Rapidvagonaro

  Konduktoro de rapidvagonaro kontrolas la biletojn kaj diras al kamparano, “Sinjoro, vi eniris malĝustan vagonaron. Via bileto ne validas por rapidvagonaro.”

  La kamparano respondas, “Ĉu vere? Nu, tio ne gravas. Diru al la maŝinisto, ke li iom malpliigu la rapidecon, ĉar por mi la rapideco ne gravas.”

  下一则            返回目录