ĈAPITRO 24 (DUDEK KVAR)

"Nur papero!" kriis Ronga.

"Ankaŭ estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga laŭtlegis:

"Tie ĉi kuŝas la Trezoro de la Lumo. Pro la daŭra persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Serĉantoj baldaŭ ĉesos ekzisti. Sed ĝia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili estas ĉi tie kaŝita la Trezoro de la Lumo.

"Ĝi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj troviĝos, kiuj ĝin povos kompreni. La Trezoro konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la Dignecon, la Respekton al ĉiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia ĝusta loko.

"Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial ĝia Trezoro estas pure Spirita.

"Al vi, homo, kiu trovis ĝin, trans multaj aŭ malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aŭ jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!"

* * *

Ili sidis en komfortaj brakseĝoj en la hejmo de Gerda.

"Kio okazis poste?" ĉi-lasta demandis.

"Ni malkaŝis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano. "La loka polico estis antaŭe informita, kaj enŝlosis ilin."

"Ĉu vi scias, kiel komenciĝis la afero?" scivolis Tom.

"Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la hospitalo, ŝi ĉeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi. Kiam ĉi-lasta estis duone dormanta, duone vekiĝanta, li parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. Li diris, ke temas pri malnova societo, elita, tre riĉa, pri kies trezoro li eksciis hazarde legante en la Vatikana Biblioteko."

"Jes," daŭrigis Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. Li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la paĝoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumoserĉantoj. Li antaŭe kelktempe interesiĝis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis ĝian sekretan lingvon. Li komprenis, ke tiu papero indikas, kie troviĝas la trezoro de la Lumoserĉantoj, sed mem ne povis traduki ĉiujn detalajn indikojn. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni renkontiĝis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, ĉar pli kaj pli multaj personoj interesiĝas pri la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere ĝisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj serĉantaj la trezoron pro materia intereso."

"Kion li volis, ke oni faru pri ĝi?" Linda demandis.

"Ke ĝi transiru al iu muzeo aŭ ŝtata institucio."

Tom intervenis:

"Kiel Marta ricevis la fotokopion?"

"Tion ŝi mem klarigis al mi," respondis la policano: "ŝi konstatis, ke la substanco uzita antaŭ la operacio por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel nomata) narkoanalizo. Post la operacio, kiam la profesoro kuŝis en sia ĉambro -- li havis privatan ĉambron kaj do estis sola -- ŝi injektis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante aŭdas kaj respondas demandojn, ĝenerale dirante la veron. Li do dorme respondis al ŝi. Per tiu metodo ŝi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo, nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj."


DEMANDOJ (24)

Kiel aspektis la trezoro?

 

Kion legis Ronga?

 

Kiam Marta eksciis pri la trezoro de la lumoserĉantoj?

 

Kie profesoro Kosadi faris historian esploron?

 

Kion profesoro Kosadi eksciis pri la trezoro? Kion li ne povis

kompreni?

 

Kiel Marta eksciis pri la trezoro?


NOTOJ

En la antaŭa ĉapitro vi lernis pri ĉiuj ses participoj en

Esperanto, sed ni uzis ilin nur kiel adjektivojn. Adjektivon oni povas

uzi aŭ apud substantivo ("Ŝi vidas blondan viron"), aŭ kun iuj

verboj, ekzemple "esti" ("La viro estas blonda"). Ankaŭ participajn

adjektivojn oni povas uzi en tiuj du manieroj:

 

    Mi vizitas la enŝlositan virinon.

 

    La virino estas enŝlosita.

 

La participaj adjektivoj havas la saman signifon en ambaŭ situacioj.

 

Oni povas montri la subjekton de objekta (pasiva) participo per la

prepozicio "de":

 

    Mi vizitas la virinon enŝlositan de la blondulo.

 

    La virino estas enŝlosita de la blondulo.

 

Tiuj frazoj signifas preskaŭ same kiel:

 

    Mi vizitis la virinon, kiun la blondulo enŝlosis.

