Reĝo kaj la Popolo La ĉefministro alportis al la reĝo la manuskripton de nova leĝo ĵus akceptita de la parlamento. “Via reĝa moŝto, jen nova leĝo, kiun vi devas subskribi.” “Devas?” ripetis la reĝo kolerete. “Kiel vi kuraĝas tiel paroli al mi? Devas! Pripensu, ĉefministro, ke mi estas la reĝo!” “kaj vi, reĝa moŝto,” respondis la ĉefministro, “bonvolu pripensu, ke mi estas la popolo.”
|