. La itala citaĵo (Venecio, Venecio, / kiu ne vidis vin, ne scias vin taksi) nur substrekas la neadekvaton de la kompatinda knabino, kiu, finfine, nur petis, ke Holofernes legu la damnindan leteron.... Kiam poste Holofernes renkontas la subpastron Nataniel, kaj la dialogo devojiĝas en marĉon de pedanteco, apudulo komentas, "Ili ĉeestis grandan lingvan bankedon kaj forŝtelis la postlasaĵojn."

Kvankam Falconbridge perdis sian ŝancon ĉe Portia (evidente la angla reputacio pri malbona lingvokapablo havas longan historion), Valentino, en Du Sinjoroj el Verono, kaptas postenon, post eksterordinara intervjuo, ĝuste pro sia fremdlingva kapablo. La juna homo, ekzilita el Milano, kaptiĝas, kune kun sia servisto Rapido, de bando de rabistoj en la arbaro survoje al Verono. Jam de la komenco, montriĝas, ke tiuj rabistoj estas escepte rigoraj se temas pri la preciza utiligo de vortoj.

 

Rapido        Siro, ni estas perditaj: jen tiuj kanajloj
              kiujn ĉiuj vojaĝantoj tiel timas.
Valentino     Miaj amikoj -
Unua rabisto  Tamen ne, siro; ni estas viaj malamikoj.

              (4.1)

 

Valentino klarigas pri sia ekzilo kaj sia mizera kondiĉo - sed jen venas surprizo. Evidentiĝas, ke al la bando mankas estro. La rabistoj trovas tiun malferman kaj belan junulon tute agrabla kaj ĉarma. Kio komenciĝas kiel priŝtelo fariĝas dungintervjuo, en kiu la personaj kvalitoj, kiujn la rabistoj deziras trovi en Valentino estas ĝuste malaj al tiuj, kiujn li, kiel bone edukita sinjoro, deziras emfazi. Ĉu oni maldungis vin el via antaŭa posteno, oni kvazaŭ demandas?

 

Unua rabisto  Do, ĉu vi estis proskribe ekzilita?
Valentino     Tiel estis.
Dua rabisto   Pro kiu krimo?
Valentino     Pro tio, kiun nun turmente mi memoras:
              mi mortigis homon, kies morton mi nun pentas;
              sed ja mi tion faris en duelo,
              sen falsa avantaĝo aŭ perfido.
Unua rabisto  Se estis tiel, ne indas, ke vi pentu.
              Ĉu ekzilita pro tiel eta krimo? 
Valentino     Jes ja, kaj sentis min bonŝanca tiel eskapi.
Dua rabisto   Ĉu lingvojn vi posedas?
Valentino     Junula vojaĝado tion instruis
              Kaj feliĉigis min, alie trista.
Tria rabisto  Tiu ulo bele estrus nian bandon!
Unua rabisto  Ni prenu lin.

              (4.1)

 

Tiu dungo de Valentino, evidente en internacia firmao kie lingvoj utilas por trakti kun fremdaj klientoj perditaj en la arbaro de norda Italio, memorigu nin, ke scio de fremdaj lingvoj povas utili je plej neatenditaj momentoj....

Sed, kiel certe atentigus la legantoj de tiu ĉi eseo, oni malfacile povas scii, kiuj lingvoj utilos en difinitaj cirkonstancoj. La lingva kaoso estas tia, ke neniu solvo pere de simpla lernado de fremdaj lingvoj sukcesos. Kiujn alternativojn ni havas? Por fini, mi volas mencii du ŝekspirajn aludojn al aliaj vojoj. La unua estas farso, sed ĝi inkluzivas specon de planita lingvo; la dua verŝajne apartenas al la tereno, kiun esploras profesoro Eco - la serĉado de perfekta lingvo.

La farsa epizodo okazas en Fino bona ĉio bona. La bombasta kaj senkuraĝa fripono Parolles (homo el vortoj, kiel implicas lia nomo), dezirante imponi antaŭ siaj kolegoj-oficiroj Florencaj, planas eliri sola kontraŭ la malamika armeo dumnokte. Li ne scias ĝuste kiel li falsos la ekspedicion, nek kiel li "pruvos" al la kamaradoj, ke li efektive vizitis la malamikan tendaron. La kamaradoj, siavice, tuj komprenas, ke temos pri falsaĵo, kaj decidas ŝajnigi embuskon. Ili vestas sin kiel malamikajn soldatojn el iu fora regiono, kiuj parolas lingvon, kiun eĉ la talenta lingvisto Parolles ne konas, kaj ili atendas por lin kapti. La ruzo sukcesas, kaj Parolles kaptiĝas. Parolante al li sensencaĵojn, kaj eĉ nomante unu el la grupo kiel "interpretiston", ili komplete konfuzas lin.

