世界语学习  

世界语学研究


 

Lernolibro pri interlingvistiko

de Vera Barandovská


[Noto de la Redaktoro: Dr. Vera Barandovská-Frank estis inter la unuaj, kiuj promesis helpon al IPR. Mi ricevis ŝian novan lernolibron eldonitan en 1995 en Sibiu (Rumanio) kun la titolo Enkonduka lernolibro de interlingvistiko.
La libro apartenas al la instruteko de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. Iam vi nepre povos legi pri ĝi recenzon en IPR. Nun staru ĉi tie parto de la unua ĉapitro.] 
 

1.2. Interlingvistiko 

 

1.2.1. Difinoj kaj objekto 
 

La termino „interlingvistiko” videble devenas de la indiko „interlingua”, do „internacia lingvo”, kiun uzis Giuseppe Peano en la jaro 1903. La reprezentanto de naturalisma lingvistika skolo Jules Meysmans publikigis en 1911 artikolon „Une science nouvelle” en la revuo „Lingua internationale”, kaj proponis nomi „interlingvistiko” sciencon, kiu esploras naturajn leĝojn de formado de ĝeneralaj helplingvoj. Li starigis demandon, ĉu ankaŭ artefaritaj lingvoj povas iĝi objekto de scienca esploro. Ĉar plejmulto da tiaj lingvoj apenaŭ trapasis la stadion de projekto, ili ja ne povas esti esplorataj kiel funkciantaj etnolingvoj. Meysmans rekomendas okupiĝi pri artefaritaj lingvoj nur en la kunteksto kun internaciaj etnolingvoj kaj transpreni ties esplormetodojn. Interlingvistiko en la kompreno de Meysmans do pritraktas ĉiujn internaciajn lingvojn, precipe naturajn kaj aldone artefaritajn. Klopodoj konstrui artefaritan lingvon (sub diversaj nomoj, ekz. „universala”, „tutmonda”, „helpa”, „internacia” ktp.), do lingvokonstruado kaj lingvoplanado ekzistis jam ekde antikva epoko, sed ne ligite ekskluzive kun lingvistiko aŭ eĉ kun aparta scienco, interlingvistiko. Ĝi ekzistis kvazaŭ subkon­scie kiel parto de diversaj filozofiaj, politikaj, lingvistikaj kaj aliaj esplorkampoj. Pri interlingvistiko kiel memstara disciplino de lingvoscienco okupiĝis en la tridekaj jaroj Otto Jespersen. Li difinis ĝin kiel lingvistikan branĉon, kiu esplo­ras strukturon kaj bazan koncepton de ĉiuj lingvoj, celante starigi normojn por inter­lingvoj, t.e. artefaritaj helplingvoj por skriba kaj parola komunikado inter homoj, kiuj ne povas interkompreniĝi per propraj gepatraj lingvoj. Laŭ tiu ĉi koncepto interlingvistiko interesiĝas pri esploroj de la problemoj de konstruo, historio kaj funkcio de planlingvoj, kiujn ĝi vidas kiel lingvojn internaciajn kaj artefaritajn. Pri artefariteco en la lingvoj oni trovas menciojn jam ĉe pli fruaj lingvistoj, sed la koncepto de artefariteco estas diversa - oni komprenas per ĝi jen lingvonor­migon, jen konstruadon de planlingvoj. Germanisto kaj jungramatikisto Her­mann Paul mencias en sia laboraĵo „Principoj de historio de la lingvo” en 1880 „artefaritajn lingvojn”. Diferencon inter naturaj kaj artefaritaj lingvoj li komparas kun dialekto kaj normlingvo - la unuan oni regas ekde la infanaĝo, la duan oni devas lerni. Pri artefariteco parolas en 1889 Jean Baudoin de Courtenay ligite al Volapük, la unua funkcianta planlingvo. Fakte jam en 1887 starigis Amerika Filo­zofia Societo komisionon por esplori la sciencan valoron de Volapük kaj dum la esploro eniris diskuton kun la Londona Filozofia Societo pri la lingva kaj socia flankoj de internacia komunkado. Pri internaciaj lingvoj skribis Hugo Schuchardt, opiniante, ke al starigo de monda lingvo kondukas praktikaj bezonoj de la homaro. Kompara historia lingvistiko, kiu klopodas rekonstrui pralingvon, povas, laŭ Schuchardt, uzi siajn metodojn por konstrui bezonatan internacian lingvon. En la dudeka jarcento interlingvistiko alproksimiĝis ankaŭ al lingvotipologio kaj lingvokomparado, tial la laboroj de E. Sapir, M. Swadesh kaj W. Collinson, gvidataj de IALA (International Aŭiliary Language Association) en la tridekaj jaroj okupiĝis pri fundamentoj de eŭropaj lingvoj, konstruonte sur la esplorita bazo novan helplingvon. Internaciismoj, do komunaj elementoj en etno­lingvoj, iĝis grava esplorobjekto kiel estonta bazo