世界语学习
Lernado de Esperanto

Facilaj Legaĵoj    简易读物

La Forgesema Knabo

  Meno estas forgesema knabo. Ĉiumatene, post la ellitiĝo, li komencis serĉi la vestojn, librojn, kajerojn… kaj li neniel trovis ilin; kaj li ofte malfruis al leciono.

  “Kion fari?” pensis Meno.

  Iutage, post plenumo de ekzercoj, li enlitiĝis. En la lito, li pensis, ke li devas ion fari. Li do prenis paperon kaj skribis: “Miaj vestoj estas sur la seĝo, la ŝuoj sub la lito, mia kajero en la libro, la libro en la librosako, la librosako sub la tablo, la tablo en mia ĉambro kaj mi mem en la lito.”

  Li metis la paperon sub la kapkuseno kaj dolĉe endormiĝis. Matene li vekiĝis kaj saltis el la lito, prenis la paperon kaj legis kun ĝojo:

  “’Miaj vestoj sur la seĝo’. Jes, estas tie. ‘La ŝuoj sub la lito’, vere, vere; ‘miaj kajero en la libro’, ho jes, guste tiel; ‘la libro en la librosako’, ja ja; ‘la librosako sub la tablo’, tetu prave; ‘la tablo en mia ĉambro’, bone, bonege! ‘kaj mi mem en la lito’”…

  Meno rigardis al la lito. “Kio?” ekkriis Meno, “Kie estas mi mem? Dio mia! Kie do mi estas nun?...”

 

健忘的孩子

  麦洛是个健忘的孩子。每天早上一起床,它就开始找他的衣服、书、本子等等。但是他一样也找不到,因此常常迟到。

“怎么办呢?”麦洛想。

  一天晚上,麦洛作完练习以后,就上床睡觉了。在床上,他突然想起他该怎么办了。他拿了一张纸,写了起来:“衣服放在椅子上,鞋子在床下,本子夹在书里,书装在书包里,书包在桌子下边,桌子在我房间里,我自己在床上。”

  他把这张纸放在枕头下面,就甜甜地睡去了。

  第二天早晨,他一醒来就立即跳下床,从枕头底下拿出那张纸,高兴地念起来:

  “‘衣服放在椅子上’是的,在那儿呢, ‘鞋子在床下’,对,对;‘本子夹在书里’。哦,是的,是这样的,“书装在书包里”,啊,真是,‘书包在桌子下边’,对极了;‘桌子在我的房间里’,太好了,太好了;‘我自己在床上’……”

  麦洛向床上看去。“咦?”他大叫起来,“我自己在哪儿呢?天啦!我究竟在哪儿呢?”

                                                         返回目录