ĈAPITRO 7 (SEP)
(En la koridoro)
Tom: Jen ŝi estas. Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas nekonscia. Ŝi perdis la konscion kaj falis.
Bob: Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?
Tom: Jes. Ne timu. Ŝi perdis la konscion, sed ŝi ne perdis la vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas.
Bob: Kion ni faru?
Tom: Kion vi opinias?
Bob: Ŝajnas, ke ŝi dormas.
Tom: Ni devas informi la aŭtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne?
Bob: Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ unu semajnon.
Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo.
Bob: Ĉu vere? Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.
Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.
DEMANDOJ (7)
Ĉu Gerda ankoraŭ vivas?
(jes / ne)
Kiel batas la koro de Gerda?
(forte / malforte / nekonscie / konscie / verŝajne)
Kiun Tom volas informi?
(la blondulon / la profesoron pri lingvistiko / la aŭtoritatojn /
spionon)
Ĉu iu, kiu perdis la konscion, kuŝu kun la kapo pli alta ol la
piedoj?
(jes / ne)
EKZERCOJ (7)
Ekzemplo:
[Mi / Min] restis tie unu [semajno / semajnon].
---> Mi restis tie unu semajnon.
Nun faru vi:
La [sukerpeco / sukerpecon] falis en la [kafo / kafon].
Sed [mi / min] ne deziras [sukero / sukeron] en [mia / mian] [kafo /
kafon].
Jen [Linda / Lindan] venas en la [restoracio / restoracion]!
Eble [ŝi / ŝin] deziras [kafo / kafon] kun [sukero / sukeron].
[Tiu / Tiun] [tago / tagon] [mi / min] laboris tre multe.
[Li / Lin] restis tie unu [tago / tagon]; [mi / min] restis dum [tuta /
tutan] [semajno / semajnon].
Demandu, [kio / kion] [li / lin] faras! --- Ne! Demandu [vi / vin]!
La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi /vin] havas, estas sen [sukero /
sukeron].
La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi / vin] metis sur la [tablo /
tablon], [ili / ilin] ne trinkis.
La [viro / viron], [kiu / kiun] metis [kafo / kafon] sur la [tablo /
tablon], ne estas [studento / studenton].
La [tablo / tablon], sur [kiu / kiun] estas la [kafo / kafon], estas
tro [malgranda / malgrandan].
Ĉu [vi / vin] havas iom da [kafo / kafon]? --- [Mi / Min] havas tri
[tasoj / tasojn] da [kafo / kafon].
Ekzemplo:
Ĉu Tom estas same alta [kiel / ol] Bob, aŭ ĉu li estas pli alta
[kiel / ol] Bob?
---> Ĉu Tom estas same alta kiel Bob, aŭ ĉu li estas pli alta ol
Bob?
Nun faru vi:
[Kiel / Ol] vi scias, Bob estas pli alta [kiel / ol] Tom, sed malpli
alta [kiel / ol] la stranga blondulo.
Mi preferus resti ĉi tie [kiel / ol] iri informi la aŭtoritatojn.
La vero ofte ŝajnas pli absurda [kiel / ol] imagaĵoj.
Li iĝis pli kaj pli forta; li iĝis forta [kiel / ol] fortulo.
Iru pli rapide, aŭ iru malpli rapide; iru [kiel / ol] vi volas!