Sendanĝera Banloko

  Hoover, la eksprezidanto de Usono, restadis iam en banloko, ĉe la marbordo de Florida. Estis treege varme, kaj la maro invitis al freŝiga bano.

  Hoover alvokis maljunan mariston, kiu sides je kelka distance, pace fumante sian pipon, kaj demandis, “Ĉi tie ja estas sendanĝere, ĉu ne?”

  “kion vi aludas, sinjoro?” demandis la maljuna marveturinto.

  “Nu, ĉu ne estas ŝarkoj ĉi tie? Mi volus iom naĝi,” klarigis Hoover.

  “Ho, tute ne. Ĉi tie ne estas ŝarkoj,” estis la respondo. Hoover malvestis sin, surmetis sian bankostumon kaj iris en la akvon. Sed li ankoraŭ ne estis tute trankvila kaj tial li demandis refoje al la maristo.”Estas do certe, ke ĉi tie ne estas ŝarkoj?”

  Kaj la maljuna viro respondis, “Vi povas kredi min, sinjoro. Ĉi tie ne estas ŝarkoj. La krokodiloj formanĝis ĉiujn en la lastaj jaroj.”

              下一则                        返回目录