Kuiri Ovon

  Iam la fama angla matematikisto Newton ne volis matenmanĝi kun sia familio en la manĝoĉambro, ĉar li profunde meditis pri malfacila problemo kaj volis esti sola. Lia edzino sendis al li la servistinon kun unu ovo kaj kladrono plena de akvo, por ke li mem kuiru la ovon, kiam li fariĝos malsata. Post kelkaj horoj la sinjorino eniris la laborĉambron kaj laŭte ekridis. Tie staris Newton kaj rigardis la ovon, kiun li tennis en la mano; —— en la bolanta akvo kusis lia poŝhorloĝo!

        下一则               返回目录