Fraŭlino kaj Leono Multe da homoj estas en la granda teatro. Sur la scenejo staras bela fraŭlino. Ŝi estas tre kuraĝa, ĉar apud ŝi sidas granda leono. Ŝi tenas pecon da sukero inter la ruĝaj lipoj kaj vokas la leonon. Ĉi tiu venas kaj prenas la sukeron per sia buŝego. “Ho, ankaŭ mi povas fari tion,” diris sinjoro en la salono. “Ĉu vere? Ĉu vi, malforta junulo, povas fari tion?” demandas la fraŭlino. “Jes, mi estas same kuraĝa, kiel la leono!” |