世界语学习
Lernado de Esperanto

Facilaj Legaĵoj    简易读物

Mono Akirita Per Laboro

  Iu viro havis filon tre mallaboreman. Dum lia tuta vivo, la patro nutris lin ĝis, fine, la patro maljuniĝis kaj malsaniĝis.

  Tiam lid iris al sia edzino, “Mi testamentos mian tutan havaĵon al iu fremdulo; mi lasos la filon sen heredaĵo. Li estas mallaboremulo; li povas akiri nenion per laboro.”

  Aŭdinte tion, la patrino decidis helpi al la filo. Ŝi donis al li oran moneron, kaj diris, “Prenu ĝin, filo mia, kaj forestu it ĝis la vespero! Tiam, revenue kaj aliru al la patro; donu al li tiun ormoneron kaj diru, ke vi perlaboris ĝin.”

  La filo agis tiel. Vespere, li revenis, aliris al sia patro, kaj donis al li la ormoneron. La patro prenis la moneron kaj ĵetis ĝin en la fornon, dirante, “Ne vi perlaboris ĉi tiun!” La filo ekridetis kaj eliris.

  La patrino komprenis la aferon, kaj ŝi diris al sia filo, “Estas klare, ke ni ne povas trompi la patron, filo mia. Vi mem devas eklabori.”

  La filo foriris, kaj li laboris dum tuta semajno. Tiam, li revenis, kaj donis al la pato ormoneron. La patro prenis la ormoneron, kaj denove ĵetis ĝin en la fornon, dirante, “Ne, filo, por tiu monero, ne vi laboris.”

  La filo saltis al la forno; per nuda mano, li elpuŝis la moneron el la fajro, kaj kriis, “Dum la tuta semajno, mi laboris por akiri tiun moneron, kaj vi ĵetis ĝin en la fajron?” Tiam lia patro diris, “Jes, nun mi kredas, ke vi mem laboris por tiu monero.”

劳动挣的钱

  有个人十分懒惰,一直由父亲供养,直到父亲年老多病。

  最后,父亲对自己的妻子说:“我要把全部财产传给外人。儿子太懒,不靠劳动糊口,我什么也不给他。”

  听父亲这样说,母亲决定帮帮儿子。她给了儿子一块金币,说:“拿去吧,孩子,到外边去,晚上再回来,然后到父亲那儿去,把金币给他,就说是你挣来的。”

  儿子照章办理,晚上他回到父亲跟前,把金币给他。父亲接过金币扔进火炉,说:“这块金币并非你劳动所得!”儿子笑笑,走了。

  母亲终于明白了。她告诉儿子:“我们显然骗不过你父亲,孩子,你自己去挣钱吧。”

  儿子离开了家。她整整工作了一周,然后回来把一块金币交给父亲。父亲接过来又扔进火炉,说:“不,孩子,你并没有为挣得这块金币而劳动。”

  儿子跳了起来,扑向火炉;他用手从火中抓出金币,叫道:“辛苦了一个星期才挣得这块金币,你居然将它扔进火里?”这时,父亲说:“好了,现在我相信,这钱是你自己挣的。”

 

                                                         返回目录