La Miraklo La esploristo revenis el Afriko. En societo sinjorino demandis la scienculon: Ĉu vi ankaŭ vidis kanibalojn? “Jes.” “Kaj ĉu ili estis timindaj?” “Jes, treege! Dum edziĝa festo mi troviĝis sur la memukarto kiel la tria manĝaĵo.” “Terura afero!. Sed rakontu: kiel vi estis savita?” “Per miraklo: la edziĝo lastmomente estis nuligita.”
|