Tri Tajloroj En sama strato loĝis tri tajloroj. La unua, por atentigi pri sia firmo, elpendigis super sia vendejo surskribaĵon: La plej bona tajloro en la tuta urbo. La dua, vidante, ke lia najbaro akiris per tio multajn klientojn, elpendigis surskribajon: La plej bona tajloro sur la tuta terglobo. La tria tamen faris la plej bonan reklamon per modesta surskribaĵo: La plej bona tajloro en tiu ĉi strato.
|