AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 16    Petro(P) Diss renkontas sian kolegon Roberto Renner(R)
  P: Ha, Roberto! Vi venas en la ĝusta momento.
  R: Kial, Petro? Kio nova?
  P: Mi serĉas kunulon por fari partion de ŝako.
  R: Vi estas bone inspirita. Jam de pluraj monatoj, mi
      ne plu ludis ŝako.
  P: Bonege. Ĉu ni iru al la junularo-domo? Ĝi estas
      tute proksima.
  R: Se vi volas. Sed antaŭe, mi devas redoni ĉi tiujn librojn al la publika biblioteko.
  P: Mi akompanos vin. Kion interesan vi lagas, nun-momente?
  R: Jen, ekzemple, la franclingva eldono de la grand-sukcesa libro "Mi amis
      junulinon", kaj jen ĝia traduko en Esperanto.
  P: Pri kio temas?
  R: Pri kompleksaj amo-problemoj de la nuntempaj afrikaj gejunuloj.
  P: "Amo en Afriko"?... Interesa temo!... Ĉu, eble, vi intencas vojaĝi al la
      nigra kontinento, por flirti kun belaj negrinoj?
  R: Ne rekontu stultaĵojn, Petro!... Ĉu, do, vi ankoraŭ ne konas tiun
      ekster-ordinaran letero-kolekton?
  P: Ne. Ĉu valoras la penon legi ĝin?
  R: Tute certe. Ĝi estas libro aktuala, serioza, sentimentala, eĉ kor-tuŝa,
      kaj tre bone verkita.
  P: Se vi rekomendas ĝin tiel varme, mi devos, okaze, legi ĝin.
  R: Ekzistas tradukoj en pli ol 50 lingvoj...
  P: Nu, mi ne estas postulema... Unu sufiĉos al mi!
  R: Sen-dube. !Jen libro tute alia: "Daninoscope", de la renoma humuristo Pierre Daninos.
  P: Ha jes. Mi konas. Tre sprita; tipe franca... Mi legis ĉiujn liajn verkojn:
      "Major Thomson", "Snobissimo", kaj ceteraj.
  R: Certaj partoj el lia verkaro meritus esti tradukitaj en la internacian lingvon.
  P: Mi tute konsentas kun vi. Des pli, ke la legema publiko ĝenerale
      preferas legaĵojn amuzajn kaj distrajn, ol ceterajn alt-literaturajn
      "majstro-verkojn", malfacile digesteblajn...
  R: Tio estas ankaŭ mia opinio.
  P: Koncerne tiun ĉapitro: Mi tra-legis, kun multa plezuro, kolekton de pli
      ol du mil franclingvaj rakontetoj, tre spritaj, kaj facile rakonteblaj.
  R: Mi konas. Mi legis ĝin antaŭ  kelkaj semajnoj. Sed, oni devas averti, ke
      ne malmultaj el tiuj spritaĵoj estas tre sen-respektaj kaj eĉ tute maldecaj.
  P: Nu... Oni ja povas fari elekton. Sufias ellasi tion, kio riskas ŝoki certajn legantojn.
  R: En aliaj vortoj: Elekti la mezan vojon. Same kiel en la politiko...
      Tiu-rilate: Ĉu vi legis la ĵurnalon, hodiaŭ?
  P: Jes. Iom supraĵe. Precipe, la sporto-paĝon. La politikon mi preterrigardis.
  R: Oni, tamen ne tute sen-interesiĝu pri ĝi. Almenaŭ, por esti informita.
  P: Ĉu mi tute nete diru al vi mian opinion?... Politiko estas la arto altiri la
      monon de riĉuloj kaj la voĉojn de la malriĉuloj. Por, oni-dire, protekti
      unu partion kontraŭ la alia.
  R: Trafa difino. Iu ! mi ne plu scias kiu ! diris: "Ĝi estas la scenejo por
      ia-maniere kapti la okulojn kaj la orelojn de homoj, por povi facile
      konduki ilin per la nazo."
  P: Ankaŭ bone... "Politikisto" rimas kun "oportunisto"... Kiam unu el ili
      diras: "Ni sidas, ĉiuj, en la sama boato", tio signifas, ke li volas ludi la
      rolon de kapitano, kaj ke ni estu la ŝvitantaj remantoj!...
  R: Ĉu vi konas la sam-specan anekdoton pri la kvar disputantaj profesiuloj?
  P: Ne... Rakontu!
  R: Kvar sinjoroj diskutis en kafejo. Ĉiu, el ili, asertis, ke lia profesio estas la plej malnova.
        La kuracisto diris: "Mia profesio ekzistis antaŭ ĉiuj aliaj; la kreado de
      Eva, per ripo el Adamo, estis ago medicina, kaj certe la tut-unua."
        La arkitekto replikis: "Estas ĝuste. Sed antaŭ, alia laboro devis esti
      farita: Krei la mondon, kaj organizi ĝin."
        La filozofo levis sian montro-fingron, kaj deklaris: "Vi pravas kaj mal-
      pravas, sinjoroj. Sed, antaŭ ĉio, necesis koncepti la ideon, por povi tiri
      la mondon el la kaoso de la universo.
        La politikisto finis la debaton: "Sinjoroj, bonvolu do pripensu! Antaŭ
      ĉio ekzistis la kaoso. Kaj kiu faris ĝin?"
  P: Sprita anekdoto. Mi notos.
  R: Jen la publika biblioteko. Ĉu vi volas atendi min ekstere?
  P: Mi povus iri, intertempe, en la publika lego-ĉambron. Estas interesaj
      revuoj kaj gazetoj tie.
  R: Konsentite, Petro. Mi redonos rapide tiujn librojn, kaj prunte-petos du
      aŭ tri aliajn. Poste, ni povos sen-prokraste iri ludi nian ŝako-partion.

                                     念匯仁      和匯仁      卦指朕村