ĈAPITRO 20 (DUDEK)

Paŝoj. Oni paŝas sur la strato. Gerda aŭskultas atente; ŝi antaŭsentas, ke io grava baldaŭ okazos. Bruo de multaj homoj. Ili venas. Ili ŝajnas multaj, laŭ la bruo: ĉu nun oni venos grupe por ŝin suferigi? Ŝlosiloj. Bruo de ŝlosiloj trans la pordo. Iu enmetas ŝlosilon en la seruron. Ŝi scias, ke ne estas ŝia kutima vizitanto. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la ŝlosilon, ĝin turnas, eniras. Ne ĉi tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de ŝlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj ree per diversaj ŝlosiloj. Aŭdeblas, ke li ne konas la seruron. Kiam li enmetis ŝlosilon, li tenas ĝin laŭ diversaj direktoj, kvazaŭ li ludus per ĝi, verŝajne ĉar li esploras nekonatan seruron.

Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras.

"Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon salti al li por lin kisi. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj okuloj, kiu sin tenas tre digne.

Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. Ŝi jam vidis tiujn vizaĝojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama: senstreĉa.

"Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas. "Ni ne estas sufiĉe multaj en la polico por ĉion fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena." Kaj li prezentas ilin: Tom, Bob, Linda. Kiam ŝi aŭdis la paŝojn, Gerda imagis, ke venas sep, ok, eble naŭ homoj, sed almenaŭ ses; fakte, ili estas nur kvar.

"Mia filino...?" ŝi demandas, kaj ŝi apenaŭ povas eligi la du vortojn, tiom ŝi timas la respondon.

"Savita: ŝi nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fuŝe. La etulino estis ĉe la onklino de tiu f-ino (=fraŭlino) Marta, la universitata flegistino. Ni facile trovis ŝin. Ŝi tre ĝojis revidi la patron, kaj la hejmon, kompreneble."

"Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro ŝanĝas mian tutan vivon. Sed diru: kiel vi alvenis ĉi tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min enŝlosita en ĉi tiu domaĉo?"

"Du knaboj rakontis pri voĉo en ĉi tiu malnova, forlasita domo. Dank'al ili... Sed nun rakontu _vi_. Kion viaj kaptintoj celas? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?"

"Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaŭ sukcesis. Per malsato, unue, kaj poste per la mesaĝo de mia filino. La malsato ne estis facile elportebla, kredu min, sed la mesaĝo sur-kaseda...! Fakte mi terure malsatas nun. Mi petas, ĉu iu el vi bonvolus iri aĉeti manĝaĵon por mi? Io ajn estos bonvena."

Linda foriras por aĉeti manĝaĵojn.

"Vi rakontos al mi, ĉion, senmanke," ŝi diras al la du knaboj elirante.

Gerda raportas pri la dokumento; ŝi tenas ĝin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, ŝi donas ĉiujn necesajn klarigojn.

La policano kapjesas komprene. Gerda klarigas al li ankoraŭ pli pri la kondiĉoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon.

"Bob, ĉu vi konsentus kaŝi vin sub la lito, se iu envenus?"

"Kial?"

"Mi havas planon. Mi ŝatus, ke ni ĉiuj foriru, krom vi kaj Gerda, kaj ke ŝi diru al la kaptinto, ke ŝi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos laŭ la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. Kiu scias? Kiam ŝi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos ĉi tie, kaj kiam vi aŭdos paŝojn proksimiĝi, vi kaŝos vin sub la lito, kaj bone atentos ĉion, kio okazas. Gerda diris, ke ĉiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese."

Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo.


DEMANDOJ (20)

Kion aŭdas Gerda?

 

Kiel ŝi scias, ke ne estas la kutima vizitanto?

 

Kiujn prezentas la policano al Gerda?

 

Pri kio estas la unua demando de Gerda?

 

Kiel la kaptintoj celis igi Gerdan kunlabori?

 

Por kio foriras Linda?

 

Kial la policano petas, ke Bob restu kun Gerda?


EKZERCOJ (20)

        Ekzemplo:

 

senti vivan plezuron :

 

---> senti vivan plezuron : ĝoji

 

        Trovu la vortojn!

 

afabla en kutima kaj ĝusta maniero :

aro de lokoj trairataj por iri de unu loko al alia :

dolore senti perdon, esti malkontenta pro ia faro aŭ manko :

ekkonscii pri :

ekmaldormigi :

emi ion fari pro ofta ripetado :

en iu loko :

en neniu loko :

esprimi malkontentecon :

esti aŭdebla :

faradi pro plezuro :

fari la unuan parton de io :

fari muzikon pervoĉe :

fari voĉbruon por montri subitan ĝojon :

fermi per seruro :

forte aŭdebla :

grupo de homoj kun samaj tradicio kaj historio :

havi permeson fari ion :

havi samajn ecojn kiel :

homido :

homo konsiderata kiel konscia kun devoj kaj rajtoj :

iri per egalaj paŝoj :

je iu tempo :

kapabla iri kaj fari laŭplaĉe :

klara, certa, perfekte ĝusta :

kredi, ke iu dezirata realiĝos :

meblo por kuŝado kaj dormado :

meti ion sur :

montri doloron per okulakvo kaj ĝemetoj :

natura altegaĵo :

ne kapabla bone pensi :

ne miksita, sen nedezirata aldono :

okupi la atenton de iu :

parolsono de homo :

parto de homa korpo, ĉe kies fino estas mano :

parto de muro, kie povas enveni lumo kaj aero :

perdi memoron pri :

pervoĉe fari laŭtajn sonojn :

pluestadi, ne esti finita :

prezenti ideon pri io farinda :

rapide iri piede :

rilati, interesi, esti la temo de :

sciigi okazintaĵojn per vortoj :

senmanka :

sentanta eluzitecon de siaj fortoj :

senti vivan plezuron :

sentigi emon fali (moviĝi malsupren) :

sesdek minutoj :

ŝtonego :

trankvila kaj sentima antaŭ danĝero :

translokigi :

tre mallonga tempodaŭro :

tuto da kondiĉoj kaj ĉirkaŭaĵo :

tute kontenta, bonŝanca :

vira naskiginto de ido :

 

        La vortoj estas:

 

bedaŭri, brako, daŭri, esperi, feliĉa, fenestro, forgesi, ĝentila,

ĝoji, horo, ie, iam, infano, interesi, kanti, komenci, koncerni,

kovri, krii, kuri, kuraĝa, kutimi, laca, laŭta, libera, lito, ludi,

marŝi, momento, monto, movi, nacio, nenie, patro, perfekta, persono,

pezi, plendi, plori, preciza, proponi, pura, rajti, rakonti, ridi,

rimarki, roko, simili, situacio, soni, stulta, ŝlosi, veki, voĉo,

vojo

 

                                                                   前一课        下一课         返回目录