世界语学习
Lernado de Esperanto

Facilaj Legaĵoj    简易读物

Urso kaj Du Vojaĝantoj

  Kiam du vojaĝantoj iris preter arbaro, subite ili renkontiĝis kun urso.

  Unu el la vojaĝantoj, kiu tuj rimarkis la urson, kuris al arbo apud la vojo, suprengrimpis ĝin kaj sin kaŝis en branĉaron. La alia ne havanta tempon por forsavi sin, falis teren kaj ŝajnigis sin mortinta.

  Kiam la urso venis al li kaj ekflaris lin je la vizaĝo, li pene detenis la spiron, ĉar li estis aŭdinta, ke la urso ne tuŝas kadavron. Kiam la urso foriris, la homo, kiu estis sur arbo, malsupreniris al la vojkamarado, kaj demandis lin ŝerce, kion la urso flustris al li.

  “Ĝi admonish min,” respondis la demandito, “ke mi ne vojaĝu kun tia homo, kiu forlasas sian amikon en okazo de danĝero.”

 

熊和两个旅行者

  两个旅行者经过一座森林,忽然遇到了一只熊。

  其中一个立刻发现了那只熊,就向路旁的一棵树跑去,爬上去并且躲藏在树枝间。另一个来不及脱身,就躺在地上装死。

  那只熊走进他,嗅他的脸,他就极力屏住气,因为他听说过熊不吃死尸。当熊离开之后,树上的那个人就下来走到他朋友身旁,开玩笑似的问他熊对他悄悄地说了些什么。

  “它劝我,”那人回答道,“不要同在危急时刻丢开自己朋友的人一块旅行。”

                      (牛辛  译)

 

                                                         返回目录