por planlingvo. Ekde la dudekaj jaroj ekzistis en la soveta lingvoscienco esploro de problemaro ligita al diversaj lingvoj en interetna komunikado kiel principa enhavo de inter­lingvistiko (sen nomi ĝin tiel). Soveta sciencisto E.F. Spiridoviĉ en la tridekaj jaroj konstatas, ke en lingvistiko hejmiĝas ideoj pri krea procedo en la lingvo, pri ĝiaj konsciaj ŝanĝoj, do lingvoesplorado - analizo estas anstataŭigata per lingvokreado - sintezo. Ekestas lingvoteknologio, celanta krei internacian helplingvon kaj raciigi kaj perfektigi naciajn - literaturajn lingvojn. Simile al la koncepto de Jespersen, Dénes Szilágyi difinas en 1931 inter­lingvis­tikon kiel sistemon de teorioj kaj teknikoj, servantaj al produktado de inter­lingvoj. Li distingas interlingvistikon ĝeneralan por historia kaj kompara studoj de interlingvoj, kaj interlingvistikon normigan. Samjare formulis sian difinon C.W. von Sydow dum la dua internacia kongreso de lingvistoj, dirante, ke la kreo de internacia lingvo bezonas specialan lingvistikan disciplinon. W.J. Man­ders en 1950 vidas en interlingvistiko tiun branĉon de la lingvoscienco, kiu celas trovi la plej kontentigan solvon de la planlingva problemo. H. Ölberg (1954) diras, ke interlingvistiko okupiĝas pri internaciaj, t.e. artefarite konstruitaj lingvoj. Laŭ Eugen Wüster (1955) interlingvistiko, kiun li komence nomas „sinteza lingvistiko”, ne nur konstatas, sed konscie influas la evoluon de la lingvo. (Li proponas terminon „planlingvo” anstataŭ „artefarita” aŭ „artefarite konstruita” lingvo.) V. Tauli (1968) emfazas la apartenon de interlingvistiko al aplikata lingvistiko - ĝi sisteme studu la celojn, principojn, metodojn kaj tak­tikojn de lingvoplanado. La lingvoplanado mem okupiĝu pri 
(1) reguligo kaj evoluigo de ekzistantaj lingvoj, 
(2) pri la kreado de novaj lingvoj regionaj, naciaj kaj internaciaj. 
En 1971 A.D. Ŝvejcer difinas lingvoplanadon kiel konscian in­fluon sur la lingvajn ŝanĝiĝojn, alproksimigante ĝin al lingvopolitiko kaj lingvokonstruado. La lingvomodeligan aspekton emfazas P.N. Denisov, kon­siderante la inter­lingvistikon kiel antaŭkiber­netikan lingvomodeligon. Laŭ la „Meyers Neues Lexi­con” (1973) temas pri lingvistika disciplino kreita komence de ĉi-jarcento, stu­danta strukturojn de gran­daj mondaj lingvoj kun la celo krei ba­zon por konstruo de internacia lingvo. Pli vaste vidas la enhavon de interlingvistiko O.S. Achmanova (1966): ĝi estas branĉo de lingvoscienco, kiu studas diversajn problemojn ligitajn kun la kreado kaj funkciado de diversaj helplingvoj inkluzive de aŭtomataj interlingvoj. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto el la jaro 1970 diras, ke interlingvistiko estas scienco, esploranta la kondiĉojn sociologiajn, kulturajn kaj lingvistikajn de komuna norma lingvo, uzota en la internaciaj rilatoj. Alian enhavon donas al interlingvistiko Mario Wandruszka en 1971, komprenante sub tiu nomo es­plorojn de etnolingvaj kontaktoj ĝenerale, do kontrastivan aŭ komparan lingvis­tikon. La Granda Soveta Enciklopedio el la jaro 1979: Interlingvistiko estas lingvistika branĉo, kiu studas problemojn lige al kreado kaj funkcio de diversaj rimedoj de internacia komunikado, ekz. problemojn de sociolingvistiko, bi­lingvismo, multlingveco, programlingvoj, kreado de kodoj kaj skribsistemoj, komunikadon de homo kun maŝino. István Szerdahelyi skribas en sia „Enkonduko en la interlingvistikon” en 1979: „La aplikita lingvistiko devis rimarki, ke la nuna interlingva problemo estas novtipa demando, kreita de la moderna socio, de la evoluado de la tekniko, kiun ne plu eblas solvi per klasik-tradiciaj rimedoj. Oni devas apartigi novan discipli­non, kies tasko estu ĝuste la solvado de la interlingva problemo. Tiu nova branĉo de la aplikata lingvistiko nomiĝas interlingvistiko. La interlingvistiko devas trovi la respondon al la demando: kiu lingvo solvu la problemon: ĉu nacia aŭ inter­nacia; ĉu estinta, estanta aŭ estonta; ĉu etna aŭ artefarita?” Li inkluzivas