Mustardo

  Du irlandanoj, Patriko kaj Mikaelo, venis al Anglio kaj iris en restoracion. Sur la tablo staris taseto da mustardo. Patriko prenis plenan kuleron da ĝi kaj metis gin en sian buŝon. En liaj okuloj fluis larmoj.

  “Kial vi ploras, Patriko?” demandis Mikaelo.

  “Mi ĵud memoris, ke antaŭ precize unu jaro oni pendigis mian onklon en Irlando,” resppondis Patriko.

  Mikaelo nun metis plenan kuleron da mustardo en sian buŝon kaj ankaŭ el liaj okuloj fluis larmoj.

  “Kail vi ploras, Mikaelo?” demandis Patriko.

  “Ĉar oni ne pendigis vin kune kun via onklo!” estis la respondo.

         下一则               返回目录