Estu Kuraĝa kaj Atentema
Profesoro de medicina kolegio
diris al siaj studentoj: "Por kuracisto, la plej grava estas kuraĝa kaj
atentema." Tion dirinte, li trempis sian fingron en la tason de urino sur
la tablo. Sekve, li enŝovis sian fingron en sian buŝon.
Poste, li transdonis la tason al la studentoj.
Imitante la profesoron, ĉiu studento enmetis sian fingron tuŝinta urinon
en sian buŝon, sin detenante de vomado.
Rigardante tion, kun rideto la profesoro diris: "Sendube, vi ĉiuj ja
estas kuraĝaj, tamen mankas al vi sufiĉa atentemo. Vi ne rimarkis, ke
mi trempis la montran fingron en urinon, sed la longan fingron mi
enŝovis en mian buŝon!"
江西省萍乡 刘芝纯
|