 

Unua lordo     Throca movousus, cargo, cargo, cargo.
Ĉiuj           Cargo, cargo, cargo, 
               villianda par corbo, cargo.
Parolles       Mi elaĉetos min, elaĉetos! 
               Ne kovru miajn okulojn.
               [Ili kovras liajn okulojn.]
Interpretisto  Boskos thromuldo boskos.
Parolles       Mi scias, ke via trupo estas Muskos,
               kaj mank' de lingvoscio min mortigos.
               Se iu inter vi parolas dane,
               germane, nederlande, france, aŭ itale,
               sekretojn mi tuj donos pri Florenco.
Interpretisto  Boskos vauvado. Mi vin komprenas kaj 
               kapablas vian lingvon. Kerelybonto.
               Sinjoro, pensu pri via fido, 
               ĉar deksep ponardoj apudas
               vian bruston.

 

Parolles       Ho!
Interpretisto  Preĝu, preĝu, preĝu! Manka revania dulche.
Unua lordo     Oscorbidulchos volivorco.
Interpretisto  La generalo tenos vin vivanta,
               kaj, maskitan tiel, vin kondukos
               al pridemando. Esperu, ke la informoj
               indos la pluvivon.
Parolles                       Lasu min vivi!
               kaj ĉiujn sekretojn de l' arme' mi montros,
               la fortojn kaj celojn; mi klarigos
               mirindaĵojn.
Interpretisto               Sed fidinde diros?
Parolles       Se ne, min damnu.
Interpretisto               Acordo linta.

               (4.1)

 

Mi ne scias, ĉu iu interlingvisto iam ekzamenis tiun ŝercan lingvon por trovi komunajn trajtojn. Ĉu efektive temas pri sensencaĵoj, aŭ ĉu malantaŭe estas iuj gramatikaj aŭ etimologiaj principoj?

Tamen, ne ĉi tie ni serĉu la ŝekspiran Esperanton, sed en alia loko, sur dezertinsulo, kun Prospero kaj Miranda. La kortegoj de Milano kaj Napolo, de kie venas la nobeloj, kiuj sin trovas (en plena senco, ĉar temas pri senmaskiga sperto) sur la insulo de La Tempesto, estas ejoj de korupto kaj perfido. Prospero mem, kiu neglektis siajn taskojn kiel duko, favore al siaj libroj, kaj tiel suferis puŝon, mem spertis tiun perfidon. Kaj tiel okazas, ke, kiel iu organizanto de minaca semajnfina festo en sia sinjora domo, li alkondukis siajn malamikojn al la insulo.

Ne temas pri ordinara insulo, sed magia, teksita el la spaco per la potenco de la libro kaj la povo de la lingvo - insulo, en kiu la lingvo produktas materion, ne materio la lingvon. Prospero, magiisto, teksas sorĉojn el la vortoj trovataj en libroj pri la sekretoj de la naturo. Li ne estas tielnomata nigra magiisto, kiu, helpe de diabloj, misuzas siajn sciojn por distordi la naturon, sed blanka magiisto, kiu sorĉas por restarigi tiun naturon, kiun mistraktaj homoj lezis. Nur bona homo kapablas esti bona magiisto. Se sorĉoj estas faritaj el vortoj, bona magiisto evidente estas tiu, kiu parolas la lingvon de la naturo. En tiu senco, Prospero parolas la Perfektan Lingvon. [9]

Lia insulo estas tia utopio, en kiu finfine la bono venkas kaj la malbono ne kapablas elteni. Ĝi estas insulo "plena je bruoj," sed kion malbonulo sentas kiel bruo, bonulo sentas kiel "muzik' solena, sanigil' plej bona / por la perpleksaj nervoj" (5.1), kaj la strangaj muzikoj de tiu ĉi fora loko malhelpas perfidon kaj antaŭenigas interkonsenton. Kalibano, sovaĝa ido de la sorĉistino Sykorax, reprezentas la plej bestajn elementojn de la homo, kiuj ankras liajn ecojn al la tero. Tiel, eĉ se li lernas komunikiĝi kun Prospero kaj Miranda, li ne kapablas uzi sian scion por bonaj celoj: "Vi instruis al mi lingvon, kaj mia profito / estas, ke mi scias sakri" (1.2). [10] Dum granda parto de la dramo, Prospero batalas kontraŭ impulsoj, kiujn reprezentas Kalibano, sed finfine, kiam li venkis kontraŭ la Milanaj perfiduloj, li agnoskas Kalibanon kiel sian: la homo ja estas pli ol belaj pensoj, pli ol noblaj emocioj, kaj oni povas agnoski pli bazajn instinktojn se oni scias ilin regi.

