Gazetraportado
La nova eldonisto de Novjorka vespergazeto estis rapidefreneza. Li
malesperigis ĉiuj siajn raportistojn. Unumatene raportisto enrapidis
la redaktejon kriante:
“Tri vivoj perditaj en strat-akcidento!”
“Antaŭ kiom da tempo?” demandis la eldonisto.
“Antaŭ tri horoj…”
“Tro malfrue,” la eldonisto boje diris.
Post nelonge dua raportisto senspire enkuris la
redaktejon:
“Granda fajro! 20 mortintoj!”
“Antaŭ kiom da tempo?”
“Antaŭ du horoj!”
“Tro malfrue!” ekkriis la eldonisto.
En ĉi tiu momento la unua raportisto ree envenis
la ĉambron:
“Murdo!” li kriegis.
“Kie?”
“Ĉi tie!”
“Kiam?”
“Nun!”…Beng!
|