世界语学习
Lernado de Esperanto

Facilaj Legaĵoj    简易读物

Hundo kaj Ĝia Bildo

  Hundo kuris kun peco da viando en la buŝo. Ĝi pasis survoje malgrandan pontoon, sub kiu fluis trankvila klara akvo. Kiam okaze la hundo ekrigardis malsupren al la akvo, Oho! Ĝi ekvidis tie alian hundon, kiu havis ankaŭ en sia buŝo pecon da viando. Ha, ĝi estas pli ol la mia, pensis la hundo, mi ĝin forprenos. Kaj ĝi malfermis la buŝon por kapti la viandon de la hundo en la akvo. La viando de ĝia buŝo falis plaŭde en la akvon, kaj ĉio sur la akvo konfuziĝis por momento. Kiam la hundo en la akvo denove stariĝis, ankaŭ la viando de ĝia buŝo estis malaperinta, ĉar tio, kion la hundo prenis por alia hundo, estis ĝia propra bildo, speguliĝo sur la akvo.

狗和它的影子

 一条狗口里衔着一块肉跑着。途中经过一座小桥,桥下平静而清澈的水在流淌。那条狗偶然朝下一看——啊嗬,它瞧见水里还有一条狗,嘴里也衔着一块肉。“哈,比我的肉还大,”那狗想到,“我要把它夺过来。”于是它张开嘴去夺水里那条狗的肉。口里那块肉就咚一声掉进水里,水面上泛起一阵波浪。当水里那条狗再次出现时,嘴里那块肉也没有了,因为被它当作另一条狗的东西是它自己在水里的倒影。

 

                                                         返回目录