La Kondiĉo
Du komercistoj,
Wilke kaj Kosman, fondis lignokomercejon. Dezirante gardi sin antaŭ
negocaj malsukcesoj, ili deponis summon de dekmil markoj ĉe advokato.
Ili kontraktis, ke la mono nur estu repagota, kiam ili ambaŭ venos al
la advokato kaj aprobos la repagon. La advokato ne redonu la summon al
unu kompaniano.
Post jaro Wilke ege
malsaniĝis. Kosman uzis la ŝancon repagigi al si la dekmil markojn de
la advokato, kiu rifuzis repagi la summon al li laŭ la kontrkto. Sed
Kosman admonadis kaj petis la advokaton, iri kun li al la malsanulo
kaj demandi lin, ĉu li konsentos. La malsanulo ne povis paroli, sed
kapjesi.
La advokato fine
konsentis kaj la malsanulo kapjesis, kiam la advokato petis lian
konsenton.
Ricevinte la tutan
summon, Kosman vojaĝis al Usono kaj ne revenis.
Post kelkaj monatoj
Wilke resaniĝis. Aŭdinte, ke Kosman foriĝis, kaj bezonante la monon,
Wilke vizitis la advokaton kaj redeziris la monon. La advokato
mirigite deklaris, ke Wilke ja mem konsentis, ke la advokato repagu la
monon al Kosman. Wilke neis tin. Kaj ĉar la advokato rifuzis repagi la
summon duan fojon, Wilke procesis kontraŭ la advokato.
Antaŭ la juĝisto la
advokato deklaris jene:
“Estas fakto, ke mi
donis dekmil markojn al Kosman. Sed dirante, ke estas lia mono,
sinjoro Wilke eraras. Ĉar estis mia mono, kiun mi donis al Kosman. La
dekmil markojn, kiujn Wilke kaj Kosman deponis ĉe mi, mi ankoraŭ
posedas. Kaj mi pretas repagi la summon laŭ la kontrakto. Kaj kion la
kontrakto postulas? Ke la mono nur estu repagota, kiam ambaŭ Wilke kaj
Kosman, venos al mi kaj aprobos la repagon. Do sinjoro Wilke venigu
sinjoron Kosman. Ĝis tiam la sumo restos ĉe mi!”
La juĝisto aprobis
la argumentadon de la advokato. Wilke ankoraŭ atendis, ke Kosman
revenue! |
条件
有两个商人威尔克和科斯曼办起了一所木器店。为了防备生意失败,他们在一位律师那里存放了一万马克的钱。他们立下契约,只有当两人同时去律师那里并同意退钱时,律师才能将钱付出。律师不能把钱付给其中的一方。
一年后,威尔克患上重病。科斯曼借这个机会要律师将钱付给他,律师按照契约拒绝付钱。可是,科斯曼说服并请求律师去病人那儿问他是否同意付款。病人不能说话,只能点头。
律师同意了。当律师问病人同不同意,病人就点点头。
得到这整笔钱后,科斯曼就去了美国,不回来了。
几个月后,威尔克病愈。他听说科斯曼走了,而且自己又需要钱,他就到律师那儿要求退钱。律师十分吃惊,他说是威尔克自己同意让律师把钱付给科斯曼的。威尔曼否认这个事实。因为律师拒绝再次付钱,威尔克就对律师起诉。
在法官面前,律师说出下面这番话:“我给了科斯曼一万马克,这是事实。可是,说这是他的钱,威尔克先生就错了。因为我给科斯曼的钱是我自己的。威尔克和科斯曼存放在我这儿的一万马克,我仍然放着。我随时准备按照契约付出这笔钱。契约是怎么要求的呀?契约上说,只有当威尔克和科斯曼两人同时来我这儿并同意退钱时,才能退钱。那么,就让威尔克先生把科斯曼先生叫来吧。在那之前,钱总是放在我这儿的!”
法官赞同律师的抗辩。威尔克还在等科斯曼回来哩!
|