Honorario

Poeto (fiere al amikoj): Mi estas kontenta. Por mia lasta poemeto mi ricevis 40 markojn.

Amiko (envieme): Kiu eldonejo akceptis vian poemon?

Poeto: La poŝto. Mi forsendis la poemeton en registrita letero, kiu perdiĝis. Protestinte, mi ricevis 40 markojn por la perdita sendaĵo.

     下一则            返回目录