 

    La blondulo enŝlosis la virinon.

 

Tiuj lastaj frazoj estas tamen pli simplaj kaj pro tio pli bonaj.

 

Eblas uzi ankaŭ subjektan (aktivan) participon post la verbo "esti":

 

    La blondulo estas enŝlosinta la virinon.

 

Tiaj "kunmetitaj verbotempoj" estas tamen tre maloftaj. Preskaŭ ĉiam

sufiĉas simple:

 

    La blondulo enŝlosis la virinon.

 

Participoj uziĝas ne nur adjektive, sed ankaŭ adverbe kaj

substantive. Ni konsideru unue ilian substantivan uzadon.

 

Participaj substantivoj havas kompreneble la finaĵon "-o":

malaperinto, krieganto, kaptoto. Oni devas memori, ke participa

substantivo ĉiam signifas personon, aŭ ulon. "Malaperinto" estas do

"malaperinta ulo", "krieganto" estas "krieganta ulo", kaj "kaptoto"

estas "kaptota ulo". Se oni volas paroli pri aĵo, oni povas uzi

kroman finaĵon "-aĵ-". "Donitaĵo" estas ekzemple aĵo donita, io

donita.

 

Participaj adverboj havas la finaĵon "-e": enirante, forironte,

vidinte. Pri participaj adverboj oni devas memori, ke ili ĉiam

rilatas al la subjekto de la frazo. Ekzemple, la frazo:

 

    Bob vidis Lindan enirante la restoracion.

 

Devas signifi:

 

    Bob vidis Lindan, dum li (Bob) eniris la restoracion.

 

Jen aliaj ekzemploj:

 

    Forironte Bob turnis sin al la pordo.

    (Bob turnis sin al la pordo por foriri.)

 

    Vidinte Lindan Bob iris al ŝia tablo.

    (Post kiam li vidis Lindan, Bob iris al ŝia tablo.)

 

Kompreneble oni povas uzi ankaŭ objektajn (pasivajn) participajn

adverbojn:

 

    Bob forlasis la restoracion ne vidite de Linda.

 

    Observate de la studentoj li ne kuraĝis foriri.

 

    Kaptote de la malamiko li decidis sin mortigi.

 

En skriba Esperanto oni ofte uzas tiajn frazojn kun participaj

adverboj, sed en parolata Esperanto ili ne estas tiom uzataj. Oni

preferas paroli per simplaj mallongaj frazoj.


EKZERCOJ (24)

        Ekzemplo:

 

ĈAR la studentoj LIN OBSERVIS, li ne kuraĝis foriri.

 

---> Observate de la studentoj li ne kuraĝis foriri.

 

        Forigu la vortojn skribitajn GRANDE!

 

La HOMOJ, KIUJ FORIROS, ne plu zorgos pri sia laboro.

 

La INFANOJ, KIUJ LERNAS, ekstaras, kiam la instruisto envenas.

 

POST KIAM LI longe PRIPENSIS la aferon, li decidis ekagi.

 

Oni enŝlosis la HOMON, KIUN ONI KAPTIS, en la policejo.

 

La HOMO, KIU MALAPERIS, estas instruisto pri malnovaj sekretaj

lingvoj.

 

DUM LI ATENDIS la buson, Tom ekhavis ideon.

 

La HOMOJ, KIUJN LA AFERO INTERESAS, povas trovi pli da informoj en iu

ajn biblioteko.

 

La blondulo forveturis, DUM Tom kaj Linda OBSERVIS LIN.

 

La HOMOJ, KIUJN ONI LIBERIGOS, ankoraŭ atendis la malfermon de la

pordego.

 

ĈAR la polico LIN KAPTOS, la spiono manĝis la dokumenton.

 

POST KIAM ĉiu FORGESIS ĜIN, la libro atendis multajn jarcentojn en

la biblioteko.

 

TUJ ANTAŬ OL LI MALFERMIS la pordon, li subite konsciis pri stranga

bruo venanta de ĝia alia flanko.

 

                                                                                       前一课        下一课       返回目录