en inter­lingvistikon lingvopolitikon kaj lingvoplanadon, starigante ilin proksime al so­cilingvistiko, psikolingvistiko kaj lingvomodeligo. Detlev Blanke en 1985 difinas interlingvistikon kiel interdisciplinan lingvo­sciencan branĉon, esplorantan internacian lingvan komunikadon kun ĉiuj poli­tikaj, ekonomiaj, lingvistikaj, informaciteoriaj kaj aliaj aspektoj. Laŭ Blanke tamen estas la ĉefa laborkampo de interlingvistiko la problemaro de planlingvoj, nome pro jenaj kialoj: (1) La ekesto de interlingvistiko kiel scienca disciplino estas intime konektita kun la evoluo kaj historio de planlingvoj. Multaj inter­lingvistikaj problemoj, kiuj ne estas rekte ligitaj kun planlingvoj, estis malkov­ritaj kaj difinitaj ĝuste dank’ al planlingvoj. (2) La planlingvoj estas antaŭ ĉio produkto de interlingvistikaj klopodoj, nome rimedo por plifaciligi la internacian komunikadon. 
(3) Ke la planlingvoj kontentige funkcias kiel ilo de internacia komunikado, estas pruvebla teorie kaj praktike. Ili formas tiel alternativon al aliaj modeloj de raciigo de la internacia komukado (ekz. enkonduko de unu, du aŭ pluraj etnolingvoj kiel devigaj internaciaj lingvoj, perkomputila tradukado ktp.) aŭ estas kombineblaj kun ili. (4) La plejmulto de interlingvistika literaturo - 60 % - estas publikigita en plan­lingvoj. Elĉerpaj interlingvistikaj esploroj ne eblas sen prikonsideri planlingvan literaturon.(5) Preskaŭ ĉiuj interlingvistoj, aktivaj en la difinita kampo, konas plan­lingvojn. Blanke ankaŭ difinas espe­ran­tologion kiel memstaran parton de inter­lingvistiko. S.N. Kuznecov (1987) opinias, ke interlingvistiko pritraktu interlingvajn kon­taktojn kaj internacian lingvon kiel ilon de tiuj kontaktoj. Al la esplorkampo de interlingvistiko do apartenu problemoj de multlingveco, planiteco de naciaj lingvoj, uzado de interetnaj lingvoj kaj planlingvoj. Ne apartenu program­lingvoj por komputiloj, etnolingvoj kiel identigiloj de sociaj grupoj ktp. Kom­prenante interlingvistikon kiel lingvistikan branĉon, li subdividas ĝin analogie al lingvis­tiko en interlingvistikon ĝeneralan kaj specialan. Ĝenerala interlingvistiko in­teresiĝu pri monda lingvosituacio, pri multlingveco kaj ĝia evoluo, pri tipoj kaj niveloj de internacia komunikado, pri reciprokaj lingvaj influoj kaj ekesto de internacionalismoj, pri klopodoj solvi la internacian komunikadproblemon helpe de kaj naturaj lingvoj, kaj planlingvoj. Laŭ Kuznecov apartenas al ĝenerala lingvistiko ankaŭ teorioj de internaciaj naturaj kaj artefaritaj lingvoj, kaj al lasta teorioj de lingvoprojektado kaj lingvofunkciado. Al speciala interlingvistiko apartenas teorioj de unuopaj planlingvoj, do ankaŭ esperantologio. Krome estas interlingvistiko ligita al multaj aliaj sciencoj laŭ specialiĝo en unuopaj es­plorkam­poj, kiel lingvopolitiko, lingvopedagogio, sociologio, lingvofilozofio, dokumentadscienco, semiotiko - speciale terminologio, scienca komunikado, informadiko, logiko, kibernetiko, problemoj de artefarita inteligenteco kaj multaj aliaj. Nove (1992) rimarkigas Werner Bormann, ke planlingvistiko estas tro mal­vasta intereskampo de interlingvistiko, eĉ kun aldono de novaj esplorceloj kiel uzo de interlingvo kiel referenc- kaj pontolingvo, en lingvoorientiga instruado kaj simile. Al sciencaj laboroj super la lingvo adiciiĝis temaro do laŭ la nuntempa kompreno apartenu ankaŭ problemoj filologiaj. Ekzistas proponoj de Helmar Frank, Yashovardhan kaj Vera Barandovská (1991) apartigi la literaturscien­cajn kaj planlingvo-movadajn problemojn tiel, ke ili apud interlingvistiko formu parton de interfilologio. La plej disvastigita kompreno de la enhavo de interlingvistiko restas tamen ligita al la internacia lingvo kaj al aro da problemoj, kiuj apartenas al ties uzado en plej diversaj sciencaj kaj praktikaj kampoj. Tia difino malfermas vastajn eblojn por nelingvistikaj sciencoj enplektiĝi kaj kontribui al interlingvistikaj esploroj.

                                                       返回目录