Sed la lingvo de la insulo, eĉ se Prospero trovis ĝin en siaj magiaj libroj, estas iel lia propra kreaĵo, ĝis aliaj parolas ĝin. Tiu ĉi dramo rakontas la lingvolecionon. En la fino, kiam oni lernis tiun lingvon de karitato kaj pardonado, Prospero "dronigas sian libron":

 

                    Sed nun ĉi krudan
        magion mi fornegas. Kaj vokinte
        muzikon ĉielan - jen mi faras tion -
        por tra iliaj sensoj mian celon
        atingi (tial ĉi aera ĉarmo),
        mi rompos la sorĉvergon, ĝin enfosos
        je pluraj klaftoj, kaj pli profundege
        ol iam ajn atingis plumba sondo,
        dronigos mian libron.

        (5.1)

 

Kiel Zamenhof descendanta la scenejon kaj revenanta la publikon, Prospero formetas la libron sekure sentante, ke la malbono, kiu forigis lin el Milano, estas nun venkita kaj nova sento eniris la mondon. ĉio ĉi ja ne igas Shakespeare Zamenhofo, nek Zamenhof ŝekspiro, sed la spirito de unu animis la aspirojn de la dua. Ne hazarde, ke Zamenhof turnis sin al Shakespeare por pruvi, per la traduko de Hamleto, ke Esperanto vivas. Sed tio, kiel ankaŭ diras la usonanoj, estas alia rakonto.

 


 

[1] Mi citas el la jenaj tradukoj: Reĝo Lear de Kalman Kalocsay (Rotterdam: UEA, 1966), Otelo de Reto Rossetti (La Laguna: Stafeto, 1960), Julio Cezaro de D. H. Lambert (Londono: Brita Esperantista Asocio, 1906), La

Venecia komercisto de Alfred E. Wackrill (Londono: The British Esperanto

Association, 1914), La Tempesto de Kalman Kalocsay (La Laguna: Stafeto, 1970), Romeo kaj Julieta de Reto Rossetti (ĉerpaĵo en William Auld kaj

Reto Rossetti, red., Angla Antologio, Rotterdam: UEA, 1957). Tradukoj de aliaj citaĵoj estas miaj. La ciferoj indikas la akton kaj scenon.

[2] Mia preferata analizo de la verko, kiu esploras tiujn nuancojn, restas Maynard Mack, King Lear in Our Time (Berkeley k Los Angeles: University of California Press, 1965).

[3] Vi eble demandos kiel mi scias, ke la denaska lingvo de Otelo estas alia ol la itala. Nu, mi tion ne scias, sed mi sugestas, ke Shakespeare roligas lin kiel eksterulon, kiel fremdulon, kiu ne konas la lingvon, en plej larĝa senco de la sumo de akceptataj kondutoj, de Venecio. Li konfuziĝas inter la indiĝenoj.

[4] Tiu ĉi estas relative frua laŭdo de la angla lingvo en tia kunteksto, kaj precipe frua utiligo de la angla kiel identigilo de angla nacieco.

[5] Pri la skota, vidu Garbhan MacAoidh, La gaela lingvo en Skotlando hodiaŭ kaj hieraŭ (Kardo, 1991); pri la kimra vidu la enkondukon al J. C. Wells, Geiriadur Esperanto/kimra vortaro (Londono: Grupo Kvin, 1985).

[6] Tiuj, kiuj volas esplori tiun temon turnu sin unuavice al Michael Hechter, Internal Colonialism (Berkeley k Los Angeles: University of California Press, 1975).

[7] Pri la distingo inter la sankta rajto de reĝo kaj la moderna koncepto de ŝtata suvereneco (kiel ankaŭ la rolo de ŝtataj lingvoj en la koncepto de la sendependa ŝtato), vidu Benedict Anderson, Imagined Communities: Ref

lections on the Origin and Spread of Nationalism (2-a eld. London k New York: Verso, 1991).

[8] Ivo Lapenna analizas tiun ĉi paroladon kaj tiun de Bruto en Retoriko (Rotterdam, 1958).

[9] Umberto Eco, La serĉado de la perfekta lingvo, tr. Daniele Mistretta (Pisa: Edistudio, 1994). Vidu interalie la okan ĉapitron, kiu traktas "la lingvon magian".

[10] Mia traduko. Kalocsay erare ellasis verson tie ĉi.

 


 

ABSTRACT

Shakespeare Interlinguist

The speakers of Esperanto will find much of interest in Shakespeare's works. Shakespeare is fascinated by the relationship between language and power and by the fact that language serves as the means of sustaining a play's dramatic action: there would be no play without language. When language and truth part company, language collapses, as in the opening of King Lear, and when it blossoms forth in rhetorical abundance, as in Othello, it may conceal the truth rather than revealing it. Henry V is quite explicit, in its opening, about the fact that the play derives from language working on the audience's imagination, but the play also goes on to explore a range of sociolinguistic issues, among them regional speech and, in scenes involving the Princess Katherine, language difference. In All's Well That Ends Well there is even a nonsense language. Other plays of Shakespeare also reveal a marked sensitivity to language difference and language attitudes, and to language as a means of self-definition.

 


                                                                                                                                      卦指朕村