Atendata Amikino

  Oni fermas la pordojn de la kupeoj, ĉar la vagonaro tuj ekiros. En tiu ĉi momento alvenas sinjoro Ruzul. Rapide li malfermas pordon kaj eniras la kupeon. Tie estas dek sidlokoj kaj ĉeestas naŭ personoj, krom sinjoro Ruzul; sed sur la deka loko kuŝas granda pakaĵo.

  Apud la pakaĵo sidas grasa sinjorino, kiu diras al sinjoro Ruzul:

  “Tiu ĉi pakaĵo apartenas al mia amikino, kiu ĵus eliris el la kupeo kaj tuj revenos.”

  Sinjoro Ruzul vidas je la mieno de la parolintino, ke ŝi ne diris la veron. La pakaĵo apartenas al ŝi mem, kaj la “atendata amikino” ne ekzistas. Li do respondas;

  “Bone, mi eliros tuj, kiam via amikino estos reveninta, sed ĝis tiam mi havas la rajton resti tie ĉi, ĉar ĝis tiam mi estas la deka persono. Mi atendos ŝin atarante…”

  La grasulino malkontente murmuras kelkajn nekompreneblajn vortojn, sed protesti ŝi ne kuraĝas.

  Fajfo. La vagonaro ekiras. Sinjoro Ruzul kun ŝajna servopreteco diras:

  “Ho ve, sinjorino, via amikino maltrafis la vagonaron; mi do redonu al ŝi ŝian pakaĵon.”

  Kaj sinjoro Ruzul prenas la pakaĵon, ĵetas ĝin tra la fenestro kaj trankvilanime sidigas sin sur ĝian lokon.

        下一则                        返回目录