世界语学习
Lernado de Esperanto

Facilaj Legaĵoj    简易读物

La Sorĉakvo

  La hotelestro Pfejfer ĉiam havia sukceson en sia gastejo. Nur la edzeco ne estis laŭ lia deziro: li havas disputeman edzinon, kiu daŭre kriegadas. Finfine li komencis drinki, por fariĝi pli rezistema kontraŭ la senfinaj paroladoj kaj riproĉoj.

  Kompreneble la edzino pro tio pliintensigis siajn mallaŭdojn. Kaj li, kuraĝiĝinte, respondis same laŭte.

  Iom post iom la edzino komencis zorgegi pro la kreskanta disputado kaj pligrandiganta disharmonio. Iun tagon, kiam la maljuna onklo Ruzovic vizitis ŝin, ŝi plendis al li pri la malharmonio en sia hejmo kaj demandis la onklon, ĉu li eble scius rimedon kontraŭ la dispecetiĝo de la edzeco.

  Onklo Ruzovic, bone sciante la kaŭzon de la disharmonio, iom meditis kaj fine deklaris, ke li scias rimedon, kiu en alia kazoo bone helpis. Sed la sukceso nur estas certa, se en la vilaĝo troviĝas puto pli malnova ol 50 jaroj.

    Ho jes! La gastejestrino ĝojĝinte ekkriis, en nia vilaĝo ni ja havas tian puton; ĝi troviĝas ĵus malantaŭ nia hotelo!

    Bone, respondis la onklo. Iru poste kun kruĉo al tiu puto kaj ĉerpu du litrojn da akvo el ĝi. Kaj nun bone atentu: post kiam via edzo revenas kaj sin montras kolerema aŭ disputema, vi tuj plenigu vian buŝon de tiu akvo — tute indiferente, kio okazos. Vi baldaŭ ekkonos, ke tio elfunde ŝanĝos la konduton de via edzo!

    Tion mi ankoraŭ hodiaŭ faros! Ŝi promesis, dankante pro la bona konsilo.—

Post du monatoj onklo Ruzovic revenis. Hipokrite li demandis, ĉu la sorĉakvo efikis bone.

    Ho jes, la gastejestrino ridetante certigis al la onklo. La akvo ne tuj efikis plene kaj ĉiel. Sed mi daŭrigis la sorĉadon kaj iom post iom la sorĉakvo ŝanĝis mian karan Paŭlon. Kaj hodiaŭ ni ree harmonias plenkore. Mi ja estas tiel dankema al vi! Pro tio mi kuiros por vi la plej bonan, kion ni havas en nia kuirejo!

Onklo Ruzovic volonte akceptis tiun inviton. Manĝinte, li ridetis kaj mallaŭte diris: Jes, ofte trinketo da akvo bone fermas la buson!

  La virino ekaŭskultis kaj ekkonis la sencon de tiu aludo. Kaj ŝi ekridis: Vi estas fripono! Nun mi komprenas la sorĉon! Sed mi ja ankaŭ komprenas, pro kio mia kara Paŭlo ĉiam pli bone harmoniis kun mi. Sed tamen vi estis prava, kaj mi lernis mian lecionon! Mi ja nun scipovas estri langon — ankaŭ sen la sorĉakvo!

  Onklo Ruzovic ridis: Tre bone! Tiukaze la harmonio restos daŭra gasto en via gastejo kaj hejmo.

魔    水

  旅馆老板普尔费尔经营自己的旅馆总是很成功的。只是婚姻问题不遂他的愿。他的妻子喜欢争吵,老爱喋喋不休地高叫。后来,他开始饮酒了,目的是要对这些听不完的训斥产生出一种抵抗力来。

  当然,妻子也就加强了对他的责难,而他呢,鼓起勇气,同样高声地回敬她。

  渐渐地,妻子开始对日益扩大的争吵和不睦忧心了。一天,鲁若维茨大叔来看她,她向他诉说起家里的不睦,她问大叔是否知道一种能对付婚姻解体的办法。

  鲁若维茨大叔深知不睦的原因,她略略沉思了一会,最后说,他知道一种办法。这种办法在另一桩事中是很奏效的。只要村子里有50多年历史的老井,事情成功就有把握。

  “哦,有的,”老板娘高兴得叫出声来。“我们村里有那样的井,而且就在我们旅馆的后面。”

  “好,”大叔回答说,“然后,带着壶到井边去,从井里打出两升水来。好好注意啦:如果你丈夫回来,显出生气和吵架的样子,你就赶快含一口井里的水——什么事情发生你都不管。你不久就会明白,那会从根本上改变你丈夫的行为。”

  “我今天就这么干!”她说到,十分感谢大叔的忠告。

  两个月后,鲁若维茨大叔又来了,他假意地问道,魔水的效力是不是很好。

  “哦,是的,”老板娘笑着,肯定地回答大叔。“开初,魔水并不完全灵验。可是,我继续施展魔法,渐渐地,,魔水终于使我亲爱的保罗变样了。今天,我们又一个心眼地和睦相处了。真感谢你呀!所以,我要把厨房里最好的东西煮给你吃!”

  鲁若维茨大叔欣然接受。吃完后,他笑着低声说:“是啊,常常含点水就能保你不开金口了!”

  老板娘一听就知道了话中的含意。她笑起来:“你这滑头!我现在动这魔法了!我也懂得为什么我亲爱的保罗以前老是同我那么和睦相处的道理。不过,你是对的,我得到教训啦!没有魔水,我现在也知道怎么管好我这舌头!”

  鲁若维茨大叔笑着说:“好极了!这样,和睦就会长期呆在你们的旅馆里和家里了。”

                                                               (贺 潜   译)

 

                                                         返回目录