Mia Patrino
Verkita de
Ŝjaŭŝjaŭ
Mia
patrino estas analfabetino, kiu eĉ ne povas legi unu literon. Ŝi tamen
estas kapablulino, kiu scias multojn kaj praktikas pli multe. Mia patrino
estas laborema, ŝi laboradas de mateno al nokto. Ĉiutage ŝi purigadas kaj
ordigadas niajn ĉambrojn, kaj kuiradas tri manĝojn. Krome, ŝi ankoraŭ
devas preni el la lernejo sian nepinon, la filinon de mia frato, kaj
flegadas mian bebon. Mia patrino ŝin vestas, kombas, nutras, manikuras kaj
banas. Ŝi ĉiam estas tiu, kiu ellitiĝas unue kaj enlitiĝas laste.
Mia patrino maljuniĝas. Multiĝas ŝiaj faltoj, kaj ankaŭ ŝiaj blankaj
haroj. Nun ŝi estas grumblema pli ol antaŭe. Mi iam malamis ŝin. Mi
opiniis, ke ŝi amas mian fraton multe anstataŭ ami min. La frato estis
milda kaj ĝentila knabo, tamen mi estis neobeema. Ekstere Mi batadis
aliajn samaĝajn geknabojn, tial mia patrino ofte riproĉis min. Do mi
kvereladis kun ŝi. Foje, larmante, ŝi diris al mi: ^Mia bebo, kiun mi amus,
se mi ne vin amus? Mi amas vin ambaŭ gefratojn. Kiam vi plenkreskiĝos, vi
povos certe kompreni min. ̄ Nun mi jam fariĝis patrino. Jes , mi bone
komprenas la koron de mia panjo. En la mondo ĉiu ajn patrino amas siajn
gefilojn. Nur la gefiloj kiel mi ne respektas siajn gepatrojn. Mi ja
komprenas tion kaj ĝisfunde ekpentas.
Estas honte por mi diri tion al mia patrino proprabuŝe. Do dank¨al tiuj
ideografiaĵoj mi elverŝas mian koron al ŝi.
Verkita je 2005-09-27
|