世界语学习
Lernado de Esperanto

Facilaj Legaĵoj    简易读物

Saĝa Knabo

  Friĉjo revenis el la lernejo kaj diris al la patrino, “hodiaŭ mi ridis pri la instristo.”

  “Sed, karulo mia, kiel vi povis ridi pri li? Estas do tre malĝentila.”

  “Nu, aŭskultu, li volis kredigi al ni: La suno staras senmove kaj la tero turniĝas ĉirkaŭ si mem en dudek kvar horoj, kaj tiel, li ankaŭ diris, estiĝas tagoj kaj noktoj. Kaj kiam ni havas tagon, la amerikanoj havas nokton, kaj inverse.”

  “Sed en tio la instruisto estas tute prava.”

  “Tamen mi ne povas kredi ĝin, ĉar mi pensas: Se estus vere, nin zepelino ne bezonus tiom longe veturi por atingi Amerikon. Ĝi atendu ĉi tie en la aero dek du horojn kaj poste malsupreniru.”

 

聪明的孩子

小佛利放学回家对他妈妈说:“今天我把老师取笑了。”

“亲爱的孩子,你怎么能取笑老师呢?那可是不礼貌的呀!”

“嗯,你听我说。他想要我们相信,太阳是静止不动的,地球二十四小时都在自转。他还说,这样就形成了白天和黑夜。在我们是白天时,美洲人就是夜晚,反过来也是一样。”

“可老师讲得完全是对的呀!”

“我可不能相信这种事。因为我想,如果是真的,我们的军用气球到美洲去就用不了那么多时间。它就在这儿的高空等上十二个小时,然后在着陆不就得啦。”

 

                                                         返回目录