世界语学习
Lernado de Esperanto

Facilaj Legaĵoj    简易读物

Mi Parolas Esperante

  Mi estis vojaĝanto en la ekstrema oriento, kaj mi prenis sidlokon en la restoracia vagono de Bukaresto al Konstantinpolo. Apenaŭ mi sidiĝis, kiam mi vidis, ke iu eksterlandano vane penas komprenigi al kelnero, kion li deziras. La kelnero uzas sian tutan ligvoscion: li parolas rumane, serbe, turke, bulgare kaj ruse. Sed ĉiam sen sukceso. La fremdulo ne komprenis eĉ unu vorton. Mi alproksimiĝis en la deziro helpi al li — krom la rumana mi parolas sep lingvojn — kaj mi demandis al li germane, france, angle, itale, hungare, hispane kaj greke, ĉu mi povas servi al li. Ĉio vane. La fremdulo ne komprenis iun el la dek du lingvoj. Tiam mi ekmemoris artikolon pri Esperanto, kiun mi legis antaŭ kelka tempo en gazeto, sed al kiu mi tiam ne turnis atenton, kaj mi finis per la demando:

    Ĉu vi parolas Esperante?

— Jes, mi parolas, li respondis kun ĝojokrio. Kaj li daŭrigis per la sama lingvo, kium mi miaparte tute ne komprenis, ĉar tiu estis la sola frazo de Esperanto, kiun mi konis. Sed kiam la fremdulo rimarkis, ke mi nenion komprenas, li sciis bonan rimedon. Li donis al mi “Ŝlosilon de Esperanto”, kiaj ekzistas en multaj lingvoj. Kvankam ĝi estas nur malgranda kajereto, ĝi enhavas la gramatikon kaj sufiĉan vortaron de la internacia lingvo.

Mi tuj komencis studi la libreton, kaj post dek horoj, kiam ni estis sur la ferdeko de ŝipo, mi jam povis paroli en Esperanto. Tiam mi ricevis la informon, ke mia kunvojaĝanto estas finno kaj scias kvar lingvojn, la svedan, danan, norvegan kaj finnan.

Ni tri, la finno, la kelnero kaj mi, parolis kune dek ses lingvojn, kaj tio tamen ne sufiĉis pork e ni komprenu unu la alian. De tiu tempo mi estas fervora esperantisto.

 

我讲世界语

我到远东去旅游,我在从布加勒斯特到康斯坦丁堡的列车餐车厢里找了座位。刚一坐定,我就看见一个外国人竭力在向服务员解释他想要的东西,可是白费气力。服务员把所学的语言知识都用上了,他讲罗马里亚语、塞尔维亚语、土耳其语、保加利亚语和俄语,可总是不奏效。外国人一个字也听不懂。我走凑上前去想帮帮他——除了罗马里亚语外,我还讲七种语言——于是,我分别用德语、法语、英语、意大利语、匈牙利语、西班牙语和希腊语问他,我是否能给他帮助。全都是白费气力。这十二种语言外国人一种也不懂。这时,我立刻想起前不久我在杂志中读到的一篇关于世界语的文章,可是我当时未加注意。最后我问他:

 

 

“你讲世界语吗?”

“是的,我讲世界语,”他惊喜地叫了一声回答说。而且他继续用我完全不懂的同一种语言(世界语)讲起来,因为我只知道这一个世界语句子。当这位外国人看到我什么也听不懂时,他想到一个好办法。他给了我一本“世界语的钥匙”,这种书有许多种语言的文本。尽管是薄薄的一本,却包括国际语的语法和足够量的词汇。

 

我立刻开始学起这本小书来。十小时以后,当我乘船的时候,我已经会讲世界语了。这时,我才得知,与我同行的是一位芬兰人,他会讲瑞典、丹麦、挪威和芬兰语四种语言。

 

我们三人:芬兰人、服务员和我一共能讲十六种语言,可还不足以使我们相互了解。从那时起,我就成了一个热心的世界语者了。

 

                                                         返回目录