Du Almozuloj

  Du almozuloj iam decidis almozpeti en granda fabriko, spite de la mizeraj tempoj. Unu atendis antaŭ la enirejo, dum la alia efektivigis la planon. La kontoroficistoj kontraŭstaris lin, sed per preteksto lit amen sukcesis atingi la plejsanktejon, la oficejon de la direktoro. La direktoro atente aŭskultis lin, premis poste stampon sur papereton kaj diris al la viro, “Kun tio iru al la prokuristo.”

  La prokuristo rigardis la papereton, premis siavice stampon sur ĝin kaj diris, “Kun tio iru al la kasisto.” La kasisto rigardis la paperon, ankaŭ li premis stampon sur ĝin, dirante, “Iru kun ĝi al la pordisto.” La pordisto prenis la papereton, kaptis la almozulon je la kolo kaj ĵetis lin eksteren, nedirante eĉ unu vorton.

  La atendanta kolego ĝoje ekkriis, “Vi estis tre longe en la fabriko! Kiom vi ricevis?”

  “Mi ricevis neniom, sed tiuj homoj havas grandiozan organizon!”

    下一则                              返回目录