ĈAPITRO 14 (DEK KVAR)

"Kie diable mi troviĝas?" diris al si Gerda, kiam ŝi vekiĝis. Ŝi kuŝis sur lito -- sur malkomforta, tro mallarĝa lito -- en ĉambro nekonata, en domo nekonata.

Mankis al ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris; ŝi estis laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn rokojn kaj ŝtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen eĉ horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus marŝinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, ŝi estis lacega, kaj ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj muskoloj de ŝia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga.

Kaj tamen ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron; ŝi sentis sin malĝoja; ŝiaj okuloj malsekiĝis; ŝi ploris.

Ne estis multe da lumo en la ĉambro. Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian deziron plu kuŝi. Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis. Ŝi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. Ŝi ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la ĉambro, kaj estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed ŝi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro moviĝu.

Ŝi iris al la pordo; ĝi estis ŝlosita, kaj ŝlosilo nenie videblis.

La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj seĝo. Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "Enŝlosita mi estas," ŝi pensis. "Oni enŝlosis min!"

Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io perfekte natura: ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco ŝajnis rajto evidenta. Kaj nun oni malliberigis ŝin malantaŭ ŝlosita pordo. Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti, kiu tiom ŝatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj horoj de la vivo. Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ŝia koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo.

Kaj jen subite ŝi reagis: ŝi iris al la pordo kaj ĝin batis kun plej granda forto; ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis. Ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, ŝi revenis al la lito kaj rekuŝiĝis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ŝi restis tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis.

Vekis ŝin infana voĉo; ĝi venis el iu alia ĉambro, en la sama domo, tute certe; ĝi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi ĉi tie. Se ili scius..." Alia voĉeto respondis: "Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie."

Gerda diris: "Infanoj, ĉu vi aŭdas min?" Ŝia koro batis espere.

"Iu parolis," sonis unu el la infanvoĉoj, sed aŭdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "Ĉu vi aŭdis?"

"Estis kvazaŭ voĉo de virino," diris la alia.

"Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ŝlosis la pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min," Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuraĝiga.

"Venu!" kriis unu. "Estas fantomo!"

"Vi pravas," la dua respondis, "oni ĉiam rakontis pri fantomo en ĉi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la voĉo estis ina. Ni rapide forkuru!"

"Mi timas," ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas ŝin sola, sola, sola...


DEMANDOJ (14)

Ĉu Gerda sciis, kie ŝi estas?

 

Kiel aspektis la ĉambro, en kiu Gerda kuŝas?

 

Kial Gerda estis lacega?

 

Ĉu ŝi ŝatis sian malliberecon?

 

Kiel ŝi provis liberiĝi?

 

Kio vekis ŝin?

 

Pri kio la infanoj parolis?

 

Kial la infanoj ne helpis ŝin?

 

Kun kiu Gerda estis post la forkuro de la infanoj?


EKZERCOJ (14)

        Ekzemplo:

 

parto :

 

---> parto : peco

 

        Trovu la vortojn!

 

afero :

akiri scion :

aspekti :

diri reage al demando :

dormigilo :

en kiu tempo :

enhavanta ĉion enhaveblan :

facile videbla, komprenebla :

fari por si ideon pri io :

havi ideon pri :

havi similan opinion :

io el tre malgrandaj partetoj :

io, kio restu kaŝita, ne konata :

iradi pro plezuro :

komunikaĵo :

kontraŭ la normala saĝo :

lernigi :

malgranda :

malmontri :

malproksima :

parto :

pensaĵo :

pli alta ol :

rapida, ne atendita :

rilatanta duo :

sciigi, konigi :

tio, pri kio io estas :

veraĵo :

voli havi :

vorto, per kiu persono estas konata :

 

        La vortoj estas:

 

absurda, aĵo, deziri, drogo, eta, evidenta, fakto, fora, ideo, imagi,

instrui, kaŝi, kiam, komuniki, koni, konsenti, lerni, mesaĝo, nomo,

paro, peco, plena, promeni, pulvoro, respondi, sekreto, subita, super,

ŝajni, temo

 

                                                                                   前一课       下一课      返回目录