Nepo
Estis iam maljunulo.
Li jam estis tiel maljuna, ke li ne povis firme teni la kuleron, nek
la bovlon dum la manĝado. Supo aŭ kaĉo elverŝiĝis sur la tablon. Tio
naŭzis la filon kaj bofilinon. Fine la maljunulo devis sidi en angulo
atendante manĝaĵon. Li diris nenion.
Iun tagon, dum la
manĝado, aŭdiĝis falo — jen la bovlo de la maljunulo falis. Ĝi
rompiĝis. La bofilino riproĉis, ke li estas sentaŭgulo. Ankaŭ la filo
kolere rigardis lin. Ili alportis al li lignan bovlon.
Post kelkaj tagoj,
la bofilino serĉis voke sian kvarjaran filon. Fine la etulo aperies,
portante pecojn da lingo.
“Lasu la malpuraĵon!”
diris la patrino.
“Ne! Mi faras bovlon,”
respondis la infano.
“Stulte! Lasu! Venu!
Mi lavos al vi la manetojn…”
“Ne ne ne! Mi faras
du bovlojn, unu por la panjo, la alia por la paĉjo. La panjo kaj la
paĉjo manĝos el la bovloj.”
“Ne estu stulta!”
kriis la patrino.
La etulo tute ne
atentis kaj sides sur la tero.
La patro krude levis
la etulon kaj batis al li la postaĵon.
La infano ploris kaj
kuris al sia avo.
Nun la viro kaj la
virino vidis larmojn en la okuloj de la maljunulo. Ili rigardis jen la
maljunulon, jen la infanon, rigardis jen la lignan bovlon en la mano
de la maljunulo, jen la lignopecojn sur la tero. Fine ili ekploris kaj
tuj venigis la avon al la tablo por preni manĝon. La infano sides ĉe
la avo kaj zorgis lin. |
孙 子
从前有一个老人,年纪挺大,吃饭时连汤匙和饭碗都握不住了,汤和稀粥总要撒在桌子上。这使它的儿子和媳妇十分讨厌。最后,这个老头自只得坐在角落里,等把饭菜端来。他默默地一言不发。
有一天吃饭的时候,忽听得铛的一声——老头的碗掉在地上打碎了,媳妇骂他是饭桶,儿子也怒气冲冲的盯着他。他们给老头换来一只木碗。
几天后,媳妇叫着自己的儿子,四处找寻着。中雨,这个小男孩手头拿着些木块露面了。
母亲说:“把那脏东西扔掉!”
孩子回答说:“不嘛!我在做碗哩。”
“傻里傻气的!扔掉!回来!我给你洗小手手……”
“不,不!我在做两只碗,一只给妈妈,一只给爸爸。妈妈和爸爸都用这碗来吃饭。”
“别这样傻里傻气的!”母亲叫道。
小男孩完全不理会,甚至坐在地上。
父亲粗鲁地把孩子从地上拉起来,朝他屁股上打。
孩子哭了,跑去见爷爷。
这是,儿子和媳妇看见老人眼里噙着泪水。他们看看老人又看看孩子,看看老人手中的木碗又看看地上的木块。于是他们哭起来,立刻把老人扶到桌上吃饭。小孙子坐在爷爷的旁边,照顾着爷爷。
|